La Ŝtelita Letero

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo


La Ŝtelita Letero.
“The Purloined Letter,” de E. A. Poe; el la angla tradukis A.E.W.
Nil sapientiæ odiosius acumina nimio. — Seneca.


En Parizo, tuj post la krepusko de unu ventobata vespero en la aŭtuno de 18—, mi estis ĝuanta la duoblan lukson de meditado kaj pipo “marŝaŭma” kunule kun mia amiko, C. Auguste Dupin, en lia biblioteketo aŭ libro-kabineto, au troisième, N-ro 33, Rue Dunôt, Faubourg St. Germain. Almenaŭ dum unu horo ni tute silentis, ambaŭ ŝajne, se okaze iu nin rigardus, atente kaj sole okupataj kun la turniĝantaj kirloj de la fumo, kiu pezigis la aeron de la ĉambro. Miaflanke, tamen, mi cerbe konsideradis certajn temojn, kiujn pli frue en la vespero ni estis priparolintaj; mi aludas pri la afero de la Rue Morgue kaj la mistero, kiu ĉirkaŭvolvis la mortigaĉon de Marie Rogêt. Mi do kalkulis ĝin okazaĵo iom rimarkinda, kiam, larĝe ĵetmalferminte la pordon, eniris en nian ĉambron nia malnova konato, Monsieur G——, Prefekto de la Pariza polico.
Kore ni bonvenigis lin, ĉar estis en tiu homo eco amuza preskaŭ duone egala al lia kvalito neestiminda, kaj jam dum kelkaj jaroj ni ne renkontis lin. Ĝis nun ni sidis en la mallumo; Dupin ekstaris por eklumigi lampon, sed residiĝis ne farinte tion, tuj kiam G—— diris, ke li venis por konsiliĝi kun ni, aŭ, pliĝuste, por peti pri la opinio de mia amiko, pri ia oficiala afero, kiu jam kaŭzis multe da klopodado.
— Se temas pri io bezonanta enpensiĝon, — diris Dupin, sin detenante de la ekbruligo de la meĉo, — ni pli taŭge ĝin esploros en la mallumo.
— Jen alia el viaj strangaj ideoj, — diris la Prefekto, kiu kutime nomadis “stranga” ĉion ekster la limo de sia kompreno, kaj tiel vivis meze de vera legiono da “strangaĵoj.”
— Tre ĝuste, — diris Dupin, kaj li proponis al sia vizitanto pipon kaj rulŝovis al li komfortan brakseĝon.
— Kia do embaraso nun estas? — mi demandis. — Jam nenio el la speco mortigaĉa, espereble?
— Ho, ne! nenio tia. Efektive la afero estas eksterordinare simpla, kaj sen ia dubo ni povos mem sufiĉe bone ĝin prizorgi; sed al mi ŝajnis, ke Dupin eble volos aŭskulti ĝiajn detalojn, ĉar ĝi estas tiel ekstreme stranga.
— Simpla, tamen stranga, — diris Dupin.
— Nu, jes; sed ne tute ĝuste. Efektive ni ĉiuj sentis multe da embaraso pro tio, ke ĝi estas tiel simpla kaj tamen nin tute spitas.
— Eble vin erarigas la simpleco mem de l’ afero, — diris mia amiko.
— Kian sensencaĵon vi parolas! — respondis la Prefekto, kun ridego.
— Eble la mistero estas iom tro facila, — diris Dupin.
— Benon de ĉielo! kia neaŭdita ideo!
— Iomete tro mem-evidenta.
— Ha! ha! ha! ha! ha! ha! ho! ho! ho! — laŭte ridegis nia vizitanto, treege tiklite, — Ho, Dupin! iam vi ĝismorte min tiklos!
— Kaj kia efektive estas la koncerno? — mi demandis.
— Nu, mi al vi diros, — respondis la Prefekto, kaj li eligis fumon per longa, kvieta, pensema blovo, sin alĝustigante en sia brakseĝo. — Per malmultaj vortoj mi vin diros; sed, antaŭ ol mi komencos, mi avertu vin, ke ĉi tiu afero postulas la plej grandan sekretecon, kaj mi tre verŝajne perdus mian nunan situacion, se oni scius, ke mi al kiu ajn estas ĝin konfidinta.
— Komencu, — mi diris.
— Aŭ ne, — diris Dupin.
— Aŭdu, do. Oni informis min persone, el tre alta loko, ke certa dokumento, ekstreme grava, estas ŝtele subforigita el reĝa apartamento. La homo, kiu ĝin ŝtelis, estas eksterdube konata; oni vidis lin forpreni ĝin. Estas sciate, ankaŭ, ke ĝi ankoraŭ restas en lia posedo.
— Kiel oni tion scias? — demandis Dupin.
— Tio estas klare konkludita laŭ la naturo de la dokumento, kaj laŭ tio, ke ne aperis ankoraŭ certaj rezultatoj nepre tuj montriĝontaj, se ĝi elirus de la posedado de l’ ŝtelinto, alivorte, se li uzus ĝin, kiel li certe intencas fine ĝin uzi.
— Iom pli definitive parolu, — mi diris.
— Nu, mi povas ĝis tio riski dirante, ke la papero donas al sia havanto certan influon en certa direkto, kie tia influo estas senmezure havinda. — Al la Prefekto tre plaĉis la frazumado diplomatieca.
— Ankoraŭ mi ne tute bone komprenas, — diris Dupin.
— Ĉu ne? Nu, la malkaŝo de la dokumento al iu tria persono, kies nomon mi nepre ne eldiros, implikus en dubon la honoron de iu treege altranga persono; kaj tiu ĉi fakto havigas al la tenanto de la dokumento influopovon sur la eminentan personon, kies honoro kaj trankvileco venas en tian hazardon.
