La Internacio (Blangarin)

El Vikifontaro
Pri la aliaj tekstoj kun la sama titolo, vidu La Internacio.
Indekso : La Internacio
de Eugène Pottier
Tradukita de Fernand Blangarin
Publikigita en Esperantaj Kantoj, Zaragoza : Esperanta Societo Paco kaj Amo, 1915


I.
Ni staru! damnitoj de l' tero!
Ni staru! malsategular'!
Racio tondras en kratero;
Finiĝas riĉegular'!
Ni estinton malaperigu!
Bazon ŝanĝos tuj la mond'!
Sklavaro! Tuj ni nin starigu!
Estu ĉio sur tera rond'!

II.
Ne estas supera savonto,
Nek Dio, nek ia regant'.
Laborantoj ni estu sorto;
Estu ni la bonagant'!
Savu ni la tutan homaron;
Al ĝi reiru la ter'!
Ni blovu mem sur forĝilaron;
De ni forĝiĝos varma fer'!

III.
La ŝtat' premegas laboranton;
Impost' kune kun la leĝar'
Favoras nur la posedanton
Malbenestu la reĝar'!
Tuj finiĝu ĉe ni la ploroj!
Egalec', jen vera leĝ'!
La pacon ne donas doloroj,
Nek la feliĉon donas reĝ'!

IV.
Malbelaj en apoteozo,
Ĉu reĝoj de minej', ferar'
Iam ajn ne estis la kaŭzo
Pri ŝtel' de l' laborantar'?
En monkestoj de tia bando
Amasiĝis multa mon'.
Eltiru ni ĝin por la lando!
Ni postulu pri la redon'!

V.
Farmistoj laboristoj estas
La granda Labora Parti',
Nur homoj la teron posedas!
Fiburĝar', for iru vi!
Se la korvoj tuj malaperos
Kaj vulturoj je l' aŭtun'
En la ĉiel' ankoraŭ regos
La nia bonfaranata sun'.

VI.
La reĝoj nin satigis fume.
For tiranoj! Pac' tie ĉi!
Armeon strik' eniru! Dume,
La armilojn rompu ni!
Se obstinas la kanibaloj
Por nin heroigi jam:
Vi, niaj karaj generaloj,
Ricevos la kuglojn iam!

Rekantaĵo (dufoje)
Jen la bataladfino!
Forton kunigu ni!
La Internacio,
Sur la mond' regu ĝi!

Trad. F. Blangarin