La Botistoj/Akto tria

El Vikifontaro
Tradukita de Hilma Hall
(p. 61-87)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

(Strato en Hämeenlinna. Ivaro postebria sidas sur pordŝtono.)

IVARO. Kiu tago estas hodiaŭ? Mi kredas lundo, kaj morgaŭ Esko revenas kun sia edzino kaj kun mi oni atendas ebriaĵojn por la bonveniga festeno, sed vane. Ĉio estas konsumita kaj la prezo de rapŝarĝaĵo kaj la mono por komisioj de hejmo kaj najbaroj, ne restas eĉ unu obolo. Malplena estas la monujo, sed la kapo plena, plena de veneno kaj malbeno!—Nun libera estas la diablo kaj en la vestiblo de infero mi staras kaj tintadon de forkegoj aŭdas en la varmega ĉambro. Ho! Estas malagrable! Tial, for meditado kaj pensado, mi volas imiti tiun insekton, kiu apenaŭ naskiĝinta, idojn naskas kaj mortas, indiferenta pri la ekzisto. Teren mia rigardo sin direktu, mi rigardu la sableron tie apud la alia sablero!—Kiu venas? Mia kara onklo, Zakario, drinkkunulo dum tiu malfeliĉa vojaĝo. Li estas tre kulpa por ke tio okazis. (Zakario alvenas.)

ZAKARIO. Nu, junulo, kiel vi fartas kaj pri kio vi konsideras?

IVARO. Mi supozas la vivon de sobrulo plej bonan en la mondo. Nun tagiĝas por mi tempo de abstineco, sed kun teruro mi rigardas mian tutan mizeron je plena lumo de tiu tago. Diablo! se tie ĉi estus sobreca societo, tuj mi farus la sanktan promeson kaj novan kuraĝon ricevus min vesti per homa indeco!

ZAKARIO. Mi ankaŭ foje estis membro de sobreca societo, sed eksiĝis.

IVARO. Vi estis foje ankaŭ policano sed eksiĝis.

ZAKARIO. Mi malgrandan, tute bagatelan artifikaĵon faris, preskaŭ intence, ĉar ne plaĉis al mi esti policano.

IVARO. Mi scias la aferon.

ZAKARIO. Diru, kion vi scias.

IVARO. Vi nur drinketis senpermese proprigitan brandon kune kun la viro, kiu ĝin senrajte proprigis al si kaj kiun ĝuste vi devis malliberigi.

ZAKARIO. Tio okazis kaŭze de mia bonkoremeco. Ĉu estis eble malliberigi homon, kiu amike min regalis per ektrinko?

IVARO. Certe ne estis eble por tia drinkemulo.

ZAKARIO. Mi tion ne faris pro la ektrinko, sed pro la amikeco, pro la bonvolo, pri kio lia regalo atestis.

IVARO. Ĉu nur unu ektrinkon vi ricevis?

ZAKARIO. Mi ricevis tiom, ke mi tre ebriiĝis kaj plue plenan »Mation»[1] en la poŝon.

IVARO. Kio estas senpermesa forpreno?

ZAKARIO. Ŝtelo.

IVARO. Kio estas tiu, kiu senpermese ion forprenas?

ZAKARIO. Ŝtelisto.

IVARO. Kio estas tiu, kiu kunagas kun ŝtelisto?

ZAKARIO. Ŝtelisto. Sed tiu estas tute alia afero.

IVARO. La ĝenerala opinio estas jena: kiu kunlaboras kun ŝtelisto estas ŝtelisto. Sed koncerne al vi, vi diras, estas tute kontraŭe: vi kunagis kun ŝtelisto, pro tio vi ne estas ŝtelisto.

ZAKARIO. Inpertinenta bubo, sciu, ke mi estas via onklo, ke sur mia verto kuŝas pli ol kvindek vintroj, kaj malgraŭ tio vi min ekzamenas kaj nomas ŝtelisto. Kia senhonteco!

IVARO. Onklo! Ĝis nun ni ja estis tre bonaj amikoj, kune fordrinkis ĉiun mian monon kaj kune kvazaŭ porkoj ruliĝis sur pajlaĵo en anguloj de drinkejo. Ĉu ni nun malamikiĝus pro kelkaj nekonvenaj vortoj, trorapidece diritaj?

ZAKARIO. Vi estas treega kanajlo; sed mi ne estas malkonsentema.—Amikoj ni do restu daŭre!—Diru al mi verece: ĉu via patro min invitis al la bonveniga festeno de Esko?

IVARO. Jes, li invitis vin, sed panjo neis.

ZAKARIO. Bone! Mi akompanos vin kaj gaje ni festu en via kampara dometo sur la plataĵo.

IVARO. Sed se panjo vin forpelos?

ZAKARIO. Estu trankvila! Ni estas gefratoj, kaj kvankam ni interdisputas, eĉ interbatiĝas kiel hundo kaj kato, ni tamen restas gefratoj.—Mi akompanos vin. Nun ni ekveturu. Kie estas via ĉevalo?

IVARO. Sur la korto de burĝo Nylund staras la skeleto, kovrata de bruna felo.

ZAKARIO. Ĝi staras tamen ankoraŭ!

IVARO. Jes, ĝi staras, eĉ iafoje moviĝas, kio sciigas, ke la mizerulo ankoraŭ vivas. Diablo! Oni suferas, vidante la beston kun pendantaj oreloj, kiun la vulpo ne longe devas atendi.

ZAKARIO. Mi revigligos ĝin; fojnon kaj avenon ĝi ricevos.

IVARO. Ĉu vi posedas monon?

ZAKARIO. Iom mi sukcesis havigi al mi per miloj da mensogoj kaj artifikaĵoj.

IVARO. Tiam ni faru la plej gravajn aĉetaĵojn!

ZAKARIO. Nenio sufiĉas por aĉetaĵoj, tute nenio. Por la mono ni nur ricevos nutraĵon por la ĉevalo kaj litron da brando en la Mezvoja drinkejo.

IVARO. Bone, sed mi ne povas reveni hejmen.

