La Botistoj/Akto unua

El Vikifontaro
Tradukita de Hilma Hall
(p. 3-33)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

(Ĉambro de Tobio: en la fundo pordo kaj fenestro, dekstre tablo, maldekstre flanka pordo kaj pli antaŭe je sama flanko benko kaj sur ĝi la iloj de botisto. JANJO sidas apud la tablo trikante ŝtrumpon, ESKO ĉe la benko kudrante.)

ESKO. Janjo! Ĉu ne ordonis mia patrino, ekirante vilaĝon, ke mi por la vojaĝo, nome mia edziĝvojaĝo, vestiĝu kaj estu en fianĉa kostumo kiam ŝi revenos?

JANJO. Kaj ordonis vin preni el la subtegmenta ĉambro la frakon de via patro, ĉapelon, ruĝan veŝton kaj pantaloneton.

ESKO (flanken metas sian laboraĵon). Diablo! Mi devas rapidi, ĉar paŝon mi faros, al kiu oni ne ridu. (Foriras tra la pordo en la fundo.)

JANJO. Antaŭ ol mi li edziĝos kaj pro tio rajtos heredi la kvincent talerojn, kiel ordonas la testamento, kaj mi ilin perdos. Sed miloj da taleroj nenion valoras kompare je mia Krisĉjo, se ni nur foje apartenos unu al la alia; kaj nun mi kredas ke tiu mia espero baldaŭ plenumiĝos. (Krisĉjo envenas). Krisĉjo! Kiel vi kuraĝas veni tien ĉi!

KRISĈJO. Ĉu ne la virinaĉo forestas?

JANJO. Jes, ŝi ekiris al la preĝejvilaĝo.

KRISĈJO. Kaj Tobio mem ŝajnas sarki sian terpomkampon, sed kie troviĝas iliaj filoj, kie la hirtharega Esko?

JANJO. Silentu! En la subtegmenta ĉambro li estas sin vestanta por fianĉiĝo.

KRISĈJO. Ĉu por fianĉiĝo?

JANJO. Li senprokraste ekiros al sia edziĝofesto kune kun Miĉjo Vilkastus.

KRISĈJO. La afero do efektiviĝos?

JANJO. Certe. Ili rapidas, ĉar vi la botiston asignis al la juĝejo por ricevi edziĝpermeson.

KRISĈJO. Kaj tamen ili edzigas sian filon duonjaron antaŭ ol li fariĝas plenaĝa.

JANJO. Nun lia patrino iris por inviti la kantoron tien ĉi por ke li skribu la permesateston de lia patro.

KRISĈJO. Jen ni perdos kvincent talerojn. La filo de la botisto ilin rabas de ni, malgraŭ tio ke vi estas pliaĝa ol li. Mil diabloj! La mallarĝkapa kaporalo, kial li faris tian strangan testamenton? »Tiu, kiu unue edziĝos aŭ edziniĝos», ĝi difinas. Ĉu tiu estas prudenta kondiĉo je kiu li dependigas la heredrajton? Pro kio ne doni ĉion al unu aŭ partigi la sumon inter ambaŭ, tiam ni nun evitus la korŝirantan ĉagrenon. La perdo min ne malĝojigas, sed la malagrablaĵo!—Alimaniere certe fariĝus, se la severa sorto ne estus elektinta la botiston kiel vian zorganton; sed eble ili jam je morto de via patrino tion celis kaj nun atingis la celon. Pesto prenu la botiston!

JANJO. Marto estas pli riproĉinda ol Tobio. Estas ja edzino, kiu regas kaj konsilas tie ĉi. La botisto, la filoj kaj mi devas ŝin obei. Ŝi ĉiam malafable agis kontraŭ mi, precipe, de kiam ili konvinkiĝis, ke la espero edzinigi min kun ilia malsprita filo, estis vana.

KRISĈJO. Ŝi ja estas la konata Marto de botisto.

JANJO. Ho, se mia patro estus tie ĉi! Kiel li povis lasi sian edzinon kaj infanon kaj forkuri al fremdaj landoj!

KRISĈJO. Mi ion aŭdis pri li.

JANJO. Pri mia patro! Kion vi aŭdis?

KRISĈJO. Ke li ree troviĝas en Finnlando; oni rakontas, ke li estas vidita en Abo.

JANJO. Sed la puno minacas lin.

KRISĈJO. Kelktagan areston la leĝo ordonas al maristo, forkurinta el sia ŝipo. Sed lian aferon malseverigas tio, ke pli ol duono de la ŝipanaro forlasis la saman ŝipon dum la sama vojaĝo, kio pruvas, ke ekzistis malĝustaĵoj ĉe la ĉefoj.—Nun, Marto venas.

JANJO. Forrapidu, Krisĉjo!

KRISĈJO. Ŝi jam atingis la ŝtuparon.

JANJO. Ni estos perditaj.

KRISĈJO. Nenia danĝero. (Marto envenas.)

MARTO. Krisĉjo en mia domo? For de tie ĉi! Jen la pordo antaŭ vi.

KRISĈJO. Malantaŭ mi ĝi estas, sed antaŭ mi estas la fama Marto de botisto, kaj jen staras Krisĉjo, fianĉo de ŝia zorgatino, juna kaj brava forĝisto. Via bofilo vi ja povas nomi lin.

MARTO. For el mia ĉambro, sentaŭgulo!

JANJO. Iru tuj, Krisĉjo, ne disputu kun ŝi.

KRISĈJO. Ni fariĝu de nun geamikoj, Marto mia, ĉar mi ne plu malhelpos vin gajni la kvincent talerojn; ilin vi tiel lerte havigas al via Esko.

MARTO. Malbenita viro, ĉu vi ne foriras de tie ĉi?

JANJO. Obeu min, Krisĉjo!

KRISĈJO. Infero vin englutos pro tiuj kvincent taleroj. Baldaŭ nia tuta paroĥo kaj multaj najbaraj paroĥoj resonos de la kanto, kiun mi nomos: »Marto de botisto.» (Foriras. Marto ĵetas boton post li.)

MARTO. Fulgulo!

ESKO (el la subtegmenta ĉambro). Kia bruo tie malsupre?

MARTO (al Janjo). Malspritulino! Ĉu mi ne malpermesis vin komunikiĝi kun li?

JANJO. Kion fari? Mi ne invitis lin.

MARTO. Fermu la buŝon kaj donu la trikaĵon el viaj ungegoj. Ĉu eĉ unu colon ĝi longiĝis hodiaŭ? For! Rapidu al la kampo por sarki kaj resendu Tobion. (Janjo iras.) Kion vi faras tie supre?

ESKO (en la subtegmenta ĉambro). Nu, mi vestiĝas por la edziĝofesto, kiel estis ordono.

MARTO. Rapidu do, testudo! Baldaŭ alvenos la kantoro kaj Miĉjo.

ESKO (supre). Tuj mi estos preta; mi ĵus surprenas la pantalonon de la patro.

