La Germana Turisto

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

LA GERMANA TURISTO

Parolado de Sinjoro Pastro WETTERLÉ,

ĉe la ĝenerala kunveno de la Franca TOURING-CLUB

(5 dec. 1915)


Sinjoro PREZIDANTO de la RESPUBLIKO, Gesinjoroj,

La Germanoj gloras sin, ke ili posedas la organizan genion. Nenio estas pli vera. En tio kuŝas ilia forto, sed ankaù la signo de ilia malforta flanko. Efektive, se oni konsideras ilin individue, ili estas tute seniniciatemaj. Estante laù sia naturo esence senpensaj imitemuloj, ili bezonas estrojn, kiuj engrupugas kaj direktas ilin kaj kunordigas iliajn penadojn. Ne petu vi, ke ili malfermu novajn vojojn por la homa agado, ne petu, ke ili persone montriĝu trovemaj kaj elpensemaj. La eltrovojn, kiuj honoras la homaron, faras la aliaj. La Germanoj kontentiĝas ekspluatante ilin metode kaj prenante el ili sufiĉegajn profitojn. Oni permesu al mi okaze de tio rimarkigi, ke eĉ pri tiu arto de la milito, en kiu la Germanoj estas eminentaj, farinte ĝin sia ĉefa nacia industrio, ili povis nenion eltrovi. La rapidpafa kanono, la senfuma pulvo, la aeroplanoj, la submaraj ŝipoj, ĉio tio estas francaj elpensaĵoj, kiujn la imperianoj sklave kopiis, almetante tamen ĉe ties utiligado tiun obstinecon kaj persistemon, per kiu ili tiris el ili la plej eble grandan efikon. Kaj sur ĉiuj kampoj estas la samo : teoria scienco kaj praktika scienco ŝuldas al ili nur sensignifajn progresetojn. Tamen tuj kiam gravaj progresoj estas efektivigitaj alilande, la Germanoj scias, dank’al sia mirinda disciplino, tutkapti ilin kaj organizi kun detalema zorgo ilian ekspluatadon. Tiuj homoj testas kerne aneksemaj. Ili ne kontentiĝas ŝtelante provincojn, sed ili ankaù rabas la idojn kaj ŝanĝante kun ega senhonteco ilian nomon, deklaras ilin germanaj, nur pro tio, ke la Germanoj sciis tiri el ili pli multajn materialajn profitojn ol la plpensitoj. Cetere ĉu ili ne estis tiel maltimemaj, ke ili pretendis depostuli kiel kunrasanojn la plej grandajn geniulojn en la pasintaj tempoj, Rafaelon kaj Mikaelanĝelon, Johaninon d’Arc kaj Napoleonon.

Ni permesu, ke iliaj historiistoj fordonu sin al tiaj ridingegaj fantaziaĵoj. Ni nur konstatu, ’e individualismo ne ekzistas en nuntempa Germanujo, kie Prusujo, bezonanta kaj sklavanima, sciis altrudi sian krudan spiriton al la germanmiksitaj Keltoj el la sudaj kaj apudrejnaj regnoj.

Nu, bazita sur tiu ĉi apartaĵo de la nacia karaktero reve konstruiĝas la tuta ŝajna grandeco de Germanujo. Lakeema popolo (ne mi, sed la Rejnvestfala Gazeto, la plej granda pangermanista ĵurnalo, nomas ilin tiamaniere : DIENERNATUREN.), lakeema popolo obeas blinde al siaj estroj. La germano ne povas labori se li ne estas firme ĉirkaŭgvidata de ordonantoj. Eĉ en siaj amuzoj li almetas la saman metodemon. La studentoj eltrinkas siajn bierglasojn nur laù ordono. En la popolaj bierejoj estas por ĉiu tablo prezidanto, kiu reguligas la ceremoniaron de la drinkado. Ĉio estas militiste regata kaj obeemigita en tiu lando, ke la oficiro, reprezentanto de la supero klaso, estas ne nur respektata defendanto de la civilizacio, sed ankaù ĝia fina rezultato.

Kaj ĉar tiel severa organizo antaùnecesigas potencan hierarĥion, Germanujo fariĝis tradicie la kastolando, kie ĉiu regnano aù, por pli ĝuste diri, ĉiu subulo ambicias nur leviĝi ĝis la superaj societaj ŝtupoj por povi kapti parteton el la aùtoritato, superpotenci la aliajn kaj sin venĝi, per aroganteco kaj malmodesteco, pro la malfierigoj, kiujn li iam dedis suferi. Oni neniam povos scii, kiajn penadojn kaj ankaù kiajn malnoblaĵojn kapablas Germano por akiri publikan oficon, titolon, ordenon aù simple arogantan favoraĵon de siaj superuloj. La kontraùaĵo cetere ekzistas, ĉar tuj, kiam li sukcesis plialtigi je unu ŝtupo siaj samregnanoj, la elsaltulo opinias, ke li ne povas sufiĉe malŝati tiujn, kies humilan situacion li ankoraù antaùtage partoprenis.