ZAKARIO. Sensencaĵoj! Lertulo sin malkonfuzas eĉ el pli malfacila embaraso.

IVARO. Neeble estas liberiĝi el tiu dilemo. La prezo de l’ ŝarĝo estas drinkita, drinkita estas la mono por la komisioj, kaj en ĉio tio ĉi vi estis al mi tre helpema.

ZAKARIO. Kaj plue vin tre emas helpi el la dilemo.

IVARO. Ĉu vi povas havigi al mi dek talerojn?

ZAKARIO. Ne eĉ moneron, koncerne tio mi estas tute nekapabla.

IVARO. Kaj nur tiu rimedo min povas savi.

ZAKARIO. Unu alia rimedo ankoraŭ restas.—Aŭskultu al mi! Dum la reveturado rabistoj ĉion forrabis de ni, kaj nin batis tiel, ke ni devis resti kelkajn tagojn en ia arbardometo por flegi niajn vundojn, kiujn ni ambaŭ, dank’ al Dio, sufiĉe havas en kapo kaj vizaĝo.

IVARO. Diru: dank’ al brando!

ZAKARIO. Sed kia ŝajnas al vi mia projekto?

IVARO. Mi dubas, ĉu ili kredos ĝin.

ZAKARIO. Ili devos kredi, se plue la kondukilojn ni detranĉos kaj en la femuron de Brunulo faros vundaĵon, kiun ĝi ricevis en la tumulto dum la batalo kontraŭ la rabistoj. Ĉio tio ĉi ŝajnas tre kredinda kaj niaj propraj sangkrustaj cikatroj faras la ceteron, estu certa pri tio!—Kredu min, ĉio prosperos. Trankvile ni nun ekveturu al via hejmo.

IVARO. Estu tiel! Mi konsentas al la ruzo, ĝi prosperu aŭ ne. Al diablo ĉio!—Onklo, kiel ni ricevos duonlitron da brando?

ZAKARIO. Ne eĉ guteton antaŭ ol en la Mezvoja drinkejo.

IVARO. Ni do tuj rapidiru, onklo! Pro kio malĝoji!

ZAKARIO. Ni ekveturu, sed memoru vin konduti dece kontraŭ vojaĝantoj dumvoje. Vi posedas kuraĝon kaj karakteron de via patrino, bonan kuraĝon, sed ne ŝiajn larĝajn ŝultrojn, nek fortecon vi havas pli ol ermeno, kaj la entreprenoj de tiaj personoj povas malbone finiĝi. Neniu, kiun li ne incitus, neniu, kiu lin evitus ataki, neniu, kiu restus je distanco de li; jes, Ivaro, via kunesto estas danĝera.

IVARO. Mi ja promesas dece min konduti dum la tuta vojaĝo.

ZAKARIO. Tion vi faru ĉiam; kredu min, tio estas plej saĝe por vi!—Malfortulo iras kurban vojon, englutas multajn maldolĉajn fruktojn, multajn fivortojn, ĉiam komparante la insultaĵojn kun sia neforteco, tiamaniere li ŝteliras tra la mondon pli sendifekta ol giganto, kiu fidas al sia forteco.

IVARO. Sed vidu, la galo sentiĝas amara!

ZAKARIO. Malfortulo havas aŭ ne havas galon. Nur tiam la amareco sin sentigas, kiam li, kompreneble, scias estri sian humoron, kaj tiam li estas diablo; ne mire: li revenĝos.—Kredu miajn vortojn: malforteco estas feliĉo, se ni ĝin uzas nur prudente.

IVARO. Pleja feliĉo tamen estus, se forteco kaj atenteco kuniĝus. Se mi estus forta kiel urso, neofendema kiel ŝafo, saĝa kaj singardema kiel vulpo, la fajrokula vostsvinganto de l’ arbustoj, tiam mi trairus milojn da mondoj kvazaŭ sago de sorĉisto.

ZAKARIO. Tiom da bonaj ecoj al neniu estas donitaj, jen leĝo de l’ vivo. Sed nun ni ekiru kun beno! Iom min timigas, kiel finiĝos nia vojaĝo.

IVARO. Se ni nur ricevus knabinon belan en nian veturilon!

ZAKARIO. Kion plu, vi mallertulo! Ni ambaŭ estos jam sufiĉa ŝarĝo por via ĉevalaĉo. Neniun inon en nian veturilon, ho ne, knabo mia. Nun ni ekiru! (Ili foriras. Niko envenas el maldekstre, Eriko el dekstre.)

NIKO. Bonan tagon, malnova kamarado mia! Kiajn novaĵojn el via vilaĝo?

ERIKO. Mi ne konas vin.

NIKO. Kvankam kune argilkukolojn ni faris, ŝtelis kokinnestojn de dometmastrinoj, kvazaŭ kokoj ŝiris hararon unu de l’ alia kaj bravege interbatalis. Mi ja rekonas vin, maljuna fripono.

ERIKO. Kiu mi estas?

NIKO. La granda kanajlo, Eriko Keihäskoski.

ERIKO. Kaj kiu vi do estas?

NIKO. La pli granda kanajlo, Niko Järvelä, se vi memoras lin.

ERIKO. Ho, bonsaluton!

NIKO. Jen manon, la protektato de l’ kontinento!

ERIKO. Ne tiom premu mian manon!

NIKO. La piedeto de tertalpo nun troviĝas en tenilungego de l’ markranko. Jes, jes, mi instruos vin rekoni antaŭajn amikojn.

ERIKO. Neeble ja estis rekoni vizaĝon de Niko malantaŭ tiu barbego.

NIKO. Tiu estas nenio, kompare kun ĝi, kiun mi posedis antaŭ du jaroj, kiu atingis la genuojn. Ĝi preskaŭ frenezigis virinojn. Promenante sur la stratoj de l’ urbo nelkalkulebla amaso da ili ĉiam min sekvis, kiel aro da fiŝetoj en disondo de baleno, kiam la giganto de l’ maro, simila al renversita ŝipo, fendas la ondojn. Ĝi estis barbo, kaj treege mi pentas, ke frivole mi ĝin forigis. Sed kion oni ne faras pro mono?