MARTO (aparte). Bone mi scias, ke tiu edziĝvojaĝo ree kaŭzos multe da ridfamoj; ĉar li estas stultulo, obstina kiel maljuna bovoviro kaj celtabulo de ĉiu ŝerculo. Certe mi, Dio tion scias, laŭpove klopodis lin eduki, ĉu per konsiloj ĉu per vipo, sed ĉio estis vane: alportita akvo ne restas en la puto.—Ivaro ankoraŭ ne ŝajnas esti hejme kaj jam hieraŭ li ekiris vilaĝon, la idaĉo; sed sciu, mi estas ree moligonta vian dorson, atendu nur! Oni devas fari sian eblon. La krimo postulas punon, ĉu ĝi edifas aŭ male; la puno devas sekvi.—Du filojn mi posedas: unu estas naivegulo, la dua kaptita de malvirto, de loko al loko diboĉeme vagadas. (Tobio venas.)

TOBIO. Vi jam revenis, Marto. Kion diris la kantoro?

MARTO. Kion li diris! Jen mi devas kuri ĉien, dum vi sidas hejme, kiel pik-aso, indiferenta pri ĉio.

TOBIO. Nu, Marto, tio ja okazis laŭ via propra volo.

MARTO. Kion fari, ĉar mi estas la sola agemulo en tiu domo, ĉiuj aliaj estas mizeraj malrapiduloj?

TOBIO. Ĉu venos la kantoro?

MARTO. Pro kio li ne venus, se oni lin venigas.

TOBIO. Kiel vi do meditas pri vojaĝo de Esko?

MARTO. Ke li ĵetu sakon sur la dorson kaj ekiru al domo de la fianĉino kune kun Miĉjo Vilkastus.

TOBIO. Ĉu ni ne donu al ili ĉevalon?

MARTO. Revenante kun la juna edzino, ili prenu poŝtan ĉevalon; sed de tie ĉi ili marŝu piede.

TOBIO. Sed pripensu, Marto, li estas filo de majstro, kaj mem ankaŭ baldaŭ atingos la saman indecon, pro tio la piedmarŝo ŝajnus eble iom nekonvena kaj eble eĉ hontiga por la peka koro de l’ homo.

MARTO. Hontiga! Bone estus, se tiu entrepreno ne alportus al li pli da honto; sed mi supozas ke dekojn da ridindaĵoj li liveros, ĉar li havas malspritan originon, vi scias.

TOBIO. Ĉu mia Esko estus malsprita? Tian mensogon kaj kalumnion la envio elpensis. »Ĉu mi estas freneza, kvankam oni tiel min nomas», oni kantas.—Esko ne estas malsprita, li estas egale sprita kiel lia patro, nome mi; li tute similas al mi kiel anime tiel korpe. Li ne estas malsaĝa, nur iom obstina, kion pruvas eĉ lia hararo, kiu estas blanka kaj rigide hirta, kiel ĉe la maljunulo mem tie ĉi. Unuvorte: li estas inda filo de sia patro, li estas mia vera bildo. (Esko envenas edziĝvestita.)

MARTO. Vera maldelikatulo. Sed nun ne estas okazo sin ĝeni; ĉar la afero koncernas kvincent talerojn. Al Janjo mi ilin ne lasos, ne, kvankam mia jupo kiel sako estus kuntirota super la kapon kaj mi estus ĵetota en profundegaĵon.

ESKO. Nu, kiel mi plaĉas al vi, panjo?

TOBIO. Hej, Esko! Kun mia ĉapelo kaj mia frako! La sama frako en kiu mi antaŭ dudek unu jaroj estis benata por edzeco kun Marto. Ŝajnas al mi kvazaŭ en via formo mi rigardus min mem dudek unu jarojn malantaŭe en la tempo. Tiam vi ne estis pli granda ol pugno kaj mankis ankoraŭ kvin monatoj ĝis via naskiĝo. Sed tiel ŝanĝiĝas la mondo; tiam simila al senfeligita sciuro kaj nun apenaŭ trovante spacon en tiu sama frako; jes, tiel ŝanĝiĝas la mondo, Esko mia.

ESKO. Nu, kiel mi plaĉas al vi, panjo?

MARTO. (Sidas apud la tablo, trikante ŝtrumpon, kiun Janjo lasis.) Jes, kiel plaĉas al mi? Tiu vestaro bone taŭgas, mallertulo.

ESKO. Kiel sidas la dorsflanko de l’ frako dum mi iras al la pordo? Rigardu min atente de malantaŭe. (Iras al la pordo.)

TOBIO. Bonege! Vi paŝas impone kvazaŭ dragonĉevalo.

ESKO. Sed nun estas la demando, paĉjo, kiel la frako sidas sur mia dorso.

MARTO. Ĝi sidas kiel plej bone ĝi povas sidi sen selo, vi lignoĉevalo!

TOBIO. Bone, tre bone ĝi sidas.

ESKO (sin turnas kaj rapidas al la patro). Paĉjo, ĉu vi ĝuste scias kaj perceptas al kio mi ekiros?

TOBIO. Ho jes! Feliĉan vojaĝon! Feliĉon! mi diras. Floru kaj vivu longe! Jes, certe vi atingos longan vivon, mi tion scias, ĉar la unua vorto, kiun vi, estante infano, balbutis, estis »panon».

ESKO. Mi esperas ke ĝi ankaŭ estu mia lasta.—Mi ekiros al mia edziĝofesto, paĉjo.

TOBIO. Dio sekvu vin, filo mia, kaj donu al vi prosperon. Ni ĉiuj benu por vi, kiu nun komencas novan vivon. Multaj danĝeroj povas vin renkonti sur tiu vojaĝo, eĉ la morto, kaj memoru, ke ankaŭ vi estas granda pekulo.

ESKO. Ni ĉiuj estas pekuloj, pardonu nin Dio.—Mi prenas gravan paŝon, paĉjo.

TOBIO. Mi komprenas.

ESKO. Mi ne aludas tian trotpaŝon per miaj piedoj, tute ne.

TOBIO. Mi komprenas. Vi aludas al la granda ŝanĝo, kiu nun al vi okazos per via edziĝo; jen la grava paŝo.

ESKO. Ĝuste tion mi aludas.

TOBIO. Ni komprenas unu la alian, kvankam kelkfoje ni esprimas nin iom aligorie kaj distingite; ni ne estas malspritaj.

ESKO. Al malspriteco mi koleras kaj furiozas kiel fihundo; sed ĉiuj ne ricevis spritecon.

TOBIO. Vi estas prava, filo mia!—Aŭdu, mi rakontos al vi okazintaĵon el la biblio. Estis foje piulo, nomita Tobio kaj li havis filon, kiu estis ekironta por edziĝi. Atentu, Esko, mia nomo ankaŭ estas Tobio kaj mi ankaŭ havas filon, kiu intencas edziĝi.

ESKO. Mirinda koincido! Ĉu estis ankaŭ ili ambaŭ botistoj?

TOBIO. Tion mi ne bone memoras, sed mi kredas ke tiel estis.—Kiel mi jam diris, ili estis piaj homoj; kaj, ĉar nun la filo ekiris por sin svati al la virino, kiu jam sep fianĉojn havis, sed ili ĉiuj estis mortigitaj de diablo pro ilia profana amo al la junulino…

ESKO. Sed mia amo estas pura, ne pasio de l’ karno, nek dezirego de l’ okuloj.

