La 15a de Decembro

El Vikifontaro
La 15a de Decembro ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
La 15a de Decembro
Memoriga parolo de Behrendt

La 15an de Decembro 1859 naskiĝis Lazaro Ludoviko Zamenhof, la aŭtoro de Esperanto. Ne per kristana ceremonio akceptis lin la homaro; li estis izraelido. Sed kvankam la malnova testamento regis lian eniron en la mondon, li tamen perceptis kaj komprenis la novan testamenton pli bone ol kelkiu kristano. Por li religia kredo ne ludis rolon, sed religio vivis en li, — tiu religio, kiu estas komuna, nepereigebla posedaĵo de l’ homaro. Zamenhof ne fariĝis „homarano“ pro iaj motivoj, li estis tia! Lia ideo pri „Dio“ estis tre reala; lia Dio postulis de li ĉion por surteraj homoj. La „ĉielo“, en kiu lia Dio agis, estis kaptebla por li: ĝi estis prudento, saĝeco, racio kaj komprenema amo al proksimulo. Nur geniulo povis submeti sian vivlaboron al tia Dio kaj efektivigi ĝin en tia ĉielo. Zamenhof estis geniulo. Ĉu li sciis ĉi tion? Kia demando! Kaj kiel trovi la respondon? Sendube — la meditema aŭtoro de Esperanto estis hejma en la ĉielo de prudento, saĝeco, racio kaj amo; li havis konfidon al sia verko; alikaze li ne estus publikiginta sian lingvosistemon. Kaj ŝajnas al mi, ke „konfido al si mem“ estas unu el la plej gravaj, neniakondiĉe malhaveblaj trajtoj de geniulo, ĉar genio entenas volforton. Indiferente estas, ĉu Zamenhof respondis al si la demandon „Ĉu mi estas geniulo?“ — Sufiĉas, ke li estis tia. Alia trajto de geniulo, kiun Z. montris, estas lia pacienco. Dum multaj, multaj jaroj li laboris pri sia verko kaj eĉ formetis ĝin, kiam eksteraj cirkonstancoj postulis tion. Sed li havis konfidon al si kaj al sia verko; lia volforto iutage forigis ĉius baron, kaj la homaro ricevis la lingvon Esperanto! Nur tiu, kiu konas la vivon de Z., povas ĝuste taksi, kiel granda estis la volforto montrita. Kiam Z. konstatis, ke tie kaj tie prezentiĝis kunbatalantoj, kiuj akceptis lian verkon, — ĉu iu el ni kapablas kompreni tion, kio ekvivis en liaj koro kaj animo? Sed certe estas, ke sincera danko al lia Dio flugis en la ĉielon. Kaj tia dankema homo Z. restis. La ekstera signo por tia danko estis lia modesteco. La viro, naskiĝinta en la kristnaska monato, aŭdis la kristnaskan sonorilon, kiu vokas: „Honoro al Dio en la ĉielo!“ Z. sin sentis kiel ilon de sia Dio, por ke li helpu doni al la homaro la pacon, al kiu ĝi sopiras de jarmiloj. Grandegan baron, por atingi la tiel sopiratan, dolore amatan pacon, Z. vidis en la diverseco de lingvoj, kiuj malhelpas, ke la homoj komprenas unu la alian trans la limojn de gento kaj nacio. Sentante sian kapablon — indiferente, ĉu konscie, ĉu nekonscie! — Z. eklaboris sur la lingva kampo; li humile obeis laŭ sia povo la vokon de l’ kristnaska sonorilo: „— kaj paco sur tero“, — jen voko, kiu estis por Z. ordono de lia Dio: helpu krei ĝin! — Nur post multa penado tiu paco ja estas atingebla; antaŭ la plej alta juĝisto sufiĉas, ke la homo estas volanta kaj aspiranta la bonon; al tia vivado sekvas la beno, kiu konsistas en anima trankvileco, en la certeco, ke la vivo ne estis vana. Z. povis esti konvinkita pri tio, ke lia, favorita de Dio vivlaboro estigos fruktojn, kiuj kreskas por ĉiu, kiu — humile kaj modeste, sed volforte — laŭ povo helpas, krei pacon sur tero. Z. vidis ankoraŭ benon kaj — mortis, kiam la homoj — kiel jam ofte — opiniis, ke sanga batalo estas la lasta rimedo por atingi ilian celon. Rerigardante al la vivado de Z. min ekkaptas la certeco, ke lia vivo pasis en favoro de lia Dio; jen favoro, en kiu li deziris partoprenigi la tutan homaron: li ja aŭdis la kristnaskan sonorilon: „— kaj al la homoj Difavoro!“ Kaj al tia voko de kristnaska ordono ankaŭ ni obeu, memorante pri homo, kiu donis ĉiun honoron al sia Dio pro vera modesteco, kiu kunlaboris starigi pacon sur tero pro profundega amo al proksimulo, kiu deziris Difavoron al ĉiu homo, ĉar ankaŭ li estis homo kaj sentis, kiagrade ĉiu homo bezonas la favoron de sia Dio. Ĝuste perceptu ni ĉiuj, solene festante en la memortago de l’ naskiĝo de Zamenhof, la vokon de la kristnaska sonorilo: „Honoro al Dio en la ĉielo, paco su tero kaj al la homoj Difavoro!“