La Aventuroj de Alicio en Mirlando/Ĉapitro 6

El Vikifontaro
Ĉapitro 6
Pri la Porkinfano

Kelkan tempon ŝi staris senmove, fikse rigardante la dometon kaj konsiderante kion ŝi faros. Dum ŝi ankoraŭ staris dubante, subite el la arbaro alkuris livrevestita lakeo (nur pro la livreo ŝi konkludis ke li estas lakeo, el la vizaĝo ŝi estus nominta lin fiŝo). La noveveninto laŭte frapis sur la pordon per siaj manartikoj, kaj malfermis al li alia livrevestita lakeo, havanta rondan vizaĝon kaj grandajn ranokulojn. Alicio ankaŭ rimarkis ke ambaŭ lakeoj havas la harojn pudritajn kaj buklitajn ĉirkaŭ la tuta kapo.

Ĉar ŝi tre volis scii kio okazos inter ili, ŝi ŝtelmarŝis el la arbaro por subaŭskulti ilin.

Komencis la Fiŝ-Lakeo; liverante el sub la brako grandegan leteron preskaŭ egale grandan kun si mem, li diris per solena voĉo:—"Por la Dukino, La Kera Damo invitas ŝin por kroketludo."

La Ran-Lakeo ripetis per same solena voĉo, nur iom ŝanĝante la vortordon:—"De la Kera Damo, kiu invitas por kroketludi la Dukinon."

Tiam ambaŭ profunde klinis sin, kaj iliaj buklaroj interligiĝis. Ĉe tio Alicio tiel laŭte ekridis, ke ŝi devis rekaŝi sin en la arbaron pro la timo ke ili aŭdos ŝin. Kiam ŝi denove ŝtelrigardis al la dometo, la Fiŝ-Lakeo jam antaŭe malaperis, kaj la alia sidas sur la grundo antaŭ la pordo kaj rigardas malinteligente la ĉielon.

Alicio paŝis antaŭen kaj frapis malkuraĝe sur la pordo.

"Tute ne utilas frapi," diris la Lakeo, "kaj jen du kaŭzoj; unue ĉar mi staras ĉe la sama flanko kiel vi; kaj due, ĉar tie interne oni tiom bruas ke neniu povus aŭdi la frapon," (kaj certege, dum li parolas, okazas interne tre eksterordinara bruo—oni konstante plorkriegas kaj ternas, kaj je mallongaj intertempoj okazas ankaŭ granda krakado kvazaŭ plado aŭ kaldrono estas dispecigata).

"Bonvolu do diri kiel mi povos eniĝi," diris Alicio.

"Eble iom utilus ke vi frapu," la Lakeo diris, tute ne atentante ŝian demandon, "se la pordo starus inter ni; ekzemple, se vi estus interne, vi povus frapi, kaj mi ja povus eligi vin." Dum li parolis tiujn vortojn, li rigardis senĉese la ĉielon, kaj pro tio Alicio opiniis ke li estas tre malĝentila: "Sed eble li ne povas ne," ŝi pensis en si, "ĉar jen liaj okuloj staras preskaŭ ĉe la verto. Tamen, malgraŭ tio li devas respondi demandojn,"; kaj ŝi ripetis laŭte:

"Kiel mi povos eniĝi?"

"Mi sidados tie ĉi," la Lakeo diris, "ĝis morgaŭ—"

En ĉi tiu momento la dompordo malfermiĝis, kaj oni ĵetis for grandan teleron celante lian kapon; ĝi nur ektuŝis al li la nazon, kaj dispeciĝis kontraŭ la plej apuda arbo.

—"aŭ eble postmorgaŭ," la Lakeo daŭrigis per sama tono, kvazaŭ nenio okazis.

"Kiel mi povos eniĝi?" Alicio jam la trian fojon kaj preskaŭ kolere demandis.

"Ĉu iam vi eniĝos?" diris la Lakeo. "Tio ja estas la unua demando."