TOBIO. Mi ja kredas, ke tiel estas; sed la diablo tamen povas elĵeti kaptilojn kaj retojn por vin pereigi dum tiu vojaĝo.

ESKO. Pli ol diablon kun siaj retoj, mi timas la lignoŝuiston en la sama vilaĝo, kie Greto servas. De rusa kolportisto, Timoteo, mi sciiĝis, ke tiu larvo inklinas al la knabino. Sed li ja estas nur lignoŝuisto, mizera mordetanto, kiu neniam povas esperi fariĝi majstro, kiun indecon mi eble atingos jam je la proksima juĝeja kunsido. Jes, li estas mia rivalo, sed laŭŝajne ne tre danĝera.

TOBIO. Ĝuste kaj prave dirite. Ĉiam kaj en ĉio niaj karakteroj samiĝas. Via kuraĝo pli kaj pli grandiĝas!—Sed kie mi interrompis mian rakonton?—Nu, la malĉasteco atakis tiujn sep kaj pro tio ili estis mortigitaj.—Aŭskultu piege, Esko, mi rakontas el la biblio.

ESKO. Mi silentas kiel muro.

TOBIO. Kaj ĉar nun la filo de Tobio ekiris por edziĝi, anĝelo de Dio alvenis. Aŭskultu, Esko!

ESKO. Kiel muro.

TOBIO. Anĝelo el ĉielo alvenis kaj proponis fariĝi svatisto al juna Tobio, kiu volonte lin akceptis; kaj ili paŝis, paŝadis kune laŭlonge la ŝtonan vojon; sed alveninte al rivero, la filo de Tobio laŭte ekkriis; ĉar granda fiŝo…

ESKO (al Marto). Panjo, ĉu vi ankaŭ metis haringetojn en la porvojaĝan sakon?

MARTO. Ho, ridinduloj, patro kaj filo. La kantoro venas. (Al Esko.) Vi ricevos dekkilogramon da haringetoj en vian sakon, ĉar mi scias, ke malpli ne sufiĉas. (Iras maldekstren.)

TOBIO (rigardante tra la fenestro). Marto estas prava. La kantoro jam estas videbla sur la erikejo; mi iros lin renkonti. (Iras.)

ESKO (sola). »Jen la mondo ŝanĝiĝas», diris paĉjo. Gardu min! Grava paŝo! Jes, vere, se oni tion funde en la koro meditas. Nun ne estas tempo de ludo nek de ŝerco. Strangaj sentoj en nuna momento moviĝas en mia korpo de kapo ĝis kalkano. Estas antaŭgusto de edziĝofesta ĝojo. (Iras tien kaj reen.) Ho, kiam Esko de botisto edziĝas, tiam la mondo renversiĝos. Tiam oni mesos kaj kantos kaj post la solena edzoligo mi mem komencos la psalmon: »Tuta mondo nun gajiĝu.» Mi devas plori. (Viŝas siajn okulojn.) Sed ĉu la ploro ankoraŭ povus ŝanĝi la aferon? Tute ne; mi do kuraĝiĝu kaj kantu edziĝan kanton, kiun mi jam lernis en mia infaneco. Oni devas konfesi, ke tiu kanto estas bela kaj ĉarma, tamen mi volus aldoni kelkajn rekantaĵojn, tiel farante la tonon pli forta kaj vigla. Jen ĝi estas: (Kantas.)

Edziĝfesto ĉiujn okupas,
Malĝoja nur ŝajnas knabin’;
Adiaŭo el hejmo ŝin premas,
Ŝi tamen fianĉon atendas.
Sur kampo karulo jam venas,
Lin garboj belege ĉirkaŭas.

Jes, sed nun mi volus aldoni jenon. (Kantas.)

Tiluli’, tiluli’,
tilulilu liluli’!

Nun la dua strofo:

Treega bruad’ komenciĝas,
De ĝojo resonas la dom’.
Ne ploras plu la fianĉin’,
La estonto gajigas ŝin.
Kun kron’ de honor’ sur la kapo
Ŝi dancas kaj buŝo ridetas.
Tiluli’, tiluli’!
Tilulilu liluli’!

La tria strofo:

Jam pasis ĉarmega la jaro,
Simila al sonĝo, kaj nun
Ŝi kantas al sia infano
Pri land’ de feliĉo kaj am’,
Kies altaj montoj vidiĝas
En tia la malproksimeco.
Tiluli’, tiluli’,
Tilulilu liluli’!

Kaj nun la kvara strofo…

MARTO (je la flankpordo). Ĉu vi volas fermi la faŭkon, rano, aŭ ĉu vi deziras, ke mi dancigu la vipon sur via dorso? Gardu vin! Li volas imiti kokkrion, la kokaĉo! (Malaperas.)

ESKO (sola). Mi sentas treegan emocion kaj mia koro estas kvazaŭ brulanta peĉbulo, pro tio, ke mi tiel arde pensas pri Greto kaj la edziĝo.—Greto! mi sentas kapturniĝon memorante, ke mi baldaŭ unuiĝos kun vi, aŭ ke mi fariĝos vi kaj vi fariĝos mi, alivorte, Esko fariĝos Greto kaj Greto fariĝos Esko; oni do nomu nin ĉu Esko-Greto ĉu Greto-Esko. Jes, eternan fidelecon mi ĵuras al vi, Greto mia; kaj se la malica satano, kiu ĝis la fino de la mondaĝo insidas nin, se li, mi diras, min tiel friponigus, ke mi en mia blindeco alian virinon kisus, batu min tiam kontraŭ la buŝegon, tiel faru, Greto, ĝis la dentoj klakos en la faŭko. Ĉar li, kiu libervole faris sanktan ĵuron pri fideleco kaj ĝin rompis, lin tero kaj ĉielo malbenu kaj lia kapo estu dispistata; estu dirite. (Tobio kaj Zebedeo alvenas.)

TOBIO (malfermante la pordon al Zebedeo). Bonvolu eniri, kantoro!

ZEBEDEO. Bonan tagon, junulo!

ESKO. Estu bonveninta, kantoro! Gravaj kaj urĝaj aferoj nun postulas vian lertecon por ke ĉio fariĝu laŭleĝe. Mi nun—Dio gardu nin, la junulojn, komencis petolŝerci, mi ankaŭ, kaj intencis havigi al Miĉjo Vilkastus novan ĉemizon.[1]

TOBIO. Jen kiel flankvoje li esprimas sian intencon. Hi hi hi!—Sed la kantoro jam scias la aferon.

ESKO. La afero estas jena, sinjor’ kantoro.

ZEBEDEO. Mi jam scias. Via patro ĝin sciigis al mi; jes mi scias kaj akurate konsideris kaj pripensis kiel la permesatesto de via patro estas skribota.

ESKO. Ĉefe estas, ke ĉio okazu laŭleĝe.

ZEBEDEO. Kompreneble. Mi skribas la tekston kaj via patro desegnas sube sian parafon, kiu estas atestata.

ESKO. Li desegnas sian parafon kaj mi faras same.

ZEBEDEO. Via parafo estas ne necesa.

