La Karavano/La Historio pri Malgranda Muk

El Vikifontaro
La Savo de Fatme Indekso : La Karavano
de Wilhelm Hauff
Tradukita de J. W. Eggleton
La Historio pri Malgranda Muk
La Fabelo pri la Falsa Princo


La Historio pri Malgranda Muk

En Niceo, mia kara naskurbo, loĝis iam homo, kiun oni nomis Malgranda Muk. Kvankam mi estis tiam tre juna, mi ankoraŭ memoras lin bone, precipe pro tio, ke estas li, al kiu mi dankas la teruran bastonadon, per kiu regalis min foje mia patro. Kiam mi konatiĝis kun li, li estis jam grandaĝulo; tamen li havis nur tri aŭ kvar futojn da alto. Krom tio, li havis eksteraĵon tre strangan; ĉar lia korpo, kvankam malgranda kaj delikata, devis porti kapon multe pli grandan kaj pli dikan, ol la kapo de ordinara mortemulo. Li loĝis tute sola en granda domo: eĉ sian kuiradon li faradis propramane. Nur unu fojon en kvar semajnoj li iradis promeni; kaj nur la fuma kolonego, kiu ĉiutagmeze supreniris el lia kameno, sciigadis al liaj samurbanoj, ĉu li vivas aŭ mortis. Oni ofte lin vidis vespere tien kaj reen irantan supre sur lia domo, kaj tiam, suprenrigardante de sur la strato, oni povis tre bone imagi al si, ke sola lia granda kapo ĉirkaŭkuradas sur la tegmento. Mi kaj miaj ludkamaradoj estis senkompataj buboj, kiuj ĝojis moki kaj kolerigeti aliajn; sekve, ĉiufoje kiam Malgranda Muk eliris promeni, tio estis por ni vera festokazo. En la difinita tago ni kolektiĝadis antaŭ lia domo, por tie atendi, ĝis li elvenos; kaj fine, kiam malfermiĝis la pordo kaj elrigardis unue la granda kapo kun la ankoraŭ pli granda turbano, kiam postvenis la cetera korpeto, vestita per eluzita manteleto, vasta pantalono kaj larĝa zono, ĉe kiu pendis longa ponardo, — tiel longa, ke oni ne sciis, ĉu Muk alkroĉiĝas al la ponardo aŭ la ponardo al Muk, — kiam li tiel eliris el la domo, ekbruis la aero pro nia ĝoja kriado, ni ĵetis supren niajn ĉapojn kaj ekdancis ĉirkaŭ li kiel frenezaj. Siavice, Malgranda Muk faris al ni seriozan kapsaluton kaj, per malrapidaj paŝoj, ekmarŝis tra la strato. Survoje li trenadis iom la piedojn, ĉar li surhavis grandajn, larĝajn pantoflojn, kiajn mi neniam vidis antaŭe. Ni infanoj kuradis post li, kriante senĉese: "Malgranda Muk, Malgranda Muk!" Ni ankaŭ havis gajan versaĵeton, kiun ni kantis iufoje pro lia honoro; jen ĝia teksto:

"Muk, Muk, Malgranda Muk! Loĝas vi en granda domo; Estas brava eta homo; Unu fojon en monato Promenadas sur la strato; Grandkapulo, turnu vin! Kuru, Muk, kaj kaptu nin!"

