La Intervidiĝo kaj Nekonita Dialogo/Nekonita Dialogo
Paĝo:Vigny - La Intervidiĝo kaj Nekonita Dialogo, 1924, Meyer.pdf/19 kiu ni estis vestotaj por la konsekra ceremonio. Dume ni servis kiel rajdistoj, sekretarioj, adjutantoj, laŭ la volo de la estro, kiu prenis tion, kion li trovis sub la mano. Li jam ŝatis plenigi per servantoj siajn antaŭĉambrojn. Ĉar la regemo neniam forlasis lin, li ne povis ne apliki ĝin eĉ en la malgravaj aferoj, kaj li turmentis la ĉirkaŭantojn per la nelacigebla ekzerco de sia ĉiam aganta volo. Li amuzis sin per mia timemo; li ludis kun mia teruriĝo kaj mia respekto. — Kelkafoje li subite vokis min, kaj vidante min eniri kun vizaĝo pala kaj konfuzita, li amuziĝis paroligante min longe, por vidi mian miron kaj konfuzi miajn ideojn.
Kelkafoje, dum kiam mi skribis laŭ lia diktado, li subite ektiris mian orelon laŭ sia kutimo kaj faris al mi neatenditan demandon pri simpla scienco, kiel geografio aŭ algebro, proponante al mi plej facilan problemon por infanoj.
Tiam estis al mi, kvazaŭ fulmo falus sur mian kapon. Miloble mi sciis tion, pri kio li demandis; mi scipovis pli ol li pensis, ofte pli ol li mem; sed liaj okuloj paralizis min.
Kiam li estis ekster la ĉambro, mi povis spiri, la sango denove kuris en miaj vejnoj, la memoro revenis al mi kaj samtempe neesprimebla honto; min ekkaptis kolerego, mi skribis tion, kion mi devus respondi al li; mi ruliĝis sur la tapiŝo, mi ploris, mi deziris mortigi min.
„Kiel!“ mi pensis; „ekzistas do kapoj sufiĉe fortaj por esti certaj pri ĉio kaj ŝanceliĝi antaŭ neniu? Homoj, kiuj amuziĝas per ĉiuspeca agado; kies sentimeco premegas la aliajn; kiuj ŝajnas teni en sia poŝo la konstante serĉatan ŝlosilon de ĉiu scio kaj povo; kiuj per tiu ŝlosilo povas laŭvole elpreni lumon kaj seneraran aŭtoritaton!“
Tamen, mi sentis, ke tio estas falsa kaj uzurpita forto. Mi ribelis, mi ekkriis: „Li mensogas! Liaj sintenado, voĉo, gestado estas nur pantomimo de aktoro, mizera parado de supereco, kies vantecon li devas scii. Ne estas eble, ke li tiel sincere kredas al si mem! Li malpermesas, ke ni ĉiuj levu la vualon, sed sub ĝi li mem vidas sin nuda, kaj kion li vidas? Mizeran sensciulon, kiel ni, kaj sub ĉio ĉi malfortan kreitaĵon.“
Sed mi ne sciis, kiamaniere malkovri la fundon de tiu maskita animo. Potenco kaj gloro ŝirmis lin ĉiuflanke; mi rondiris ĉirkaŭ li, ne sukcesante ekvidi ion; tiu histriko, ĉiam armita, ruliĝis antaŭ mi, ĉiuflanke prezentante akrajn pikilojn.
Unu tagon, tamen, la hazardo, la estro de ni ĉiuj, iom dispuŝis tiujn pikilojn kaj tra ili penetrigis momentan lumon. Unu tagon, eble la solan en sia tuta vivo, li renkontis iun pli fortan ol li, kaj dum momento li repaŝis antaŭ aŭtoritato pli granda ol la lia. Mi tion vidis kaj mi sentis min venĝita.
