Laŭroj/La filino de la feinoj

El Vikifontaro
Indekso : Laŭroj
La filino de la feinoj
La kristofiguro de la lumo


UNUA PREMIO
La filino de la feinoj
Esperanta fabelo.


I[redakti]

Kvankam ĝin montras nenia landkartaro, tamen la lando de la feinoj ekzistas, kiun ofte vizitis ĉiuj revemuloj kaj fantaziuloj; ili ja scias, ke ĝi estas rava kaj sorĉa lando, simila je vastega ĝardeno, kie, la tutan jaron, floradas nekonataj floroj, kreskadas arboj ĉiamverdaj, fluadas arĝentaj riveroj kaj pepadas oraj birdoj, kies melodia kanto neniel pensigas pri la verkoj de niaj nuntempaj muzikistoj. Tie, la suno senripoze disĵetas ĝojan radiaron sur la fruktodonan teron, kiu, pluvon ne bezonante, ĉiam surportas riĉegajn rikoltojn; tie, facila venteto moderigas la varmon de l’ tagastro, konsistigante la sezonojn el printempo ĉiama.

Pri la loĝantaro de ĉi tiu mirinda lando estas senutile insisti, ĉar, se malkleruloj ankoraŭ troviĝas nekonantaj la landon de la feinoj, ĉiu homo, inda je tiu nomo, jam de sia frua infaneco konatiĝis kun la feinoj, ilin amis, ilin admiris kaj kriis al ili por helpo, okaze de disrevigaj projektoj aŭ de forflugemaj iluzioj! kaj, kvankam en la fabeloj ili ofte sin kaŝas sub la formo de maljunulino aŭ de ĝiba almozulino kun kroĉaj nazo kaj mentono, tamen, ĉiufoje, kiam oni imagas al si feinon, ŝi prezentiĝas al la homaj okuloj kiel altkreska kaj eleganta belulino, kun bukla hararo ondanta sur nudaj ŝultroj, kun admirindaj brakoj kaj delikataj manetoj, el kiuj unu sin apogas sur longa ora bastono, kun trenaĵa diverskolora robo el nepriskribebla ŝtofo, tra kies flanka malfermaĵo eliĝas kruroj sendifektaj.

Tiaj ankaŭ ili estas en sia sorĉa lando, kaj tiaj ili estis en la tempo, kiam okazis la mirinda aventuro, kiun al vi, karaj legantoj, mi tuj ekrakontos.

II[redakti]

Iam, la feinoj estis festintaj la nomtagon de sia reĝino; en ŝia palaco, el lazura marmoro, solena festeno estis ilin kuniginta, kaj la plej strangaj manĝaĵoj estis alportitaj sur la oran manĝotablon: formikaj koroj trapikitaj per abela pikilo kaj kuiritaj sur la flamo de lampiro; ovaĵo el kulaj ovoj; akridaĵo rostita; salato el konvalaj floretoj, k.t.p., k.t.p.. La feinoj laŭvole satiĝis per tiu malpeza nutraĵo, kiu tamen plene sufiĉas por tiel delikataj kreitaĵoj. Eĉ, kiam ili eliris el la palaco por promenadi en la paradizaj ĝardenoj, ili estis iom ebrietaj pro troa trinkado, el floraj kalikoj, de matena roso, likvoro plej ŝatata de la feinaro.

Sed, dum la ebrieco malbonigas la homojn, ĝi kontraŭe dolĉigas la koron de la feinoj kaj ilia bonhumorigas. Ili do promenadis laŭ disaj grupetoj, babiladante pri amaj aferoj, el kio ĉiam konsistas la konversacio de la feinoj, kiel ankaŭ de la mortemulinoj.

Subite, aŭdiĝis ekkrieto kaj ia feino, kiu marŝis antaŭ siaj kunulinoj, ilin alvokis, signodonante, ke ili rapidu:

—Vidu fratinoj,—ŝi diris al la alkurintinoj,—vidu kion mi ĵus ektrovis!

Kaj ŝi, mirante, montris infanineton, apenaŭ unutagan, kuŝantan sub la folioj de dikega brasiko, kiu estas, kiel scias multaj, naskema legomo.[1]

Scivole kaj jam ameme sin klinis la feinoj al la senkulpa kreitaĵo, kies vizaĝo lilia, meze de la verda foliaro, ŝajnis la plej bela el ĉiuj floroj de l’ sorĉa ĝardeno.