ESKO. Laŭ mia prudentaĉo ĝi estas necesa por ke estu laŭleĝe.

ZEBEDEO. Junulo, ĉu vi volas disputi kun maljunaj personoj?

TOBIO. Esko.

ESKO. Mi ne disputas, sed mi ne povas kompreni, kial mia propra parafo estas nenecesa. En tiu afero mi ja estas la ĉefa persono kaj pro tio mia nomo ne manku en la atesto.

ZEBEDEO. Certe ĝi devas tie troviĝi, sed en la teksto. Sube estas nomo kaj parafo de via patro, apud ĝi la nomo de atestanto kaj plej sube »Zebedeo, kantoro».

TOBIO. Nu, eble vi komprenas?

ZEBEDEO. Tiel oni devas procedi. Kiu fariĝos atestanto?

TOBIO. Miĉjo Vilkastus estas plej taŭga. Li estas svatisto de Esko kaj lin ankaŭ akompanas al la edziĝofesto. Laŭ interkonsento li jam devus esti tie ĉi. Ekiru, Esko, por informiĝi pri li.

ZEBEDEO. Jes, junulo, iru.

ESKO. Mi rapidas, ĉar jam urĝas. (Iras.)

ZEBEDEO. Ĉu vi vizitis preĝejon hieraŭ?

TOBIO. Ne, Dio pardonu min.

ZEBEDEO. Domaĝe, domaĝe, granda domaĝo. Johano Kurkelo tie predikis tiel, ke resonis la muroj en templo de l’ Sinjoro.

TOBIO. Johano Kurkelo! Jen filo de riĉulo sukcesas, kontraŭe fariĝas kun malriĉulo.—Ĉu vere Johano jam aperis en la predikkatedro? Mi konas lin jam de lia infaneco kaj ŝajnis li al mi iom naivega, tamen li nun estas magistro.

ZEBEDEO. Gimnaziano, ĝis plue gimnaziano; sed en tiu junulo loĝas spirito de l’ Sinjoro. Se vi estus lin vidinta en la predikujo kaj aŭdinta liajn vortojn, mi vetas, ke eĉ viajn renojn li estus tremiginta. Certe li unue estis paleta kaj lia voĉo tremetis. Sed baldaŭ li sin orientis, ruĝiĝis kiel fajra forno kaj skuante la kapon laŭte kriis: »vekiĝu, kiu dormas, vekiĝu, kiu dormas».—En du partojn li dividis sian predikon; la unua temis pri teruraĵoj de infero, la dua pri ĝojoj de ĉielo.—Ho, ho, tia knabo! Anĝelon de l’ Sinjoro li similis, kiam li varme komentariis, ŝvitante kaj spiregante. Kaj fine vidiĝis la efiko de lia patoso: subite dolĉa emocio kaptis la virinaron en la preĝejo kaj poste mallaŭta kaj daŭranta ploreto aŭdiĝis, kiel ĉiam okazas je trafo de la Vorto.

TOBIO. Kaj la viroj?

ZEBEDEO. Ili longe sidis rigidaj kvazaŭ ŝtipoj.

TOBIO. Tion mi kredas. La virino estas feliĉa. Ŝi savos sian animon pro sia impresema koro; kredu min, kantoro, certe inter ni pli multaj pereos ol inter la virinoj.

ZEBEDEO. Bedaŭrinde vi estas prava, tion pruvas la ĉiutagaj ekzemploj. Tio ĉi vidiĝas ankaŭ en la kunvenoj sabatvespere ĉe la pastra helpanto—vere religia viro—la virinoj ĉiam ĉeestas pli multnombre ol la viroj; la virinoj tien rapidas are, sed nur malofte mi tie vidas viron. Iliaj koroj estas hardiĝintaj, jes hardiĝintaj. Sed sub severa postulo eĉ virbesto naskas, diras la proverbo, kaj tiel okazis dum la prediko de Johano. Longe li plorigis la virinojn antaŭ ol la Vorto faris impreson ĉe la viroj; fine doninte al ili kelkajn flamajn rigardojn kaj forte kriante: »eĉ pri tiu prediko vi foje estos responda», vidu, la mentono ĉe kelkaj maljunuloj tremetis kaj la hartufoj ŝanceliĝis. Kaj nun, kiam li alvenis al la dua parto de sia prediko kaj komencis pentre priskribi la ĉielon, tiam peza muĝado aŭdiĝis en la tuta preĝejo, kiel en la arbaro dum hajlas kaj fulmotondras en la alteco; kaj ne eĉ unu okulo restis seka. Tia estis la hieraŭa diservo, kies ĉarmon vi, Tobio, ne ĝuis.

TOBIO. Certe min malhelpis je tio diablo, la malnova intrigulo. La Ĉiopovulo gardu tiun junulon, kiu eble iam konvertos la duonan mondon.—Kiel li sin klarigis kun la proklamoj?

ZEBEDEO. Verdire, la finna traduko lin tre embarasis, nu, li ja estis komencanto. En granda embaraso li estis kaj sen mia helpo eble estus okazinta malsukceso.

TOBIO. Kiel li proklamis pri la edziĝatesto de Esko?

ZEBEDEO. Bone.—Jes, vi edzigas vian filon. Sed mi volas vin demandi: ĉu vi bone informiĝis pri la karaktero de via estonta bofilino? Memoru, plibone estas sub gutanta tegmenta defluilo ol unuigita kun malbona virino.

TOBIO. Oni asertas, ke ŝi estas ĉasta knabino. Vi ja scias, Greto de Karri. Bonmora kaj modesta junulino. Kiu estus kredinta, ke la afero tiel sukcesus? Unue ĝi estis kiel muŝo, sed kreskis kiel bovon, jen ĝia komenco: En lasta printempo, kiam Esko kune kun Miĉjo Vilkastus vizitis sorĉulon, li konatiĝis kun la knabino, dum ili en sama domo atendis la hejmrevenontan sorĉulon. Miĉjo observis kelkajn ekrigardojn inter Esko kaj Greto. Li divenis la situacion, brave uzis la okazon, fariĝis svatisto kaj la afero sukcesis bonege.

ZEBEDEO. Ĉu ĉio sin bazas sur tio?

TOBIO. Ne tute; en somero, du semajnojn post la festo de Sankta Johano, la afero estis sankciata de Karri kaj mi. Tio okazis en la Mezvoja drinkejo, kie ni renkontis unu la alian veturante al la urbo. Ha, la manpremojn kaj postnegocan regalon! Kia plezuro dum la tuta tago kaj eĉ iom dum la sekvinta! Hi hi hi!

ZEBEDEO. Ĉu mi en la atesto nomos la junulinon servistino aŭ edukatino de Karri?

TOBIO. Ili ĉiam agis kun ŝi kiel kun edukatino kaj tute malriĉa ŝi ne ŝajnas esti; oni certigas, ke ŝia tenejo enhavas diversajn aĵojn. Du tagojn post la edziĝofesto la pakveturiloj, laŭ interkonsento, alvenos tien ĉi.—Hodiaŭ Esko kaj Miĉjo ekiros, morgaŭ ili alvenos al hejmo de la fianĉino tiel frue, ke ili ankoraŭ havos tempon prizorgi la edziĝproklamon por proksima dimanĉo, kiam la unua proklamo okazos.[2] La intertempon ĝis la sankcio Miĉjo pasigos ĉe tieaj parencoj kaj Esko en hejmo de la fianĉino botlaborante. Mi supozas, ke tiu tempo fariĝos al li plezurega.