Sendube! Tamen Alicio ne ŝatis ke oni tion diru. Ŝi kolere diris al si:—

"La ĉitieaj kreitaĵoj ja argumentas netolereble, frenezige."

Al la Lakeo ŝia silenta indigno prezentis bonan okazon por ripeti kun variaĵoj la antaŭan diron:—"Mi sidos tie ĉi," li diris, "interrompe aŭ seninterrompe dum multaj tagoj."

"Sed kion mi devas fari?" diris Alicio.

"Ĉion, kion ajn vi volas!" diris la Lakeo, kaj komencis fajfi. Alicio

perdis la paciencon.
La dukina kuirejo.
"Ho, tute ne utilas paroli al li," diris ŝi, "li ja estas

sencerbulo."

Dirinte tion, ŝi malfermis mem la pordon kaj—eniris.

La pordo kondukis rekte en grandan kuirejon, kiu estis laŭ ĝia tuta longo plena je fumo. Jen en la mezo, sur tripieda skabelo sidas la Dukino vartante infaneton: la kuiristino kurbiĝas super la fajro, kaj ĉirkaŭmovas per granda ferkulero la enhavon—kredeble ian supaĵon—de unu granda kaldrono.

"Tiu supo certege enhavas tro da pipro," diris al si Alicio; pro konstantaj terneksplodoj apenaŭ ŝi povis eligi la vortojn. Eĉ la Dukino ternis ne malofte; la infano senĉese aŭ ternis aŭ plorkriegis, kaj en la kuirejo ne ternadis nur la kuiristino kaj unu granda kato kiu sidas apud la fajrujo kaj grimacas kun la buŝo etendita de unu orelo ĝis la alia.

"Bonvolu, mi petas, klarigi al mi," Alicio komencis timeme (ĉar ŝi iom dubis ĉu estas laŭ bonmoroj ke ŝi parolu unue), "pro kio via kato grimacas tiamaniere?"

"Ĝi estas Cheshire[1] kato, kaj jen kial!" diris la Dukino. "Vi Porko!"

Ŝi parolis la lastajn vortojn kun tia subita forto ke Alicio eksaltis; sed ŝi tuj komprenis ke la Dukino alparolas ne ŝin sed la infanon: do ŝi refariĝis kuraĝa kaj daŭrigis:—"Gis nun mi ne sciis ke la Ĉeŝŝa katoj ĉiam grimacas; mi eĉ ne sciis ke ili havas tian kapablon."

"Ĉiuj havas la kapablon," diris la Dukino kaj la plimulto, "praktikas ĝin."

"Mi mem ne konas eĉ unu praktikantan," diris Alicio, eksentante kun ĝojo ke jam fine komencas por ŝi vere interesa konversacio.

"En tiu okazo, oni povas certiĝi ke vi tre malmulte konas," akre respondis la Dukino.

Ĉi tiun diron Alicio tute ne ŝatis, kaj tuj eksentis fortan deziron proponi alian temon. Dum ŝi penis trovi ion taŭgan, la kuiristino levis la kaldronon for de la fajro kaj komencis vigle ataki la Dukinon kaj la infanon; komencante per la fajriloj, ŝi ĵetis sur ilin ĉion atingeblan, ĉion ĵeteblan. Flugis tra la aero unu kaserolo, kaj kelkaj pladoj, kaj kvazaŭ hajlis per teleroj.

Tiujn eksterordinarajn ĵetaĵojn la Dukino ne atentis, eĉ kiam ili frapis ŝin, kaj la infano jam antaŭe tiel forte kriegis ke oni ne povis sciiĝi ĉu ĝi ricevas vundojn aŭ ne.

"Ho, rigardu, zorgu,—mi petegas—la infanon!" Alicio ekkriis.

Ŝi saltadis agonie. "Ho, ve! oni fortranĉos la amindan nazeton"—ĉar en tiu momento granda kaserolo preterflugante minacis forporti ĝin.