Tiamaniere ni jam ofte amuziĝis, kaj kun honto mi devas konfesi, ke la plej forte incitadis lin mi, ĉar ofte mi ektiris lin je lia manteleto, kaj foje mi de malantaŭe metis la piedon sur lian grandan pantoflon, ke li falis sur la vizaĝon. Unuamomente mi trovis tion ekstreme ridinda; sed ĉesis mia ridado, kiam mi rimarkis, ke Malgranda Muk sin direktas al la domo de mia patro. Kaj efektive, jen li tien eniris, kaj sufiĉe longan tempon li tie restis. Mi kaŝis min proksime de l' pordo, kaj vidis lin reeliri en akompano de mia patro, kiu tre respektoplene lin tenis je la mano kaj, multfoje kliniĝante, adiaŭis ĉe la pordo. Al mi estis ne tute trankvile en la koro, kaj longatempe mi restis en mia kaŝejo. Sed fine elpelis min la malsato, kiun mi timis multe pli, ol batojn; kaj humila, kun klinita kapo, mi aperis antaŭ mia patro. "Mi aŭdis, ke vi ofendis la bonan Muk'on," li parolis, per tono tre serioza; "nu, mi nun rakontos al vi la historion de tiu ĉi Muk, ĉar mi ne dubas, ke, kiam ĝi estos de vi konata, vi jam ne ridos lin plu. Sed antaŭ kaj post la rakonto vi devos ricevi la kutiman." La "kutima" estis dudek kvin batoj, kiujn li ĉiam tre kaj tre konscience elkalkuladis sur mia dorso. Li do prenis sian longan piptubon, deŝraŭbis ĝian sukcenan buŝpecon kaj prilaboris min pli senindulge ol iam antaŭe. Kiam la dudek kvin estis plennombre pagitaj, li ordonis al mi atenti kaj ekrakontis la historion pri Malgranda Muk.

La patro de Malgranda Muk, kies ĝusta nomo estas Mukra, estis respektata, sed malriĉa homo, ĉi tie en Niceo. Li vivis preskaŭ tiel same ermite, kiel nuntempe lia filo. Tiun ĉi li tute ne amis, ĉar li hontis lian pigmean staturon, kaj tial li lasis lin pliaĝiĝi en granda senscieco. Ankoraŭ en sia dek-sesa jaro Malgranda Muk estis facilanima infano; kaj la patro, homo serioza, ne ĉesis lin riproĉi, ke li, kiu jam de longe ne plu devus porti siajn ŝuojn de infano, estas ankoraŭ tiel naivega kaj malsprita.

Sed okazis foje, ke la maljunulo falis ie malsupren, sin tiel grave vundante, ke li baldaŭ poste mortis; kaj nun Malgranda Muk sin trovis sola en la mondo, senhava kaj senscia. La senkompataj parencoj, al kiuj la formortinto ŝuldis pli, ol kiom li povis repagi, forpelis la malfeliĉuleton el la domo kaj konsilis al li eliri en la mondon, por elserĉi sian feliĉon. Malgranda Muk respondis, ke li jam estas preta por la vojaĝo; kaj ĉar nenion plu li petis por si, krom la vestaro de l' patro, oni plenumis lian deziron. Lia patro estis altkreska kaj vastkorpa viro; sekve la vestoj tute ne almezuriĝis al la filo. Sed Muk baldaŭ elpensis rimedon: li detranĉis de la vestoj tiom da ŝtofo, por malplilongigi ilin laŭbezone, kaj poste li ilin surmetis. Sed pri la same necesa malplilarĝigo li tute forgesis; kaj el tio rezultas tiu stranga vestaro, kiun oni ankoraŭ hodiaŭ povas vidi sur li; la granda turbano, la larĝa zono, la ampleksa pantalono, la blua manteleto, ĉio ĉi tio estas heredaĵoj de lia patro, kiujn li depost tiu tempo surportas ankoraŭ. Fine, alliginte al sia zono la longan Damaskan ponardon de l' patro kaj preninte bastoneton en la manon, li trapaŝis tra la pordego de la urbo kaj ekforiris "en la mondon."

