La Aventuroj de Alicio en Mirlando/Ĉapitro 4

El Vikifontaro
Iri al: navigado, serĉi
Ĉapitro 3 Indekso : La Aventuroj de Alicio en Mirlando
de Lewis Carroll
Tradukita de E. L. Kearney
Ĉefe pri unu Lacerto nomata Bil
Ĉapitro 5
Aŭskultu tiun-ĉi tekston (helpo | legi priskribon aŭ elŝuti)

29

Ĉapitro 4
Ĉefe pri unu Lacerto nomata Bil
4

Alvenis ne la Muso, sed la Blanka Kuniklo, Ĝi trotis malrapide, kaj ĉirkaŭrigardadis, kvazaŭ ĝi serĉas ion. Ŝi aŭdis ĝin murmuri al si: “Ho, la Dukino, ho, miaj karaj piedoj, ho miaj felo kaj vangharoj! Ŝi ekzekutigos min. Tio estas same certa kiel la fakto ke mi ne amas la ĉasputorojn! Kie en la tuta mondo mi lasis ilin fali?”

Alicio tuj divenis ke ĝi serĉas la ventumilon kaj la paron da blankaj gantoj kapridfelaj, kaj ŝi bonkore komencis ĉirkaŭserĉi ilin. Sed ne prosperis al ŝi trovi ilin, ĉar de kiam ŝi naĝadis en la lageto, ĉio absolute ŝanĝiĝis; malaperis la vitra tablo, la pordeto, kaj eĉ la granda halo mem. Baldaŭ dum Alicio ĉirkaŭserĉas, la Kuniklo rimarkis ŝin, kaj per kolera voĉo ekkriis al ŝi: “Nu, Mariano, kion do vi faras ĉi tie ekstere? Vi tuj kuru en la domon kaj alportu paron da gantoj kaj ventumilon. Rapidu, for!”

30Alicio tuj ekkuris en la direkto al kiu ĝi montris. Pro timo de ĝia kolero ŝi eĉ ne provis klarigi ke ŝi ne estas Mariano.

“Li ja kredas ke mi estas lia ĉambristino,” ŝi al si diris, kurante. “Kia surprizego estos por li eltrovi kiu mi estas! Sed bone estos alporti al li la ventumilon kaj gantojn, t.e. se prosperos al mi trovi ilin.”

Dirante tion, ŝi trovis sin staranta antaŭ ĉarma malgranda dometo kun sur la pordo neta nom‐tabulo kaj gravurita sur ĝi la nomo Sro. B. Kuniklo. Ŝi eniris, ne frapinte la pordon, kaj rapidis supren per ŝtuparo timante ke ŝi renkontiĝos kun la efektiva Mariano, kaj estos forigita el la domo antaŭ ol ŝi povos trovi la ventumilon kaj gantojn.

“Kiel strange estas,” diris Alicio al si, “esti ĉirkaŭsendata de Kuniklo! Eble ankaŭ Dajna igos min porti por ŝi depeŝojn. Jen kio povus okazi. ‘Fraŭlino Alicio, venu, pretigu vin por la promeno.’ ‘Post unu momento, varnjo; tamen ĝis Dajna revenos, mi devas gardi la mustruon, por ke la muso ne eliru.’ Sed mi kredas ke, se Dajna komencus tiamaniere estri la domanojn, oni ne permesus al ŝi resti en la domo.”

Dum ŝi parolis, ŝi trovis sin en neta ĉambreto kiu havis tablon apud la fenestro, kaj jen sur la tablo (kion ŝi esperis trovi) ventumilo kaj 31kelkaj paroj da blankaj gantetoj. Preninte la ventumilon kaj unu paron da gantoj, ŝi estis tuj forlasonta la ĉambron kiam okaze ŝi rimarkis, starantan apud la spegulo, boteleton. Tiu boteleto ne havis surskribon kun la invito TRINKU MIN, tamen ŝi malŝtopis kaj almetis ĝin al la lipoj. “Kiam ajn mi aŭ manĝas aŭ trinkas ĉi tie funde, nepre okazas io stranga, do mi volas provi kian efikon havos ĉi tiu boteleto. Mi tre esperas ke ĝi denove grandigos min, ĉar mi vere enuas esti tia malgrandaĵeto kia nun mi estas.”