ERIKO. Kion vi faris pro mono?

NIKO. Vendis mian belan barbon kiel ĉapelan tufon al la turka sultano, kaj por cent piastroj, mi malsaĝulo, ĝin donis.

ERIKO. Espereble ĝi rekreskos kaj atingos la saman longecon.

NIKO. Ĝi ne atingas plian longecon ol la nunan, la komerco ĝin difektis; ĉar donacon oni ne devas vendi kaj barbo estas sankta donaco, kies komenco kaj radiko estas tie Supre; ĝia kresko dependas de la Alteco, kontraŭe ekzemple al la nuboj sub la ĉielo, kies pliiĝo dependas de tio, kiom da nebulo, el kiu la nubo naskiĝas leviĝas supren de malsupre. Ne, mian antaŭan barbon mi ne plu ricevos; min tamen konsolas la honora loko, kie ĝi nun troviĝas. Vi ja scias mian ambicion, kaj pripensu: miloj da kapoj nun kliniĝas antaŭ mia barbo, kiu svingiĝas sur la verto de l’ turka imperiestro.

ERIKO. Respondu al mi: ĉu vere vi vizitis Turklandon?

NIKO. En ĝia ĉefurbo mi diboĉis tri monatojn, kaj gajege tiu tempo pasis. Ĉiutage fariĝis oferfestoj kun trosufiĉa regalo; porkviandon, terure grasan, oni manĝis kaj multekostajn vinojn trinkis laŭplaĉe. Nokte kun virinoj oni dancis kaj amuzadis, kaj belegaj estas la turkaj knabinoj. Kapon kaj bruston ili ĉiam kovras, sed de brusto ĝis genuoj ili estas tute nudaj.

ERIKO. Ĉu nudaj?

NIKO. Jes, nudaj; sed de genuoj malsupren ili uzas nigrajn ŝtrumpojn kaj sur la piedoj ruĝajn ŝuojn. Ĝuste tiel oni vivas en Turklando, vivas kiel kaproj en la paŝtejo, kaj kun malĝojo mi disiĝis de tie. Al Romo ni nun direktis nian velveturadon kun manao kaj mielo kiel ŝarĝo. Alveninte al tiu mondurbo nin renkontis terura bruego kaj krakego. Oni ĵus festis edziĝon de papo kaj ĝuste por tiu festo nia manao kaj mielo estis menditaj el oriento. Pro tio ni estis tre bonvenintaj gastoj. La papo mem kaj la fianĉino nin kore dankis kaj admonis nepre ĉeesti la feston. Ni akceptis la inviton kaj diboĉis treege ĝis fine ni ree devis eknavigi. Ni do lasis Romon kaj tre nian ŝipon ili ŝarĝis per pekpardon-kvitancoj kaj ligŝlosiloj. La kvitancojn ni devis lasi en Hispanujo, sed la ŝlosilojn alporti al Anglujo. Tion ni faris, kaj de Anglujo ni velveturis al nordo, por verŝi minkarban gudron en la poluson, ĉar estas tasko de Anglujo provizi la terakson per gudro. La ŝipo, sur kiu ni navigis estis unu el la plej kolosaj en la mondo; ĝia ŝipkelo, plena de gudro, kvazaŭ ligna kastelego sur la maro naĝis kaj ĝiaj mastoj tuŝis la nubojn. Malfeliĉaĵo tamen okazis al ni. Inter la glacimontoj sur la malhelaj arktaj maroj unu baleno, la plej terura en la mondo, alvenis nin viziti, kaj per sia vosto disbatis flankon de nia ŝipo. Ni komencis fundiri, kaj ĝuste tion la rabbesto celis per sia vostobato; ĉar dum ni malleviĝis ĝi englutis unu post la alian el la maristoj, nur mi estis savata. Al supro de l’ masto mi grimpis kiel sciuro—la ŝipo ĉesis malleviĝi, eble pro la gudro—fine la supron mi atingis kaj je la limo de l’ nuboj sidis atendante mian fatalon. Post nelonge alproksimiĝis nigra fulmotondra nubo, mi eksaltis sur ĝin, kaj tondrante kaj fulmante ĝi min revenigis al la kretmontoj de Anglujo. De tie mi revenis hejmen, kaj nun mi estas tie ĉi.

ERIKO. Sed severa puno atendas mariston, kiu forkuras el sia ŝipo.

NIKO. Ĝin mi jam suferis, dektagan akvon-kaj-panon mi manĝis en Abo.

ERIKO. Nesufiĉe; pli severa estas la leĝo rilate al tio.

NIKO. Kio? Ŝajnas, ke vi fariĝis vera juristo.

ERIKO. Kompreneble mi scias tion, kion helpa juĝanto ĝenerale devas scii.

NIKO. Ĉu vi estas helpa juĝanto? La plej granda malseriozulo en nia juneco, kaj egale malriĉa kiel mi.

ERIKO. Amiko mia, depost nia disiĝo miaj travivaĵoj estas mallonge jenaj: Knabino, heredinto de bieno, bela kaj juna, amis min, petolulon. Tio okazis. Mi edziĝis kun ŝi, forgesis la glason, laboris kaj agadis kaj ĉio sukcesis bone. La ŝatado de la paroĥanoj al mi pliiĝis tagon post tago, ĝis fine ili min elektis kiel helpjuĝanton, pro kio mi pufiĝis kompreneble kvazaŭ meleagro.

NIKO. Vi havas tro da prudento por esti komparata kun meleagro.—Vi do fariĝis taŭgulo. Mi gratulas vin! Mi ankaŭ diversaĵojn spertis, estis moligata en multaj pistujoj, kies rezultato devus esti antaŭzorgemo, sed Dio scias kie mia haŭto fine estas alnajlota.—Tamen ĉiuj rimedoj ankoraŭ ne estas provitaj; ankoraŭ la neŝanĝebla, serioza tempo mezuros al mi el sia eterna fadeno, ankoraŭ tago sekvas tagon kaj la koro freŝe batas en la brusto, certe ĉio bone finiĝos. Ree mi ja staras sur la tero de mia patrolando kaj Dion dankas por ke tiel baldaŭ mi atingis ĝin.