Ĝoje li vojiris antaŭen la tutan tagon, ĉar ĉiuokaze li ja volis elserĉi sian feliĉon. Ĉiufoje kiam li ekvidis sur la tero vitropeceton, brilantan sub la sunaj radioj, li nepre eklevis ĝin kaj metis en sian poŝon, kredante, ke ĝi ŝanĝiĝos en plej belan diamanton. Ekvidinte en la malproksimo la kupolojn de moskeo, brilegantajn kiel fajro, aŭ lagon lum-reĵetantan kvazaŭ spegulo, li ekrapidis tien kun koro plena de ĝojo, ĉar li kredis, ke li venas en ensorĉitan landon. Sed ho ve! Malaperis tiuj trompobildoj, kiam li iom pli proksimiĝis; kaj baldaŭ tro baldaŭ rememorigis lin lia laceco kaj lia malsate doloranta stomako, ke li ankoraŭ sin trovas en lando de mortemuloj. Dum du tagoj li tiel vojaĝis, malsata kaj malĝoja, kaj jam li ekmalesperis trovi sian feliĉon. Kampaj fruktoj estis lia sola nutraĵo; la malmola tero — lia nokta kuŝejo. Fine, la trian tagon matene, li ekvidis de sur monteto grandan urbon. Sur ĝiaj muroj kaj turoj brilege lumis la kvaronluno, dum gajaspektaj flagoj flirtadis sur la tegmentoj kaj ŝajnis fari signon al Malgranda Muk, ke li alproksimiĝu. Mirigita, li haltis kaj longe rigardis la urbon kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn. "Jes," li diris al si mem, "tie Malgranda Muk trovos sian feliĉon, tie aŭ nenie"; kaj, malgraŭ sia laceco, li eksaltis de ĝojo. Li kolektis siajn fortojn kaj ekiris pluen al la urbo. Sed kvankam ĝi ŝajnis tute proksima, li ne povis ĝin atingi antaŭ la tagmezo, ĉar liaj mallongaj kruretoj preskaŭ rifuzis lin porti, kaj ofte en la ombro de palmo li devis sidiĝi ripozi. Fine li alvenis antaŭ la pordegon. Li ordigis sian manteleton, pli bele ĉirkaŭligis la turbanon, pli larĝe alĝustigis la zonon kaj alkroĉis pli oblikve la longan ponardon; poste li forviŝis de sur siaj ŝuoj la polvon, prenis sian bastoneton en la manon kaj eniris kuraĝe tra la urba pordego.

Li jam trapasis kelke da stratoj, sed nenie malfermiĝis por li eĉ unu dompordo, nenie oni vokis laŭ lia espero: "Venu, Malgranda Muk! manĝu kaj trinku ĉe ni kaj ripozigu la etajn piedojn!"

Antaŭ granda bela domo li nun haltis kaj rigardis ĝin per sopiroplenaj okuloj, kiam malfermiĝis unu el la fenestroj kaj maljuna virino sin klinis eksteren kaj vokis, kvazaŭ kantante:

"Envenu, envenu, Ni gaje festenu; Bongusta la kaĉo; Vi manĝos kun plaĉo; Farita el gri', Kuirita por vi, Najbaroj, la kaĉo atendas ĉe mi!"

La pordo de l' domo malfermiĝis, kaj Muk vidis eniri multegon da hundoj kaj katoj. Dum kelkaj momentoj li staris sendecide, ĉu li sekvu la inviton; sed fine li faris al si kuraĝon kaj eniris en la domon. Antaŭiris lin du katidoj, kaj ĉi tiujn li decidis sekvi, ĉar kredeble ili pli bone scias, ol li, kie estas la kuirejo.