La prusa junkro, tiu korpogardisto de la Hohenzollern’oj, mirinde profitis tiun emon de la germana popolo al sklaveco. Armeo tute maŝiniĝinta, kie nepenetreblaj muroj severe stariĝas inter la oficiro, el supera raso, kaj la soldato, simpla aùtomato, kie la redungiĝintaj suboficiroj daùrigas tradiciojn de neforigebla bruteco; universitatoj, kiuj estas komisiitaj por fleksi la junajn spiritojn sub plej perforta spirita disciplino; gimnazioj kaj popolaj lernejoj, kie la patriotisma instruo estas la ĉefa inter ĉiuj aliaj; veteransocietoj kiuj konservas la militistan emon en la amaso; naciaj sindikatoj, trustoj, kiuj ebligas al la industrio kaj al la komerco dekobligon de ilia agado; kaj super ĉio potencaj ŝovinismaj societoj, kiuj preparas, per sia laùsistema agado, la grandajn opiniomovojn kaj kunigas en harmonian tutaĵon ĉiujn naciajn energiojn: tia estas la verko de la direktantoj de la prusa politiko. Tenata en tiu timeginda meĥanismo, la Germano, kiun lia temperamento antaùinklinigas al ĉiuj cedoj, ne ekzistas plu individue; li fariĝas tute nature humila rado en la granda ŝtata maŝino, kaj li turnniĝas, turniĝas nekontraùstarante, puŝate de la unusola kaj nekontraùstarebla movanto.

Tamen, ĉar en ĉiu homo ĉiam restas instinkta bezono je sendependeco kaj mastreco, la germanaj intelektuloj trovis mirindan formulon por kontentigi ĝin ĉe siaj plej malaltaj samnacianoj. Tiel estiĝis la frenezula teorio pri la antaùdestinita raso, pri la superega popolo, pri la nacio de la mondestroj, pri tiu blondhara kaj bluokula Germano, kiun la maljuna dio komisis por sklavigi la malsuperajn rasojn kaj eltiri ilin pli efike el barbareco kaj degenerado.

Oni ofte primokis la pangermanistojn, kaj efektive al tiuj, kiuj ne konas Germanujon per longtempa restado, ŝajnis, ke la frenezeca doktrino de tiuj furiozeguloj povas varbi adeptojn nur en tre malvastaj rondoj. Nu tiu doktrino estis malrapide penetrinta en la popolajn masojn. Une diskonigita en la universitatoj, kie ĉiuj sciencoj estis speciale germaniĝintaj, ĝi baldaù fariĝis akso por la tuta oficiala instruado kaj disvatiĝis eĉ en la financistajn kaj industriistajn rondojn, same kiel en la popolajn. Estas tiel agrable aùdi ĉiutage ripeti al si, ke oni apartenas al elektita raso kaj ke al tiu raso nepre estos iam donata la universa superregado. Ankaù pri tio la pasiveco de la germana spirito, kiu facile akceptas antaŭpretajn formulojn, ne prenante por ekzameni ilin pli akurate, devis meti antaù ni veran kolektivan frenezon, cetere intencitan, pacience inokulitan al popolo da senspritaj sed ĉiam malsataj denteskrapantaj bestoj.

Jen la rezultato de tiu lerta ekzercado: antaù cent jaroj Germanujo estis nur polveraro da regnoj, nepre senpotencigita de nenoblaj rasaj vetbataloj. Malriĉa sed profitavida Prusujo sciis per perforto kaj perfido kunglui tiujn senformajn erojn en imperion, kie ĝi superregas. Ĝi altrudis al la hieraùaj venkitoj, fariĝintaj ĝiaj cedemaj sklavoj, sian rigidan disciplinon, sian supermezuran malhumilecon, siajn senkompatajn avidojn. En la nuna horo, la Bavaro kaj la Sakso, edukitaj de la prusa instruo, apenaù diferencas je la Brandenburgano kaj je la Pomerniano. Ĉie regas sama obeemo kaj ankaù ĉie la metoda dresado estigis la samajn rezultatojn. La Paĝo:Wetterlé - La Germana Turisto, 1917, Grosjean-Maupin.pdf/8 Paĝo:Wetterlé - La Germana Turisto, 1917, Grosjean-Maupin.pdf/9 Paĝo:Wetterlé - La Germana Turisto, 1917, Grosjean-Maupin.pdf/10 Paĝo:Wetterlé - La Germana Turisto, 1917, Grosjean-Maupin.pdf/11 Paĝo:Wetterlé - La Germana Turisto, 1917, Grosjean-Maupin.pdf/12 Paĝo:Wetterlé - La Germana Turisto, 1917, Grosjean-Maupin.pdf/13 Paĝo:Wetterlé - La Germana Turisto, 1917, Grosjean-Maupin.pdf/14