— Sed tiu influopovo, — mi intermetis, — dependus de tio, ĉu la ŝtelinto scias, ke la perdinto scias, kiu estas la ŝtelinto. Kiu homo kuraĝus
— La ŝtelinto, — diris G—— , — estas la Ministro D——, kiu ĉion kuraĝas, egale ĉu ĝi maldecas aŭ decas al homo. La maniero de la ŝtelo estis ne malpli lerteca ol maltima. La dirita dokumento, mi malkaŝe konfesas, ke ĝi estas letero, estis liverita al la persono, kiam ŝi estis sola en la reĝa buduaro. Dum ŝi legis ĝin, subite interrompis ŝin la eniro de la alia eminenta persono, kontraŭ kiu ŝi aparte deziris ĝin kaŝi. Post rapida, vana ekprovo ĝin ŝovi en tirkeston, ŝi devis ĝin meti malfermitan sur tablon. La adreso tamen estis supra, do la enhavo ne montriĝis, kaj la letero restis nerimarkite. En tiu cirkonstanco eniras la Ministro D——. Lia linka okulo tuj rimarkas la paperon, rekonas la manskribon de l’ adreso, vidas la konfuziĝon de la adresata personino, sondis ŝian sekreton. Rapidinte laŭ sia ordinara maniero tra kelkaj oficialaj aferoj, li trovas leteron iom similan je tiu, ĝin malfermas, ŝajnigante ĝin legi, kaj ĝin demetas apud la alia. Denove li priparolas publikajn aferojn dum eble dek kvin minutoj. Fine, akceptante la forpermeson, li forprenas de sur la tablo la leteron, pri kiu li havas nenian rajton. Tion vidis la rajta posedanto, sed ne kuraĝis, antaŭ la tria persono staranta ĉe ŝia kubuto, atentigi pri tiu ago. Foriris la ministro, postlasante sur la tablo sian propran leteron, ian malgravaĵon.
— Jen do vi havas, — al mi diris Dupin, — precize tion, kion vi postulas por kompletigi la influopovon, nome, ke la ŝtelinto scias, ke la perdinto scias, kiu estas la ŝtelinto.
— Jes, — respondis la Prefekto: — kaj la povon tiel akiritan oni dum kelkaj lastaj monatoj manovris en politikaj celoj, ĝis grado tre danĝera. La priŝtelita eminentulino ĉiutage pli konvinkiĝas pri la nepra neceso rehavigi al si sian leteron. Sed tion, kompreneble, oni ne povas fari malkaŝe. Fine, ĝis malespero pelite, ŝi konfidis al mi la aferon.
— Kaj mi supozas, — diris Dupin, meze de vera tumvento da fumo, — ke agenton pli sagacan oni ne povus deziri, nek imagi.
— Vi flatas min, — respondis la Prefekto; — tamen tre povas esti, ke oni eĉ havis tian opinion.
— Evidente, — mi diris, — kiel vi ankaŭ rimarkigis, la ministro ankoraŭ nun tenas tiun leteron; ĉar estas la tenado de la letero, kiu donas la povon, kaj ne ĝia uzado. Tuj ĉe la uzado, malaperas la povo.
— Ĝuste, — diris G——; — kaj laŭ tiu konvinko mi faris mian procedon. Unue mi zorgis atentege traserĉi la domon de la ministro; kaj tiurilate mia ĉefa malfacilo estis la neceseco fari la serĉadon nesciate de li. Antaŭ ĉio cetera oni min estas avertinta pri la danĝero, kiu povus sekvi, se ni lasus al li suspekti pri nia plano.
— Tamen, — mi diris, — vi estas tute kompetenta por tiaj esploroj. Ofte jam faris tion la Pariza polico.
— Kompreneble; kaj pro tio mi ne senesperiĝis. La kutimoj de la ministro ankaŭ tre faciligis por mi la taskon. Ofte li forestas de la domo la tutan nokton. Da servantoj li havas malmulte. Ili dormas malproksime de la ĉambro de sia mastro, kaj, ĉar ili estas plejparte Napolianoj, ili estas facile ebriigataj. Ŝlosilojn mi havas, kiel vi mem scias, per kiuj mi povas malŝlosi ĉiun ĉambron aŭ meblon en Parizo. Dum tri monatoj ne pasis nokto, kies pli grandan parton mi ne pasigus persone traesplorante la domon de D——. Mia honoro estas koncernata; ankaŭ, sed tion mi diras en profunda sekreto, grandioza rekompenco estas proponita. Tial mi nur tiam forlasis la serĉadon, kiam mi plene konvinkiĝis, ke la ŝtelinto estas homo pli ruza ol mi. Mi opinias, ke mi traesploris ĉiun plej etan angulon de tiu bieno, en kiu la papero nur povas esti kaŝita.
— Sed ĉu ne estas eble, — mi diris konjekte, — ke, kvankam la letero sendube estas ankoraŭ tenata de la ministro, li eble kaŝis ĝin aliloke, kaj ne en sia domoloko?
— Preskaŭ neeble, — diris Dupin. — La nuna neordinara stato de aferoj ĉe la kortego, kaj aparte de tiuj intrigoj, en kiuj oni scias, ke D—— enmiksiĝis, certe efikas tiel, ke la tuja havebleco de la dokumento, la ebleco ĝin liveri je momenta averto, estas punkto preskaŭ tiel grava, kiel ĝia tenado mem.
— La ebleco ĝin liveri? — mi demandis.
— Alivorte, la ebleco ĝin detrui, — diris Dupin.
— Prave, — mi respondis; — evidente do la papero estas en la domoloko. Ke ĝi estus sur la persono de la ministro, tion ni povas opinii nekonsiderinda.
— Tute, — respondis la Prefekto. — Dufoje jam li estas kaptita, kvazaŭ de banditoj, kaj lian personon oni atente esploris sub mia propra kontrolo.
— Vi povus ŝpari al vi tiun laboron, — diris Dupin. — Kredeble D—— ne tute estas malsaĝulo, kaj tial li devis antaŭsupozi tiujn banditaferojn, kiel nepre okazontajn.
— Ne tute malsaĝulo, — diris G——, — tamen poeto li estas, kio, laŭ mi, disigas lin nur per unu grado de malsaĝulo.
— Prave dirite, — diris Dupin, post longa kaj enpensiĝema fumtiro ĉe la pipo “marŝaŭma,” — malgraŭ la poeziaĉaj ekprovoj, pri kiuj mi ankaŭ estas kulpa.
— Vi bonvolu rakonti, — mi diris, — la detalojn de via serĉado.