Kiam li atingis la supron de l' ŝtuparo, renkontis lin tiu sama maljuna virino, kiun li jam vidis elrigardantan tra la fenestro. Ŝi rigardis lin tre malafable kaj demandis, kion li volas. "Vi ja ĉiun invitis al via kaĉo," respondis Malgranda Muk, "kaj ĉar mi estas tiom malsata, mi do venis." La maljunulino ekridis kaj diris: "De kie vi venas, stranga hometo? La tuta urbo scias, ke mi kuiradas por neniu krom miaj karaj katoj; kaj kelkfoje, kiel vi vidas, mi invitas najbarojn kunmanĝi kun ili." Malgranda Muk rakontis al ŝi, kiel mizera estis lia vivo depost la morto de lia patro, kaj petis ŝian permeson fariĝi hodiaŭ tablogasto de l' katoj. La virino, al kiu tre plaĉis la nekaŝema rakonto de la simplanima Muk, konsentis, ke li sidiĝu ĉe ŝia tablo, kaj donis al li sate da manĝaĵo kaj trinkaĵo. Kiam li estis satiĝinta kaj refortiĝinta, ŝi longe observis lin kaj poste diris: "Malgranda Muk, restu ĉe mi en mia servo; vi havos nur malmulte da laboro, kaj mi regalos vin bone." Malgranda Muk, al kiu la kata kaĉo estis treege bongusta, akceptis la proponon kaj tuj fariĝis servisto de Sinjorino Ahavzi. La devoj de lia ofico estis facilaj sed neordinaraj. Sinjorino Ahavzi havis du katojn kaj kvar katinojn. Al tiuj ĉi bestoj Malgranda Muk devis ĉiumatene kombi la felon kaj froti per bonodoraj oleoj; ĉiufoje kiam la mastrino eliris en la urbon, li devis zorgi pri la katoj; kiam ili volis tagmanĝi, li devis meti antaŭ ili la pladojn; kaj ĉiunokte li kuŝigis ilin sur silkaj kusenoj kaj ĉirkaŭvolvis per veluraj kovriloj. Plie, estis en la domo kelke da malgrandaj hundoj, al kiuj li devis servadi; sed tiuj ĉi postulis malpli da priatentado, ol la katoj, kiujn Sinjorino Ahavzi traktadis kiel proprajn infanojn. Cetere, Malgranda Muk vivis tute same solece, kiel en la domo de sia patro, ĉar, krom la mastrino, li vidis dum la tuta tago nur hundojn kaj katojn. Dum kelka tempo estis al li tre bone en la nova hejmo; ĉiam li havis plene da manĝaĵo kaj malmulte da laboro, kaj la maljunulino ŝajnis tute kontenta pri li. Sed iom post iom la katoj fariĝis malbonkondutaj: kiam la maljunulino forestis el la domo, ili ĉirkaŭsaltadis en la ĉambro kiel frenezaj, disĵetadis ĉion, kio baris al ili la vojon, kaj disrompis multe da belaj vazoj. Sed tuj, kiam ili ekaŭdis sian mastrinon suprenvenantan sur la ŝtuparo, ili forrampadis sur siajn kusenojn kaj svingadis la voston, kvazaŭ nenio okazis. Sinjorino Ahavzi koleriĝadis, kiam ŝi vidis sian ĉambron tiel ruinigita, kaj kulpigadis Muk'on pri ĉio; li tiam vane asertis sian senkulpecon: al siaj katoj, kiuj ja havis mienon tiel senpekan, ŝi kredis pli, ol al sia servisto.

Tre malĝoja pro tio, ke ankaŭ ĉi tie li ne trovis sian feliĉon, Malgranda Muk decidis eksiĝi el la servo de Sinjorino Ahavzi. Sed ĉar la sperto instruis al li, jam dum lia unua vojaĝo, kiel malfacile estas vivi sen mono, li nun ekpensis, per kia rimedo li povas havigi al si la salajron, kiun ĉiam lia mastrino al li promesis, sed neniam donis. En la domo de Sinjorino Ahavzi estis ĉambro, kiu ĉiam restis ŝlosita, kaj kies internon li neniam vidis, kvankam li jam ofte aŭdis la virinon ĉirkaŭbruadi malantaŭ la pordo. Multe li donus por tio, se li povus ekscii, kion ŝi tenas tie kaŝita; kaj nun, dum li pensis pri sia vojaĝa mono, venis al li en la kapon, ke eble tie troviĝas kaŝitaj la trezoroj de l' virino. Sed ĉiam la pordo restis ŝlosita, kaj estis al li neeble atingi la trezorojn.