ERIKO. Mi miregas, ke vi tiel facile el via embaraso klariĝis.

NIKO. Jen la afero. En la juĝejo mi devis rakonti pri miaj aventuroj kaj faraĵoj dum la forkuro. Mi rakontis al la juĝisto la saman kiel ĵus al vi pri mia marveturo. Tio amuzis treege la tutan juĝistaron kaj mi estas certa, ke ĝuste tiu historieto savis min. La juĝisto eltrovis diversajn malgravigajn cirkonstancojn, kaj kiel mi jam diris, nur al dektaga akvo-pana puno aljuĝis la forkurinton.

ERIKO. Vi do nun povas diri, ke eĉ tiun panon vi manĝis kaj mi kredas, ke tiuj tagoj iom aldonis al viaj suferoj.

NIKO. Tute ne, Eriko!

ERIKO. Vi ja estas fervora fumanto!

NIKO. Tio min ne embarasis. Brulintan pankruston mi pulvorigis kaj duone miksis kun cindro, kaj jen flartabako, bonega fabrika flartabako. Vintre manko de tabakmaĉaĵo ree kaŭzas nenian malplezuron al ĝia uzanto: kiam aperas tremola brulŝtipo, tuj la viroj kvazaŭ leporoj sin ĵetas sur ĝin, kaj baldaŭ troviĝas en ĉies buŝo ega maĉaĵo, kiu anstataŭas tabakon. Unuvorte, la estado en la akvobudeto estas bone tolerebla, nur la disciplino estas severeta. Mi estis preta suferi pli, multe pli por atingi mian kompatindan filinon, kiu laŭdire estas sen ŝirmo, sen patro kaj patrino.

ERIKO. Vi do scias pri la morto de via edzino?

NIKO. Sur bordo de Albiono mi tion sciiĝis, memoris mian faron kaj renavigis al mia patrolando.—Eriko, certe vi scias, kiel kaj kie mia filino troviĝas?

ERIKO. Post la morto de la patrino, ŝia heredaĵo, la dometo kaj movebla propraĵo estis aŭkcie vendata. La botisto Tobio, ŝia plej proksima najbaro, fariĝis ŝia kuratoro kaj akceptis ĉe si vian filinon kaj ŝian monon. Kiamaniere li agis kun la mono, mi ne scias, sed sklave la knabino devas perlabori sian panon ĉe la botisto.

NIKO. Baldaŭ mi venos por vin savi kaj prirespondigi la botiston.—Ĉu vi memoras ian strangan testamenton de maljuna kaporalo, laŭ kiu aŭ mia filino aŭ la filo de l’ botisto, tiu, kiu el ili unue edziĝos, havos profiton?

ERIKO. Jes, mi scias la aferon. La feliĉo ŝajnas favori la filon de l’ botisto. Li estas ĝuste nun sur edziĝovojaĝo, al kiu liaj gepatroj insiste lin rapidigis, malhelpante vian filinon edziniĝi kun Krisĉjo—juna estiminda viro. Ili sciis kiel agi.

NIKO. Jes, ili sciis, sed oro estas tero. Vi ricevos vian Krisĉjon, jen estas via edziniganto. Mi sopiras je vi, Janjo mia.

ERIKO. Sekvu min, ni veturu kune. Mi tamen devas resti du tri tagojn survoje pro aferoj.

NIKO. Ne, senprokraste kaj rekte al mia hejmovilaĝo!—Nun, adiaŭ, kamarado!

ERIKO. Ĝis baldaŭa revido!

NIKO. Inter la konataj montetoj, ŝtonoj kaj ŝtipoj.—Adiaŭ. (Ambaŭ iras al malsama direkto.)

Kurteno.



(La Mezvoja drinkejo. Ambaŭflanke tableto. Je la dekstra tableto sidas ZAKARIO kaj IVARO, antaŭ si ili havas brandobotelon kaj glasojn. Je la maldekstra tableto sidas NIKO apud bierkruĉo.)

NIKO (aparte, trinkinta el la kruĉo). Treege mi estas laca. Maristo ne kutimas marŝi laŭlonge malebenajn kaj polvajn vojojn. Diablo! La poplitoj rigidiĝas, kiel ĉe ĉasata leporo, kaj mi ne scias kiam atingi hejmon, se iu terkankro min ne akceptas en sia veturilo. Sed tiu trinkujo forprenas mian lastan moneron, poste malplena estas la monujo. Tamen ne maltrankviliĝu, venos tempo, venos konsilo. (Trinkas.) Kiaj malsaĝuloj estas tiuj ambaŭ apud la alia tablo?

IVARO. Pripensu, onklo Zakario, hodiaŭ vespere, ĝuste ĉi-vespere Esko revenas kun sia juna edzino de la edziĝvojaĝo, kaj mi, kiu laŭ via scio, devas venigi spicon por la postfesto, troviĝas tie ĉi kun du malplenaj manoj. Tondro kaj fulmo, onklo Zakario!

ZAKARIO. Ĉio finiĝos bone, se nur ni agas laŭ mia propono. Fidu al mi, Ivaĉjo! Ne malĝoju! (Ivaro trinkas.)

NIKO (aparte). Malpliaĝa filo de la botisto Tobio kaj frato de Marto, nun mi konas ilin!—Ŝajnas, ke ĉio ne estas, kiel devus. (La drinkeja mastro envenas.)

IVARO. Kion vi diras, mastro, la komplezema homo, tiel helpema al ĉiuj? Rekompencon vi ankaŭ ricevos en la lasta tago, plenan rekompencon, ĉar vian malgrandan soifantan najbaron vi ĉi tie sensoifigis.

LA DRINKEJA MASTRO. Hi hi hi! petolulo!—Mi povas sciigi al vi ion.