— Efektive, ni agis sen rapideco, kaj ni serĉis ĉie senescepte. Longan sperton mi posedas en tiaj aferoj. La tutan konstruaĵon mi ĉambron post ĉambro atentis, dediĉante al ĉiu tutan semajnon da noktoj. Ni esploris, unue, la meblaron de ĉiu ĉambro. Ni malfermis ĉiun ekzistantan tirkeston; kompreneble vi scias, ke ne povas ekzisti, por kompetenta polic-agento, tirkesto sekreta. Sentaŭgulo estas ĉiu homo, kiu en tia serĉado lasas, ke restu kaŝita kontraŭ li ia sekreta tirkesto. La afero estas tiel simpla! Ekzistas en ĉia meblo certa kvanto da grando, da spaco, kiun oni severe kontrolas, per la helpo de precizaj mezuriloj. Ne povus eviti nian observon eĉ unu dekono de milimetro. Post la mebloj, ni atentis la seĝojn. La kusenojn ni trasondis per la longaj, delikataj pingloj, kiujn vi vidis min uzi. De la tabloj ni forprenis la suprajn tabulojn.
— Kial do?
— Foje la homo, kiu volas kaŝi ian objekton, deprenas la supron de tablo aŭ de iu meblo simila, boras en la kruron, metas la objekton en la truon, kaj remetas la tabulon. Same oni faras ankaŭ kun la supraj kaj malsupraj finoj de litostangoj.
— Sed, ĉu oni ne povus eltrovi la kavaĵon per sona provo? — mi demandis.
— Tute ne, se oni metas ĉirkaŭ la objekto, ĉe la kaŝado, sufiĉan vaton da kotono. Cetere, ĉe nia koncerno, ni devis procedi sen bruo.
— Tamen, vi ne povus depreni…, vi ne povus tute malkonstrui ĉiujn meblajn objektojn, en kiun oni povus enŝovi laŭ la dirita maniero.
Leteron oni povas premruli en formon de vergeto tre simila, laŭ formo kaj grandeco, je granda trik-kudrilo; kaj en tiu formo oni povus, ekzemple, kaŝi ĝin en transan bastonon de seĝo. Kredeble, vi ne malkonstruis ĉiujn seĝojn?
— Certe, ne; eĉ pli bone ni faris: ni per forta mikroskopo esploris la transaĵojn de ĉiu seĝo en la domo, ankaŭ la kuntuŝojn de la pecoj de ĉiuspecaj mebloj. Se estus signoj iaj de nova dispecigo, nepre ni tuj ilin konstatus. Eĉ unu sola lignereto, lasita de borilo, estus tiel evidenta por ni, kiel pomo. Ĉiu malordo en la kungluado, ĉiu neordinara fendeto ĉe la kuntuŝoj, sufiĉus por denunci.
— Supozeble, vi atentis pri la speguloj, serĉante inter la tabuloj kaj la vitraj platoj, kaj pingle sondis la litajn kusenegojn kaj kovrilojn, kiel ankaŭ la kurtenojn kaj tapiŝojn.
— Tion, kompreneble; kaj, trairinte tiamaniere ĉiun pecon de la meblaro, tiam ni traserĉis la domon mem. Ĝian tutan supraĵon ni dividis en fakojn, numeritajn, por eĉ ne unu ellasi; tiam per la mikroskopo ni esploris ĉiun kvadratan centimetron aparte, kiel ankaŭ en la ambaŭfianke starantaj du domoj.
— La du flankajn domojn? — mi ekkriis; — grandegan do klopodadon vi prenis sur vin.
— Jes, efektive; sed grandiozan rekompencon oni proponis.
— Ĉu vi enkalkulas la terpecojn apudajn de la domoj?
— La kortoj estas ĉiuj pavimitaj per kaheloj. Relative nur malgrandan klopodon ili faris al ni. La muskon inter la brikoj ni ekzamenis, kaj trovis ĝin netuŝita.
— Vi serĉis, kompreneble, inter la paperoj de D——, kaj inter la libroj de lia biblioteko?
— Certe; ni malfermis ĉiun pakaĵon kaj paketon; ne sole ni malfermis ĉiun libron, sed de ĉiu volumo ni foliis ĉiun folion, ne kontentiĝante per nura ekskuo, kiel faradas kelkaj el niaj policanoj. Eĉ ni mezuris la dikecon de ĉiu librokovrilo, kun ekstrema precizeco, kaj ĉiun kovrilon ni plej suspekteme mikroskopis. Se iu el la bindaĵoj estus nove falsita, estus tute neeble, ke tiun fakton ni ne observus. Kvin aŭ ses volumojn, nove venintajn el la manoj de bindisto, ni sondis laŭlarĝe per la pingloj.
— La plankojn sub la tapiŝoj, ĉu vi esploris?
— Eksterdube. Ĉiun tapiŝon ni levis, kaj esploris la tabulojn per la mikroskopo.
— Kaj la tapetaĵon sur la muroj?
— Jes.
— Kaj en la kelojn…?
— Ni esploris.
— Tiam, — mi diris, — vi estas malĝuste konjektinta, kaj la letero ne estas en la bieno, kiel vi supozis.
— Mi timas, ke en tio vi estas prava, — diris la Prefekto. — Kaj nun, Dupin, kion vi kosilas al mi fari?
— Denove traesplori la tutan domlokon.
— Jen kio estas absolute senbezona, — G—— respondis. — Ne pli certa mi estas, ke mi spiras, ol ke la letero ne estas en tiu domo.
— Nenian pli bonan konsilon mi povas al vi proponi, — diris Dupin. — Sendube vi havas precizan priskribon de la letero? —
— Ho, jes! — Kaj la Prefekto aperigis notlibron kaj voĉe eklegis precizan priskribon de la aspekto, interna kaj precipe ekstera, de la mankanta dokumento. Baldaŭ post la fino de tiu legado, li foriris, spirite pli depremegita, ol mi iam antaŭe rimarkis ĉe tiu bonulo.
(Daŭrigota). Post eble unu monato, li denove venis al ni vizite kaj nin trovis okupataj preskaŭ same kiel antaŭe. Li prenis pipon kaj seĝon, kaj ekparolis pri ordinaraj aferoj. Fine mi diris:
— Tamen, G——, kion pri la subforigita letero? Mi supozas, ke vi fine konkludis, ke superruzi la ministron estas io tute ne farebla?
—Malfeliĉo lin prenu! Jes. Mi faris tamen la reesploradon, kiel instigis Dupin; sed ĝi estis nur perdita laboro, kiel mi estis certa, ke ĝi estos....
