La Aventuroj de Alicio en Mirlando/Ĉapitro 11

El Vikifontaro
Iri al: navigado, serĉi
Ĉapitro 10 Indekso : La Aventuroj de Alicio en Mirlando
de Lewis Carroll
Tradukita de E. L. Kearney
Kiu forŝtelis la tortojn?
Ĉapitro 12
Ĉapitro 11
Kiu forŝtelis la tortojn?

Kiam ili alvenis, la Keraj Gereĝoj jam sidis sur sia trono, ĉirkaŭite de granda amaso da bestetoj kaj birdetoj, ankaŭ la tuta aro da ludkartoj.

Jen antaŭ la trono staris la Lakeo; li havis la manojn kunligitajn per granda ferĉeno, kaj gardis lin du soldatoj, ĉiuflanke po unu. Apud la Reĝo staris la Blanka Kuniklo; en la dekstra mano tiu ĉi havis trumpeton, kaj en la maldekstra li portis grandan rulaĵon pergamenan. En la mezo de la juĝejo estis tablo, kaj sur la tablo Alicio ekvidis grandan pladon plenan je tortoj. Tian allogan aspekton ili havis, ke nur surrigardi ilin funkciigis la salivglandojn. "Mi tre volas," pensis ŝi, "ke oni tuj finu la proceson kaj disdonu la tortojn."

Tamen, konkludinte el la mienoj de la ĉeestantoj ke tio ne okazos, ŝi—por pasigi la tempon—komencis ĉirkaŭrigardi.

Ĝis la nuna momento neniam en la tuta vivo ŝi ĉeestis juĝejon; tamen ŝi estis iom leginta pri tiaj aferoj, kaj tre kontente ŝi konstatis ke ŝi povas facile identigi preskaŭ ĉion en la ĉambro.

"Jen," ŝi komencis, "sub la granda peruko, jen la juĝisto."

Sendube! Sed li estis ankaŭ la Reĝo, kaj ĉar li portis la kronon super la peruko (se vi volas vidi kiel, vidu la ilustraĵon sur paĝo 120) li havis la aspekton esti tre malkomforta; ankaŭ la krono certe ne sidis konvene.

"Kaj jen," pensis Alicio daŭrigante la klasifikon, "la ĵurintarejo, kaj jenaj dekdu kreitaĵoj—ŝi nepre devis uzi tiun vorton, ĉar unuj ja estis bestoj, kaj aliaj estis birdoj—supozeble estas la ĵurintoj."

Ŝi du, tri fojojn ripetis la vortojn "ĵurintoj, ĵurintarejo," ĉar ŝi kredis, kaj ja rajtis kredi, ke nur tre malmultaj knabinetoj ŝiaj samaĝuloj havas pri tiuj vortoj ian ajn ideon.

La dekdu ĵurintoj skribadis (ĉiuj senescepte) sur ardezaĵoj.

"Kion ili faras?" ŝi flustris al la Grifo, "ja antaŭ komenco de la proceso, ili nepre nenion povas havi por skribi."

"Ili skribas ĉiu sian propran nomon," la Grifo mallaŭte respondis, "pro la timo ke antaŭ la finiĝo de l' proceso ili forgesos ĝin."

"La stultuloj!" Alicio komencis per laŭta indigna voĉo, sed tuj ĉesis pro la fakto ke la Blanka Kuniklo ordonis: "Silenton en la juĝejo," kaj la Reĝo, almetinte la okulvitrojn, ĉirkaŭrigardis por sciiĝi kiu parolas.

Alicio povis certiĝi, same kvazaŭ ŝi rigardus la ardezojn de malantaŭ iliaj ŝultroj, ke ĉiuj ĵurintoj skribas sur la ardezoj "Stultuloj," kaj eĉ ŝi povis rimarki ke unu el ili, ne sciante mem per kiaj literoj silabi la vorton, devas peti la informon de sia najbaro. "Kiam la proceso finiĝos," pensis Alicio, "oni havos sur tiuj ardezoj vere vidindan miksaĵon!"

