Saltu al enhavo

La Dormanta Princino

El Vikifontaro
La Dormanta Princino ()
Sekso kaj Egaleco, № 15 (p. 19-24)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

La Dormanta Princino

Anna Brennan, Italujo

Legantoj de SkE certe jam tute konscias pri la seksismo, kiu troviĝas en infanaj rakontoj. Tial vi eble scivolas, kial mi volas denove regurdi tiun temon. Tamen, nun kiam mi komencis mem rakonti la tradiciajn fabelojn al miaj infanoj, la problemo trafas min per nova freŝeco, kaj tio instigas min verki ĉi tiun artikolon.

Ne estas eble preteratenti la manieron laŭ kiu la tradiciaj fabeloj fortigas eksmodajn valorojn kaj stereotipojn rilate al virinoj. En la kazo de malgranda infano, kiu ankoraŭ ne formis siajn opiniojn pri tiu temo, eble la ĝusta verbo ne estus “fortigas” sed “prezentas”.

En multaj fabeloj, la ĉefaj roluloj estas bestoj. En preskaŭ ĉiuj kazoj, temas nur pri viraj bestoj, kvankam tio ne aparte necesas por la intrigo. (Mi rimarkas tion ankaŭ em netradiciaj rakontoj, inkluzive de tiuj eldonataj de Fremdlingva Eldonejo en Pekino.) La tri porkidoj ekzemple, estas ĉiuj viraj, kiel ankaŭ la malbona lupo kiu volas manĝi ilin. Simila, sed malpli konata, rakonto, temas pri La tri virkaproj, kiuj sukcesas eskapi de la terura (vir)trolo. Dum la rakontado, estas simpla afero inigi unu aŭ

du el la tri porkidoj, dum mia kvar-jara filo mem insistas, ke la mezgranda virkapro evidente devas esti Panjo.

En La tri ursoj aliflanke, rolas Urso Paĉjo, Urso Panjo kaj Ursido, por ne mencii la malican knabinon, Orbuklulino. Ĝenerale, la seksismo troviĝas ne en la rakonto mem, sed en la ilustraĵoj. La plej ŝatata matenmanĝaĵo de la tri ursoj (almenaŭ laŭ la angla versio) estas avenkaĉo. Kaj divenu, kiun ni vidas ĉe la kuirforno?

Kie inaj bestoj aperas, ili kutime havas specife “virinan” trajton. La ĉefa virto de la kokino en Ruza vulpo kaj la ruĝa kokineto estas ŝia bona dommastrumado. Ŝia bele ordigita domo estas favore komparata al la kaduka kabanaĉo de s-ro Vulpo. (Kiel sola viro, kompreneble, li ne kapablas mem ordigi sian hejmon.) Kiam la vulpo kaptas ŝin kaj metas ŝin en sakon, ŝi eskapas, ĉar ŝi ĉiam portas tondileton, kudrilon kaj fadenon en la poŝo de sia antaŭtuko. Dum la vulpo dormas, ŝi tondas truon en la sakon, kaj antaŭ ol eskapi, enmetas grandan ŝtonon kaj reflikas la truon.

Krom la bona dommastrumado, la plej grava eco de virino, laŭ tiuj rakontoj, estas ŝia beleco. Beleco ludas centran rolon en la rakonto de Neĝblankulino. Antaŭ ol ŝi naskiĝas, ŝia patrino deziras, ke ŝia haŭto estu blanka kiel neĝo, ŝiaj lipoj ruĝaj kiel sango, kaj ŝiaj haroj nigraj kiel ebono. Ŝia kruela vicpatrino ĉiutage staras antaŭ spegulo, kaj demandas, kiu en la regno estas la plej bela. Kiam Neĝblankulino plenkreskas kaj fariĝas pli bela ol la vicpatrino, tiu tuj decidas mortigi ŝin.

Tre bela estas ankaŭ la princino en La bela dormantino en la arbaro. Kiam ŝi naskiĝas, 12 feinoj venas al ŝia bapto kaj ĉiu donacas al ŝi unu virton. Tiuj donacoj estas tre signifaj: la unua donacas al ŝi belecon, la dua gracion, la tria afablecon ... Tiuj ecoj ne multe helpas ŝin kiam ŝi renkontas la malican feinon, kiu endormigas ŝin por cent jaroj. (Kiam mi rakontas la fabelon, mi kutime ŝanĝas la duan donacon al “inteligento”!)