— Kiom vi diris, ke oni proponis, kiel rekompencon? — Dupin demandis.
— Nu, tre grandega sumo, tre malavara rekompenco; mi ne volonte dirus, kiom precize; sed tion mi ja volas diri, ke mi volonte donus persone mian ĉekon por kvindek miloj da frankoj al la homo, kiu havigus al mi tiun leteron. Por konfesi la veron, ĝi fariĝas ĉiutage pli kaj pli grava; kaj antaŭ nelonge oni duobligis la rekompencon: Tamen se eĉ oni triobligus ĝin, mi ne povus fari plimulte, ol mi jam faris.
— Nu, jes, — diris Dupin, kun voĉo indiferente tirita, inter la fumpulsoj de sia “marŝaŭmo,” — vere mi opinias, G——…, ke vi en tiu ĉi… afero ne ĝis la… ekstremo vin streĉis… Vi kredeble povus fari iom pli bone… ĉu ne?
— Kiel, do? Kiamaniere?
— Nu… vi povus… peti la servojn de spertulo… ĉu ne?… Ĉu vi memoras, kion oni rakontas pri Abernethy?
— Ne! Al la diablo kun Abernethy! —
— Certe; mi tute konsentas. Tamen, unu fojon, unu riĉa avarulo ekpensis planon por senpage ricevi de tiu Abernethy kuracistan konsilon. Ruze implikinte lin en ordinaran konversacion en privata societo, li subŝovis al la kuracisto la koncernon, kvazaŭ de ia fiktiva persono.
“Ni do supozu,” diris la avarulo, “ke liaj simptomoj estas tiaj kaj tiaj; nu, doktoro, kion vi ordonus al li, ke li prenu?”
“Kion preni!” respondis Abernethy, “nu kompreneble, li prenu la opinion de kompetentulo.”
— Sed, — respondis la Prefekto, iom ĉagrenite, — mi tre volonte akceptus kompetentan opinion, kaj pagi ĝin. Mi efektive volus pagi kvindek milojn da frankoj al tiu, kiu helpus min en tiu afero.
— Tiuokaze, — respondis Dupin, malfermante tirkeston kaj tirante el ĝi ĉeklibron, — decas, ke vi skribu por mi ĉekon por la dirita sumo. Tuj kiam vi subskribis ĝin, mi transdonos al vi la leteron.
Mi mutiĝis pro mirego. La Prefekto aspektis kvazaŭ fulmefrapita. Kelkajn minutojn li restis muta kaj senmova, dubeme rigardante mian amikon, kun buŝo malfermita kaj okuloj elstarantaj el siaj kavoj; tiam, ŝajne regajninte iom da sinregado, li kaptis plumon,kaj post kelkaj paŭzoj kaj rigardoj en spacon, plenskribis kaj subskribis ĉekon por kvindek miloj da frankoj kaj enmanigis ĝin trans la tablon al Dupin. Tiu ĉi atente ĝin rigardis kaj metis en sian poŝlibron; tiam li malŝlosis unu escritoire kaj prenis el ĝi ian leteron kaj donis al la Prefekto. Tiu oficulo kaptis ĝin kun vera paroksismo de ĝojo, kun tremantaj manoj ĝin malfermis, ĵetis rapidan ekrigardon al ĝia enhavo, tiam barakte sin ĵetis al la pordo kaj fine senceremonie kuregis el la ĉambro kaj el la domo, eĉ ne unu silabon dirinte de kiam Dupin petis lin, ke li elskribu la ĉekon.
Post lia foriro, mia amiko bonvolis iom klarigi la aferon.
— La Pariza polico, — li diris, — estas treege kompetentaj homoj laŭ sia maniero. Ili estas persistemaj, lertaj, ruzaj, plene spertaj en la sciado, kiun ĉefe ŝajnas postuli ilia okupo. Tial, kiam G—— detale priskribis al ni sian serĉmetodon, kiun li faris en la domego D——, mi tute konvinkiĝis, ke li kontentige faris sian traesploradon, ĝis kiom koncernis liajn laborojn.
— Ĝis kiom koncernis liajn laborojn? — mi diris.
— Jes, — diris Dupin. — La metodo, kiun li sekvis, estis ne sole la plej bona en sia speco, sed praktikita kun absoluta perfekteco. Se la letero estus demetita en la kampo de ilia celopovo, tiuj homoj ekster ĉia dubo ĝin trafus.
Mi nur ridis, sed ŝajnis, ke li parolas tre serioze.
— Do la metodo, — li daŭrigis, — estis bona en sia speco kaj bone plenumita; ĝia manko konsistis en tio, ke ĝi taŭgis nek por la koncerno, nek por la homo. Unu aron da tre lertaj rimedoj posedas la Prefekto, kaj tio estas por li kvazaŭ la lito de Procrustes[1], al kiu li perforte alĝustigas sian labormetodon. Sed li konstante eraras per tio, ke li estas tro profunda aŭ tro malprofunda por la aktuala afero; kaj multaj lernejaj knaboj pli ĝuste rezonadas, ol li. Unu tian, okjaran, mi konis, kiun oni vaste admiris pro lia sukceso divenprova en la ludo “para kaj nepara.” Tiu ĉi ludo estas simpla, kaj oni ludas ĝin per ŝtonaj globetoj. Unu ludanto tenas en sia mano kelkajn el tiuj ludiloj kaj demandas al alia, ĉu la nombro estas para aŭ nepara. Se la konjekto estas ĝusta, la diveninto gajnas unu globeton, sed malĝuste-konjektanto malgajnas unu. La knabo, pri kiu mi aludas, gajnis ĉiujn globetojn en la lernejo. Kompreneble, li havis ian metodon en sia divenado, kaj tio baziĝis sur nura observado kaj taksado de la ruzemo de liaj kontraŭuloj. Ekzemple, unu naivegulo staras kontraŭ li montrante pugnon kaj demandante: “Ĉu para aŭ nepara?” Nia knabo konjektas “nepara,” kaj tiun fojon li malgajnas, sed ĉe la dua provo li gajnas, ĉar tiam li diras en si mem: “la naivulo tenis pare en la unua provo, kaj lia grado de ruzeco ĝuste sufiĉas por igi lin preni nepare en la dua; mi do konjektu nepara”; li konjektas nepara, kaj gajnas. Nu, ĉe alia naivulo pli alta per unu grado, ol la unua, li rezonus jene: “Tiu bubo trovas, ke en la unua provo mi konjektis nepara, do por la dua li unuapense proponos al si la simplan ŝanĝon de para al nepara, kiel faris la unua naivŭlo, sed dua penso inspiros al li, ke tio estas tro simpla ŝanĝo, kaj fine li decidos meti paran, kiel antaŭe; mi do konjektu paran”; li divenas, kaj gajnas. Nu, tiu rezonmetodo en la lerneja knabo, kiun liaj kunuloj nomis “bonŝanca” kia do nome ĝi estas en la lasta analizo?