La grifelo de unu ĵurinto komencis grinci. Tion kompreneble Alicio ne povis toleri. Do, ĉirkaŭirinte la juĝejon, kaj preninte oportunan starlokon malantaŭ li, ŝi tre baldaŭ sukcesis forŝteli nerimarkite la grifelon. Tiel lerte ŝi klopodis ke la ĵurinteto (ĝi estas ja Bil Lacerto!) tute ne povis kompreni kien ĝi malaperis. Li do, post longa ĉirkaŭserĉado, fine klopodadis kiel eble plej bone skribi per unu fingro. Sed ne multe utilis tio, ĉar la fingro faris sur la ardezo nenian postsignon.

"La Heroldo legu la kulpigon," diris subite la Reĝo.

Laŭ tiu ordono, la Blanka Kuniklo trifoje ludblovis la trumpeton, kaj poste malvolvis la pergamenan rulaĵon, kaj legis laŭte:

               La Kera Damo bakis tortojn
                 En iu somertago!
               Lakeo ŝtelis tiujn tortojn
                 Kaj kaŝis sub kratago!

"Vi tuj konsideru la verdikton," ordonis la Reĝo, direktante siajn rigardojn al la ĵurintoj.

"Ne, ne ankoraŭ," vigle intermetis la Kuniklo. "Antaŭ tio estas multe da procedoj."

"Alvoku la unuan atestanton," diris suflorite la Reĝo.

La Blanka Kuniklo tuj blovis trifoje la trumpeton, kaj laŭte kriis:—"Unua atestanto!"

La unua atestanto estis la Ĉapelisto. Li venis en la ĉambron tra flanka pordo, havante en unu mano tetason kaj en la alia pecon da buterpano.

"Pardonu, via Reĝa Moŝto," li komencis, "ke mi kunportas ĉi tiujn teaĵojn; kiam mi ricevis la alvokon, mi ne ankoraŭ finis la temanĝadon."

"Vi devis esti fininta," diris la Rego, "Kiam vi komencis?"

La Ĉapelisto rigardis al la Martleporo kaj la Gliro, kiuj jam sekvis lin en la juĝejon kaj stariĝis kune, brako en brako.

"Je la dekkvara de Marto, mi kredas," li prove diris.

"Dekkvina," "Deksesa," korektis la Martleporo kaj la Gliro, preskaŭ sammomente.

"Elskribu tion," diris la Reĝo al la ĵurintaro.

Laŭ tiu ordono, la ĵurintaro elskribis ĉiujn tri datojn sur la ardezoj; poste kalkulis la sumon, kaj eligis solvon en spesmiloj kaj spesdekoj!

"Demetu vian ĉapelon," diris la Reĝo al la atestanto.

"Ĝi ne estas mia," kontraŭdiris la Ĉapelisto.

"Do, ŝtelita!" ekkriis la Reĝo, turnante sin al la ĵurintoj: ĉiuj notis ke la ĉapelo estas ŝtelita.

"Mi tenas provizon da ili por vendi," la Ĉapelisto klarigis. "Propran ĉapelon mi havas neniun. Mi estas ja Ĉapelisto."

Kaj nun la Damo almetis la okulvitrojn kaj severe rigardegis la Ĉapeliston. Sub ŝia rigardego tiu paliĝis kaj tremis.

"Vi diru vian evidencon," diris la Reĝo. "Se vi persistos konduti en tia ridinde timigita maniero, mi tuj ekzekutigos vin."

Tiu minaco ja ne kuraĝigis la atestanton. Li senĉese ŝanĝis la sintenadon, apogante la korpon jen sur unu piedo, jen sur la alia. Kun tre maltrankvila mieno li konstante rigardis la Damon; kaj, pro lia konfuziĝo, li eĉ elmordis grandan pecon el la tetaso anstataŭ el la buterpano!