ZEBEDEO. Plezurega la tempo fariĝis por Jakobo dum atendo al la junulino Raĥelo. Pardonu min, botisto! Mi kutimas ĉiam rekte eldiri miajn pensojn, eĉ kvankam ili malplaĉus al la aŭskultanto.—Mi scias, ke ia stranga testamento devigas vian filon, Esko, kaj vian zorgatinon, Janjo, edziĝi kiel eble plej baldaŭ, ĉar, kiu tion unue faros, estas heredonta kvincent talerojn. Ŝajnas al mi, ke via filo fariĝos la feliĉulo; sed atentu, Tobio! Esko estas viro, li havas patron kaj patrinon, hejmon kaj metion, lia estonteco do ja estas certa. Janjo, male, estas orfino kaj malriĉa; al ŝi estas »marĉo tie, koto ĉi tie, seka nenie». Kaj atentu plue: ŝi estas pliaĝa ol Esko. Mi ne diras pli. Vi komprenas?

TOBIO. Mi komprenas vin. Sed ĉiuj en la mondo al si mem petas la ĉiutagan panon. Estas devigo; ni loĝas sur la erikejo, sur la seka erikejo kun aleno en la mano. Nuntempe ekzistas botistoj ĉie kiel grizaj katoj, emaj elŝiri la okulojn unu de la alia. La terura malsato certe nin minacus, se mi ne posedus terpomkampeton kaj du malgrandajn herbejaĉojn apud la marĉo, kiuj ebligas nutri bovinon. Sed estas peniga laboro inter arbetoj kaj ŝtipoj. Fine mi do ricevas laktoguton en mian kuveton kaj iafoje eĉ butereron sur mian panpecon. Jes, bona kantoro, la malriĉulo devas klopodi per ungoj kaj dentoj por gajni sian porvivon.

ZEBEDEO. Certe la malriĉeco ne estas honto nek krimo, sed tamen peza ŝarĝo, kaj la riĉulo estu dankema. Pro tio, botisto, mi kuraĝas diri al vi kelkajn vortojn, kuraĝas vin riproĉi pro via maldankemeco al Li, de kiu ĉio bona venas. Vi estas pli bonhava ol kontraŭe; la pano neniam mankis al vi, vi posedas ĉevalon kaj bovinon kaj mi scias, ke ĉiam aŭtune vi bovidon kaj porkidon buĉas; tamen vi nomas vin malriĉa.

TOBIO. Hi hi hi! Vi estas prava; verdire neniam mankis la pano kaj ĉiam kelkaj arĝentmoneroj tintas en fundo de mia sako. Pro tio dank’ al Dio!

ZEBEDEO. Do, estante bonhavulo, vi povas cedi tiun heredaĵon al malriĉulino, tion vi devas fari kaj ne ĝin proprigi al vi mem per maljusto.

TOBIO. Tio koncernas al Marto. En kelkaj aferoj mi permesas ŝin agi laŭ ŝia propra volo kaj jen estas unu el ili. Kaj tial mi ne kontraŭdiras nek malhelpas.

ZEBEDEO. Laŭ leĝo vi, kaj ne via edzino, estas kuratoro de Janjo.

TOBIO. Ĉio dependas de Marto kaj mi devas obei ŝin; nenio helpas. Aliparte, kiu povas min kulpigi pri malrajta proprigo de la heredaĵo? Mi rajtigas mian filon edziĝi, ĉar li tion humile petas, kaj se li edziĝas antaŭ ol Janjo, li ricevos la heredaĵon, tiel klare diras la testamento. Mi ankoraŭ vin foje demandas, ĉu tio estas malpraveco?

ZEBEDEO. Nu, ne, se vi nur ne senkaŭze malhelpas vian zorgatinon edziniĝi pli frue ol via filo. Pardonu min! mi estas aŭdinta, ke la forĝisto Krisĉjo amas la junulinon kaj ŝi amas lin, sed vi de ĉiuj fortoj malhelpas ilian unuiĝon.

TOBIO. Estas vere; mi kontraŭstaras la aferon por la bono de Janjo mem. La forĝisto estas nesincera viro, granda ruzulo kaj plena de intrigoj. Certe tre mizera sorto atendas junulinon, kiun li tromplogos edziniĝi kun si. Kredu min, bona kantoro, li estas la plej granda kanajlo en nia paroĥo. Jen kelkaj el liaj petolaĵoj: Vi, kantoro, ekzemple sidas en la forĝejo, li prezentas al vi pipon, vi fumas momenton, subite vi aŭdas pafbruon antaŭ la nazo, kaj vi troviĝas meze de pulvofumo, kaj estu ĝoja, se nur kun doloretanta vizaĝo kaj bruligitaj brovoj vi foriras de tie. Ĉu vi scias kion li faris al Manjo Mahlamäki, kiu iom raportaĉis pri li ĉe la eklezia ekzameno de legoscio? Li ĵetis en brutarejon de kompatinda Manjo saketon entenantan salon, malton, latunan ringon kaj tri ĉevaldentojn. Li mem bone sciis, ke tiaj objektoj nenion efikas, sed li ankaŭ sciis la superstiĉemon de Manjo. Kaj kion faris Manjo? Kvazaŭ sago ŝi flugis al la pastrejo kun la sorĉsaketo en la mano. Ho, kiel la preposto Krisĉjon riproĉis. Tia estas la viro.

ZEBEDEO. Seriozeco kaj vereco estas kolonoj de l’ vivo kaj mi malamas malseriozajn intrigojn, tamen pro tio oni ne devas juĝi la homon malinda.

TOBIO. Sed mi bone konas lin kaj ne permesas mian zorgatinon edziniĝi kun li antaŭ ol min leĝo devigas, kaj tiam la junulino kulpigu sin mem, ĉar mi faris mian eblon. Kaj dum la afero de Janjo tiel implikiĝas, okazas, ke mia filo fervore kaj nekontraŭstareble volas edziĝi kaj mi ne povas lin deteni de la honorinda etato.

ZEBEDEO. Certe vi povas lin deteni, se vi volas, ĝis li atingos sian 21:an jaron.

