La Ĉe-kurso en Arnhem

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
LA ĈE-KURSO EN ARNHEM.


Delonge mi interesiĝis per la fama direkta metodo de la instruado de Esperanto, kies aŭtoro, pastro Andreo Ĉe, depost kelkaj jaroj vojaĝadas tra Eŭropo, farante netakseblajn servojn al Esperanto. En Edinburgo kaj Dancigo mi havis la okazojn aŭdi kelkajn apartajn lecionojn, do kun des pli granda ĝojo mi profitis la ĉi-jarajn aranĝojn kaj envoje al Oksfordo haltis por du semajnoj en Arnhemo.
De la 17-a ĝis la 29-a de julio ni kunvenadis ĉiutage en granda lerneja ĉambro kaj refoje travivis tiun tempon, por kelkaj tiel malproksiman, kiam ni mem aŭdis la unuajn vortojn en Esperanto.
Ni venis, por aŭskulti la kurson de Esperanto. Sed s-ro Ĉe estis laca... vintre li laboris en Nederlando, poste kaptis lin la dresdenaj samideanoj... Kaj li senkulpiĝas humile, ke li ne faros kun ni lecionojn, li faros nur — konversaciojn. Kaj laŭ la unua regulo de etiketo, eltirante vizitbileton el sia paperujo, li prezentas sin:
„Mi estas Andreo Ĉe“.
Reciproka konatiĝo. Sed ne sufiĉas diri nur la nomon, necesas diri ankaŭ la profesion. Kaj jen la dua frazo:
„Mi estas pastro“.
Kaj la lernantoj, kiuj en la nombro de 199 plenigas la kursejon? Unu estas sekretario, alia komercisto, stenografia instruisto, lernej-inspektoro, studentino, mastrino de la Oolgaardt-domo, kie loĝas granda parto de la kursanoj.
Post la personoj venas objektoj, bestoj. La tabulo, la kreto, la tablo, ia besto — hundo ĉu kato? Kato, kato, absolute kato, certigas s-ro Ĉe.
Ĉar objektoj ludas grandegan rolon en la kurso de Ĉe. Oni devas memori, ke s-ro Ĉe ekzilas el la kursejo ĉiajn lernolibrojn, kaj anstataŭe enkondukas kaj civitanigas antaŭ ĉio tabulon kaj kretojn blankan kaj alikolorajn. La ruĝa kreto, per kiu li, „doktoro sur la nigra tabulo“, faras diversajn „operaciojn“! Kaj li prezentas al ni sian katon, sian hundon, li demandas pri niaj bestoj, kiaj estas ili, kiel fartas ili, ĉu ili ŝatas ĉokoladon?
Ho tiuj majstraj demandoj de s-ro Ĉe! La lernantoj tute perdas la konscion pri la leciono; kvazaŭ hipnotizaj ili ekkredas, ke ĉiuj demandoj de la instruisto estas kaŭzitaj nur de lia granda, eksterordinara, supermezura scivolo. „Forte, kuraĝe kaj elegante“ ili respondas, preskaŭ ne rimarkante, ke en la konversacion enŝtelas sin novaj vortoj, novaj formoj, novaj reguloj.
Sed s-ro Ĉe konscias kaj atentas. Li tenas la manon sur la pulso de la konversacio, li igas la lernantojn malkovri mem gramatikajn regulojn, kaj li mem kelkfoje intence faras erarojn aŭ forgesas akuzativon, por esti korektita de siaj lernantoj.
Kio estas la sekreto de la sukceso de la Ĉe-kursoj?
S-ro Ĉe havas nenian talismanon. Li estas nur saĝa psikologo. Li scias, ke dum la kursoj, okazantaj ordinare vespere, kun homoj, lacaj post tuttaga laboro, la instruisto devas senĉese nutri la intereson de la lemantoj, igi ilin streĉi la tutan atenton kaj lasi ilin ne oscedi, sed ridi! Al tiuj ĉi principoj estas alkonformigita la tuta kurso. Kiu el la kursanoj kapablos forgesi la vortojn: „ĉu la cigaro plaĉas al vi?“, se laŭ la „hispana etiketo“, la jesan respondon sekvas: „sinjoro, la cigaro apartenas al vi“. Kaj la cigaro efektive ekapartenas al la lernanto, kiu rajtas eĉ, se tio plaĉas al li, tuj ekfumi ĝin. Aŭ kiu forgesos la funebran lecionon, kiam s-ro Ĉe malfermis la ĵus alportitan al li nigrarandan koverton kaj en granda silento tralegis: „Kara amiko! Hieraŭ mortis (klarigo: estis, sed ne estas) mia... kato!“
La devizo de s-ro ĉe estas: fari travivaĵon el ĉiu leciono, el ĉiu nova regulo. Kaj ne nur por la „kunikloj de la eksperimento“ — tiuj, kiuj ĝis nun tute ne komprenis Esperanton, sed ankaŭ por ni, malnovaj esperantistoj, la kurso estis ĉarma travivaĵo.
Mi bezonus multe da tempo kaj multe da loko sur la paĝoj de „Pola Esperantisto“, por dividi kun vi, karaj legantoj, ĉiujn miajn impresojn. Cetere ĉiaj rakontoj pri la Ĉe-kurso estas palaj kompare kun la kurso mem.
Mi deziras al vi, ke vi ĉiuj mem travivu tian kurson. La 23-a Universala Kongreso okazos en Krakovo. Kelkajn semajnojn antaŭe venos en la urbon la „granda homo kun malgranda nomo“ kaj laŭ la reguloj de etiketo prezentos sin al la lernantaro:
„Mi estas Andreo Ĉe!“

Lidja Zamenhof.


La teksto estas publika havaĵo (public domain). Detaloj pri la licenco troviĝas ĉe la paĝo de la aŭtoro: Lidja Zamenhof.