Jen kiel ĝi okazis:
Ni estis en Fontainebleau. La Papo ĵus alvenis. La Imperiestro, malpacience atendinta lin por la konsekro, estis akceptinta lin en kaleŝo, kiun ambaŭ eniris samtempe, ĉiu je unu flanko, laŭ etiketo ŝajne nezorgeca, sed atente prikalkulita, por ne humiliĝi, nek humiligi; itala ruzo.
Li revenis al la kastelo; tie ĉiuj svarmis. Lasinte kelkajn oficirojn en la ĉambro antaŭ la imperiestra ĉambro, mi restis sola en ĉi tiu. Mi rigardis longan tablon, kiun, anstataŭ marmoro, kovris romana mozaikaĵo.
Sur ĝi kuŝis granda amaso da petskriboj. Mi estis ofte vidinta Bonaparton eniri kaj suferigi al tiuj petskriboj strangan provon. Li prenis ilin nek laŭvice, nek hazarde; sed, kiam ilia multeco lin incitis, li pasigis sian manon de dekstre al maldekstre kaj de maldekstre al dekstre, kiel falĉisto, kaj dispuŝante ilin, li malpligrandigis la nombron ĝis 4 aŭ 6, kiujn li tiam malfermis.
Tiu ĉi speco de malŝatema ludo treege ofendis min. Tiuj paperoj de funebro kaj mizerego dispuŝataj kaj ĵetataj sur la plankon kvazaŭ forblovataj de kolera vento; tiuj senefikaj petegoj de vidvinoj kaj georfoj, sen iu alia espero, ol la maniero, en kiu la flugantaj folioj estos balaataj de la konsula ĉapelo; tiuj plorantaj folioj, malsekigitaj de familiaj larmoj, hazarde piedbatataj sub liaj botoj, same kiel la mortintoj sur la batalkampo; ĉio tio prezentis al mi la sorton de Francujo kvazaŭ pereigan loterion.
Kiel ajn granda estis la nesentema kaj malmola mano disdonanta la lotaĵojn, mi pensis, ke maljuste estas, tiamaniere fordoni al la kaprico de liaj pugnobatoj tiom da nekonataj vivoj, kiuj eble estus iam fariĝintaj tiel gloraj kiel la lia, se nur punkto de apogo estus donita al ili. Mi sentis mian koron bategi kaj ribeli kontraŭ Bonaparto, sed honteme, kiel koro de sklavo, kio ĝi efektive estis. Mi rigardis tiujn forlasitajn leterojn; neaŭdataj dolorkrioj elsaltis el iliaj profanitaj faldoj; prenante ilin, por ilin legi, kaj reĵetante ilin poste, mi faris min juĝanto inter tiuj mizeruloj kaj la estro, kiun ili donis al si kaj kiu hodiaŭ, pli firme ol iam, sidiĝos sur iliaj kapoj.
Mi tenis en mano unu el tiuj nelegitaj petskriboj, kiam la parada tamburado sciigis al mi la subitan alvenon de la Imperiestro.
Nu, vi scias, ke, same kiel oni vidas la eklumon de kanono, antaŭ ol aŭdi la pafon, oni ankaŭ ĉiam vidis lin en la sama momento, kiam oni aŭdis la bruon de lia alveno, tiel rapidaj estis liaj movoj, kaj tiel urĝa lia deziro, vivi kaj ĵetegi siajn farojn unu sur la aliajn! Kiam li alvenis rajde en korton de palaco, liaj eskortanoj apenaŭ povis lin sekvi, kaj la gardistoj de la posteno ne havis tempon por ekpreni la batalilojn, antaŭ ol li desaltis de ĉevalo kaj jam supreniris sur la ŝtuparo.
Ĉi tiun fojon li estis forlasinta la veturilon de la Papo por reveni sola, antaŭe kaj galope. Mi aŭdis liajn kalkanumojn sonori, samtempe kiel la tamburon. Apenaŭ mi havis la tempon por min ĵeti en la alkovon de granda lito kun princa balustrado, kiu servis al neniu. Feliĉe ĝi estis pli ol duone fermita per kurtenoj ornamitaj per oraj abeloj.