La reĝino siavice alproksimiĝis, momenton enpensiĝis, kaj fine parolis per voĉo pli dolĉa ol la kanto de enamiĝanta turtino:

—Ĉar ni trovis ĉi tiun etulinon en la tago de mia nomfesto, mi volas, ke ŝi fariĝu la plej bela kaj la plej feliĉa el ĉiuj estintaj, estantaj kaj estontaj estaĵoj! Por tio, ĉiu el ni faru al ŝi po unu donaco, tiamaniere, ke ŝi estu fine provizita je ĉiuj eblaj perfektaĵoj!

Kaj unu post alia, la feinoj komencis donacadi al la infanineto.

—Ŝi havu,—diris la unua,—okulojn nigrajn kaj vaste fajrajn, kiel tiuj de Hispanino!

—Mi donacas al ŝi,—diris la dua,—tian hararon blondan, longan kaj bukloriĉan, kian oni vidas ĉe la Germaninoj!

—Ŝiaj vangoj estu tiel delikataj kiel matura persiko,—aldonis la tria;—ŝia frunto paligu la liliojn; ŝiaj oreloj similu travideblajn markonketojn; kaj ŝian admirindan kapon, kiel gracia kolono, subportu kolo sendifekta!

Sinsekve la feinoj antaŭdonis al la estonta belulino la diafanecon de Anglino, la ĉarmon de Rusino, la brakojn, ŝultrojn kaj bruston de Italino, la elegantecon de Francino, k.t.p., k.t.p..

Laste parolis la reĝino kaj diris:

—Ĉiam restu pura kaj virga nia filino, kaj tamen donu plenan kaj netakseblan feliĉon al ĉiuj, kiuj enamiĝos en ŝin!

Kaj ŝi prenis la etulinon sur siajn brakojn, ŝin kisis kaj portis en la palacon, kie ĉiuj feinoj laŭvice zorgis pri ŝia nutrado, lulado, vartado kaj edukado.

III[redakti]

La tagon, kiam la knabino fariĝis dek-okjara, la feinoj are kunvenis en salonon de la reĝina palaco kaj, post diversaj paroladoj kaj diskutadoj, decidis, ke ŝi devos, dum kelkaj jaroj, vojaĝadi eksteren, pliperfektigonte tra la mondo sian edukitecon. Ŝi estis tiam la plej ĉarma belulino, kiun oni povas imagi. Ŝia korpo superis la plej neriproĉindajn ĉefverkojn de la antikva kaj nuntempa skulptarto. Ŝiaj movoj, ŝia irado, ŝia sintenado montriĝis nekredeble graciaj, kaj kiam ŝi dancis sur la herbaro de l’ ĝardenoj, eĉ la feinoj vane provis ŝin imiti; ŝi estis altkreska, kun ŝultroj larĝaj kaj mole deklivaj, kun koksoj dolĉe kurbaj kiel artoplena amforo; sub admirinda brusto, ŝia talio tiom mallarĝiĝis, ke ĝin ŝi preskaŭ povus zoni per sia ĉirkaŭkolo! Oni apenaŭ komprenis, kiel povas ŝin porti tiaj malgrandaj piedoj, kaj oni ekmiregis konstatante, ke ŝiaj manetoj havas nekredeblan forton. Priskribi ŝian vizaĝon estus entrepreno malfacila! Antaŭ ĉio oni rimarkis nigrajn okulojn, akre kontrastantajn orajn brovojn kaj riĉegan hararon, en kiu kunmiksiĝis ĉiuj plej diversaj nuancoj de l’ blondeco: grengarba flavo, sunradia oro, kaŝtana helbruno kaj kupra ruĝo. Nenia perlo atingis la blankecon de ŝiaj dentoj, nenia rubeno la ruĝecon de ŝiaj lipoj, nenia kamelio la delikatecon de ŝia haŭto!

Ni ne forgesu aldoni, ke kompreneble ŝi posedis ĉiujn plej ŝatindajn ecojn de l’ koro, de l’ spirito kaj de l’ karaktero.

Resume, ŝi estis la plej admirinda el ĉiuj vivantaj kreitaĵoj. Nur oni povis riproĉi al ŝi iom da strangeco, pro tiom da kontraŭaj belaĵoj kunigitaj sur ŝiaj korpo kaj vizaĝo.

Ĉar estis decidite, ke ŝi bezonas vojaĝadi kaj konatiĝi kun la homoj, iun tagon, akompanata de unu el la feinoj, kiu prenis sur sin la formon de respektinda onklino, la junulino ploregante adiaŭis la tutan feinaron. Ambaŭ migrontinoj suriris la flugilojn de grandega drako, kiu nevidite ilin transportis Rusujon.