Kaj tian efikon ĝi fakte havis, efikon preskaŭ tujan; ĉar antaŭ ol ŝi eltrinkis duonon de la enhavo, ŝi sentis la kapon premata kontraŭ la plafono, kaj devis klini la dorson por ke ŝi ne rompu al si la kolon. Si tuj demetis la bote­leton dirante: “Sufiĉas! mi esperas ke mi ne kreskos plu. Jam mi ne povas eliri tra la pordo. Ho, mi tre volas ke mi ne tiom trinkis.”

Ho, ve! Jam tro malfrue estis por voli tion. La kresko tute ne ĉesis, sed daŭradis ĝis ŝi devis stari sur la genuoj, kaj plu daŭradis ĝis eĉ por tio mankis spaco. Ŝi klopodis kuŝi sur la planko havante unu kubuton kontraŭ la pordo kaj la alian klinitan ĉirkaŭ la kapo. Sed ankoraŭ plu ŝi kreskis, kaj—jen, ŝia lasta rimedo—ŝi ŝovis unu brakon el la fenestro kaj unu piedon en la kamentubon, dirante:

32“Nu, kio ajn okazos, jam nenion plu mi povas fari. Kio al mi okazos? Kio?” Tre feliĉe por Alicio la sorĉboteleto jam plene efikis; ŝi ne plu kreskis, tamen ŝia nuna amplekso estis por ŝi tre malkomforta, kaj ĉar ŝajne ekzistis nenia eblo iam eliri tiun ĉambron, ni ne miru ke ŝi nun fariĝis tre malgaja.

“Estis multe pli agrable en la hejmo,” pensis la kompatindulo, “ĉar tie ne okazis ke oni ĉiam alterne kreskis kaj malkreskis, kaj ĉirkaŭ‐ordoniĝis de musoj kaj kunikloj. Preskaŭ mi volas ke mi ne estus enirinta tiun tuneleton; tamen, malgraŭ ĉio, la ĉitiea vivo estas certe kurioza kaj interesa. Ho, mi tre miras kio okazis al mi. En la pasinto, kiam mi legis la fefabelojn, mi ĉiam supozis ke en la reala mondo tute ne okazas tiaj aferoj; sed jen mi mem trovas min en la mezo de ia vera fefabelo! Oni devos, oni certege devos, verki libron pri mi. Mi mem verkos ĝin, tuj kiam mi estos plenkreskinta. Sed mi ja estas plene kreskinta jam nun”—diris ŝi per malgaja voĉo “almenaŭ tie ĉi ne estas spaco por kreski plu. Ĉu sekvas do (pensis ŝi) ke mi neniam fariĝos pli aĝa ol nun? Tio ja estus unuflanke tre agrabla: neniam fariĝi maljunulino! Sed aliflanke, devi ĉiam lerni la lecionojn, ho, mi ne ŝatus tion!”

“Vi stulta Alicio,” ŝi respondis al si, “Kiel vi povus lerni lecionojn tie ĉi? Apenaŭ estas 33spaco por vi, kie do lokiĝus lernolibroj?” Kaj tiamaniere ŝi daŭrigis la konversacion, diskut­ante kaj argumentante kontraŭ si.

La Kuniklo falas en sian kukumejon.

Post kelkaj momentoj ŝi ĉesis paroli kaj aŭskultis, ĉar ŝi aŭdis ekster la ĉambro ies voĉon diranta: “Mariano, Mariano! se vi ne tuj alportos al mi la gantojn—” Sekvis la sonoj de piedtrotetado supren laŭ la ŝtuparo. Alicio komprenis ke la Kuniklo venas por serĉi Marianon. Pro timo al li, ŝi tiel forte tremis ke la tuta dometo skuiĝis. Ŝi ja forgesis ke nun ŝi estas preskaŭ miloble pli granda ol la Kuniklo, kaj tute ne bezonas timi ĝin.