La Imperiestro estis tre ekscitita, li marŝis sola en la ĉambro, kiel homo malpacience atendanta. En momento li trifoje trairis la tutan longon de la ĉambro, alpaŝis al la fenestro kaj komencis tambureti sur ĝi per la ungoj.
Kaleŝo rulbruis en la korto; li ĉesis tambureti, piedfrapis du-trifoje, kvazaŭ senpacienciĝinte ĉe la vido de io tro malrapide farata, kaj subite marŝis al la pordo kaj malfermis ĝin antaŭ la Papo.
Pio VIIa eniris sola. Bonaparto tuj refermis la pordon post li, tiel rapideme kiel gardisto de malliberejo. Mi konfesas, ke mi tre teruriĝis, vidante min triope kun tiaj homoj. Tamen, mi restis senvoĉa kaj senmova, rigardante kaj aŭskultante per la tuta forto de mia spirito.
La Papo estis altkreska, kun vizaĝo longa, flava, suferaspekta, sed plena de sankta nobleco kaj de senlima boneco. Liaj nigraj okuloj estis grandaj kaj belaj; bonvola rideto duone malfermis lian buŝon, kaj lia elstaranta mentono donis al ĝi esprimon de sagaceco tre sprita kaj tre viva; tiu rideto neniel montris politikan sekecon, sed nur kristanan bonecon. Blanka ĉapeto kovris liajn longajn harojn, nigrajn, sed striitajn de larĝaj arĝentaj tufoj. Li portis kvazaŭ nezorgece sur sia kurba dorso longan mantelon el ruĝa veluro, kaj lia robo pendis sur liaj piedoj. Li eniris malrapide, kun la kvieta kaj singardema paŝado de maljuna virino. Li venis sidiĝi, mallevante la okulojn, sur unu el la grandaj romanaj seĝegoj, oritaj Paĝo:Vigny - La Intervidiĝo kaj Nekonita Dialogo, 1924, Meyer.pdf/25 Paĝo:Vigny - La Intervidiĝo kaj Nekonita Dialogo, 1924, Meyer.pdf/26 Paĝo:Vigny - La Intervidiĝo kaj Nekonita Dialogo, 1924, Meyer.pdf/27 Paĝo:Vigny - La Intervidiĝo kaj Nekonita Dialogo, 1924, Meyer.pdf/28 Paĝo:Vigny - La Intervidiĝo kaj Nekonita Dialogo, 1924, Meyer.pdf/29 Paĝo:Vigny - La Intervidiĝo kaj Nekonita Dialogo, 1924, Meyer.pdf/30 Paĝo:Vigny - La Intervidiĝo kaj Nekonita Dialogo, 1924, Meyer.pdf/31 Paĝo:Vigny - La Intervidiĝo kaj Nekonita Dialogo, 1924, Meyer.pdf/32 Paĝo:Vigny - La Intervidiĝo kaj Nekonita Dialogo, 1924, Meyer.pdf/33 Paĝo:Vigny - La Intervidiĝo kaj Nekonita Dialogo, 1924, Meyer.pdf/34 Paĝo:Vigny - La Intervidiĝo kaj Nekonita Dialogo, 1924, Meyer.pdf/35 Paĝo:Vigny - La Intervidiĝo kaj Nekonita Dialogo, 1924, Meyer.pdf/36 postulis de sia malliberulo, sed ke li faris al si tiun plezuron: ne cedi en la duopa renkontiĝo, kaj, lasinte sin surprize ekregi de kolera movo, kurbigi la malliberulon per la laceco, la timo kaj ĉiuj malfortoj, kiuj kaŭzas neklarigeblan emocion sub la palpebro de maljunulo. — Li volis, ke lia estu la lasta vorto, kaj li eliris, nenion plu dirante, tiel subite, kiel li estis enirinta. Mi ne vidis, ĉu li salutis la Papon. Tion mi ne kredas.