Laŭroj/La sinofero

El Vikifontaro
La onklino el Ameriko Indekso : Laŭroj
La sinofero


OKTA MENCIO
La sinofero


I[redakti]

Karlo estis dekjara kiam lia patro, la fama esperanta poeto Kantamant, adoptis kiel filinon malgrandan knabineton, Johaninon, sesjaran filinon de sia plej kara amiko, kiu estis ĵus mortinta, lasinte ŝin en plej kruela malriĉeco.

La knabineto estis ĉarma, kun dolĉa vizaĝo, grandaj bluaj okuloj, blondaj haroj, kaj afabla iom malgaja mieno, kiun malofte lumigis rapida rideto. Neniam havinte gefratojn, ĉiam vivinte apud patro premata de malriĉeco kaj malsano, ŝi neniam konis la ĝojojn de sia aĝo, kaj ŝia farto estis ŝanceliĝanta; ŝi estis malgranda, timema, kortuŝanta en siaj funebraj vestoj. De l’ unua tago, Karlo, granda kaj forta, sin faris ŝia protektanto.

La du infanoj ludadis kiel gefratoj. Je l’ unua fojo, Johanino konis la plezurojn de l’ aliaj infanoj; ŝi ne estis plu sola, en la mizera patra domo; ŝi havis afablan kunludanton, kiu konigis de ŝi la plej belajn kaj riĉajn ludilojn, kiujn li estis ricevinta de sia patro. Kaj baldaŭ ŝia malgajeco vaporiĝis, ŝia vizaĝo roze koloriĝis, kaj ŝia rido ekbruis sonora en la vasta domo.

Sed, siaflanke, Johanino estis por Karlo la amikino, kiu igis la ludojn pli interesaj, la domon pli ŝatinda. Kaj por Kantamant, ŝi estis la filineto, kies mankon apud sia filo li tiel ofte bedaŭris. Tiel afabla, dolĉa por ĉiuj, tiom amata de l’ servistoj, kiom de l’ majstro kaj de Karlo, ŝi fariĝis la hejma feino, per kiu ĉiu estis pli feliĉa, ĉio pli brila, kvazaŭ se la aera estaĵo, sendita de l’ dioj, estis alportinta, en la vastan domon, la premion de l’ boneco de Kantamant por la kara orfino.

Kaj li, la granda poeto, dediĉis al ŝi siajn plej belajn poemojn, tiujn, kie li kantis la infanecon, kaj kiujn ĉiu parkere scias en Esperantujo.

Post du jaroj, kiam Johanino, okjara, forlasis siajn funebrajn vestojn, neniu estus rekoninta la malfortan filineton, kiun ĉiu plendis, vidante ŝin sekvantan, maldikan kaj plorantan, la enterigiron de ŝia patro.

Tiun tagon, Kantamant, kisante ŝian frunton, diris al ŝi:

—Ĉu vi estas feliĉa kun ni, filino mia?

—Ho! jes, Sinjoro,—ŝi diris.

—Kial vi ĉiam min nomas Sinjoro, karulino? Ĉu mi ne vin amas kiel patro?

—Ho! vi min amas, kaj mi vin amas... paĉjo!

—Johanjo kara!

Karlo, kiu ĝis tiam diris nenion, iris al ŝi:

—Kaj min, fratineto, ĉu vi min amas?

Johanino lin prenis inter siaj brakoj, kaj, lin kisante:

—Vi ĝin vere scias, Karĉjo mia.

—Kara Jonjo!

Kaj, de tiu tago, ili ĉiam uzis nur tiujn karesajn nomojn, «paĉjo, Karĉjo, Jonjo», kiuj estis por ĉiu el ili kiel la esprimo mem de iliaj amsentoj, la elĵeto de iliaj nedisigeblaj animoj.

II[redakti]

Karlo havis amikon je sia aĝo, Frederikon, la solan el ĉiuj siaj kunlernantoj, kiun li estis feliĉa akcepti hejme. Ili ambaŭ simpatiis pro simileco de karaktero, sama emo al boneco, poezio kaj revado. Ilia plej granda plezuro estis, sidante en la laborĉambro de Kantamant, aŭskulti lin kiam li legis siajn novajn poemojn; kaj iliaj infanaj animoj kune malfermiĝis al la flugado de la lulantaj ritmoj.