Laŭ la aŭdataj sonoj la Kuniklo alvenis ĝis la pordo, kaj klopodadas malfermi ĝin. Sed, ĉar la pordo estis malfermebla nur internen, kaj ĉar Alicio forte premas ĝin per la kubuto, tiu klopodado malsukcesis. Ŝi aŭdis ĝin diri al si: “Do, mi ĉirkaŭiros kaj eniĝos tra la fenestro.”

“Vi ne faros tion” pensis Alicio. Atendinte ĝis ŝi aŭdas la Kuniklon apude sub la fenestro, ŝi subite eletendis la manon kaj faris prov­kapton en la aero. En la manon ŝi ricevis nenion, sed aŭdis subitan timekkrion, la falon de ia korpo, kaj samtempe la sonon de frakasata vitro. El tio ŝi konkludis ke ĝi falis en kuku­mejon, aŭ en ion tiuspecan.

Post unu momenton ŝi aŭdis tre koleran 34voĉon (certe la voĉon de l’ Kuniklo) diranta: “Pat, Pat, kie vi estas, kanajlo?” kaj responde (de malproksime) jen alia voĉo de ŝi nekonata: “Se plaĉas, Moŝto, jen mi tie ĉi. Mi fosas pomojn.”

“Fosas pomojn? Ĉi tien, sencerbulo, kaj eligu min el ĉi tio.” (Denove aŭdiĝas sonoj de frakasata vitro.)

“Nun, vi diru al mi, Pat, kio tio estas en la fenestro?”

“Brako, Ekscelenco.” (Laŭ la akcento per kiu li parolis li certe estis irlandano.)

“Ĉu ‘brako’ vi diris, stultulo? Kiu en la tuta mondo iam vidis brakon tiel grandan? Ĝi ja ŝtopas la tutan fenestron.”

“Estas vero, Ekscelenco; sed, malgraŭ ĉio, ĝi estas brako.”

“Nu, ĝi ne devas esti tie, kio ajn ĝi estas. Vi iru tuj kaj forprenu ĝin.”

Post tio sekvis longa silento; nur malofte Alicio aŭdis flustraĵojn: ekze.,

“Mi ne ŝatas ĝin, Moŝto, tut’ ne, tut’ ne!” kaj “Vi obeu, malkuraĝulo.”

En la fino ŝi la duan fojon eletendis la manon kaj faris provkapton en la aero. Ĉi tiun fojon ŝi aŭdis du timkriojn, kaj ankaŭ duobliĝis la sonoj de frakasata vitro. “Tiu kukumejo nepre havas multe da kadroj,” pensis Alicio. “Kion oni projektos nun? Pri la projekto eltiri min 35el la fenestro, se nur ili povus, mi estus tute kontenta, ĉar mi ja ne volas resti tie ĉi eterne.”

Pasis kelka tempo en plena silento. Poste rompis la silenton rulbruo de malgrandaj vagonradoj, kaj voĉoj ne malmultaj ekparolis ĉiuj kune. Ŝi elaŭdis nur la sekvantajn:

      “Kie la alia ŝtupetaro?—Mi ja devis alporti nur unu, la
      alian Bil alportas—Bilĉo, ĝin starigu tie ĉi—Jen en
      ĉi tiu angulo ni starigu ilin—Ne, ne! antaŭ ĉio necesas
      kunligi ilin, alie ni ne atingos la fenestron—Vi ne ĝenu
      vin, ili jam sufiĉe taŭgas—Vi, Bil, ekkaptu ĉi tiun
      ŝnuron—Ĉu la tegmento subtenos la premon?—Gardu vin,
      jen malfiksiĝinta ardezaĵo—Ho, ĝi jam falas, gardu la
      kapojn sube—(Laŭta frakaso)—Nu, kiu fuŝis tion?—Mi
      kredas ke Bil—Kiu devas derampi la kamentubon?—Ne, mi
      ne volas, vi rampu mem—Tion ne mi, Bil devas—Bil, la
      mastro ordonas ke vi derampu.”