IVARO. Ĉu ni ne pagis al vi?

LA MASTRO. Ĉio estas pagita.

IVARO. Nu, pri kio vi do murmuras?

LA MASTRO. Mi murmuras pro tio, ke, se ni havus bonŝancon, ĝi povus al ni doni treegan ekpuŝon!

IVARO. Se ĝi ekpuŝus nin en inferon, estus feliĉe por ni ĉiuj.

ZAKARIO. Ivaro, nun vi ebriiĝis!

IVARO. Dank’ al la drinkeja mastro, limimpostisto de Beelzebubo.

ZAKARIO. Fermu vian faŭkon, knabo!

LA MASTRO. Ne, mia gasto; ĉiuj havas parol- kaj ŝercrajton tie ĉi. Ne ĝenu vin, gastoj miaj!

ZAKARIO. Vi ion parolis pri ekpuŝo de bonŝanco, kion vi opiniis?

LA MASTRO. Jen la afero: oni rakontas, ke en ĉi tiu regiono antaŭ nelonge vidiĝis la lerta ŝtelisto, kiu de fremdlanda grafo ŝtelis grandegan sumon, kaj al kies kaptanto estas promesitaj sepcent taleroj.

ZAKARIO. Kia estas lia eksteraĵo?

LA MASTRO. Tondita tonsurhararo, malgranda pintbarbo kaj nigra makulo proksime al la maldekstra naztruo.

IVARO. Precize!

ZAKARIO. Sama viro!

LA MASTRO. Ni estu atentaj: eble li baldaŭ eniros tien ĉi. Kaj se ni sukcesus lin kapti, ĉu ne estus ekpuŝo de bonŝanco?

ZAKARIO. Granda ekpuŝo!

IVARO. Se mi ekvidus lin, tuj mi lin ŝnurligus, igus en mian veturilon kaj ĝoje rapidus hejmen kun mia monŝarĝo, kaj poste al polica komisaro.

NIKO (aparte). Bone, bonege! Petolaĵo tre gaja ekprezentiĝas al mi kaj eble havigos al mi senpagan hejmrevenon.—Provi taŭgas! Antaŭen, Niko, kaj estu egale ruza kiel ĉiam. La drinkeja mastro min helpu. (Al la mastro.) Mastro, aŭskultu al mi!

LA MASTRO. Volonte!

NIKO (flankeniras kune kun la mastro). Kredeble vi ne konas min?

LA MASTRO. Unuan fojon mi vidas vin.

NIKO. Vi eraras, mastro mia. Multajn kruĉojn ni kune malplenigis.

LA MASTRO. Tion mi ne memoras. Diru vian nomon!

NIKO. Se mi forigus tiun barbon, certe vi trovus malantaŭ ĝi vizaĝon de antaŭa Niko Järvelä.

LA MASTRO. Ho, vere! (Ili premas manojn unu al la alia.)

NIKO. Sed silentu, mastro!—Mi volus ŝerce aranĝi artifikaĵeton, por kio mi petas vian helpon. Ni eniru vian vestibloĉambron kaj dum mi forrazos tiun barbon, vi tondos mian hararon kaj donos al mi alian jakon kaj ĉapelon. Sur pinto de l’ mentono mi lasos pintbarbon kaj metos nigran makuleton apud la nazo, kaj jen la granda ŝtelisto estas preta. Mi denove envenos, la tieuloj ekkaptos min; kaj ili eĉ ligu min per ŝnuro; tio nenion faros, sed hejmen ili min senpage veturigos. Imagu al la rido kaj ĝojbruego, kiun ĉio ĉi kaŭzos.

LA MASTRO. Tio ŝajnas treege sagaca, sed atentu, ke ĝi ne alportu al vi malplezurojn. Ĉu vi tuj kaj klare povas identigi vin?

NIKO. Estu kiel ajn, mi ne cedos de tiu ŝerco pro iu ebla malplezuro. Plue, kiam la ŝtelo okazis mi min nutris per akvo kaj pano en la malliberejo de Abo kaj al Abo mi alvenis rekte el la angla ŝipo.

LA MASTRO. Bone! Ni ekkomencu!

NIKO. Atendu! (Kun pli laŭta voĉo.) Kion mi ŝuldas al vi?

LA MASTRO. Ses kopekojn, bona gasto.

NIKO (pagas). Adiaŭ!

LA MASTRO. Bonan vojaĝon! (Niko foriras.)

IVARO. Mi volus scii, kiu estis tiu barbulo.

LA MASTRO. Li estas maristo, se mi ne eraras. (Rigardas tra la fenestro.) Eĉ lia irado tion pruvas.

IVARO. Li ŝajnas al mi ne malŝatanta la ĉevalaĉon de alia.

LA MASTRO. Mi kredas ke li estas honesta viro. (Iras.)

ZAKARIO. Nun ni ekveturu, knabo mia.

IVARO. Kien?

ZAKARIO. Hejmen, kompreneble.

IVARO. Neniam!

ZAKARIO. Kion vi opinias?

IVARO. Neniam, onklo Zakario, neniam hejmen!

ZAKARIO. Kien do?

IVARO. En la pendingon!

ZAKARIO. Knabo, ĉesu parolaĉi!—Hej! Ĉu vi ankoraŭ estas murmurema, kvankam plurajn glasetojn vi malplenigis!

IVARO. Ĉio ŝanĝiĝis, ĉio estas returnite kaj renversite, kiel la piedvestaĉo de maljunulino Jaakkola. Nenio plu kiel dum la antaŭaj tagoj. Tiam glutinte du tri ektrinkojn mi fariĝis gaja kaj babilema kvazaŭ hirundo; nun, kvankam per kulerego mi verŝus en la faŭkon, miaj okuloj nur griziĝas, kaj anstataŭ la antaŭa agrablega sento, mi nun sentas nur konfuzaĵon en la kapo, kaj la menso estas ĉiam nigra kiel la flanko de brandkaldrono.