Fakte, tiuj du fabeloj Neĝblankulino kaj La bela dormantino finiĝas en rimarkinde simila maniero. La kruela vicpatrino sukcesas venenigi Neĝblankulinon, kaj pro ŝia beleco, la sep nanoj metas ŝin en vitran ĉerkon, por ke ŝi restu ĉiam videbla. Tie princo vidas ŝin kaj enamiĝas al ŝi. Kiam liaj servistoj ekmovas la ĉerkon por forporti ĝin, la peco de venena pomo falas el ŝia buŝo, kaj ŝi reviviĝas. Tuj la princo petas ŝin edziniĝi kun li.

La bela dormantino, aliflanke, dormas dum cent jaroj pro fisorĉo de la malbona feino, ĝis finfine princo alvenas kaj, enamiĝinte al ŝi pro ŝia beleco, vekas ŝin per kiso.

Ambaŭ fabeloj finiĝas per la sama ideo: la princino kiu kuŝas pala kaj senmova kiel mortinto ĝis venas la princo. Ŝajnas, ke tiuj princinoj estas plej perfektaj dum ili kuŝas absolute pasivaj, atendante nur la tuŝon de la

princo por reviviĝi. Por la verkintoj de tiuj fabeloj, kaj por ĉiuj ilustristoj, tiu estas la kulmina momento.

Pasiveco estas ankaŭ la ĉefa karakterizaĵo de Cindrulino; pro kiu alia kialo ŝi permesus al siaj familianoj tiom mistrakti ŝin? Ŝiaj vicfratinoj kaj vicpatrino devigas ŝin fari ĉiujn domtaskojn, vesti sin per ĉifonoj kaj dormi sur pajlo. La verkisto donis al ŝi ĉiujn virtojn, kiujn oni tiutempe pleje admiris en virinoj: belecon, obeemon, mildecon, humilecon, pasivecon kaj, kompreneble, pretecon fari ĉiujn domtaskojn sen plendi. La historio ne informas nin pri kio babilis Cindrulino kun la princo dum ili dancis en la balo, sed oni emas suspekti, ke li ne enamiĝis al ŝi pro ŝia brila konversacio. Verŝajne pli imponis al li la malgrandeco de ŝiaj ŝuoj.

Rakontante pri Jaĉjo kaj la giganta fazeolujo, mi denove trovas problemon. Jaĉjo grimpas la fazeolujon ĝis li atingas landon en la ĉielo. Tie troviĝas grandega domo, kaj ekster ĝi estas giganta virino. Ŝi konsentas doni matenmanĝon al Jaĉjo, sed avertas lin, ke ŝia edzo estas ogro, kiu aparte ŝatas manĝi malgrandajn knabojn. Post ĉi tiu averto, ŝi estas ĉiam nomata “la edzino de la ogro”, do oni priskribas ŝin nur rilate al la edzo. Sed kiel eviti tion? Ŝi evidente ne estas mem ogrino, ĉar en tiu kazo ankaŭ ŝi volus manĝi Jaĉjon. Rakontante la fabelon, mi finfine decidis plu nomi ŝin, iom malelegante, “la giganta virino”.

Oni ankaŭ rimarkas en tiu rakonto, ke la giganta virino estas kvazaŭ servisto de la edzo. Kiam la ogro envenas, ŝi informas lin, ke la matenmanĝo estas preta. Ŝajnas, ke ŝi preparis ĝin por li, sed ne sidiĝas kun li por manĝi. Poste la ogro simple ordonas al sia edzino: “Edzino, portu al mi la kokinon, kiu demetas orajn ovojn”. Rakontante ĉi tiun fabelon mi iomete ŝanĝas ĉi tiujn detalojn, por ke la rilato inter la giganta virino kaj ŝia edzo pli akordiĝu kun modernaj ideoj.

La rakonto pri Jaĉjo portas min al la temo de pli subtila speco de seksismo, kiu radias tra ĉi tiuj fabeloj. Ne temas pri specifa detalo, sed pri la tuta prezento de la du seksoj. Oni rimarkas la kuraĝon kaj aŭdacon de Jaĉjo. Tri fojojn li grimpas la gigantan fazeolujon ĝis la ĉielo, malgraŭ la admonoj de lia patrino. Alveninte, li kaŝas sin en la domo de la ogro. Kiam la ogro endormiĝas post la matenmanĝo, Jaĉjo eliras el sia kaŝejo kaj ŝtelas trezoron de la tablo tuj antaŭ la dormanta ogro, kiun li finfine ankaŭ mortigas.