“Do, Bil devas derampi la kamentubon,” pensis Alicio. “Ĉiujn malagrablaĵojn oni trudas al Bil. Mi ne volus esti en la situacio de Sro. Bil. La fajrujo estas tre mallarĝa, sed malgraŭ ĉio mi nepre sukcesos trafi lin per la piedo.” Ŝi eltiris la piedon kiel eble pleje el la tubo kaj atendis ĝis ŝi aŭdis tutapude en la tubo ĉirkaŭ­gratadon kaj rampadon de iu besteto (kiaspeca ĝi estis, ŝi el la sonoj ne povis diveni). Tiam dirante al si ‘Tio nepre estas Bil’ ŝi provfrapis per la piedo en la tubon, kaj atende aŭskultis.

Unue ŝi aŭdis laŭtan ĥoron:

      “Jen Bil tie supre! Pafiĝis el tubo!! Falas teren!!!”

36Poste la voĉo de l’ Kuniklo diranta tutsole: “Kaptu lin, vi ĉe la barilo.” Sekvis unumomenta silento kaj fine alia konfuza voĉaro:

      “Subtenu la kapon—Brandon. Ne sufoku lin—Kio al vi
      okazis, kunulo—Diru al ni—”

Aŭdiĝis responde tre malforta sibla voĉo (“jen la voĉo de Bil,” pensis Alicio).

      “Nu, apenaŭ mi scias—ne pli, dankojn—jam
      mi refortiĝas—mi estas tro konfuzita por
      rakonti—io—kvazaŭ risorte—atakis min—kaj
      mi pafiĝis supren kiel raketo—jen ĉio.”

      “Tute vere, ni ja vidis vin,” diris la aliaj.

“Ni devas ekbruligi la domon,” diris la voĉo de l’ Kuniklo. Alicio tuj ekkriis kiel eble plej laŭte “se vi tion atencos, mi instigos kontraŭ vi Dajna’n.”

Sekvis tuja kaj plena silento. “Kion nun ili faros?” pensis Alicio. Laŭ ŝi la plej prudenta rimedo estus forpreni la tegmenton.

Post unu, du momentoj denove komencis ĉirkaŭmoviĝo, kaj la Kuniklo aŭdigis sin dirante: “Sufiĉos por komenco unu plena puŝĉaro.”

“Plena puŝĉaro da kio?” pensis Alicio. Tiu dubo ne daŭris longe, ĉar en tiu sama momento, enŝutiĝis tra la fenestro, kun kvazaŭ‐hajla bruo, amaso da ŝtonetoj, kaj kelkaj el ili eĉ frapis al ŝi la vizaĝon. Ŝi diris al si: “Tion mi tuj ĉesigos,” kaj aldonis laŭte: “Se vi ree faros tion, mi Dajna’n.…”

Denove la tuja kaj plena silento!

37Alicio surprize rimarkis ke la ŝtonetoj kuŝ­antaj sur la planko ĉiuj ŝanĝiĝas en kuketojn, kaj venis en sian kapon la feliĉa ideo “Se mi manĝos unu el tiuj kuketoj, nepre okazos al mi iuspeca korpŝanĝo, kaj ĉar nun tia ŝanĝo neniel povas kreskigi min, sekvas ke la efiko estos malkreskiga.”

Ŝi do englutis unu, kaj kun granda ĝojo kon­statis ke ŝi tuj komencas malkreski. Tuj kiam ŝi estis sufiĉe malalta por trairi la pordon, ŝi forkuris el la domo, kaj trovis ke granda aro da malgrandaj birdoj kaj bestoj staras ekstere atendante ŝin. La kompatinda lacerto Bil sidis en la mezo subtenate de du kobajoj kiuj donas al li trinkaĵon el boteleto. Ĉiuj sin ĵetis al Alicio, sed ŝi forkuris kiel eble plej rapide kaj baldaŭ trovis sin staranta sekure en densa arbaro.