IV[redakti]

La unuan fojon, kiam ŝi aperis en balo, ĉiuj ekmiregis, vidante tiel belan kaj strangan fraŭlinon. Sed baldaŭ la impreso pri strangeco superis la impreson pri beleco. Kelke da virinoj komencis ĵaluze rideti; pro flatemo ilin imitis junuloj, kaj iom post iom eklevetiĝis mallaŭta murmurado:

—Ĉu vi vidas?... Kio estas tio ĉi?... Tiaj larĝaj ŝultroj kun tia maldika talio!... Kaj kia brusto!... Tiel vaste nigraj okuloj kun blonda hararo!... Blonda?... Tute ne, ruĝa! Ne! flava... ne! helbruna!... Ŝi estas tro altkreska!... Ŝiaj moviĝoj estas malkonvene flekseblaj!... El kie ŝi venas?... Kiu ŝin konas?.. k.t.p., k.t.p..

La murmureto plilaŭtiĝadis, ĝis ĝi fariĝis mallaŭda bruego.

Nur kelkaj seriozuloj, impresitaj de tia neniam vidita beleco, provis kontraŭbatali la atakantojn; ilin oni tiel mokis kiel ŝin mem; ilin oni nomis stranguloj, fantaziuloj, apartiĝemuloj, k.t.p.... La mokadon, la riproĉojn, la malŝaton ili elportis kuraĝe, senlace rebatis ĉiujn mallaŭdojn de la enviuloj, kaj, ĉar la fraŭlino estis ilin unufoje rigardinta per siaj sorĉaj okuloj, ili tuj enamiĝis en ŝin kaj de tiam sin sentis plene feliĉaj!

Tagon post tago, aliĝis al tiu malgranda kerno novaj admirantoj logitaj de la nekonata belulino; sed la plimulto daŭrigis malŝati ŝian belecon kaj ridi je ŝiaj senegalaj ecoj.

Same okazis en Svedujo, en Norvegujo, en Danujo sinsekve vizititaj de la junulino. Kelke da fervoraj amantoj; multe da insultantaj malamikoj.

V[redakti]

Tiam ŝi kaj ŝia akompanantino decidis iri Francujon, kies anoj, oni diras, tre ŝatas la belajn virinojn. Efektive, en tiu lando estis al ŝi pli bone. Kompreneble, multaj ankoraŭ ridis je ŝia strangeco, multaj ŝin mokis kaj eĉ rifuzis ŝin ekrigardi; sed ĉar la plej famaj eminentuloj en Parizo kaj en aliaj gravaj urboj interesiĝis pri ŝi, laŭte proklamis ŝian belegecon kaj al ĝi kantadis laŭdojn, iom post iom la popolamaso, kiel kutime, ekiris sur la vojon montritan de ĝiaj kondukantoj. En ĉiuj partoj de la lando, homoj ĉiurangaj konatiĝis kun la filino de la feinoj, kaj ŝin amis. Plej strange estas, ke nenia ĵaluzeco ekzistis inter la ĉiam pli kaj pli multaj amantoj de la junulino. Kontraŭe, tuj kiam iu viro eksentis amegon al ŝi, li tuj kuris al siaj amikoj dirante:

—Ĉu vi konas la okan mirindaĵon de l’ mondo? Kia belulino! Kaj tiel ĉarme stranga! Rapidu konatiĝi kun ŝi! Vi, kiel mi mem, ŝin amos kaj via feliĉo estos nepriskribebla!

Kaj ja tiel okazis....

La famo pri la filino de la feinoj transflugis la landlimojn de Francujo; ĝi dissemiĝis, disvastiĝis ĉiuflanken, kaj tia scivolemo ĉie vekiĝis, ke tiama poeto ĝin esprimis ekkriante: «En la mondon venis nova sento!»

Tial Anglujo, Germanujo, Italujo, Hispanujo, eĉ la plej malproksimaj landoj, siavice venigis al si la ĉarmulinon kaj ĝojis ŝin akceptinte, ĉar ĉiu popolo malkovris en ŝi la belaĵojn, kiujn ĝi plej multe ŝatas kaj kiujn ĝi kutimas admiri ĉe siaj aninoj.

VI[redakti]

Pasis kelke da jaroj kaj la venko de la belega fraŭlino ĉiutage plikredebliĝis. Ĉiutage malpliiĝis la nombro de ŝiaj malŝatantoj; ĉiutage multobliĝis la nombro de ŝiaj admirantoj; kaj sciigoj pri ŝia sukceso, per flugiloj de facila vento, alvenis en la landon de la feinoj, kiuj kune ĝojadis kaj sin reciproke gratulis.