TOBIO. Tio estas afero de Marto kaj mi devas submetiĝi vole-ne-vole. Cetere oni ne povas nin riproĉi pro tio, ke ni per permesata maniero profitas al ni. Nun, Janjo kulpigu sin mem pro tio, ke ŝi rifuzis fariĝi nia bofilino, spite deziro de Esko, Marto kaj mi. Eble ilian edziĝon ankaŭ la kaporalo celis per sia testamento. Li estis stranga viro, melankolia kaj ofte kolerema, skribis versojn kaj ĉiam asertis sin la plej malfeliĉa en la mondo. Sed li tre amis Esko’n kaj Janjo’n, kiuj tiam estis nurĉemizaj infanetoj. Li admiris la rondajn, seriozajn okulojn kaj blankan haregon de Esko, li enamiĝis en la milda kaj saĝa rigardo de Janjo kaj versis pri ĝi. Li iomete vizitis lernejon en sia juneco.—Nu, kio okazis? Kelkajn semajnojn antaŭ sia morto li decidis, ke ambaŭ infanoj estu liaj heredantoj, sed laŭ stranga kondiĉo. »Tiu el ili»—li difinis—»kiu unue edziĝas, heredu kvincent talerojn». Kredeble tiu kondiĉo estis ŝerco, ĉar li ĉiam emis surprizi aliajn. Jes, tiel faris la kaporalo. Kio nun pli konvenus ol edziĝo de tiuj ambaŭ junaj personoj? Esko siaparte faris sian eblon, sed Janjo ne konsentis. Pro tio, post edziĝo de Esko, mi kun bona konscienco iros al la preposto kaj akceptos la talerojn, kiuj laŭleĝe apartenas al ni.

ZEBEDEO. Faru kiel al vi plej bone ŝajnas, mi diris mian opinion malkaŝe, laŭ mia kutimo. Pardonu al mi, botisto Tobio, pardonu, mi petas!

TOBIO. Nu nu, nu nu!

ZEBEDEO. Nun mi silentu kaj plenumu senprokraste mian taskon. (Elprenas el sia poŝo la skribilaron, kiun li metas sur la tablon.)

TOBIO. Unu vorton, sinjoro kantoro.

ZEBEDEO. Nu, mi aŭdas.

TOBIO. Malgranda ektrinko eble malkonfuzigus viajn pensojn. Brito Tienhaara loĝas, kiel vi scias, nur kelkajn centpaŝojn de tie ĉi.

ZEBEDEO. Tobio, la pano estas kreita al ni por manĝi kaj la akvo por trinki, kvankam la homaro, tiu mizera homaro, eble por eterne deflankiĝis el la naturo.

TOBIO. La homo estas perdita ŝafo. Sed unu tosto, bona kantoro, ne domaĝas, nur aldonos novajn fortojn.

ZEBEDEO. Novajn fortojn! Kiel senpripense parolite! Novajn fortojn! Sed kial miri; tiel ja diras ankaŭ aliaj, forgesante, ke ĉiu ekscito en nia korpo kaj sango konsumas nian vivforton kaj tiu eluzo estas nekompensebla. Jam je la naskiĝo estas al ĉiu donita certa kvanto da tiu forto kaj laŭ ĝi dependas ankaŭ nia vivdaŭro kaj kiam ĝi estas eluzita la vivfadeno rompiĝas. Tio estas vero, kiun mi observas en la naturo kaj trovas konfirmata en la libroj. Tion memoradu kaj malpli ofte fleksu la brakon.

TOBIO. Certe estus bone vivi laŭ la Vorto. Sed ĉu tio okazas? La homo estas surdema, obstinema kaj malsaĝa, ĉar li ne komprenas kio utilas al li. Jes, kantoro; la malsaĝeco de la homaro estas granda kaj ĉiekonata en la mondo. Pro tio ni devas atenti al la ekzemploj.—Nun, jen estas Esko kaj Miĉjo. (Esko kaj Miĉjo envenas.)

ZEBEDEO. Ili ne longe devos atendi. (Sidiĝas kaj ekskribas.)

TOBIO. Nu, Miĉjo! Du bravaj junuloj ekiras edziĝi.

MIĈJO. Senprokraste ni devas ekiri.

TOBIO. Tuj, Miĉjo, tuj. Du bravaj junuloj, kiujn eĉ renkontanta malsata rabistaro ne timigus.

ESKO. Mi neniam timas, paĉjo.

TOBIO. Tion mi scias. Sed mi volas vin atentigi pri io. Antaŭ nelonge, kiel vi scias, oni proklamis en la preĝejo pri granda ŝtelisto, kiu ŝtelis de fremdlanda grafo multajn milojn; pripensu, se vi okaze lin renkontus sur la vojo, lin malliberigus kaj ricevus rekompencon. Kioma sumo estas promesata al kaptinto de tiu terurulo?

MIĈJO. Sepcent taleroj.

TOBIO. Sepcent taleroj! Mi diras al vi ambaŭ: akre rigardu ĉiun, kiun vi renkontas. Memoru ankaŭ lian eksteraĵon: mallonga hararo, pintbarbeto kaj nigra makulo proksime de la maldekstra naztruo, laŭ la anonco. Vizitu ankaŭ la saĝulon, loĝantan en la sama vilaĝo kiel la fianĉino de Esko. Kaj se vi renkontus tiun ŝteliston—kio estus bonŝanco—certe vi povus lin ekkapti, vi ambaŭ.

ESKO. Tuj mi ŝnurligus lin kaj facile vindus kvazaŭ infanon. Aŭ ĉu vi kredas min timi unu viron? Miĉjo, palpu tiun brakon, palpu tiun femuron, palpu tiun genuon!

MIĈJO (palpas laŭ admono de Esko). Ja—ah!

ESKO. Ja—ah, Miĉjo! Sur tiu genuo, tute nuda, mi martelfrapas la ledon. Ĉu vi kredas?

MIĈJO. Mi kredas, ke vi estas fortulo.

TOBIO. Fortega, fortega kanajlo li estas, mi tion scias.

ESKO. Rigardu tiujn vangojn; sciu, Miĉjo, tiu gorĝo ankoraŭ ne sentis guton da brando, neniam mi aperis en drinkejo, nek noktovagadis por frapi la pordojn de subtegmentaj dormejoj, kiel multaj aliaj faris; sed tiuj ja apartenas al la brutaro, kiuj fine estos lokataj maldekstre, ili apartenas al la kapraro.

TOBIO. Mi garantias, ke vi estas prava, Esko.

MIĈJO. Se mi ne eraras, Esko, vi antaŭ nelonge ankoraŭ kredis, ke la infanojn oni trovas sub planko de vaporbanejo.

ESKO. Ĝuste tion mi kredis.

MIĈJO. Kaj eĉ ankoraŭ vi ne bone scias kiamaniere la homo envenas mondon.

ESKO. En ĉi tiun pekan mondon. Ĝuste tiel.—Kion vi aŭdis pri miaj laborvizitoj en la paroĥo?

MIĈJO. Nur bonon.

ESKO. Mi ne ŝtelas, ne.

TOBIO. Kompreneble, tute ne.

ESKO. Mi ne ŝtelas. Ho ne.

ZEBEDEO. Ŝst!

TOBIO. Silentu! La kantoro skribas.

ESKO. Tion mi ne faras.

ZEBEDEO. Tobio!

TOBIO. Ĉu vi bezonas la parafon?

ZEBEDEO. Tien ĉi vi ĝin desegnu. (Tobio desegnas en la atesto sian parafon.)

MIĈJO (aparte). Kiel finiĝos la edziĝvojaĝo, mi ne scias, sed mi estas certa, ke la tuta afero koncerne la junulinon kaj ŝian mastron estis nura ŝerco, kvankam laŭ opinio de Esko severa vereco.—Nu, fariĝu kiel ajn, mi akompanos kaj administros la vojaĝmonon de la fianĉo.

