La ĉiama kantaĵo

El Vikifontaro
Indekso : La ĉiama kantaĵo
de Santiago Rusiñol
Tradukita de Alfonso Sabadell
Barcelono: Presejo Josefo Doria, 1910.
AKTO SOLA


La agado havas lokon en subtegmento. Granda fenestro, el kie oni vidas la ĉielon dum la sunsubiro kaj grandan dubebluan urbon. Malriĉaj mebloj ornamas la ĉambron. Kolombino maŝinkudras blankan silkan veston. En alia flanko Pieroto apud tableto kaj duone sternita sur malnova sofo, havas plumon en la mano kaj rigardas la plafonon.


NURA SCENO


Kolombino. Kion vi faras, Pieroto?

Pieroto. Kion vi volas, ke mi faru? Mi serĉas rimon, kiun mi perdis.

Kolombino. Kaj kie ci serĉas ĝin?

Pieroto. Tie, kie estas ĉiuj rimoj, en la nuboj; sed kiel de ĉi tie oni ne vidas la nubojn, mi devas agi kiel la hirundoj: ilin serĉi sub la trabaro. Kolombino. Ĉu tiel supre estas la rimoj?

Pieroto. Ĉu ci ne vidas ke sur la tero, ilin balaas la homoj praktikaj de la vivo? Ili aliras al la puntoj de la araneaĵoj, al fendoj de trabetoj, kaj nur la poetoj konas ilin tie. La poezio estal tiel persekutita, ke baldaŭ estos pli malfacila trovi rimon, ol duron.

Kolombino. Kaj kion ci verkas?

Pieroto. Iluziojn. Mi dezirus rimigi aferojn, kiuj ne rimas: amon kun mono, mizero kun gajeco, ĝojon kun doloro, kaj mi vidas ke mi perdos la inkon.

Kolombino. Neniam ci estos saĝa, Pieroto.

Pieroto. Mi ja ne deziras esti tia. La saĝeco ne estis farita por ni, kaj se ci dubas pri tio, rigardu cin sur spegulo, se iun ci trovas: ci estas malgaja de kiam ci mastrumas. Antaŭe, kiam ci kaj mi ne havis, kion ci nomas saĝeco, tie ĉi estis kisa kaĝo. Se la muroj havus eĥon kaj se ili parolus, ĉi tie estus fariĝinte kavazaŭ arbo sur kiu aliras la birdoj por dormi. Nun fariĝinte saĝa, tie ĉi estas tiom da honesteca malvarmeco, ke anstataŭ Pierota nesto, ĝi similas al laika oficejo. Kolombino. Oni devas pensi pri la estontenco, Pieroto.

Pieroto. La morgaŭon! Ĉu ne sufiĉas la nombro de tiuj, kiuj pripensas, kion ci nomas morgaŭo, por ke eĉ ni ankaŭ tion faru? Malbenita morgaŭ! Ni rigardu la postmorgaŭón, ĉar almenaŭ ni pli malproksime rigardos!

Kolombino. Ni devas esti singardemaj, Pieroto.

Pieroto. La singardemo! Ĉu ci scias, kion estas singardemeco? La senkulpigo de la malkuraĝauloj. Tiu ĉi kalkulinfektado mortigos la malmultan posedaĵon de tiuj, kiuj, kiel ni sensaĝe naĝas sur tiu ĉi larmvalo; ĝi mortigos nian esperon, kiu ja estus antaŭsciiginte nin, ke eĉ ci, ci Kolombiono devus enkotiĝi en la ordan marĉejon!

Kolombino. Silentu!...

Pieroto. Ĉu ci ne tion vidas? Kuntirita apud tiu ĉi kudromaŝino, ci perdis la ridadon, perdos la kantadon; ci velkos kiel la folioj, kaj tiuj ĉi okuloj, kiujn ci havas kiel du morusoj, kiuj rimas kiel kantaĵo, heliĝos iom post iom, pro la seninterrompa rigardado al blanka tolaĵo.

Kolombino. Ni estas malriĉaj... Pieroto. Ci jam estas malriĉa; mi ankoraŭ ne. Dum mi ne timos pro la mizero, mi tia ne estos.