En tiu momento Alicio havis tre kuriozan korpsenton. Kio povus esti la kaŭzo? Post ne longe ŝi konstatis ke ankoraŭ unu fojon ŝi komencas kreski. Unue ŝi preskaŭ decidiĝis stariĝi kaj eliri la juĝejon. Tamen post plua pripenso, ŝi opiniis ke estos pli bone resti kie ŝi nun sidas, ĝis manko da spaco devigos la eliron.

"Bonvolu ne tiel forte premi min," diris la Gliro, kiu nun troviĝis sidanta apud ŝi. "Apenaŭ mi povas spiri."

"Pardonu, sed mi ne povas ne," Alicio respondis humile. "Mi ja kreskas."

"Vi ne rajtas kreski tie ĉi," diris la Gliro.

"Sensencaĵo," rediris Alicio pli kuraĝe. "Ankaŭ vi kreskas."

"Jes," respondis la Gliro. "Sed mi kreskas laŭ normala rapideco, kaj vi malnormale, ridinde!" Kaj kun tre malagrabla mieno li eligis sin el sia sidloko, kaj transiris al la alia flanko de l' juĝejo. La Damo dume eĉ ne unu momenton ĉesis rigardegi la Ĉapeliston, kaj, en la momento kiam la Gliro transiras la juĝejon, ŝi diris al unu el la ĉambelanoj: "Alportu al mi la liston de la kantintoj en la lasta koncerto." Aŭdinte tiun ordonon la Ĉapelisto tremis tra la tuta korpo tiel forte, ke ambaŭ ŝuoj fortremiĝis de la piedoj.

"Vi nur eldiru vian evidencon," ripetis kolere la Reĝo; "se ne, mi nepre ekzekutigos vin, ĉu vi estas nerve afliktata, aŭ ne."

"Se plaĉas al via Reĝa Moŝto," la Ĉapelisto tuj komencis per tremanta voĉo—"mi estas malriĉulo—kaj apenaŭ mi komencis mian temanĝon—t.e. komencis antaŭ nur kelkaj tagoj—kaj pro la fakto ke la buterpano fariĝis tiel maldika—kaj ke la teo tvinklis tiel forte—"

"Kio tio estas pri tvinklo?" la Reĝo demandis.

"Ĝi komenciĝis per la Te—" diris la Ĉapelisto.

"Kompreneble tvinklo komenciĝas per T" diris vigle la Reĝo. "Ĉu vi volas insulti min kredigante ke mi estas neklerulo?—vi daŭrigu!"

—"Mi estas malriĉulo," la Ĉapelisto rekomencis "kaj preskaŭ ĉio pli malpli tvinklis post la teo, sed la Martleporo diris—"

"Mi ne diris," la Martleporo rapide intermetis.

"Vi diris—" insistis la Ĉapelisto.

"Mi tion neas," diris la Martleporo.

"Li neas 'tion'" diris la Reĝo, "do ellasu 'tion' el la evidenco."

"Nu, se ne la Martleporo, certe la Gliro diris—" kaj la Ĉapelisto ĉirkaŭregardis por vidi ĉu ankaŭ li neos—sed la Gliro nenion neis, ĉar li profunde endormiĝis.

"Kaj poste," la Ĉapelisto daŭrigis, "mi tranĉis pli da buterpano—"

"Sed kion la Gliro diris?" demandis unu ĵurinto.

"Tion mi ne povas memori," respondis la Ĉapelisto.

"Se vi ne memoros," minacis la Reĝo, "mi ekzekutigos vin."

La kompatinda Ĉapelisto lasis fali la tetason kaj buterpanon, kaj humile surgenuis. Denove jam la trian fojon, li komencis:—

"Mi—se plaĉas al via Reĝa Moŝto—estas tre malriĉa—"

"Konsente, tre malriĉa vi estas je la parolarto," diris la Reĝo, "ĝin vi certe ne posedas."

Ĉe tiu reĝa ŝerco, unu kobajo aplaŭdis, kaj estis tuj subpremita de la oficistoj. (Ĉar 'subpremita' estas iom malfacila vorto, mi volas klarigi la agmanieron. Oni havis en la juĝejo grandan kanvassakon, kunligeblan ĉe la buŝo per ŝnuretoj. En tiun sakon oni ŝovis la kobajon, kaj poste sidis sur la sako.)