"Se ĉiu volus atenti nur siajn aferojn," diris la Dukino per raŭka malagrabla voĉo, "la mondo rondirus multe pli rapide."

"Kaj tio ja estus nur malutilo," diris avide Alicio, profitante la okazon montri sian astronomian instruitecon. "Ni konsideru kiel terure tio efikus sur la tagdaŭro. La Tero turniĝas en la daŭro de dudekkvar horoj; se do ĉirkaŭ la akso[2] —"

"Ŝi parolis pri akso," diris interrompante la Dukino, "do per akso dehaku al ŝi la kapon."

Alicio ne sen timo observis la kuiristinon por sciiĝi ĉu ŝi volos plenumi la dukinan ordonon. Sed la kuiristino klopodadis pri la supo kaj ŝajne ne aŭskultis. Sekve Alicio kuraĝis daŭrigi: "La daŭro estas dudekkvar horoj, mi kredas, aŭ ĉu eble dekdu? Mi—"

"Ho, pri tio vi ne enuigu min" diris la Dukino "ĉar neniam mi povis toleri la ciferaĉojn." Kaj ŝi rekomencis varti la infanon, kantante al ĝi strangaspecan lulkanton, kaj ĉe ĉiu linifino ŝi forte skuis la kompatindan etaĵon:—

                    Vi forte skuu la infanon,
                      Ne traktu kondolence!

                    Vidigas ĝi, ternante, planon
                      Ĉagreni vin intence!

                                Ĥoro.
          (en kiu partoprenis la kuiristino kaj la bebo mem)
                           Ŭaŭ, Ŭaŭ, Ŭaŭ!

Dum la Dukino kantis la duan verson ŝi forte kaj daŭre ĵetadis la infanon supren kaj rekaptis ĝin, kaj la kompatinduleto tiel forte kriegis ke Alicio apenaŭ povis aŭdi la vortojn:—

                    Mi devas la infanon skui
                      Kaj bati kiam ternas;
                    Ĉar li la pipron povas ĝui,
                      Jam longe li ĝin lernas.

                                Ĥoro.
                           Ŭaŭ, Ŭaŭ, Ŭaŭ!

"Jen! Se al vi plaĉas, vi povas varti ĝin!" diris la Dukino al Alicio kvazaŭ ĵetante la infanon al ŝi. "Mi devas pretigi min por la kroketludo ĉe la Damo," kaj ŝi eliris rapide la ĉambron. La kuiristino en la ĝusta elira momento ĵetis kontraŭ ŝi grandan kaserolon, sed ĝi maltrafis.

La infano estis strangforma kreaĵeto, kiu etendis la brakojn kaj krurojn en ĉiu direkto (kiel marstelo, pensis Alicio). Do apenaŭ al ŝi prosperis kapti ĝin. Tuj post la kapto ŝi rimarkis ke ĝi puf-puf—as kiel lokomotivo kaj alterne duobligas kaj rektigas sin. Sekve dum la unuaj minutoj Alicio apenaŭ povis teni ĝin. Baldaŭ tamen ŝi eltrovis ke la unu nura metodo taŭge varti ĝin estas tordi la korpon en bantformon, kaj premteni dekstran orelon kaj maldekstran piedon, por ke ĝi ne malligu sin.

Tion farinte ŝi forportis ĝin for de la domo. "Se mi ne forportos ĉi tiun infanon, oni certe mortigos ĝin post nemultaj tagoj. Do, se mi ne forprenus ĝin, mi estus mem kulpa je la mortigo."

La lastajn vortojn Alicio diris laŭte, kaj la etaĵo (ĝi jam de longe ĉesis terni) responde—porkblekis! "Ci ne devas grunti," diris Alicio; "tio ja estas tute maltaŭga rimedo por esprimi la sentojn!"