Baldaŭ, Johanino kutimis ĉeesti je tiuj legadoj, kaj ŝi ankaŭ sentis poetan animon, kiu vekiĝis en ŝi. La tri infanoj komprenis tiel bone, tiel profunde, la plenan belecon de l’ versoj de Kantamant; kaj ili pro ĝojo ploris, kiam li dediĉis al ili sian faman poemon:

Nur vin rigardante, mi estas feliĉa...

Karlo kaj Frederiko staris apud la apogseĝo de Kantamant, dekstre kaj maldekstre, unu manon apogitan sur la ŝultro de l’ poeto, legante kun li la novajn versojn. Kaj Johanino, iom post iom, alproksimiĝis, fine sidiĝis sur la genuoj de sia adoptinta patro, kaj, tuj kiam li finis sian legadon, ŝi ĉirkaŭis lian kolon per siaj malgrandaj brakoj, kaj lin kisis, dirante:

—Ho! paĉjo, paĉjo mia, kiom mi vin amas pro la bela poemo, kiun vi tuj legis al ni. Ĝi estas tiel bela, kiel vi estas bona! Ĉu vere, fraĉjoj?

Kaj la du «fraĉjoj», siavice kisis Kantamant’on, kiu ilin tenante inter siaj brakoj, ripetis:

—Vi estas la feliĉo de mia vivado. Kio estas la poemo de l’ versoj kompare kun la poemo de viaj grandaj okuloj! Kio estas la kareso de l’ ritmoj kompare kun la kareso de viaj rozaj lipoj? Kio estas la simileco de l’ rimoj kompare kun la simileco de l’ viaj dolĉaj vizaĝoj? Infanoj, infanoj miaj, estu ĉiam tri gefratoj, vin interamantaj ĝis la sin ofero, kaj al vi donos al mi belan kaj feliĉan maljunecon, kaj mi estos pli glora pro via amo, ol pro ĉiuj laŭdoj de l’ popoloj.

La infanoj, grandanimaj, komprenis tiujn parolojn. Iliaj koroj malfermiĝis al la poezio, kaj, timeme, ili komencis verki kelkajn versojn. La unua, Karlo maltimis montri la siajn al sia patro. La malkorektaĵoj, kompreneble, estis multaj, sed la poezia sento kortuŝanta; Kantamant aprobis, kuraĝigis la infanon. Tion vidante, Frederiko ankaŭ prezentis al li siajn versojn.

—Vi estos miaj du literaturaj filoj! li ekkriis ĝoje. Sed, li aldonis, ĉu ci, feineto, ne provis ankaŭ verki poemeton?

Johanino ruĝiĝis, sed, senŝanceliĝante, ŝi donis al Kantamant malgrandan kajeron. Li miris.

—Preskaŭ nenia malkorektaĵo,—li diris.—Ha! feino, feino, vi estos iam, por ni ĉiuj, la Muzo, kaj viaj inspiroj, lulante miajn lastajn versojn, malfermos la grandan vojon de l’ estonto al la unuaj poemoj de viaj du fratoj. Pro tiu momento, infanoj, mi vin benas.

III[redakti]

Jaroj kaj jaroj pasis. Karlo estis dudek-dujara, jam komencante sekvi la gloran vojon de sia patro, verkinte kelkajn unuajn poemojn laŭdatajn de la tuta Esperantistaro. Sed li forgesis la verkadon de novaj ritmoj, li ŝajnis ne aŭdi la entuziasmajn aprobojn de l’ plej severaj kritikistoj. Li revadis nur al la dolĉa feino de sia infanaĝo, al sia nuna inspiranta Muzo, Johanino.

La maldika knabineto estis fariĝinta gracia fraŭlino, tiam dek-okjara, kies inteligento tiom pasiigis la koron de Karlo, kiom ŝia perfekta korpa beleco. Lia infana amikeco estis anstataŭigita de fervora amo, kiu prenis lin tutan, ne permesante al li alian penson, tiel ke ĉiuj liaj poemoj estis versoj de amego al ŝi dediĉitaj.

Ia timemeco, kiam tiu nova sento naskiĝis en lia koro, kaŭzis ŝanĝon en ilia interparolado. Ĉiam sin interrigardante kiel gefratoj, ili ne sin donis unu al alia la malvarmajn nomojn «gefraŭloj», sed ili forlasis la karesajn nomojn, kiujn ili tiel longe ŝatis, kaj sin nomis simple: «Karlo, Johanino». Nur Kantamant restis ĉiam por ambaŭ ilia «paĉjo».