“Kaj nun,” diris al si Alicio ĉirkaŭvaganta en la arbaro, “la unua celo kompreneble estas rekreski ĝis la ordinara grandeco, kaj la dua estas trovi la vojon en tiun belan ĝardenon.”

Sendube tre bona plano! sed, bedaŭrinde, ŝi ne havis eĉ la plej malgrandan ideon kia­maniere ŝi devos plenumi ĝin. Dum ŝi serĉe esploris inter la arboj, akra hundbojo altiris ŝian atenton.

Jen grandega hundido de alte rigardis sur ŝin el grandaj rondaj okuloj, kaj malvigle etendis 38unu piedon por tuŝi ŝin. “Ho, vi dorlotaĵeto,” diris ŝi en sia plej dorlota voĉo, kaj penis fajfi al ĝi. Sed interne ŝi tre timis pensante ke ĝi eble estas malsata, kaj en tiu okazo povas formanĝi ŝin, malgraŭ la dorloto.

Apenaŭ konsciante kion ŝi faras, ŝi levis malgrandan branĉeton kaj tenis ĝin antaŭ la hundido, kiu tuj saltis en la aeron kun laŭta ĝojbojo, kaj ĵetinte sin sur la branĉeto ŝajnigis mortskui ĝin.

Por eviti esti piedpremata, Alicio gardis sin malantaŭ granda kardo. Tuj kiam ŝi reaperis sur la alia flanko, branĉeto en mano, la hundido denove atakis, kaj pro ĝia arda deziro ĝin kapti, tute renversiĝis. Alicio, pensante en si ke tio estas kvazaŭ oni ludus kun tirĉevalo, kaj en ĉiu momento atendante ke ŝi estos piedpremata, ree ĉirkaŭkuris la kardon. La hundido, siaparte, komencis fari rapide tutan serion da sinĵetoj; ĉiufoje ĝi nur malmulte antaŭen kuris, sed multe kuris malantaŭen. Senĉese ĝi raŭke bojadis, ĝis fine ĝi sidiĝis malproksime, kaj spiregadis, kun lango elpendiĝanta kaj la grandaj okuloj duonfermitaj.

Tiu momento ŝajnis al Alicio oportuna por forkuro. Ŝi tuj ekkuris, kaj ne ĉesis kuradi ĝis ŝi sentis sin laca kaj spireganta, kaj (pro la longa interspaco) la bojado fariĝis apenaŭ aŭdebla.

“Tamen ĝi estis tre bela hundeto,” diris 39Alicio apogante sin kontraŭ ranunkuleto por ripozi; kaj ventumante sin per unu el ĝiaj folioj ŝi daŭrigis: “Mi tre volus instrui al ĝi lertfaraĵojn, se nur mi estus… taŭgegranda. Ho, preskaŭ mi forgesis ke mi devas rekreski! Mi konsideru kion fari; mi kredas ke nepre estos necese ke mi trinku aŭ manĝu ion. Sed jen la ĉefa demando: kion trinki aŭ manĝi.”

Alicio ĉirkaŭrigardis sur ĉiujn florojn kaj herbtrunketojn, sed nenion ŝi vidis kiu havis la aspekton esti la taŭga manĝaĵo. Sed jen, apud ŝi, staris granda fungo, egale alta kun ŝi mem. Esplorinte ĝin, sube kaj ĉirkaŭe, ŝi decidiĝis esplori ankaŭ la supron. Levinte sin sur la piedpintojn, ŝi havis la okulojn ĝuste super la rando. Sidantan sur la supro, kun la brakoj falditaj, ŝi ekvidis grandan bluhaŭtan raŭpon kiu serene fumas longan turkan pipon.

Piednotoj[redakti]

4  Angla mallongaĵo, inter familianoj, por Vilhelmo.