Sed denove la infano gruntis. Sekve Alicio tre serioze observis la vizaĝon, por vidi kio estas al ĝi. Sendube ĝi havis tre porkan nazon, kiu pli similis al porka nazego ol al hombeba nazeto; ankaŭ la okuloj fariĝis tre malgrandaj, kaj entute Alicio ne ŝatis la nunan ŝajnon.

"Eble ĝi nur plorkrietis," ŝi pensis kaj denove rigardis en la okulojn por vidi ĉu enestas larmoj.

Larmoj ne enestis.

"Se vi intencas fariĝi porketo," diris ŝi serioze, "mi tuj ĉesos prizorgi vin; vi atentu tion!" La porkinfano denove plorkriis aŭ plorblekis (neeble estas paroli precize) kaj dum kelka tempo ili iris silente.

Alicio ĵus komencis pensi en si "Do, kion fari pri tiu ĉi kreitaĵo, kiam mi rehejmiĝos," kiam denove ĝi gruntis, gruntis tiel forte kaj tiel porke, ke ŝi derigardis, mirigite, eĉ timigite, en ĝian vizaĝon. Oni jam ne povus dubi plu: jen porkido, vera porkido. Ŝi tuj sentis ke estus absurde porti ĝin plu.

Do ŝi mallevis la besteton, kaj vidis ĝin, tuj post la mallevo, fortroti trankvile en la arbaron. Kaj jen por Alicio granda senzorgigo, "ĉar," diris ŝi, "kiam ĝi estos plukreskinta ĝi fariĝos terure malbela infano, kvankam nun, se oni nomos ĝin porko, ĝi tre bone aspektas."

Ŝi komencis pripensi aliajn infanojn de ŝi konatajn, kiuj pli bone taŭgus kiel porkoj kaj ĵus diras al si "se nur oni scius la metodon ŝanĝi ilin"—kiam subite ŝi eksaltas mirigite; jen, tutapude, sidas sur arbobranĉo la Ĉeŝŝa kato.

"Sinjoro Ĉeŝŝa kato"—Ŝi komencis malkuraĝe, ĉar ŝi ne povis konjekti ĉu ĝi ŝatus tiun formon, aŭ preferus "Via kata moŝto."

Tamen, ĉar ĝi nur grimacis pliamplekse, Alicio konkludis ke ĝis nun ĝi ne ofendiĝis. Ŝi do daŭrigis:—

"Ĉu vi afable diros al mi, mi petas, laŭ kiu direkto mi devas iri de tie ĉi?"

"Tio iom dependas de la loko kiun vi celas," diris la Kato.

"Ne tre grave al mi kien—" komencis Alicio. "Sekve, ne tre grave en kiu direkto vi iros," interrompis la Kato.

"Se nur iun lokon mi atingos," Alicio daŭrigis.

"Ho, iun aŭ alian vi nepre atingos," respondis la Kato, "se nur sufiĉe longe vi marŝos."

Alicio konfesis en si ke tion oni ne povas nei. Do ŝi eksperimentis alian demandon:—"Kiaj personoj loĝas proksime de tie ĉi?"

"En tiu direkto," diris la Kato, ĉirkaŭsvingante la dekstran antaŭpiedon, "Ĉapelisto loĝas, kaj en jena (montrante per la alia) loĝas Martleporo.[3]

Vi vizitu kiun ajn; ambaŭ estas frenezaj."

"Sed mi ne volas renkonti frenezulojn," diris Alicio.

"Ho, tion vi ne povas eviti," respondis la Kato, "ĉe ni ĉiu estas freneza, senescepte. Mi estas freneza; ankaŭ vi!"

"Kiel vi scias ke mi estas freneza?" Alicio demandis.

"Nepre," diris la Kato, "ĉar alie vi ne venus tien ĉi."

Ŝajnis al Alicio ke tio tute ne estas pruvo; tamen, preterlasante sin, ŝi demandis "kaj kiel vi scias ke vi estas mem freneza?"

"Por komenci," la Kato respondis, "vi konsentas ke hundoj ne estas frenezaj?" "Jes, mi povas konsenti al tio," diris Alicio.