ZAKARIO. Al diablo la nigreco de l’ menso. Ni malkonfuzas nin el tiu afero kvazaŭ anĝeloj. Ĉio prosperos bone, eĉ bonege, kaj la kapon ni ne bezonas klini.

IVARO. Ĉio prosperos, se vi havigos al mi dek talerojn.

ZAKARIO. Pli facile mi povas ĉesigi iradon de la suno, ol havigi al vi dek talerojn.

IVARO. Sed ĝuste tiun sumon faris la prezo de l’ ŝarĝo kaj la mono por la komisioj kune, kiun ni komune fordrinkis.—Mi ja devis aĉeti al Karlo por lia birdmono polvon kaj hajlon. Al maljuna Anjo por ŝiaj ovoj funton da flartabako, al la kompatinda Manjo Alitalo funton da kafo kaj duonan funton da sukero kaj al maljuna estono, Hansu, du funtojn da tabako kaj tri rusajn panbulojn, krom multaj pliaj komisioj. Dio helpu min! Mi estas perdita.

ZAKARIO. Ĉion ja forprenis la rabistoj.

IVARO. Tiu senkulpigo ne taŭgas. Se oni rakontus al mi tian historion, tuj mi antaŭsentus alian kaj baldaŭ divenus la verecon; kaj certe ekzistas aliaj egale saĝaj homoj kiel mi. Ne, tiu mensogo ne savos nin. Neeble estas kaŝi nian diboĉadon en Hämeenlinna, kiun tiel multaj povas atesti; ĝi estos malkaŝata.

ZAKARIO. Sed tiam la malvarmeta mano de l’ tempo jam intervenis. La afero nur mallaŭte sentiĝos kiel malproksima fulmotondro, kaj ĝis tiam eble novaj rimedoj estas eltrovitaj por kontentigi ĉiujn. Se ni tuj konfesus la nudan verecon, sciu, bruego fariĝus kaj ni evitu la sagon. IVARO. La sagon en formo de vipo.

ZAKARIO. Ĝin ne timu, se vi nur sekvos mian bonegan konsilon.

IVARO. Maltaŭga konsilo. Eble ili jam eksciis ĉion.

ZAKARIO. Neeble.—Nun kuraĝe antaŭen, knabo mia!

IVARO. Ne!—Unue havigu dek talerojn!

ZAKARIO. Neeble!

IVARO. Vi estas devigata ilin havigi. Vi logis min al tiu malgajno, vi do ankaŭ helpu min!—Dek talerojn, onklo!

ZAKARIO. Tute neeble! Distordu plivole mian nukon.

IVARO. Tio okazu! La nuko anstataŭu ĉion, ĝuste tion mi ankaŭ pensas, kaj nun vi sekvu mian konsilon kaj tuj ni ambaŭ iru en la pendingon. Kune ni iru, ni akompanu unu la alian ĝis la morto!

ZAKARIO. Silentu, Ivaro, silentu!

IVARO. Tiam ni silentos kaj dolĉe dormos. Kaj Dio permesu, ke ni ambaŭ pendu en sama arbo. Pro tio ni nun ekiru por serĉi kurbbranĉan, fortikan kaj ĉiamaniere konvenan pinon. En la faro mem, la lasta faro, mi promesas helpi vin, maljunulon. Poste mi zorgos pri mi mem, mi ne bezonas helpon, kiel pego mi povas grimpi. Nun ni ekiru, onklo!

ZAKARIO. Knabo!

IVARO. Vi kredas, ke mi ŝercas, ke mia parolo ŝajnas tia. Nu, ja! eble mi ŝercas meze de l’ suĉkirliĝo de l’ morto, jes, eble mi ridas rekte al la barbo de l’ Hadesestro, ĉar tia estas mia karaktero. Sed mia intenco estas neŝanĝebla. Al morto mi iras! Post unu horo oni povas min kiel hejtlignon enŝovi sub la kaldronon.—En la nigran morton! Sed unue vi ekhavos vian bone merititan parton! (Minacante Zakarion.) Je la nomo de tiu pugno! Vi estis al mi satano, tentanta spirito de l’ mallumo.

ZAKARIO. (Retiriĝas timeme al la pordo.) Trankviliĝu, Ivaro, trankviliĝu! Mi alvokos la mastron. (Niko, kun tondita hararo, pintbarbo, makuleto proksime je maldekstra naztruo kaj vestita en alia ĉapelo kaj jako envenas. Zakario lin rigardas per larĝe malfermitaj okuloj.)

ZAKARIO (aparte). Estas li!

IVARO (aparte). Sepcent taleroj, se oni prosperas!

ZAKARIO (aparte). La mondo komencas lumiĝi!

IVARO. Jen la rifo de savo por mi. (Zakario kaj Ivaro faras viglajn gestmontrojn unu al la alia. Ivaro sin lokas antaŭ la pordo.)

NIKO. Ĉu oni tie ĉi ricevas brandon?

ZAKARIO. Kompreneble. Tiu ja estas drinkejo, gaja drinkejo. (Aparte.) Mi ŝvitegas. La afero nur prosperu!

NIKO. Kie estas posedantoj de tiu domo?

ZAKARIO. La mastro tuj venos; bonvolu atendi.

NIKO. Mia tempo urĝas.

ZAKARIO. Ho, ne tiom, ke vi ne povas dum momento ripozi.—(Aparte.) Estas li!

NIKO. Ni havas belan veteron.

ZAKARIO (aparte). Altkreska viro, mi tre malkvietiĝas. (Laŭte.) Jes, la vetero estas kontentiga.

IVARO (aparte ĉe la pordo). Feliĉino, mi preĝas vin, montru foje ankoraŭ al mi vian vizaĝon, unu momenton ĝin briligu! Videtigu ĝin eĉ iomete, mi petegas vin!—Ĉio sukcesos!

ZAKARIO. Pardonu al mi, de kie vi venas?

NIKO. El Naantali.

ZAKARIO. Kaj kien vi iros?

NIKO. Al Naantali.

ZAKARIO. Do al via hejmo?

NIKO. Mi hejmen reveturas el Käkisalmi.