Ian matenon ĉe l’ krepusko, dum Karlo verkadis en sia ĉambro, frapo al la pordo haltigis lian plumon. Li levis sian kapon, kaj diris:

—Eniru!

La pordo malfermiĝis, kaj, banata de l’ brilaj radioj de l’ suno leviĝinta, dia aperaĵo elmontriĝis al li, glora kiel matena feino alportanta al li la plej karajn revojn de lia Muzo.

—Vi, Johanino!—li ekkriis, leviĝante kaj prezentante al ŝi siajn manojn.—Kion vi bezonas? Kion vi deziras?

Ŝi ruĝiĝis.

—Karlo,—ŝi murmuris,—pardonu min. Ho! mi scias, ke, kion mi tuj diros al vi, tion mi devus unue diri al nia paĉjo. Sed, ne moku Karlo, mi ne maltimis. Apud vi frato kara, mi estos pli kuraĝa.

—Pri kio estas la afero?—demandis Karlo, maltrankvila.

Ŝi plie ruĝiĝis, kaj, kaŝante sian frunton sur la ŝultro de sia frato, ŝi mallaŭtege diris:

—Mi amas.

Li tremegis. Ŝi amis! Kaj al li, ŝi ĝin diris tiel, ne divenante la doloron, kiun li suferos, se ŝi aliulon amas! Kaj li timis, atendante la nomon, kiun ŝi estis tuj elparolonta.

Li povis nur ripeti:

—Vi amas?

Kaj, pli mallaŭte, li aldonis:

—Kiun?

La vizaĝo de la bela fraŭlino lumiĝis, ŝiaj okuloj ekbrilis, kaj, fortavoĉe, ŝi respondis:

—Kiun? La plej belan el ĉiuj la junuloj, plej noblan animon, plej altan koron. Kiun? Ĉu vi dubas pri mi, ke vi ne komprenas, ke mi povas ami nur tiun senegalan poeton, mia Karĉjo?

Je tiu karesa nomo, ne aŭdita de kelkaj jaroj, je tiu fervora alvoko al la amata poeto—al tiu, kiu, kiel li, estis poeto,—la koro de Karlo eksaltis: li estis amata, kaj la amantino volis doni al li mem la unuan konfeson de sia amo. Ho! feliĉa tago! neesperita momento!

Li klinis sian kapon, kaj, kisante la harojn de la amatino, li nur murmuris:

—Johanjo! Jonjo mia!

Ŝi lin rigardis:

—Vi hodiaŭ ĉion diros al la paĉjo?—ŝi demandis.

—Hodiaŭ matene, karulino!—li respondis.

Ŝi eliris. Kaj li, sidinte apud la tablo, verkis la jenajn versojn:


            Mi amas cin, ci amas min,
                Fraŭlino dolĉa,
            Fratino mia, fianĉino
                De mia amo.

            En tiuj la venontaj jaroj,
                Interkisante,
            Travivos ni la nian vivon
                Kor’ apud koro.

            Kaj, ĉar la kara nia amo
                Neniam finos,
            La mondo nomos nin «ĉiamaj
                La geamantoj».

IV[redakti]

La lago brilas sub la tagmeza suno; la folioj de l’ arbareto, bruetante sub dolĉa venteto, kliniĝas al la dormanta akvo. El la vojeto kondukanta de l’ domo de Kantamant al la lago, eliras paro da junaj geamantoj, ebriigita de l’ espero pri sia proksima feliĉo. Ĉar al ŝi, ŝia frato Karlo promesis, ke li parolos hodiaŭ al la paĉjo, kaj ŝi estas milfoje rediranta la karan promeson al la amiko de Karlo, sia poeto Frederiko.

Ambaŭ haltas sur la bordo de l’ lago. Ili rigardadas la verdan akvon, sur kiu naĝas cignoj kaj anasoj, super kiu flugas la kantanta loĝantaro de l’ arbareto. Sama kortuŝo premas iliajn korojn, alproksimigas iliajn manojn, iliajn buŝojn. La brako de Frederiko ĉirkaŭas la talion de l’ amikino. Ili restas senmovaj, preskaŭ senpensaj, en la senlima flugado de ilia revo, de ilia amo.