— Ĝi estas, — mi respondis, — nur identigo de la intelekto de l’ rezonanto kun tiu de lia kontraŭulo.
— Ĝuste tio, — diris Dupin, — kaj kiam mi demandis al la knabo, kiamaniere li efektivigas la ĝustan identigon, en kiu konsistis lia sukceso, li respondis jene: “Kiam mi deziras eltrovi, pri ia homo, kiel saĝa aŭ malsaĝa, aŭ kiel bona aŭ malinda li estas, aŭ kiaj estas liaj pensoj en la momento, mi formas mian vizaĝesprimon ĝuste, kiom mi povas, laŭ lia vizaĝo; tiam mi atendas observante, kiaj pensoj aŭ sentoj sin prezentas en mia cerbo aŭ koro, kvazaŭ responde al tiu vizaĝesprimo.” Tiu respondo de la lerneja knabo funde tuŝas la tutan pseŭdo-profundecon, kiun oni atribuis al Rochefoucault, La Bruyère, Machiavelli kaj Campanella.
— Kaj la identigo de l’ intelekto dela rezonanto kun tiu de lia kontraŭulo dependas, se mi ĝuste vin komprenas, de la precizeco, kun kiu li mezuras la intelekton de siakontraŭulo.
— De tio ĝi dependas por sia praktika valoro, — respondis Dupin, — kaj la Prefekto kun sia kohorto tiel ofte malsukcesas, unue pro manko de tiu identigo, kaj due, pro nebona mezurado, aŭ, pli ĝuste, pro la ne-mezurado de la intelekto, pri kiu ili havas koncernon. Ili konsideradas nur siajn ideojn pri ruzeco; do, serĉante ian kaŝitaĵon, ili enpensigas nur la rimedojn, per kiuj ili mem sin servus en la kaŝado. Ĝis tiu grado ili estas pravaj, ke ilia propra ruzeco ĝuste reprezentas tiun de la ĝenerala amaso; sed, kiam la ruzeco de la krimulo havas karakteron malsaman je ilia, tiam kompreneble la krimulo superruzas ilin. Tio okazas senescepte, kiam lia ruzeco superas ilian, kaj eĉ tre ordinare kiam ĝi malsuperas. Varion de principoj ili ne uzas en siaj esploradoj; en la plej bona okazo, kiam neordinara situacio urĝas, aŭ grandega rekompenco instigas, ili streĉas aŭ pligrandigas siajn malnovajn metodojn de praktiko, tamen ne tuŝante siajn principojn. Kion, ekzemple, en tiu ĉi koncerno de D——, oni faris, por variigi la principon de sia agado? Kio estas ĉiu ĉi borado, trapikado, sondado, mikroskopado kaj dividado de la supraĵo de l’ domo laŭ numeritaj kvadratetoj: kio alia estas ĉio ĉi, ol pligrandigo de la aplikado de la sola principo, aŭ principaro, de serĉado, kiu sin bazas sur la sola idearo pri homa ruzeco, al kiu kutimiĝis la Prefekto dum la longa rutino de sia ofico? Ĉu vi ne vidas, ke li prenis kvazaŭ aksiome la supozon, ke ĉiuj homoj sin metas al la kaŝado de letero, se ne ĉiam per kavaĵo borita en seĝa kruro, almenaŭ per ia strange elpensita truo aŭ anguleto, laŭ la inspiro de tiu sama penskutimo, kiu instigus la homon al kaŝado de letero en truo farita per borilo en la kruro de seĝo? Kaj ĉu vi ne vidas ankaŭ, ke tiaj elpensitaj anguletoj por forkaŝado taŭgas nur por ordinaraj koncernoj kaj estus preferataj nur de ordinaraj intelektoj? Ĉar en ĉiu koncerno de kaŝado, la depono de la kaŝita objekto, kaj ĝuste tia elpensita depono, estas ĝuste tio, kion oni nepre kaj efektive tuj supozas. Tiel ĝia malkaŝo dependas neniel de la penetremo de la serĉantoj, sed tute de iliaj zorgemo kaj persistemo. Se okazas, ke la afero estas grava, aŭ, kio tutegale signifas por la policana menso, ke la rekompenco estas granda, la diritaj kvalitoj ĉiam nepre sukcesis. Nun vi komprenos, kun kia intenco mi inspiris la penson, ke, se la ŝtelita letero estus kaŝita inter la limoj de la Prefekta esplorkampo, alivorte, se la maniero de ĝia kaŝo estus entenata en la serĉmanieroj de la Prefekto, tiam ĝia malkaŝo estus io tute eksterduba. Tiu ĉi oficisto, tamen, estis plene mistifikita, kaj la malproksima fonto de lia maltrafo kuŝas en lia supozo, ke la ministro estas malsaĝulo, ĉar li akiris famon kiel poeto. Ĉiuj malsaĝuloj estas poetoj, tion sentas la Prefekto, kaj li nur estas kulpa pri non distributio medii, kiam li el tio konkludas, ke ĉiuj poetoj estas malsaĝuloj.
— Sed, — mi demandis, — ĉu vere tiu ĉi homo estas la poeto? Mi scias, ke estas du fratoj, kaj ambaŭ akiris famon en la literaturo. La ministro, ŝajnas al mi, klere verkis pri la Kalkulo diferencia. Li estas matematikisto, do ne poeto.
— Vi eraras; mi lin intime konas; li estas ambaŭ. Kiel poeto kaj matematikisto, li konsekvence rezonadas; dum, kiel nura matematikisto, rezonadi li tute ne povus kaj tiel estus en la povo de la Prefekto.
