La Berna kongreso

El Vikifontaro
La Berna kongreso ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
LA BERNA KONGRESO
UNUA KUNSIDO
Bern la 25-an de Aŭgusto 1913.

En la unua fakkunsido de la « Internacia Asocio de la Esperantistaj Fervojistoj » ĉeestas la 8 sinjoroj kies nomoj sekvas kaj kiel gasto S-ro poŝtinspektoro Reber el Bamberg, Szymanowski, Aussenac, Blazêk, Rusterholz, F. E. abonantoj kaj I. A. E. F. anoj, kaj Strub, Elbel, Dressler, Hechtl kiuj ne ankoraŭ abonis.

La vicprezidanto S-ro Szymanowski el Bromberg malfermas la kunsidon kaj legas la jarraporton faritan de S-ro Petzold el Leipzig, Scharnhornststr. 43 I. El la raporto estas nomindaj :

1) La nuna estraro konsistas el :

a) S-ro Tarnow, registrara konstruestro en Kiel, prezidanto.

b) S-ro Szymanowski, supera sekretario teknika en Bamberg, vicprezidanto.

c) S-ro Petzold, fervoja asistanto en Leipzig, sekretario.

d) S-ro Engst, fervoja asistanto en Dresden.

Redkatoroj de nia faka gazeto estas S-roj Berlande kaj Chilot, en Villeneuve St-Georges, apud Paris.

2) Je la komenco de tiu ĉi jaro (post la Krakova kongres) ni estis 214 membroj. Intertempe aliĝis ĝis nun 13 personoj, do nia asocia entute havas 227 membrojn.

3) La korespondado, kiun devas plenumi la sekretario kaŭzas trop multe da laboro, ĉar mankas presaĵoj, kiuj signifas la celon k. t. p. de nia asocio.

4) La jarkotizo ĝis nun estas sen gazeto 0 Sm. 5. La gazeto kostas 1 Spesmilon pojare.

Por plibonigi la staton de nia gazeto estas rekomendinda, ke ni estonte postulas de ĉiu membro 1 Sm. 500 kune kun la gazetprezo.

5) Ĉar S-ro Chilot[1] ne ĉeestas kaj ankaŭ ne sendis kasraporton, ni devas prokrasti la diskuton pri ĝi ĝis la mondkongreso 1914.

6) Intertempe, S-ro Engst memorigos tuj la membrojn, kiuj ne legas la gazeton kaj kiuj ĝis nun ne pagis. La aliajn devas memorigi S-ro Chilot.

7) S-ro Petzold estas preta aldoni provizoran liston pri jam aperintaj fakartikoloj.

Kolego en Svedujo verkis 16 paĝan libreton :

« La internacia fervoja transportado » kaj metas ĝin je la dispono de nia Asocio.

Ĉar tia libro mankas en la Esperantista literaturo ĝi povas fariĝi bona propagandilo por nia asocio, sed bedaŭrinde la necesa mono por la eldono mankas.

8) Multaj kolegoj deziras interŝanĝi poŝtkartojn de ĉiuj specoj, fervojaj konstruaĵoj, kaj korespondadi kun kolegoj.

La publikigo de la kunvenaj adresoj en nia gazeto estas dezirata.

9) Regularo ĝis nun ne ekzistas.

10) S-ro Szymanowski verkis alvokon por aliĝo al I. A. E. F. per kio ni gajnis kelkajn novajn membrojn.

11) Estas dezirinde, ke nia fakgazeto nur represu fakartikolojn.

12) Ĉar la gazeto ne aperas sufiĉe regule kaj ne estas sufiĉe ampleksa, estas urĝe necese, ke la sekretario tuj sendu multobligitan cirkuleron al ĉiuj membroj. Fervoraj membroj bonvolu siaflanke zorgi por nova multobligo kaj disdonado al aliaj fervojistoj. Ĉar nia asocio estas entrerpeno de U. E. A. represo en « Esperanto » ankaŭ estas dezirita.