ZEBEDEO. Tre bone.

TOBIO. Ĝi estas simpla kaprinhufo, sed gardu sin iu alia por desegni ĝin tien.

ZEBEDEO. Perdo de honoro.

TOBIO. Perdo de honoro kaj vizito ĉe malliberejo! Severa leĝo! Sed kiu petis false uzi parafon de iu alia? Estas nur parafo, ekzemple jena kaprinhufo, sed ĝia signifo estas grava.

ZEBEDEO. Miĉjo Vilkastus!

TOBIO. Miĉjo, desegnu vian parafon. Vi atestu, ke mi donas edziĝpermeson al mia filo.

MIĈJO. Mi atestas kaj je bezono ĵuras pri tio. (Desegnas sian parafon.)

ESKO (aparte). Ankaŭ mia parafo estos tie desegnota.

ZEBEDEO. La rajtigo do estas preta. (Al Tobio.) Mi transdonas ĝin al vi kaj vi povas ĝin transdoni al kiu vi volas; tio ne plu koncernas al mi.

TOBIO. Mi transdonas ĝin al Esko. (Donas rajtigon al Esko.)

ESKO. Vi devis skribi, kantoro, ke mi prenas tiun paŝon propravole.

ZEBEDEO. Mi skribis, kion mi skribis.

TOBIO. Ĉio estas preta, mankas nur via porvojaĝa sako, kiun vi tuj ekhavos. Mi ne estas kulpa, pro tio, ke vi devas piediri, sed vi revenos radbrue, tion mi scias. El domo de la fianĉino certe vi ricevos ĉevalon.

MIĈJO. Mi kredas, ke ili nin bone forveturigos de tie.

TOBIO. Sendube, Miĉjo. Kaj ekveturante, tion faru tiel ventege, ke la koltuko de l’ fianĉino flirtu kvazaŭ militflago, tio faros imponan kaj fieran aspekton.

MIĈJO. Ni ekveturos tiel rapidege, ke neniu okulo distingu la gefianĉojn.

TOBIO. Bone dirite, amiko mia. (Esko estas sidiĝinta apud la tablo kaj intencas desegni sian parafon en la permeso-rajtigon.) Esko, kion vi faras?

ESKO. Mia parafo devas esti en la rajtigo.

TOBIO. Esko freneziĝis. (Ektiras la rajtigon el liaj manoj.)

ZEBEDEO. Kia aroganteco, kia senhonteco!

TOBIO. Ha fuŝulo, kanajlo, aĉulo! Kiel vi vin kondutas? Stultulo!

ESKO. Se vi ne estus mia patro, mi batus vin, frapus sur vian buŝon; sed ĉar vi estas mia patro, tio estas nefarata.

ZEBEDEO. Ega malhumileco!

TOBIO. Esko, mi diras al vi: gardu vin por ke mi ne donu al vi fianĉfestan regalon, jes, tion mi diras.

ESKO. Festan regalon!—Mia kolero iom post iom boliĝas. (Ekprenas seĝon kaj ĝin ĵetas kontraŭ la plankon.) Ĉi tiu viro estas nehumiligebla. (Eliras el la ĉambro.)

TOBIO. Pro Kristo, tia knabo!

ZEBEDEO. Senhonta kaj obstina knabego.

TOBIO. Kian penon la infanoj kaŭzas! Nekredeble al ĉiu, kiu ilin ne posedas. Danku Dion, kantoro, ĉar vi restis fraŭlo.

ZEBEDEO. Vi estas prava koncerne al mi, nome rilate al tiu vidpunkto, ke mi estus severa patro, tre severa.

TOBIO. Severa patro oni ankaŭ nomas min. Sed ĉu severeco ĉiam helpas? Estas naturo, kiu altiras la pegidon al la arbo. Kaj inter la arboj en la arbaro, kvankam stilo de sama saĝa mano, tamen unuj estas rektaj, aliaj kurbaj.

ZEBEDEO. Multe dependas tamen ankaŭ de tio, ĉu dum la kreskado oni permesas kurbiĝon al la plantido.

TOBIO. Ĝuste kaj saĝe parolite. Jes, kantoro, estas kiel mi diras. Nin gepatrojn seninfanaj homoj devus kore kompati kaj honori. Sed kiu pensas pri tio? (Esko envenas.) Ĉu vi plue vidiĝas, mallertulo?

ESKO (aparte). Mi volus daŭrigi mian koleron; sed la situacio estas grava.

MIĈJO (aparte al Esko). Repaciĝu Esko!

ESKO. Mi ja klopodas bridi mian humoron. (Al Tobio.) Pardonu al mi, patro!

TOBIO. Ĉu vi tutkore petas pardonon?

ESKO. Jes, tutkore mi tion petas.

TOBIO. Nu, mi ne estas ema konservi ion »ĉe la denta kavaĵo» kaj min konduti kvazaŭ kolerega bovo. Petu ankaŭ pardonon de la kantoro.

ESKO. Pardonu min, kantoro, ne kaŝu ion en la denta kavaĵo kaj ne vin kondutu kvazaŭ kolerega bovo! Tio ne konvenas en la mondo. Konkordo kaj amikeco estas plej decaj. (Kun ekĝema voĉo.) He, jes!

TOBIO. Aŭdu, kiel li scias paroli. Kion vi, kantoro, nun diras pri li?

ZEBEDEO. Mi ne malamas lin, tute ne, sed mia opinio pri lia karaktero estas neŝanĝebla.

TOBIO. Jes, jes. Sed la ĵusa murmuro nun estu forgesata, ne eĉ unu vorton plu pri pasintaj aferoj, ni ĉiuj estu ree bonaj kamaradoj. Cetere, pro kio patro kaj filo disiĝu malamike unu de l’ alia. Kaj disiĝmomento ja ĉi tiu estas. Esko lasas sian patron kaj patrinon por firmkuniĝi kun sia edzino. Pri unu afero mi volas vin demandi en ĉeesto de atestantoj. Kion vi opiniis pri Janjo antaŭ ol Greto aperis?

ESKO. Mi estus edziĝinta kun ŝi; sed ŝi nur mokis min, nomis min strigo.

TOBIO. Mi scias, ke multaj ŝerculoj emas vin nomi naivega kaj malsaĝa; sed tio estas pro via vivmaniero, kiu incitetas ilin, ĉar ĝi ĉiam estis ĉasta kaj neriproĉinda. Sed vi posedas sanan prudenton, tion mi garantias.—Ekzamenu lin, kantoro, provu konfuzigi lin per implikaj demandoj; faru tion en nia ĉeesto!

ZEBEDEO. Pri kio mi demandu lin?

TOBIO. Ekzemple pri edziĝofesto kaj ĝia celo.

ZEBEDEO. Respondu al mi, junulo! Kio estas la celo de edziĝofesto?

ESKO. Ĝi havas plurajn celojn.

ZEBEDEO. Ĝia ĉefcelo?

MIĈJO (aparte al Esko). Ke edzo iĝu kapo de sia edzino.

ESKO. Ke edzo iĝu kapo de sia edzino.