— Tiu via opinio, — mi diris, — mirigas min, ĉar ĝin kontraŭstaras la voĉo de la mondo. Ĉu vi intence ignoras la bone digestitan opinion de la jarcentoj? De longe oni kalkulis la konsekvencemon matematikistan, kiel la eksterdube plej altan pensmanieron.
Oni povas veti, — respondis Dupin, citante el Chamfort, — ke ĉiu ideo publika, ĉiu komune akceptita juĝo, estas malsaĝaĵo, ĉar ĝin favoris la plimulto. Mi konsentas, ke la matematikistoj laŭ sia povo sankciadis la popolan eraron, pri kiu vi aludas; sed ĝin ne faras malpli erara ĝia anonciĝo kiel veraĵo. Kun lerteco, kiu decus al ia pli inda motivo, ili subŝovis en la fakojn de algebro la terminon “analizo.” Tiun ĉi trompon kreis la francoj; sed, se termino estas iel grava, se vortoj iel ricevas valoron el sia taŭgeco, tiam “analizo” rilatas al “algebro” ne pli signife, ol la latina ambitus al “ambicio,” aŭ religio al “religio,” aŭ homines honesti al aro da “honorindaj homoj.”
— Mi vidas, ke vi estas en disputo, — mi diris, — kun iu el la algebristoj en Parizo; tamen daŭrigu.
— Mi malkonfesas la aplikeblon, ankaŭ do la valoron, de ĉia rezonkapablo aparte edukita en formo alia ol la abstrakte logika. Mi precipe malkonfesas la rezonadon rikoltitan el la studado matematika. La matematiko estas la scienco de formo kaj kvanto; mate­matika rezonado estas nur logiko aplikita al observoj pri formo kaj kvanto. La granda eraro loĝas en la supozo, ke eĉ la veraĵoj de la tiel-nomata pura algebro estus abstraktaj aŭ universalaj veraĵoj. Kaj tiu ĉi eraro estas tiel frapanta, ke ĝia ĉie ĝenerala akcepto absolute min mutigas pro miro. Aksiomoj matematikaj nepre ne estas aksiomoj de universala vero. Kio estas vera pri rilato, pri formo kaj kvanto, tio ofte estas absolute malvera en rilato, ekzemple, al la moralo. En tiu ĉi scienco, tre ordinare estas nevere, ke la sumo de ĉiuj partoj egalus al la tuto. Malpraviĝas la aksiomo ankaŭ en la ĥemio, kaj egale laŭ la vidpunkto de motivo. Du motivoj, ĉiu kun konstatita valoro, kunigite ne havas valoron nepre egalan je la sumo de iliaj apartaj valoroj. Multaj aliaj veraĵoj en la matematiko estas veraj nur en la limoj de la rilateco. Sed la matematikisto, pro kutimo, tiras konkludojn el siaj kondiĉaj veraĵoj kvazaŭ ĉi tiuj estus absolute universalaj, kaj tiaj ilin ja opinias la mondo. Pri samspeca fonto de eraro aludas Bryant en sia tre klera verko “Mitologio,” dirante: “Kvankam al la fabloj pajenaj[2] oni jam ne kredas, tamen je ĉiu paŝo ni forgesas, kaj tiras el ili konkludojn, kvazaŭ el realaĵoj.” La algebristoj, tamen, estas mem pajenoj kaj kredas al la “fabloj pajenaj,” do tiras konkludojn, ne pro memorpova glitiĝo, sed pliĝuste pro ia stranga konfuziĝo de la cerbo. Efektive neniam mi renkontis homon nur matematikistan, kiu ne tenus en sankta, tamen eble ne konfesata, kredo la opinion, ke x2 + px absolute kaj senkondiĉe egalas je q. Diru al unu el tiuj ĉi sinjoroj, pro eksperimento, se vi volas, ke ŝajnas al vi, ke povas ekzisti okazoj, kiam x2 + px ne tute precize egalas je q: kiam fine vi sukcesos komprenigi al li la signifon de viaj vortoj, vi senprokraste forsaltu el la trafo de lia pugno, ĉar sendube li ekpenos faligi vin teren.
— Per tio mi volas komprenigi, — daŭrigis Dupin, kiam mi nur ridis je lia lasta parolo, — ke, se la ministro estus nenio pli ol mate­matikisto, tiam al la Prefekto ne estus necese, ke li donis al mi tiun ĉekon. Mi tamen konis la ministron en ambaŭ rilatoj, kiel matematikiston kaj kiel poeton, kaj miajn rimedojn mi taŭgigis al lia kapableco, kun deca rilato al la cirkonstancoj lin ĉirkaŭantaj. Mi konis lin ankaŭ kiel korteganon, kaj kiel maltiman intriganton. Tia homo, mi tiel kalkulis, ne povas ne koni funde la ordinarajn manierojn de la polica agado. Estas neeble, ke li ne antaŭvidus (kaj la faktoj ja pruvis, ke li efek­tive antaŭvidis) la banditan atakon, kiu okazis al li. Li antaŭvidis, kompreneble, tiel mi diris al mi, la sekretan traesploradon de lia domo. Lia ofta forestado nokta el la domo, kion la Prefekto ĝoje kalkulis kiel helpilo al sia sukceso, ŝajnis al mi nur ruzaĵo intenca por faciligi al la polico la traesploron, kaj por tiel peli ilin al la konvinko (kiun efektive G—— fine ricevis) ke la letero ne estas en la domoloko. Mi sentis ankaŭ, ke nepre pasos tra la cerbo de la ministro la tuta konsekvencaro, kiun mi antaŭ minuto iom penis pridiri al vi detale, rilate al la konstanta principo de la polica agado en la serĉado al kaŝitaj objektoj. Tia konsiderado nepre efikos, ke li malŝatos ĉiujn ordinarajn kaŝangulojn. Tia homo, mi pensis, certe ne estus tiel facilanima, por supozi, ke la plej artifika kaj enigma kaŝejo de lia domego ne estos tiel evidenta, kiel la plej ordinara kabineto, por la okuloj, la piksondiloj, la boriloj, la mikroskopoj de la Prefekto. Fine, mi vidis, ke la konsidero lin pelos al la simpleco, eĉ se la prefero ne tiros lin al tiu sama elekto. Vi rememoros, eble, kiel brue ridis la Pre­fekto, kiam mi, ĉe nia unua interparolo, proponis la penson, ke iom povas esti, ke la mistero tiel embarasas lin precipe pro tio mem, ke ĝi estas tiel plene evidenta.