Kolombino. El kio ci vivos?

Pieroto. Per la falantaj panmolaĵetoj, per la arboskuitaj fruktoj, per la vesperiĝa heleco, per la lumo, per libereco, per la arbara bruo, per malsato, el kio ajn ĝi estos. Per ĉio, escepte esti ordama.

Kolombino. Ĉu ci jam scias, kion ci diras?

Pieroto. Kaj kion mi faras. Mi ne volas degradi la metion, la dotaĵon de la sankta inspiro.

Kolombino. Aj, kompatinda Pieroto!

Pieroto. Mi havas rimedon, antaŭ ol degradiĝi per ordameco...

Kolombino. Kiun rimedon ci havas?

Pieroto. Morti. Kolombino. Kial ci parolas tiel?

Pieroto. Ĉar Pieroto havas sian fatalon: kanti kantaĵojn por la aliaj, aŭ gaje morti.

Kolombino. Do, mi deziras vivi, kaj ne gaje. Pieroto, mi saĝpensante volas vivi.

Pieroto. Aj, mia kompatinda Kolombino!

Kolombino. La iama gaja kaj freneza Kolombino, estas hodiaŭ alia. Anstataŭ lerni sin ornami per floro, ŝi lernis alfabeton; anstataŭ danci ŝi kalkulas; anstataŭ paseroj interne ŝia kapo, ŝi havas en ĝi ciferojn.

Pieroto. Kompatinda!

Kolombino. Ĉu ci scias, kion mi deziras posedi? Ĉambreton provizita per blankaj kurtenaroj, tegitajn seĝojn, familiajn portretojn sur la muroj...

Pieroto. Kaj konkornamitajn florvazojn. Kolombino. Eĉ tiujn ĉi florvazojn. Tute same kiel ci diris. Mi aspiras esti ordema, ŝparema, kaj fari ŝtrumpon...

Pieroto.Procentedoni...

Kolombino. Je ses pro cento.

Pieroto. Eĉ posedi kampardomon.

Kolombino. Jes, kampardomon; ruĝajn fiŝojn, teraseton, lavejon, pumpilon, kolorigitajn vitrojn...

Pieroto. El ĉio escepte florojn: ĉu ne vere?

Kolombino. La floroj por la festaj tagoj.

Pieroto. Silentu, silentu, ĉar mi estis tuj dironta al ci, kion mi ne deziras.

Kolombino. Diru. Kion ci deziris diri al mi? Pieroto. Burĝino!

(Pieroto malproksimiĝas kaj sin kubutapogas sur la tablo. Kolombino forlasas la laboradon alprosimiĝante al li.)

Kolombino. Ĉu ci ekkoleris? Ĉu ci ne komprenas, ke mi tion diras por ke ci koleru? Ĉu ci ne amas min, Pieroto?

Pieroto. Jes.

Kolombino. Kion ci faras?

Pieroto. La ĉiamaĵon: mi revas.

Kolombino. Ĉu ci sendorme revas?

Pieroto. Ĉiam mi revas sendorme. Sonĝi dormante estas nur duone sonĝi: oni ne povas direkti la sonĝojn.

Kolombino. Kaj, kiujn revojn ci volas sekvi?

Pieroto. Meti la vivon en versojn, dum sieĝas min la prozo. Kolombino. Kaj kial ci ne plenumas cian deziron per la laborado? Ĉu mia ekzemplo nenion diras al ci?

Pieroto. Ĝi diras al mi, ke ni estas sklavoj; ke ci estas sklavino; ke ciaj fingroj, kiuj estas por depreni rozojn, devas labori por la aliaj.

Kolombino. Estas dornoj ankaŭ en la rozoj.

Pieroto. Sed la kudrilmaŝinoj havas kudrilojn, kaj ili estas ŝtalaj: ili ne parfumas.

Kolombino. Kial ci ne venas por helpi nin, kiuj deziras labori?

Pieroto. Mi deziras helpi vin pli, ol ci pensas.

Kolombino. Ĉu versfarante?

Pieroto. Jes, versfarante.

Kolombino. Dio diris, ke ni laboru. Pieroto. Dio diris, ke ni gajnu la panon per ŝvito de nia frunto.