ZEBEDEO. Sed ĝia ĉiela, ĝia solena celo?

MIĈJO (aparte al Esko). Ludo, muziko kaj brulantaj pajlogarboj.

ESKO. Ludo, muziko kaj brulantaj pajlogarboj.

ZEBEDEO. Junulo, pripensu viajn vortojn!

TOBIO. Esko!

ESKO (aparte kaj dubante rigardante Miĉjo’n). Aŭ li mensogetis al mi, aŭ li estas malsaĝulo. (Malproksimiĝas iomete de li.)

TOBIO. Demandu lin pri kreo de l’ mondo, pri Abrahamo kaj Isako.

ZEBEDEO. Mi demandas vin: el kio estas la mondo kreita?

ESKO. Ĝi estas, laŭ diro de almozuloprizorgato de Hannus, kreita el argilpeceto kaj el nenio.

ZEBEDEO. Sed el kio do estas la argilpeceto kreita?

ESKO. Nu, nu, ne tiel enprofundiĝu!—Plue, tion neniu scias, eĉ kvankam li estus tiel instruita kiel episkopoj kaj libropresistoj. Estas supernatura afero kaj la homo estas blinda, Dio helpu nin!

TOBIO. Blinda, blinda! (Marto envenas el maldekstre, en la mano ŝi portas dupartigitan sakon, kies ambaŭ partoj estas plenigitaj.) Jen via porvojaĝa nutraĵo, junuloj; kaj nun ekiru!

ESKO. Mi portas la sakon. (Ekprenas sakon de Marto kaj ĝin metas sur la ŝultron.)

MARTO. Jen al vi dekdu taleroj por vojaĝaj kaj edziĝfestaj elspezoj. (Al Esko.) Sed vi malspritulo, ĉu vi kapablus kalkuli monon?

TOBIO. Mankas al li sperto. Miĉjo zorgu pri la mono.

ESKO. Miĉjo prenu la monon, mi portas la sakon.

MARTO. Jen Miĉjo! Atentu, ke vi estu ŝparemaj. (Donas monon al Miĉjo.)

MIĈJO. Nur al necesegaj bezonoj ĝi estu uzota. (Ivaro envenas.)

ESKO (aparte). Tie Ivaro revenas de noktovagado.

MARTO (ekprenas vipon, kiu pendas sur la muro). Sentaŭgulo, kie vi ree vagadis kaj laŭ permeso de kiu? Kie vi estis?

IVARO. Ne sur malbona vojo, panjo. Mi iris por rigardi la hundidojn de Junttihuhta kaj, ĉar la vaporbanejo estis varmigita, mi restis por bani kaj pasigis la nokton ĉe la familio.

MARTO. Mi pagos vin por hundidoj kaj banoj! (Intencas lin bati.)

TOBIO (malhelpante). Marto, ni pardonu ankoraŭ al li ĉi tiun fojon. Li promesas pliboniĝi. Ĉu jes?

IVARO. Jes.

MARTO. Liaj promesoj! Li estas nia turmentisto; de vilaĝo al vilaĝo li kuras, nin hontigas kaj malprofitas.

ESKO. Eble li vizitis Junttihuhta’n por rigardi la hundidojn.

IVARO. Certe, jes. (Aparte.) Fi! la brando dolorigas mian kapon. La petolaĵoj estis tre malmoderaj en la supera tenejo de Anttila.

ESKO. Eble li ankaŭ banis tie, tio ja estis oportune.

IVARO. Vi estas prava, kaj bona estis la vaporvarmego, kvankam iom da karbohaladzo suferigas mian kapon.

MARTO. Brandhaladzo ĝi estas, fripono. Kial vi mensogas? Sed mi varmigos vian dorson.

TOBIO. Marto! Atentu ĉeeston de kantoro.

ZEBEDEO. Mia ĉeesto ne detenu vin de meritita puno, kiu, okazanta ĝustatempe, eble portos belajn fruktojn.

IVARO. Plaĉus al la kantoro vidi belajn diverskolorajn florojn sur mia dorso; tamen ŝparu miajn ŝultrojn, panjo, ankoraŭ ĉitiun fojon; mi promesas pliboniĝi laŭ mia povo.

ESKO. Nu.—Kion vi diras, Miĉjo?

MIĈJO. Mi petas pardonon al Ivaro.

ESKO. Mi ankaŭ petegas. Nenio doloriga okazu en la momento de mia adiaŭo.

MARTO. Ekiru do. Pro kio vi plu restaĉas?

MIĈJO. Nun ni ekiru.

TOBIO. Tri semajnojn depost la proksima mardo, ni atendos vian revenon. Ni aranĝos pro tio malgrandan bonvenigan salutfeston. Ni tiam eĉ dancu laŭ klarnettonoj de tajloro Andreo, kaj, se la spaco ne sufiĉos en la ĉambro, ni uzu la plataĵon ekstere. Ni esperas, ke ankaŭ vi, kantoro, nin honoru per via ĉeesto.

ZEBEDEO. Mi dankas vin.

TOBIO. Kaj Ivaro venigu el la urbo diversajn regalaĵojn. Kaj tiam montru, ke vi estas fidinda viro!

IVARO. Mi kondutos kiel eble plej bone.

TOBIO. Ĉio do estas bone! Kaj nun, junuloj, ekiru.

ESKO. Permesu, ke mi kiel adiaŭon, deklamu kelkajn versojn, verkitajn de la mortinta kaporalo.

MARTO. Adiaŭdeklamo estas nenecesa, nur ekiru.

TOBIO. Ho, Marto, ni aŭskultu! Ili estas verkitaj de la kaporalo kaj ni devas montri dankemon al lia memoro.—Nu, Esko, iu amkanto!

ESKO. Ĝi estas militkanto:

Milittrompeto sonas, Mi ĝian voĉon konas; La devo min admonas, Ĉar kapitan’ ordonas. Fariĝas la ribelo, Ektondras ferbarelo ... Ferbarelo, ĝi estas kanono ... Ĉu vi vidis, kantoro, la metalkanonojn, kiujn ia rusoj veturigis preter la preĝejon dum pasinta semajno? Kia bruo, bruego, klakado kaj krakado fariĝis!

MARTO. Fermu jam la buŝon kaj ekmarŝu, ĉu vi komprenas?

MIĈJO. Nun ni foriru, Esko.

TOBIO. Iru kun beno!

ESKO. Nun ni iru kvazaŭ pelataj de diablo.—Ĉu mi kunprenis ĉion, kion mi bezonas? Ĉu mi ion forgesas?

MARTO. Vi forgesas nenion kaj nun for pli baldaŭ ol kutime, kaj ordonu la maldiligentan Janjo’n eniri el la terpomkampo.

ESKO. Mi ordonos.—Janjo nomis min strigo.—Ĉu mi havas ĉiujn necesajn objektojn kun mi?

TOBIO. Jes jes, ĉion vi havas, Esko. Nun adiaŭ, filo mia!

ESKO. Adiaŭ! Saluton! (Miĉjo kaj Esko ekiras.)


  1. Pago al svatisto.
  2. En Finnlando edziĝo estas proklamota en tri intersekvaj dimanĉoj antaŭ la sankcio.