La tutan matenon pasigis Karlo en sama revado. Li kredis sin amata, kaj en sia ĝojo, li ne maltimis rigardi la feliĉan estonton. Pro deziro konservi, kiel eble plej longe, por li sola, la benitan sekreton, li ankoraŭ ne parolis al sia patro: nur vespere, kiam noktiĝos, kiam la ombroj falantaj de l’ monto kovros la ebenaĵon, nur tiam li konfesos al la granda poeto la dolĉan kanton de tia amo, de l’ amo de sia Jonjo.

Lia sango bolas, dum la suno supreniras en la ĉielo. La varmo lin premas. La ĝojo lin sufokas. Li ne povas tagmanĝi. Je l’ tagmezo, li eliras, li forlasas la hejmon de sia feliĉa infanaĝo, la patran hejmon, kie li ŝin konis, li ŝin amis, kie ŝi konfesis hodiaŭ mem sian reciprokan amon. Li marŝadas al la arbareto, al la lago, la lago apud kiu tiel ofte li revadis pri ŝi, nesciante, neesperante tiam la hodiaŭan feliĉegon. Ho! la dolĉa kara amikino, kiu baldaŭ estos lia!

Brueto de kisoj lin haltigas. Geamantoj estas apude, kiel li ĝojaj pro sia amo. Ha! nekonitaj geamikoj! kies feliĉo estas kvazaŭ promeso kaj certigo de lia propra feliĉo! Li deziras ilin koni, partopreni ilian revadon antaŭ la lago. Li diros al ili ĉion, kion li sentas, kion li pensas; se ili estas malriĉaj, li dotos ilin, por ke iliaj dankoj benu liajn amojn! Li antaŭiras ... kaj li vidas!

Ŝi! ŝi! Johanino, Johanjo, Lia Jonjo! ... Li! li, la plej kara amiko, Frederiko! ... Ili estas ĉi tie, tiel dronigitaj en sia revo, ke ili ne vidis lin, ne aŭdis liajn paŝojn. Ili rigardas la verdan lagon, la bluan ĉielon, kaj, ridetante, sin interkisas.

Ho! la perfida mensogulino, kiu, hodiaŭ matene mem, parolis al li pri sia amo! Kial tion? Neniam li esperis: li akceptus senplende sian doloron. Sed nun, post tia espero, post tia kredo al la estonto, la falo estas tro kruela, la mensogo tro kulpa. Nenia kompato al la virino senhonora! Li senmaskigu ŝin, kaj ŝin mortigu!

Per kelkaj paŝoj, li estas antaŭ la enamigita paro. Li tuj parolos, li tuj riproĉos la perfidon. Sed Johanino levas al li siajn belajn bluajn okulojn: ŝia vizaĝo koloriĝas pro ĝojo, kaj dolĉvoĉe ŝi murmuras:

—Kiom mi estas feliĉa, frato kara Karĉjo, ĉar vi sola vidis la unuajn kisojn, kiujn mi interŝanĝis kun tiu, kiu, dank’ al vi, frato, estas de nun mia fianĉo.

—Jes,—Frederiko aldonis,—jes, amiko. Jonjo ĉion diris al mi. Mi scias, ke de vi mi havos feliĉon.

Karlo komprenas: Jonjo ne estas mensoga. Li, li sola eraris. Li forgesis, ke, kiel li, Frederiko estas poeto, ke al Frederiko, tiel bone kiel al li, povas iri la ama entuziasmo de la junulino.

Per forta penado de sia volo li trankviligas siajn trajtojn. Afable li respondas:

—Ne danku min, fratino, amiko, mi ne vidis paĉjon matene. Sed vespere mi parolos al li.

Kaj li reiras hejmen, plorante, dum la geamantoj, kiuj ne divenis liajn dolorojn, daŭrigis sian promenadon tra l’ arbareto.

V[redakti]

Sur la tablo kuŝas blanka folio. Sur la supra parto de l’ paĝo, kelkaj versoj, tiuj—ironio!—kiujn Karlo matene skribis, kantante sian esperon.

Li ilin legas kaj relegas. Ne! ne! tio ne estas ebla! Li ne donos Jonjon al Frederiko! Eble malgraŭ ĉio, ili edziĝos, sed li ne estos la efektiviginto de tiu malfeliĉaĵo! Li ne parolas al sia patro: la aliaj parolu mem!