Kolombino. Tiel, do, la laborado estas virto.

Pieroto. Tiel, do, ĝi ne estas virto: ĝi estas puno.

Kolombino. Punon, ĉu ci diras?

Pieroto. Punon, nomita virto, de tiuj, kiuj devigas nin laboradi.

Kolombino. Kaj kiel ni, la malriĉuloj, devas perlabori?

Pieroto. Lasante ke oni trompu nin per la laboro, ĉiam kredante ke ĝi estas virto.

Kolombino. Silentu, Pieroto, kaj ne senkuraĝigu min.

Pieroto. Naivulino! Mi jam same kiel ci amas la laboron: sed ne perforte laboradi. Mi deziras ke ĝi estu plezuro kaj ne puno! Ke ĝi estu kantiko kaj ĥoro! Ĝi devas esti donaco por ornami nian vivon! Kolombino. Kion ci intencas diri?

Pieroto. (Alproksimiĝante al Kolombino.) Aŭskultu, aŭskultu, mia Kolombino. De post kvar tagoj ci kudras; ci kudras dum la tago kaj nokto, ĉiuhore; la suno leviĝas, ĝi subiras, la tago sin ornamas sen tio, ke ci ĝin rimarku; la nokto pleniĝas je steloj kaj ci ilin ne vidas; malproksime, certe floras la arboj, kaj neniu floro ekfloras por ciaj okuloj. Kaj ci, kiu havas la rajton ĝui ilin, kion ci faras dum eksplodas tiu ĉi ĉarma printempo?

Kolombino. Ci ĵus tion diris: mi kudras.

Pieroto. Kaj kion ci kudras?

Kolombino. Robon por fianĉino.

Pieroto. Ĉu por ci?

Kolombino. Por... ŝi.

Pieroto. Por la aliaj. Por iu, kiu nomos virto, se ŝi tion diras, nian malriĉecon; por iu, kiu triumfe ĝin survestos, kaj survestos ĝin... virte; por ŝi, kiu ne rememoros, ke en tiu ĉi subtegmenta anguleto estas virta nesto; nesto, kiu viglas dum estas printempo; nesto, kiu ne kantas por ke ili kantu; nesto, kie oni ne havas tempon por plori, ĉar plorante oni perdas horojn.

Kolombino. Nu, kion do, ni devas fari?

Pieroto. Ci ne kredus al mi. Kiam la Pierotoj konsilas, tiam ili ridigas.

Kolombino. Mi neniam ridas pri ci, Pieroto.

Pieroto. Nu, kantu kune kun mi: faru kantaĵon...

Kolombino. Por kiu?

Pieroto. Por tiuj, kiuj laboras kaj suferadas; por tiuj, kiuj estas malgajaj sur la tero pro manko de koroj ilin gajigantaj.

Kolombino. Kaj ĉu ni estas gajigontaj ilin?

Pieroto. Kiu devas ja esti, se ne estas la Pierotoj? Ĉu ci ne vidas kiel ĉiuj hodiaŭ laboras por malgajigi la mondon? Ke ĉia homelpensaĵo estas por pli rapide alporti la malgajecon per ŝnuretoj, tra la aero, tra ĉie? Ke la homo lernas ĉiujn lingvojn por transdoni la malgajecon plej malsammaniere? Ke li freneze kuras por pli rapide alporti la malbonan novaĵon? Ĉu ci ne vidas ke eĉ nin Pierotojn, oni dezirus jungi al maŝino, kaj fari el ni maŝinon, kaj meti al ni transigajn rimenojn anstataŭ nervoj, vaporkaldronon anstataŭ koro, kaj fari automatecan horloĝon el tio, kion oni nomas spirito?

Kolombino. Estas vero.

Pieroto. Tamen, tio ne estas ebla, Kolombino. Se ekzistas nigraj homoj, kiuj laboras, devas ankaŭ ekzisti blankaj Pierotoj, ilin liberigantaj, ermitoj de la gajeco, predikantoj de la senordeco, ekzekutistoj de la komuna saĝo, ĝardenistoj de la idealo, kiuj meze de tiom da fruktejoj, gardu la florojn de la poezio.