13) Speciala vortareto eldonita en nia faka gazeto jam komencis. Daŭrigo estas dezirata.

14) Nia membrolisto estas pretigita kaj povas esti multobligata kaj forsendata al ĉiuj membroj.

15) Kiel tagordon en Bern, ni rekomendas :

1-e Jarrapporto.

2-e Elekto de la estraro.

3-e Pridiskuto de la raportpunktoj.

4-e Diversaĵoj, demandoj, plendoj kaj proponoj.

Ĉar S-ro Szymanowski nur ricevis hodiaŭ la necesan materialon, li promesas doni ĝis la proksima kunsido klaran bildon pri nia fakorganizado kaj fermas la kunsidon.

Szymanowski.

DUA KUNSIDO
Bern, la 29-an de Aŭgusto.

Dua faka kunsido de la Esperantistoj fervojistaj. Ĉeestas 6 fervojistoj, S-roj George Chilot, Johano Perriard, Szymanowski, Aussenac, F. E. abonintoj, kaj Hechtl kaj Dressler ne abonintoj, kaj nekonata gasto kiu dormegis.

S-ro Szymanowski malfermas la kunsidon salutante la ĉeestantojn.

La protokolo de la unua kunsido estas aprobata post legado.

Kiel sekretarion por la hodiaŭa protokolo oni elektas S-ron Aussenac.

La ĉeestantoj dankas al S-roj Tarnow kaj Petzold por la laboroj faritaj.

Ĉar S-ro Tarnow pro troa laboro ne plu deziras la prezidantecon, la ĉeestantoj unuanime ne akceptas lian eksiĝon kaj petas lin daŭrigi ĝis la venonta jaro, helpata de S-ro Szymanowski, kiu promesas fari grandan parton de la laboro.

Pri la 3-a punkto de la unua protokolo oni decidas, ke la propagandiloj estos presitaj hektografie kaj ke la sekretario recivos de la kasisto la necesan monon.

La jara kotizaĵo estas de la 1914-a pojare 1 Sm. 500, enkalkulanta la prezon de la gazeto, senpage sendota al ĉiu ano.

Laŭ la kasraporto, intertempe riceviat, la sumo de la enspezoj estas :

260, 15
La elspezoj : 240, 65
Do en kaso restas : 19, 50

Pri la enkasigo S-ro Aussenac proponas, ke post 6 monatoj proksimume en Aŭgusto aŭ Septembro oni transsendu poŝte al la ne ankoraŭ pagintaj anoj poŝtmandanton enkasigan. Oni unuanime akceptas, kondiĉe ke S-roj Chilot kaj Engst interkonsentu pro la sendado de la poŝtmandato.

Koncerne la reguralon oni interkonsentas, ke nune oni ne bezonas nek regularon, nek komisionon studontan la aferon, Oni deziras, ke la estraro studu nur pri la malgranda regularo prezentota al la venonta kongreos.

S-ro Chilot legas sian raporton pri la gazeto kaj atentigas la membraron, ke li ne ricevas sufiĉe da abonmendoj por la gazeto.

S-ro Aussenac proponas, ke ni enpresigu gravajn fervojajn okazintaĵojn. Akceptite. Oni decidas enpresigi en la gazeton la liston de la tutaj jam aliĝintaj membroj.

Ĉiu, kiu estas kapabla partopreni la studadon de la vortaro estas petata labori pri tio, interkonsente kun S-ro Bal, el Breda en Nederlando.

Oni deziras, ke ĉiu nacio elektu komitatanon, kiu devas esti tute sendependa membro de la administracio.

Salutleteroj de S-ro Tarnow, Ignatz Hoch, Schwandorf kaj S-ro Berlande estas legataj. Oni sendos dankojn al ili.

La Sekretario de la Kunsido :
Aussenac.

  1. Laŭ la oficial programo nur unu kunsido estis anoncita kaj fiksita je la 29-a de Aŭgusto.