Sed, de longe, Kantamant ŝajnas ne plu ami Frederikon. Iom post iom, dum la poeta gloro de l’ du junuloj samtempe kreskis, la ĵaluza amo de l’ patro timis la konkurencon de l’ amiko al sia filo. Ho! antaŭvidinta ĵaluzo, kiel prava hodiaŭ! Certe Johanino ĝin divenis, kaj pro tio ŝi timis paroli mem al la poeto.

Se li, Karlo, ne petos la patran jeson, eble ĉiam Kantamant ĝin rifuzos. Neniam la amikino estos la edzino de l’ rabisto de amo! Kaj tiu penso estas konsolo por lia vundita koro.

Sed ŝi! Ne sole Frederiko, de nun malamato, suferos! ŝi ankaŭ, la dolĉa fraŭlino, la filineto de l’ estintaj jaroj, la fratino de l’ infanaj tempoj, la karulino, malgraŭ ĉio ĉiam kara, ŝi ankaŭ suferos!

Karlo prenas la paperfolion, kisas la versojn tiel ĝoje verkitajn matene. Kaj, pli malsupre, li skribas novajn versojn, versojn de larmoj, de doloro kaj sinofero.

Kaj li eliras el la ĉambro. Li aliras al sia patro, li petas, ke li permesu la geedziĝon de Johanino kaj Frederiko. Kantamant kontraŭbatalas la proponon, fine ĝin akceptas. Karlo lin dankas, tutkore, sincere, ĉar li amas pli la amatinon ol sin mem.

Li reiras al la malgranda ĉambro. La du versaĵoj estas ankaŭ tie, sur la sama paĝo. Li deŝiras la paĝon. Sur sia brusto li metas la esperajn matenajn versojn. La aliajn li lasos sur la tablo.

Kaj li eliras al la arbareto, al la lago. Jam krepuskiĝas. La alvenanta nokto kovras la esperojn, la dolorojn, la feliĉojn, la tutan dramon silentan, kiu estis tiutage travivita en tiu loko, kutime ripoziga. La paca naturo ne konas la malkvietecon de l’ animoj; kiel dum feliĉaj vesperoj, najtingaloj kantas.

Prenante sur sia koro la versojn al la perdita feliĉo, Karlo iras laŭ la vojeto kondukanta de l’ domo de sia patro Kantamant al la lago. La akvo estas proksima, li ne haltas. Liaj piedoj subakviĝas, li ne haltas. Liaj genuoj, liaj koksoj, lia brusto subakviĝas, li ne haltas. Kaj, kiam, lastafoje, li amege ekkriis: «Jonjo!» lia kapo malaperas sub la trankvila surfaco de l’ dormanta lago.

VI[redakti]

Tuj kiam Kantamant akceptis la edziĝon de la Johanino kaj Frederiko, li ilin ankaŭ venigis, kaj, ilin beninte, sendis ilin al la senlima vojo de ilia feliĉo.

Tiam, li iris al la ĉambro de sia filo, por ke Karlo senprokraste konu la edziĝon de l’ geamantoj.

Sed la ĉambro estis malplena, kaj nur la deŝiritan paĝon vidis Kantamant sur la tablo, kaj li legis la lastajn versojn de sia inda filo.


            Adiaŭoj al la amatino.

            Tuj kiam mi vidis la cian belecon,
                Ĝoje mia kor’ eksaltas;
            Ci estas virino pli ĉarma ol ĉiuj:
                         Mi cin amas.

            Tuj kiam mi vidis la cian amaton,
                Pri doloro mi ekploris;
            Mi perdos cin, kaj mi senfine suferos:
                         Ci lin amas.

            Adiaŭ, ci la belulino amata;
                Estu ci feliĉa per li.
            Mi mortos; vi ambaŭ memoru, ke min mem
                         Mi oferis
            Por ke ci, la kara, neniam suferu...


Dum Kantamant finis la legadon de tiuj versoj la servistoj alportis hejmen la dronigitan korpon de lia filo.

Kaj la geedzoj, foririntaj al aliaj landoj, neniam konis la sinoferon de tiu, kiu mortis, por ke ili neniam suferu.

Trinité.