Kompare kun li, Orbuklulino ne faras multe. Ŝi eniras la domon de la tri ursoj kiam ili ne ĉeestas, manĝas iom da avenkaĉo, rompas seĝon, kaj endormiĝas en la lito de Ursido. Kiam ŝi vekiĝas, kaj vidas la tri ursojn, kiuj staras ĉirkaŭ la lito, ŝi estas tute terurigita kaj forkuras.

Komparu ankaŭ la rakonton pri Ruĝĉapulino. La patrino petas ŝin porti korbon de manĝaĵoj al la avino, kiu loĝas en la arbaro. La patrino aparte avertas ŝin ne vagi for de la vojo, sed Ruĝĉapulino forgesas tion, kaj estas manĝita de la lupo. Ankaŭ la avino estas manĝita de la lupo, kaj ambaŭ estas savitaj nur pro la alveno de (vir)ĉasisto, kiu mortigas la lupon kaj tranĉas ĝian stomakon por liberigi la du viktimojn. Ni bone komprenas, kio okazas al knabinoj, kiuj ne obeas sian patrinon. La malobeemo de Jaĉjo, aliflanke, estas signo de lia iniciatemo kaj portas tre pozitivajn rezultojn.

Mallonge, oni povas diri, ke en ĉi tiuj rakontoj la virinoj estas prezentataj en la rolo de belulo, virtulo, pasivulo, malkuraĝulo, dommastrino kaj viktimo. La viroj, aliflanke, estas kuraĝuloj, agantoj, iniciantoj kaj savantoj.

Unu el la malmultaj virinoj, kiuj agas en pli memstara maniero estas la kruela vicpatrino, kiu plurfoje klopodas venenigi Neĝblankulinon. Verŝajne oni tamen ne konsiderus ŝin kiel taŭgan rolmodelon por knabino! En la fino, kompreneble, ŝi ricevas sian justan punon.

Konklude, kion oni povas fari pri ĉi tiuj rakontoj, kiuj transdonas tiel eksmodajn mesaĝojn al junaj infanoj? Mi indikis la malgrandajn ŝanĝojn, kiujn mi mem faras dum la rakontado, sed tiuj ne tuŝas la pli profundan tavolon de la seksismo. Unu ebleco estas tute reverki ilin. Sed mi devas konfesi, ke mi bedaŭrus fari tion. Tiuj rakontoj ja estas tradicia parto de mia kulturo, kaj mi volas redoni ilin al miaj infanoj en pli-malpli la sama formo, kiel mi mem ricevis ilin.

Verŝajne la plej bona solvo estus ekvilibrigi ilin per aliaj rakontoj. Mi ne volas sugesti, ke oni rakontu fabelon pri la bela princo, kiu endormiĝas por cent jaroj, ĝis li estas vekita per kiso de la princino. Tio estas evidente ridinda. Sed oni ja povus rakonti, ekzemple, pri kuraĝa princino kiu forgalopas sur sia ĉevalo por mortigi drakon. Tiel oni montrus, ke ne nur princoj povas havi aventurojn. (Kaj se temus pri la filino de la gemuelistoj, oni ankaŭ montrus, ke ne nur geprincoj povas havi ilin!)

Nenio malhelpus, ke oni ankaŭ transdonu la mesaĝon en pli rekta formo, ekzemple per rakontoj pri knabinoj, kiuj ne rajtas ekiri al aventuroj pro sia ineco, sed kiuj tamen faras tion kun plena sukceso. Kredeble princino, kiu mortigus drakon, farus tion malgraŭ fortaj antaŭavertoj de siaj gepatroj.

Se en modernaj rakontoj rolas tro granda nombro da viroj aŭ virbestoj, oni povas simple ŝanĝi ĉiujn rolulojn al inoj. Unuavide, tio ŝajnas maljusta en la mala senco. Tamen, ekzistas tiom da malaj ekzemploj, ke tio apenaŭ sufiĉas por krei iom pli ekvilibran mondbildon.

Kelkaj nacilingvaj eldonejoj jam komencis eldoni neseksismajn librojn por infanoj. Nun venis la tempo traduki ilin en Esperanton.