Kolombino. Kaj kion ni devas fari por ĝin atingi?

Pieroto. Sekvi la martirvojon de la Pierotoj, kondamnitaj al ĉiuj malŝatoj; aŭskulti la rikanadon de la nekonitoj ambaŭflanke de la vojo; fiere trapasi meze de la seriozaj malsprituloj; vidi la rideton de la grasuloj; suferi la haladzon de la satuloj; forkuri de la oro de la riĉuloj; juĝi kvazaŭ homoj tiujn, kiuj deziras gardi sian grenon; alveni al hospitalo de la malgajuloj, kaj tie fari serenadon sur la sojlo.

Kolombino. Aj, Pieroto! Kaj kion ni manĝos vojirante?

Pieroto. Kisojn.

Kolombino. Kaj kiel ni dormos?

Pieroto. Ĉirkaŭpremitaj.

Kolombino. Kaj se ni havas Pierotidojn?

Pieroto. Ni malfermos la kaĝon, kaj ili flugu.

Kolombino. Tio ne povas esti, kion ci revas?

Pieroto. La oferoj ŝajnas revoj, laŭ la hodiaŭa ŝanĝiĝo de la homoj. Kaj mi petas de ci la plej grandan oferon: la ofero ridigi, kaj ridante pensigi la popolon, kaj per la pensado ĝin liberigi. Venu kun mi kaj forlasu la kudromaŝinon. (Prenas ŝin per la mano kaj kondukas ŝin al la fenestro.) Venu kun mi, kaj rigardu. Kion ci vidas? Kolombino. La urbon.

Pieroto. Kaj sur la ĉielo, kion ci vidas?

Kolombino. La sunsubiron.

Pieroto. Kaj meze de tiu ĉi malheleco, kion ci vidas tie funde?

Kolombino. Blukoloran linion.

Pieroto. Tiu ĉi linio estas homoj, kiuj finis la laboron, kiuj forlasis ĝin. Ĉu ci vidas iun blankvestitan kiel ni? Ĉu ci vidas iun disigantan de la aliaj?

Kolombino. Ĉiuj estas samaj.

Pieroto. Kaj ĉu ci ne scias, kial ĉiuj estas samaj? kial ĉiuj similas kvazaŭ armeo? Ĉar ĉiuj estas sammaniere malgajaj, kaj la malgajeco faras ŝafaron el la malgajuloj.

Kolombino. Ci estas prava. Pieroto. Rigardu: ĉu ci vidas kelkaj, kiuj disiĝas kaj levas la brakojn supren? Ĉu ci ne scias, kial ili rigardas malproksimen? ĉar ili kantas.

Kolombino. Jes, tio estas certa.

Pieroto. Kaj ĉu ci aŭdas, kion ili kantas?

Kolombino. Ne.

Pieroto. Ili kantas unu el miaj kantaĵoj.

(La ĥoro ekkantas malproksime.)

Kolombino. Vere. Ĝi estas tiu, kiun ci verkis en miaj brakoj.

Ĥoro.

Se ni volas liberecon
gajan kaj eksplodigantan,
nur kantante ĝin atingos.
Kuraĝeme ni laboru,
ni laboru, sed kantante.

Pieroto. Ho! ĉu ci aŭdas? Ili kantas, kantas liberecon, amon, fratecon, junecon kaj ĝojon; ĉion, kion oni ne povas diri per prozo. Atentu kiel ili jam ne estas ŝafaro, kiel el ĉiuj krioj eliras harmonia movado!

Ĥoro.

Se ni volas liberecon
gajan kaj eksplodigantan,
nur kantante ĝin atingos.
Kuraĝeme ni laboru,
ni laboru, sed kantante.

Pieroto. Jes! Por ili ni devas labori! Por ili devas esti niaj kantaĵoj! Por tiuj, kiuj suferas kaj esperas! Ni iru ilin helpi, Kolombino! La hodiaŭaj Pierotoj ne devas kudri por la riĉuloj: ili devas kanti por la malriĉuloj.

(Ili foriras kurante kaj ĉirkaŭpremante sin reciproke.)


KURTENO