— Jes, — mi diris, — bone mi memoras lian gajecon. Efektive mi kredis, ke li konvulsiiĝos.
— En la materia mondo, — daŭrigis Dupin, — abundas faktoj rekte analogiaj je tiuj de la ne-materia; kaj tio donis ian nuancon de vereco al la retorika dogmo, ke oni povas per metaforo aŭ tropo tiel dece fortikigi argumenton, kiel ornami priskribon. Ekzemple, la principo de la vis inertiæ ŝajnas egala por la fiziko kaj por la metafiziko. Estas neniel pli vere, ĉe la unua, ke maso granda estas malpli facile ekmovata ol maso malpli granda, kaj ke ĝia rezultanta inerciforto estas proporcia al tiu nefacilo, ol estas vere, ĉe la dua, ke la intelektoj pli kapablaj, kvankam pli influaj, pli konstantaj, pli agemaj en siaj movoj, ol tiuj de malpli alta grado, tamen estas malpli ekmoviĝemaj kaj pli embarasataj kaj hezitemaj en la kelkaj unuaj paŝoj de sia ekmarŝo. Plue, ĉu vi iam rimarkis, kiaj estas la strataj signoj super la butikoj, kiuj la plej multe altiras la atenton?
— Neniam mi dediĉis al tiu afero eĉ unu penson, — mi diris.
— Estas unu embarasludo, — li daŭrigis, — kiun oni ludas per landkarto. Unu ludanta partio postulas, ke la alia trovu ian diritan vorton, ekzemple la nomon de urbo, rivero, ŝtato, aŭ imperio, kian vorton ajn, kiu troviĝas sur la miksita kaj konfuza supraĵo de la karto. Nesperta ludanto ordinare penas embarasi la kontraŭulojn, elektante la nomojn kun la plej malgrandaj literoj; sed la spertulo elektas la vortojn, kiuj etende kuŝas per grandaj literoj laŭ la tuta larĝo de la karto. Tiuj ĉi, kiel ankaŭ la tro grande literitaj signoj kaj afiŝoj de la strato, per tio mem evitas la rigardon, ke ili estas tro ege evidentaj; kaj tiu preterrigardo fizika estas ĝuste samspeca kun la spirita nevigleco, per kiu la intelekto preterlasas senrimarke tiujn konsiderojn, kiuj tro insiste kaj trude sin evidentigas. Sed tio, kiel ŝajnas, estas punkto troviĝanta iom tro alte, aŭ tro malalte, por la cerbo de la Pre­fekto. Al tiu ĉi eĉ ne venis en la kapon supozi verŝajna aŭ farebla tion, ke la ministro jam demetus la leteron tuj sub la nazo de la tuta mondo, en la celo plej efike malhelpi, ke ia parto de tiu mondo ĝin rimarku.
— Sed, ju pli mi pripensis la maltiman, aplomban kaj elekteman ruzemecon de D——, kiel ankaŭ tion, ke la dokumento devis ĉiam esti preta al la mano, se li volis ĝin uzi efike, kaj la decidan ateston akiritan de la Prefekto, ke ĝi ne kuŝas kaŝita inter la ordinaraj serĉlimoj de tiu ofcisto: des pli mi konvinkiĝis, ke, por kaŝi tiun leteron, la ministro alprenis la vastan kaj sagacan rimedon, ĝin tute ne kaŝi.
— Plenigite de tiuj ideoj, mi ornamis min per paro da verdaj okulvitroj kaj en unu bela mateno mi kvazaŭ tute hazarde iris vizite al la ministra domego. Mi trovis D—— hejme, kiel ordinare li kuŝsidis oscedante, senokupe, ŝajnigante la lastan ekstremon de enuo. Li estas efektive homo eble la plej energiema el ĉiuj vivantoj: tamen nur kiam neniu lin observas.
— Por min egaligi kun li, mi plendis pri la malforteco de miaj okuloj kaj domaĝis, ke mi devas porti la okulvitrojn, dum per ilia ŝirmo mi povis singarde sed tre atente observi la tutan ĉambron, ŝajnigante tamen, ke mi atentas nur la parolon de mia gastiganto.
— Precipe mi turnis mian atenton sur unu grandan skribotablon en proksimeco de lia seĝo. Sur ĝi kuŝis en malordo diversspecaj leteroj kaj paperoj kun kelkaj muzikiloj kaj libroj. Sed tie, mi konkludis, post longa kaj tre kvieta observado, sin prezentas nenio aparte suspektinda.
— Fine miaj rigardoj, ĉie rondirante tra la ĉambro, trafis sur unu sensignifan bretareton por kartetoj, el desegne-stampita kartono, senzorge dependantan per malpure blua rubando de latuna najlkapeto tuj sub la kamenbreto, meze. En tiu bretareto, kiu havis tri aŭ kvar fakojn, estis kvin aŭ ses vizitkartoj kaj unu sola letero. Tiu ĉi estis malpura kaj ĉifita kaj preskaŭ traŝirita meze, kvazaŭ ia ekintenco, ĝin disŝiri kiel senvaloran, ŝanĝiĝis aŭ haltiĝis pro dua penso. Ĝi portis grandan nigran sigelon kun la signo de D—— tre reliefe montrata, kaj estis adresita per malgranda manskribo virina al D——, la ministro mem. Ĝi estis ŝovita senzorge, ŝajne eĉ malestime, en unu plejsupran fakon de la bretareto.
— Tuj ĉe mia unua ekrigardo mi konvinkiĝis, ke tiu letero estas la de mi serĉata. Estas vere, ke ĝi havis ŝajnon tute malsaman je tiu, pri kiu la Prefekto legis al ni tiel detalan priskribon. Jen la sigelo, granda kaj nigra, kun la signo de D——; sed tie ĝi estis malgranda kaj ruĝa, kun la duka insigno de la familio S——. Jen la adreso, al la ministro kaj mal­grande kaj virine skribita; sed tie la surskribo, al certa reĝa personino, estis notinde klara kaj decidema. Nur rilate la grandecon eksistis ia simileco. Sed, tiam, la radikaleco de la diferencoj estis treega; la stato de la papero, malpura, ĉifita kaj ŝirita, tiel malkonformis je la veraj, bonmetodaj kutimoj de D——, tiel inspiris pri intenco tromplogi la rigardanton al supozo pri la senvaloreco de la dokumento; ĉio ĉi, kune kun la super-trudema lokigo de tiu ĉi dokumento, plene antaŭ la okuloj de ĉiu vizitanto, kaj tiel ĝuste konforma je la konkludoj, kiujn mi jam tiris antaŭe: ĉio ĉi, mi diras, forte devigis al suspekto homon, kiu venis kun la intenco suspekti.