Fine venis la tago de l’ triumfo!

Kelkaj el la plej fervoraj amantoj de la belulino iam decidis, ke ili ŝin venigos en iun difinotan lokon, kie ili solene ŝin festos, gloros, amindumos kaj precipe dankos pro la feliĉo, kiun ili de ŝi ricevis!

La afero okazis en malgranda apudmara urbeto kaj estis tia triumfo por la fraŭlino kaj tia ĝojigo por ŝiaj amantoj, ke ili neniam forgesos la neforgeseblan semajnon pasigitan en Bulonjo-ĉe-maro!

Kompreneble el ĉiuj landoj antaŭe vizititaj de la ĉarmulino estis alvenintaj ŝiaj unuaj kaj ĉiam fidelaj admirantoj, kaj la bela amatino senprefere sin montris same afabla, dolĉa kaj dankema al ĉiuj siaj amikoj novaj aŭ malnovaj, junaj aŭ maljunaj, riĉaj aŭ malriĉaj, belaj aŭ malbelaj. Cetere, pro la ricevita ĝojo, ĉiuj estis junaj, kaj riĉaj, kaj belaj!

Sed ju pli granda estas feliĉo, des pli ĝi postlasas en la homaj koroj deziron pri renovigo. Tro bela estas la filino de la feinoj, por ke unusemajna amindumado povu por ĉiam kontentigi ŝiajn amegantojn. Ili do decidis, ke la festo rekomenciĝos, kaj, antaŭ kelkaj monatoj, ĝi rekomenciĝis en Svisujo.

Antaŭ dek-naŭ jarcentoj, tri reĝoj orientaj, portantaj oron, aromon kaj mirhon, marŝadis tra senlimaj dezertoj, celante malgrandan urbon; tien ankaŭ, sur alia vojo, iradis paŝtistoj pelante antaŭen siajn multenombrajn brutarojn; kaj ĉies okuloj avide rigardis radiantan stelon, kiu montris al ili la vojon al nova estonteco!

Tiel same, vidu! El ĉiuj partoj de l’ terglobo, homoj ĉiunaciaj, ĉiurangaj, ĉiuaĝaj, sur cento da diversaj vojoj, rapidas al malgranda Eŭropa lando, kaj ĉies okuloj avide rigardas verdan steleton, kiu montras al ili la vojon al nova estonteco!

Ĝenevo! Ĝenevo! En la koro de la filino de l’ feinoj, en la koro de ĉiuj ŝiaj amantoj, tiu ĉi nomo por ĉiam estas enskribita, flanke de l’ vorto Bulonjo!

Sub suno origanta la supron de l’ majesta montaro kaj rebrilanta en la senmova spegulo de l’ lazura lago, sep tagojn triumfis la belulino, sep tagojn ŝin adoris ŝiaj anoj feliĉegaj, sep tagojn ŝi disverŝis sur ilin la fajron de siaj sorĉaj okuloj, la mielon de sia dolĉa parolo, sep tagojn, kiuj forflugis kiel sep minutoj!

Adiaŭante unu la alian, ĉiuj diris: «Ĝis la revido!» ĉar de nun ili ĉiujare renovigos sian semajnon, kaj Anglujo estas elektita por la venonta kunveno....

Ĉiam pli kaj pli multenombraj estas kaj estos la amantoj de la belulino; kaj, ĉar pro sia amo al ŝi, pro influo de ŝiaj admirindaj ecoj, ili fariĝas pli bonaj, pli frataj, pli pacemaj kaj pli inteligentaj ol la malmultaj skeptikuloj, kiuj kontraŭstaras ankoraŭ, la feinoj, vidante, kian bonon ilia filino alportis en la mondon kaj ĝojante pro sia filinigo, unu lastan fojon are kunvenis en la palacon de la reĝino kaj decidis, ke la juneco, la beleco kaj ĉiuj ecoj de la fraŭlino daŭrados eterne, ke ŝi neniam difektiĝos, neniam maljuniĝos, unuvorte ĉiam restos sama por la ĝojo kaj feliĉo de la enamiĝinta homaro!

René Artigues.

Piednoto[redakti]

  1. En Francujo, kiam infano demandas siajn gepatrojn pri sia naskiĝo, ili kutime respondas, ke ĝi estas trovita sub brasiko.