La Intervidiĝo kaj Nekonita Dialogo/Alfred de Vigny

El Vikifontaro
Alfred de Vigny

Grafo Alfred de Vigny (1797—1863), oficiro kaj verkisto, riĉigis la francan literaturon per kelkaj interesaj romanoj kaj teatraĵoj kaj ankaŭ per belaj poemoj.

El lia proza verkaro ni elektis du pecojn — du historiajn scenojn — kiuj bone montras lian skribmanieron kaj lian specialan lertecon, reliefigi la karakteron de historiaj personoj kaj tiel komprenigi la ideojn de unu epoko.

Ĉi tion li konstante celis, ĝenerale kun granda sukceso.

Laŭ lia opinio, bone verkita romano prezentas, eĉ pli fidele ol vera, seka rakonto, la ĝeneralan karakteron de iu tempo kaj de la homoj vivintaj en ĝi.

„Tio, kio nin interesas, estas la sinsekvo de la okazaĵoj kaj la grandaj paŝoj, kiuj forportas la homaron. Indiferentaj pri la detaloj, ni pli ŝatas ilin belaj kaj imponaj, ol simple realaj.

„Ekzamenu atente la devenon de kelkaj heroaj agoj aŭ paroloj, naskitaj oni ne scias kiamaniere, vi vidos ilin eliri tute pretaj el la onidiroj kaj el la murmuroj de la popolamaso: ili ne havas en si pli, ol ombron da vero. Tamen ili restas por ĉiam historiaj.

„Kvazaŭ por ludi, aŭ por moki la posteularon, la famo elpensas belegajn parolojn kaj ilin Paĝo:Vigny - La Intervidiĝo kaj Nekonita Dialogo, 1924, Meyer.pdf/6