ZAKARIO. Certe tre gravaj aferoj vin devigis fari tiun vojaĝon?

NIKO. Mia onklino mortis tie, mi kredis min heredanto de l’ maljunulino, sed ho ve! mi revenas pli malriĉa ol mi ekiris. La parencoj de ŝia edzo forprenis ĉion, kaj min ili tre insultis; ĉie, bonaj amikoj, la maljusteco regas.

ZAKARIO. Mi bedaŭras vian fatalan sorton. Ĉu la tutan vojon vi piediris?

NIKO. Jes, kiel la botisto de Jerusalemo.

ZAKARIO. Neniu tornistro sur la dorso, nek paketo en la mano?

NIKO. Malriĉa diablo, malriĉa diablo!

ZAKARIO. Nenia dubo plu! (Gestas avertante per la pugno al Ivaro. Laŭte.) La leĝo estas severa, bona najbaro, montru al mi vian pasporton!

NIKO. Kion ni faras kun pasporto; finnoj ni ja estas ĉiuj.

ZAKARIO. Certe vi parolas nian lingvon. Sed kiu pro tio povas ĵuri ke vi estas finno? Kaj ŝajnas al mi ia fremda dialekto ĉe vi.—Montru al mi vian pasporton, viro! (Niko sin ĉirkaŭrigardas malkviete.) Pasporton!

NIKO. Vi ne povas ĝin legi.

ZAKARIO. Bone mi povas, nur ĝi estas en nia gepatra lingvo.

NIKO. Ĝi estas en sveda lingvo.

ZAKARIO. Montru ĝin tamen! (Niko kuras al la pordo. Ivaro kaj Zakario sin ĵetas sur lin. Zakario krias.)

IVARO. Haltu, viro! (Ĉiuj tri batalante ĉirkaŭmoviĝas sur la scenejo.)

ZAKARIO. Ne lasu lin, Ivaro, haltigu lin kiel morto. (La mastro envenas.) Alportu ŝnuregon, mastro! Pro Dio, alportu ŝnuregon!

LA MASTRO. Tuj, tuj! Ne forlasu lin. (Iras.)

ZAKARIO. Alkroĉigu viajn ungegojn en lin, Ivaro! Ne liberigu lin, ne liberigu lin!

IVARO. Mi ne liberigos lin, ne, kvankam mia skapolo disiĝus ĝis la ripoj. (La tumulto pliiĝas.)

ZAKARIO (kun plendanta voĉo). Li forkuros de ni, li forkuros. Rapidu por helpi, ĉiuj homoj! (La mastro alvenas kun ŝnurego.)

LA MASTRO. Nu, nu, submetiĝu, fripono! (La batalado ĉesas.) Vane vi baraktas, malbonulo!—Donu bele la manojn!

IVARO. Donu al mi la ŝnuregon. (Kunligas la manojn de Niko.)

LA MASTRO. Ĉu vere, jen do troviĝas nia birdo, jen malbonsorte alkroĉigita. Ho, vi petolulo! (Aparte.) Mirinde, kiel li povas konservi seriozecon.

NIKO. Ne ligu min tiel firme.

LA MASTRO. Ne tro streĉu la manojn de mizera satano.

ZAKARIO. Nur tiel, ke ili restos ligitaj, kvazaŭ en ŝraŭbtenilo! Ho, nun la viro estas en niaj manoj kaj tiel same sepcent taleroj.

IVARO. Sepcent taleroj! (Niko faras subitan movon al la pordo. Zakario ekkrias, ĉiuj sin ĵetas sur lin, malhelpante lian forkuron.)

IVARO. Ne tiel, knabo mia!

ZAKARIO. Kondutu vin bone! alie vi ricevos vangfrapon.

NIKO. Mi ja submetiĝas kiel ŝafo.—Nu, okazu kio okazos, malĝojo kaj ĉagreno ne apartenas al mia karaktero.

ZAKARIO. Ĉu vi bonvolas diri al ni vian nomon?

NIKO. La nomon vi trovas en la pasporto.

ZAKARIO. Kie estas la pasporto?

NIKO. En mia brustpoŝo.

ZAKARIO. (Elprenas la pasporton el la poŝo.) Bone, bone! Tiu pasporto fariĝos al vi multekosta, ĉar certe ĝi estas memfarita.—Ni konservu ĝin. (Enmetas la pasporton en sian propran poŝon.)

NIKO. Kiamaniere vi nun intencas agi por mia plejbono?

IVARO. Sidigi vin en veturilon, veturigi vin hejmen kaj poste en la manojn de nia komisaro.

NIKO. Pro kio en liajn manojn?

IVARO. Kial demandi pri afero, kiun vi sciis antaŭ ol ni?

NIKO. La kaŭzon mi ne scias. Senkulpa mi estas kiel stelo de l’ ĉielo.

LA MASTRO. Ha ha ha!

ZAKARIO (aparte). Senhonta krimulo! Plaĉas al mi iom petolŝerci kun li. (Laŭte.) Mi demandas vin: ĉu vi konas iun riĉan fremdlandan sinjoron?

NIKO. Multajn!

ZAKARIO. En Finnlando?

NIKO. Multajn!

ZAKARIO. Jes, jes! Sed de unu estas ŝtelita grandega monsumo, kaj pro tio mi nun demandas vin, ĉu vi konas grandan, grandegan friponon?

NIKO. Mi konas unu el la plej bona speco, eble li konservas la perditan monsumon.

ZAKARIO. Lia eksteraĵo?

NIKO. La kapo estas de verto ĝis la frunto kvazaŭ nudigita de skabio, sub la frunto du ruĝaj okuletoj rigardaĉas, kaj sub la dekstra estas nune ia flavblua ornamaĵo; plie lia vizaĝo havas formon de rapo kaj koloron de brando. Jen lia eksteraĵo, kaj mi garantias, ĝi estas eksteraĵo de plej granda fripono sur la terglobo.

IVARO. Portreto de mia onklo. Mi ekkoleregas. Brulstampon de fripono la leĝo ĝis nun ne tute povis alpremi sur kapon de onklo. Mi ekkoleregas pro mia onklo.