"Nu do," la Kato daŭrigis, "la hundoj graŭlas kiam ili estas kolerigitaj, kaj svingas la voston, kiam ĝojigitaj. Mi, kontraste, graŭlas ĝojigite kaj kolerante svingas la voston. Ĉu do mi ne estas freneza?"

"Al tio mi ne konsentas," Alicio tuj respondis, "ĉar ne per graŭlo la katoj esprimas plezuron; laŭ mi, ilia maniero esprimi plezuron estas tre dolĉa murmuro."

"Vi ĝin nomu laŭ via prefero," diris la Kato. "Ĉu hodiaŭ vi kroketludos ĉe la Damo?"

"Tion mi tre ŝatus," Alicio respondis avide, "sed ĝis nun mi ne ricevis inviton."

"Vi tie vidos min," diris la Kato kaj—malaperis!

Tio ne multe surprizis Alicion; ŝi ja jam alkutimiĝis al strangaj okazoj. Dum ŝi rigardas la lokon, kie antaŭe sidis la Kato, ĝi subite reaperis. "Pardonu," ĝi diris, "kio okazis je la bebo? Preskaŭ mi forgesis demandi!"

"Fariĝis porketo," Alicio respondis tre trankvile, kvazaŭ la Kato revenis laŭ la ordinara venmaniero.

"Mi kredis ke tio okazos," diris la Kato kaj denove malaperis.

Iom da tempo Alicio staris atende, kredante ke ŝi eble revidos ĝin. Poste ŝi komencis iri en la direkto de la loko kie, laŭ la Kato, loĝas la Martleporo. "Ĉapelistojn," ŝi diris al si, "mi jam konas; do la Martleporo estos por mi multe pli interesa: kaj ĉar ni jam havas Majon, ĝi eble ne estos furioza; aŭ almenaŭ malpli furioza ol en Marto."

Dirante tion, ŝi suprenrigardis. Jen denove la Kato sidis sur arbobranĉo.

"Ĉu vi diris porkon, aŭ forkon?" diris la Kato.

"Porkon," respondis Alicio, "kaj mi multe preferus, se ĉe sekvantaj alvenoj vi bonvolus aperi kaj malaperi malpli subite: tiu subiteco via estas por mi vere kapturniga."

"Laŭ via plaĉo," diris la Kato, kaj tuj ekmalaperis tutmalrapide, komencante per la vostpinto kaj finante per la grimaco, kiu restis kelkajn momentojn post kiam la cetera korpo malaperis.

"Nu," pensis Alicio, "tre ofte mi vidis katon sen grimaco; sed grimaco sen kato! jen la plej kurioza objekto kiun mi iam vidis en la tuta vivo."

Irinte antaŭen kelkajn paŝojn plu, ŝi ekvidis la domon de la Martleporo. Ŝi kredis ke tio ĉi certe estas lia domo, ĉar la du kamentuboj havis la suprojn en formo de longaj oreloj, kaj la tegmento estis kovrita per felo. La domo estis multe pli granda ol la dukina; sekve ŝi ne kuraĝis alproksimiĝi ĝis ŝi mordetis iom de la maldekstra fungopeco, kaj altigis sin ĝis proksimume sepdek centimetroj. Havante tiun altecon ŝi marŝis rekte al la domo, sed ŝi ankoraŭ iom timis dirante al si:—"Malgraŭ ĉio ĝi povas esti

furioze freneza. Preskaŭ mi volus esti irinta ĉe la Ĉapeliston."
Domo de la Martleporo.
  1. Cheshire (Ĉeŝŝa) estas la angla graflando en kiu sidas la urbo Chester (Ĉesta); ekzistas popoldiro ke nur en tiu graflando la katoj havas la kapablon grimaci.
  2. En angla lingvo, "akso" havas ankaŭ la signifon "hakilo."
  3. "Same freneza kiel leporo en Marto" estas angla popoldiro.