— Mi plilongigis mian viziton kiel eble plej multe, kaj dum mi subtenis interparolon tre viglan kun la ministro pri temo, kiu laŭ mia scio ĉiam nepre interesis kaj instigis lin, efektive mi tenis mian rigardon alforĝitan al la letero. Per tiu observado mi fiksis en mian memoron ĝian eksteran aspekton kaj ĝian lokiĝon en la bretareto; baldaŭ ankaŭ okazis al mi eltrovo, kiu kvietigus ĉian dubeton, kiun eble mi havus. Rigardegante la randojn de la papero, mi rimarkis, ke ili estas pli ĉifitaj, ol ŝajnis necese. Ili prezentis la aspekton kriplan, kiu vidiĝas, kiam papero fortika, foje faldita per premo de faldilo, estas denove faldita en direkto returnita, laŭ tiuj samaj strekoj aŭ randoj, kiuj formis la antaŭan flekslinion. Tiu eltrovo sufiĉis; estis evidente por mi, ke oni tiun leteron turnis, kvazaŭ ganton, internon-eksteren, kaj ĝin readresis kaj resigelis. Mi faris al la ministro mian adiaŭon kaj tuj foriris, lasante sur la tablo oran flartabakujon.
— La morgaŭan matenon mi iris peti pri la tabakujo, kaj ni reprenis vigle la temon de nia hieraŭa parolo. Dum ni tiel interpatolis, aŭdiĝis laŭta ekkrako, kvazaŭ pafo de pistolo, tuj sub la fenestroj de la domego, kaj sekvis serio da teruraj plorkrioj kaj la krioj de terurita homamaso. D—— sin ĵetis al fenestro, ĝin malfermis kaj elrigardis. Dume ni paŝis al la breteto, prenis kaj enpoŝigis la leteron kaj anstataŭigis ĝin per faksimilo (almenaŭ ekstere simila), kiun mi jam pretigis en mia loĝejo, imitante tre dece la signon de D—— per sigelilo el pano.
— La malkvieto en la strato estis rezulto de la freneza konduto de iu viro kun pafilo. Li ekpafis per ĝi sur amason da virinoj kaj infanoj. Montriĝis tamen, ke ĝi estis sen kuglo, kaj oni lasis foriri la homon, kiel lunatikon aŭ ebriulon. Kiam tiu foriris, D—— forlasis la fenestron, kien mi estis sekvinta lin tuj kiam mi trafis mian akiraĵon. Baldaŭ poste mi adiaŭis lin. La tiel dirita lunatiko estis viro tiucele dungita de mi.
— Sed kian motivon vi havis? — mi demandis, — por anstataŭigi la leteron per faksimilo? Ĉu ne estus pli bone, ĉe la unua vizito, ekkapti ĝin kaj foriri?
— D——, — respondis Dupin, — estas senskrupula homo kaj viro decidema. En lia domego ankaŭ ne mankas sekvantoj sindonaj por li. Sj mi farus la sovaĝan ekprovon, kiun vi inspiras, mi eble ne forirus vivanta el la ministra alesto. La bona popolo de Parizo eble neniam plu aŭdus pri mi. Sed, aparte de tio mi havis alian motivon. Vi scias miajn politikajn preferojn. En ĉi tiu afero mi agas kiel partiano de la koncernata sinjorino. Jam de dek ok monatoj la ministro ŝin tenis en sia povo. Nun ŝi havas lin en la sia; ĉar, nesciante ke la letero jam ne estas en lia posedo, li daŭrigos siajn postulojn, kvazaŭ li ankoraŭ ĝin havus. Tiel li nepre sin tuj implikos en sian politikan ruinon. Lia falo estos ankaŭ ne malpli subita ol embarasanta por li. Tre konvene oni parolas pri la facilis descensus Averni [la facila deklivo al la subtera mondo], tamen en ĉia speco de grimpado estas pli facile kiel Catalani diris pri la kantarto, supreniri ol rampi malsupren. En la nuna koncernaĵo, mi tute ne simpatias, aŭ almenaŭ ne kompatas la malsupreniranton. Li estas tiu monstrum horrendum, malhonesta geniulo. Mi konfesas, tamen, ke al mi tre plaĉus ekscii la precizan nuancon de liaj sentoj, kiam, spitite de tiu, kiun la Prefekto nomas “unu tre altranga personino,” li estos metita sub la neceson malfermi la leteron, kiun mi lasis por li en la bretareto.
— Kiel do? Ĉu vi metis en ĝin ion interesan?
— Nu, ŝajnis al mi ne tute dece, lasi la internon nude blanka: tio estus ofenda ago. Foje, en Vieno, D—— faris al mi iun malkomplezon, pri kiu mi diris al li, sed tute bonhumore, ke mi ĝin ne forgesos. Pro tio, ĉar mi estis certa, ke li almenaŭ scivolos, kiu nome estas tiu, kiu superruzis lin, mi opiniis pli kontentige, liveri al li ian postesigneton. Li tre bone konas mian manskribon, kaj mi simple kopiis meze de la blanka folio la vortojn:
Nur al Atreo decas krimo tia,
Aŭ al Tiesto, frat’ malnobla lia,
kiujn oni trovos en la “Atrée” de Crébillon.


The Purloined Letter.jpg


Piednotoj[redakti]

  1. Procrustes: rabisto en antikvaj tempoj, kiu ligis siajn kaptitojn sur lito kaj alĝustigis ilin al ĝia longo, laŭokaze streĉante la viktimon, aŭ detranĉante liajn membrojn. — Rim. de la tradukinto.
  2. Fr., païen; ekl. lat., paganus; ital., pagano; ang., pagan, paynim.


La teksto estas publika havaĵo (public domain). Detaloj pri la licenco troviĝas ĉe la paĝoj de la aŭtoro: Edgar Allan Poe kaj de la tradukinto: Alfred Edward Wackrill.