Kva

El Vikifontaro
Kva ()
Sekso kaj Egaleco, № 0 (p. 6-7)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

KVA estas mallongigo de Komisiono pri Virina Agado de UEA. Pri la laboro de tiu komisiono vi verŝajne sufiĉe ofte legos en venontaj numeroj de ĉi tiu novaĵletero. Ĝi estis fondita por kunordigi la Esperanto-agadon por la Internacia Jaro de la Virino (1975), sub la gvido de Elsbeth Bormann. Dum tiu jaro okazis grandskala laboro, ekz. kontaktoj kun naciaj virinaj organizaĵoj, pritrakto de virinaj demandoj en Esperanto-kongresoj kaj kunvenoj, ktp. Tamen, laboro en tiu kampo ne finiĝis post la Virina Jaro. La Komitato de UEA rekonis la daŭran bezonon por la komisiono, kaj decidis, ke ĝi fariĝu konstanta.

La laboro de KVA en la lastaj jaroj centriĝis ĉefe ĉirkaŭ la Universalaj Kongresoj. Ĝi aranĝis renkontiĝojn kun lokaj virinaj asocioj en la kongres-urboj, diskutgrupojn kaj prelegojn. En Lucerno, bedaŭrinde, la gvidantoj de la loka virina asocio estis en libertempo dum la kongresa semajno, kaj ne estis eble aranĝi renkontiĝon. La programo do konsistis el prelegoj, publika kunveno, kaj kunsidoj de la komisiono. 4 el la 3 komisionanoj ĉeestis la Kongreson; ili estis J. Tonkin (Usono), B. Beleva (Bulgarujo), Y. Isobe (Japanujo) kaj E. Kehlet (Belgujo). Ne povis veni la kvina membro, Ĵ. Sadigi (Irano).

Dum la unua kunsido, kiu estis publika, fariĝis evidente, ke kelkaj virinoj komencis dubi la entutan neceson por virina komisiono. Ili argumentis, ke la ekzisto de aparta komisiono implicas, ke la virinoj bezonas specialan traktadon kaj ne kapablas eniri la normalan laboron de la Esperanto-movado. Kontraŭ tio estis dirite, ke al multaj virinoj mankas la memfido kaj eduko necesaj por memstara agado; tial ili bezonas apartan helpon. Rezultis tre vigla diskuto, tamen sen klara konkludo. Estis evidente, ke ekzistas sufiĉe forta diferenco de opinio pri tiu demando, kaj ke necesas redifini la celojn de la komisiono. Tiu temo estis denove pritraktita en la publika kunveno (kie ankaŭ estis prezentita la plano eldoni ĉi tiun novaĵleteron). La diskuto komenciĝis iom malvigle ĝis la partoprenantoj formis malgrandajn grupojn, kie ili povis senĝene paroli. Rezultis kelkaj praktikaj sugestoj por estonta agado de KVA.

Ĉiuj membroj de KVA estis tro ŝarĝitaj pro aliaj taskoj. En Lucerno ili retiriĝis por permesi la elekton de novaj membroj. Tiuj estas: Anna Brennan kaj Loes Demmendaal (Nederlando) kaj Flóra Szabó-Felső (Hungarujo). Ĉar du el la tri novaj komisionanoj loĝas en la sama urbo, ili espereble povos pli facile kunordigi sian agadon ol la kvin antaŭaj membroj, kiuj kutime povis renkontiĝi nur en kongresoj.