ZAKARIO (al Niko). Ĉu vi nomis min ŝtelisto?

NIKO. Ĉu mi nomis vin ŝtelisto?

ZAKARIO. Mi demandas vin: ĉu vi nomis min ŝtelisto?

NIKO. Mi demandas vin: ĉu mi nomis vin ŝtelisto?

ZAKARIO. Tion vi faris, ĉefŝtelisto!

NIKO. Tion pruvu, kaj pruvu ankaŭ, ke mi estas ĉefŝtelisto.

IVARO (aparte). Plie, plie, laŭ tia maniero!

ZAKARIO (aparte). Bandito!

IVARO. Onklo, ni frakasu la malhonorulon!

ZAKARIO. Ne, Ivaro, kial agi infane kaj nin pereigi pro la paroloj de tiu ridindulo?—Sed li estas spriteta. Hi hi hi! Vere, li estas iomete, kaj pro tio li ricevu ektrinkon. Ektrinkon, mastro, alportu al li ektrinkon! (La mastro verŝas ektrinkon en buŝon de Niko.) Ĉiun genieron, eĉ etan kiel pedikovon, oni devas ŝati. Kaj tio estis spritaĵo, kvankam tre malgrava. Nun, ektrinkon ĝi tamen valoras.—Ivaro, jam estas tempo ekveturi, kaj kun ĝojo ni nun tion faras; mi scias, ke vi nun deziras atingi la hejmon, kvankam antaŭ nelonge vi ĝin timis alproksimiĝi. En unu momento ĉio povas ŝanĝiĝi.

IVARO. Ĵus malriĉa kiel rato, nun posedanto de sepcent taleroj! Ĉu mi do timus la hejmon, eĉ kvankam mi estus malŝpareginta dekfoje pli?

ZAKARIO. Ni revenos kvazaŭ sinjoroj.

IVARO. Ili bonvenigos min kvazaŭ grandsinjoron.

ZAKARIO. Bone!—Ni rapidu!

LA MASTRO (aparte). Mi volas iomete pliigi la petolŝercon. (Laŭte.) Bonvolu atendi, mi petas vin. La viro estas kaptita en mia domo kaj je la kapto mi helpis vin; pro tio mi ricevu trionon de la promesita rekompenco.

IVARO. Hontu, mastro!

ZAKARIO. Kontentiĝu kun kvin taleroj.

LA MASTRO. Bonaj najbaroj, estu justaj. Mi petas trionon, ĝin vi ŝuldas al mi.

IVARO. Al infero, mastro! Ĉu vi intencas malheligi mian feliĉon, vi satano, ĉirkaŭata de bluaj flamoj?

ZAKARIO. Ni silentu en lia ĉambro. (Aparte al Ivaro.) Lasu min klarigi la aferon kun li. (Iras flanken kun la mastro.) Inter kvar okuloj oni povas diri kaj fari kion ajn. Vi ja scias.—Aŭskultu al mi: Mi estas viro, kiu demordis la kapon de l’ honto kaj singardeme tanis mian dorshaŭton, ĝis unu colon dika, kaj tial mi povas fari miregindaĵojn je bezono. Kredu miajn vortojn kaj aŭdu plue: Se vi ne tuj cedas de ĉiuj postuloj koncerne tiun viron, via domo ekflamiĝos dum malhela aŭtuna nokto, estu certa pri tio.—Mi estas de furiozaj cirkonstancoj tentita homo.

LA MASTRO (ŝajne timiĝante). Pardonu al mi, ĉar mi estis trudema. Mi petegas vin!

ZAKARIO. Vi do tute ne enmiksiĝos en tiun aferon?

LA MASTRO. Ne eĉ moneron mi petos.

ZAKARIO. Aŭdu, Ivaro, kion li sciigas.

LA MASTRO. Ne eĉ moneron mi petas.

IVARO. Nu, vi agas prudente.

ZAKARIO. Ni do estas nur du partoprenantoj.

IVARO. Du! Kiuj estas ili?

ZAKARIO. Mi kaj vi, kompreneble. Frate ni partigu la sumon; po tricent kvindek ni havos.

IVARO. Mi ekkoleriĝas denove!

ZAKARIO. Intrigema bubo, ĉu ni ne kune lin kaptis?

IVARO. Mi ja lin haltigis kaj mia ĉevalo kaj veturilo lin alkondukos al la komisaro.

ZAKARIO. Ĉu mi ne helpis vin laŭpove?

IVARO. Pro tio vi ekhavu kvindekon.

ZAKARIO. Duonon al ambaŭ, knabaĉo, duonon al ambaŭ.

IVARO (ekprenas Zakarion je la kolumo kaj lin minacas per tranĉilo). Kruĉon da sango!

ZAKARIO. Ivaro!

IVARO. Tondro kaj fulmo! Mi ne garantias, kion nun faros la tranĉilo.

ZAKARIO (surgenue). Mi petas, petegas vin!

IVARO. Kruĉon da sango, se plaĉas al vi komplikigi.

ZAKARIO. Mi kontentiĝas kun cent.

IVARO. Kun kvindek.

ZAKARIO. Estu tiel.

IVARO. Bone! Eble ni do ree povas kune daŭrigi nian vojaĝon.

ZAKARIO (aparte). Englutu vin foje diablo, ido de demono!—Laŭleĝe mi tamen postulos de vi la duonon.

IVARO. Sidiĝu en mian veturilon, ŝtelisto.

NIKO. Mi sekvas vin, sed memoru, ke mi estas ligita, kaj gardu vin por malbone vin konduti kun mi.

IVARO. Kiel reĝon mi vin kondukos, ĉar vi ja estas mia multekosta trezoro.

LA MASTRO. Atentu, por ke li ne forkuru dumvoje. Pripensu: sepcent taleroj!

ZAKARIO. Sepcent taleroj!

IVARO. Sepcent taleroj!



  1. Poŝ-Matio, ŝercnomo de poŝa brandbotelo.