La Aventuroj de Alicio en Mirlando/Antaŭparolo de l'tradukinto

El Vikifontaro
ANTAŬPAROLO DE L’ TRADUKINTO


De ĉi tiu humoraĵo, unue aperinta en la jaro 1865a, vendiĝis ĝis nun pli ol ses cent mil ekzempleroj en la angla lingvo krom kelkaj miloj en la tradukoj franca, germana, kaj itala. Ĉi tiu verko havas tre altan rangon, eble la plej altan rangon inter la literaturaj trezoroj de la angla infanaro.

Sesjara infano volas avide aŭskulti ĝin, vigle proponas demandojn kaj kritikojn pri la diversaj Aventuroj. Sed la intereso ĉiam kreskas laŭ la kresko de la posedanto: ĉe ĉiu denova tralego la junaj legantoj pli komprenas, pli kunligas, kaj pli retenas en la memoro. Mi konis infanojn kiuj fine posedis la tutan libron tiel ke ili povus parkere citi ĉiun agon kaj diron de Alicio, de la Muso, la Ĉeŝŝr Kato, efektive de ĉiuj partoprenantoj en la stranga historio. Sed oni ne supozu ke la libro taŭgas nur por la vartejo kaj infanlernejo: ĉar la kapablo ĉe ĉiu tralego trovi pli da signifo daŭras eĉ dum la maturaĝaj jaroj. Inter la fervoraj amikoj de Alicio troviĝas eĉ sesdekjaraj profesoroj kiuj de tempo al tempo volas klarigi iun profundan principon kiun ili ĵus eligis el la diroj ekzemple de la Raŭpo aŭ la Falsa Kelonio.

Sed ni lasu la parolon al la Sonĝbestoj mem.

Prezentante ĉi tiun libron al la Esperantistoj, mi volas esprimi mian danksenton al ĉiuj miaj helpintoj. Apartajn dankojn mi ŝuldas al Kapitano C.P. Cubitt, kiu zorge tralegis kaj detale korektis por mi ĉiujn presprovaĵojn. Kaj al l’eldonisto de Stead’s ‘Prose Classics’ mi dankas la permeson uzi kelkajn ilustraĵojn de Brinsley de Fanu unue aperintajn en ilia konata ‘Books for the Bairns’ (infanlibra) eldono de ‘Alicio en Mirlando.’

Tiu eldono enhavas pli ol kvindek bildojn kaj kostas nur tri pencojn (12.5 sd.). Do, komparante la tradukon kun la originalo, ne-anglaj esperantistoj povos je tre malkara prezo pliperfektigi sin en la angla lingvo; angloj ne-esperantistaj povos facile lerni la komunan lingvon de la homaro; kaj ĉiu, kiu bone konas ambaŭ lingvojn, povos tre facile fari siajn kritikojn, kaj plendi pri eraroj de

La Tradukinto.