"Estas bona afero ke mi vidis tion," pensis Alicio. "Tre ofte mi legas en la ĵurnaloj ke ĉe la fino de iu proceso 'kelkaj personoj ekaplaŭdis, sed la aplaŭdantoj estis tuj subpremitaj de la oficistoj de la juĝejo.' Kaj ĝis nun neniam mi povis kompreni kion precize tio signifas."

"Se nenion plu vi povas diri pri la afero," diris la Reĝo, "estas permesite al vi deiri."

"Mi ja ne povas," kontraŭdiris la Ĉapelisto, "deiri pli malsupren, ĉar jam mi staras sur la planko."

"Tamen vi povas decidi desidi tie," respondis la Reĝo.

Ĉe tio la alia kobajo aplaŭdis kaj—estis subpremita.

"Nu," pensis Alicio, "eble nun, foriginte la kobajojn, oni povos pli bone progresi."

"Mi preferus hejmeniĝi por daŭrigi la temanĝadon," diris la Ĉapelisto, kaj tre time li observis la Damon, kiu legas la liston de kantintoj.

"Vi havas la forpermeson," diris la Reĝo, kaj la Ĉapelisto tuj eliĝis la juĝejon, eĉ ne revestinte la ŝuojn.

—"Kaj vi senkapigu lin ekstere," la Damo aldonis al unu el la oficistoj. Sed antaŭ ol la oficisto atingis la pordon, jam la Ĉapelisto tute malaperis.

"Alvoku la duan atestanton," ordonis la Reĝo.

La dua atestanto estis la Dukina kuiristino. Ŝi portis en la mano la piprujon, kaj Alicio facile divenis kiu envenos, jam antaŭ la enveno; ĉar ŝi rimarkis ke inter la starantoj apud la pordo subite komenciĝis forta kaj konstanta ternado.

"Vi eldiru vian evidenc—" la Reĝo nur komencis.

"Rifuzas!" diris la kuiristino.

La Reĝo, konsternite, rigardis la Blankan Kuniklon, kiu per mallaŭta voĉo diris:—

"Ĉi tiun atestanton via Reĝa Moŝto devas kros-ekzameni."

"Nu, se tio estas nepre necesa," la Reĝo diris rezignacie, "mi faros ĝin laŭ mia eblo."

La kuiristino rifuzas atesti.

Do, faldinte la brakojn kaj sulkiginte la brovojn kontraŭ la kuiristino, ĝis liaj okuloj preskaŭ tute fermiĝis, li demandis per tre profunda voĉo:—"El kio oni faras tortojn?"

"Plejparte el pipro," respondis la kuiristino.

"El melaso," korektis iu dorma voĉo malantaŭ ŝi.

"Kaptu tiun Gliron," furioze kriis la Damo. "Senkapigu tiun Gliron! Eligu lin el la juĝejo! Subpremu lin! Pinĉu lin! Ŝiru al li la vangharojn!"

Dum kelkaj momentoj la tuta juĝantaro konfuziĝis, klopodadante eligi la Gliron. Kiam fine ĉio retrankviliĝis, la kuiristino jam malaperis.

"Ne grave estas," diris la Reĝo. Interne, li ja estis tre kontenta. "Alvoku la trian atestanton," li rapide daŭrigis, kaj aldonis per mallaŭta voĉo al la Damo:

"Bonvolu, mia karulino, mem krosekzameni la venontan. Pro tiu laboro la kapo al mi preskaŭ krevas."

Alicio observis la Blankan Kuniklon, dum li manfuŝas la liston, kaj ŝi tre miris kian ŝajnon havos la venonta atestanto; "ĉar," ŝi diris al si, "oni ĝis nun ricevis tre malmulte da evidenco."

Imagu al vi ŝian surprizon kiam ŝi aŭdis la kuniklon per la plej alta tono de sia kunikla voĉeto ellegi la nomon "Alicio."