Foje, matene, kiam Sinjorino Ahavzi estis elirinta, unu el la hundetoj, kiun ŝi ĉiam duonpatrine traktadis, sed kies favoron Malgranda Muk plejaltagrade akiris al si per ĉiuspecaj amservoj, kaptis lin je lia vasta pantalono kaj forte tiradis, kvazaŭ por diri, ke Muk ĝin sekvu. Muk, kiu amis ludi kun la hundeto, sekvis ĝin; kaj jen kondukis lin la hundeto en la dormoĉambreton de Sinjorino Ahavzi kaj antaŭ malgrandan pordon, kiun li tie neniam vidis antaŭe. La pordo estis duone malfermita. La hundeto eniris, kaj Muk ĝin sekvis. Miris kaj ĝojis la malgrandulo, sin trovante nun en la ĉambro, kiu jam de longe estis la celo de liaj deziroj. Li esploris ĝin de ĉiuj flankoj, esperante trovi monon, sed trovis nenion krom malnovaj vestaĵoj kaj vazoj strange formitaj. Unu el ĉi tiuj vazoj kaptis lian apartan atenton. Ĝi estis el kristalo, kun belaj entranĉitaj figuraĵoj. Li eklevis ĝin kaj turnadis en ĉiuj direktoj. Sed, ho teruro! Li ne rimarkis, ke ĝi havas kovrilon nur malfirme surmetitan. La kovrilo defalis sur la plankon kaj disrompiĝis je milo da pecetoj.

Dum longa tempo Malgranda Muk staris tie, kvazaŭ senviva de teruro. Nun lia sorto estis decidita; nun li nepre devis forkuri, alie la maljunulino lin certe batus ĝismorte. Li do decidis komenci senprokraste la vojaĝon, sed antaŭe li ĉirkaŭrigardis ankoraŭ unu fojon, ĉu ne utilus al li dum lia marŝado tiu aŭ alia havaĵo de Sinjorino Ahavzi. Subite renkontis liajn okulojn paro da grandegaj pantofloj; verdire, ili tute ne estis belaj; sed liaj propraj ŝuoj jam ne povis plu vojaĝi; kaj, krom tio, allogis lin tiuj pantoflegoj ĝuste pro sia grandeco, ĉar se li ilin surhavus, espereble vidus el tio ĉiuj lin rigardantaj, ke li jam ne portas plu siajn ŝuojn de infano! Siajn proprajn pantofletojn li do rapide demetis kaj surmetis la grandajn. Poste, ekvidinte en angulo promenadan bastoneton kun bele skulptita leonokapo, kaj opiniante, ke ĝi tie ne havas sufiĉe por fari, li ankaŭ ĉi tion proprigis al si, kaj forrapidis el la ĉambro. Li tuj kuris en sian propran ĉambreton, surmetis sian manteleton kaj la patrodevenan turbanon, alkroĉis al sia zono la ponardon kaj, kiel eble plej rapide, elkuris el la domo kaj for el la urbo. Lia timo antaŭ la maljunulino igis lin kuri kaj kuri, ĝis liaj fortoj preskaŭ finiĝis. Antaŭe neniam li kuris tiel rapide; eĉ ŝajnis al li, kvazaŭ li ne povas ĉesi kuri, kvazaŭ nevidebla potenco peladas lin pluen. Fine venis al li la penso, ke sendube la pantofloj havas ian specialecon, ĉar ili ĵetegis sin senhalte antaŭen, lin kunfortrenante. Per ĉiuj eblaj rimedoj li penis haltigi ilin; sed nenio helpis, ĝis fine, en terura korpremiĝo, li kriis al si mem, kvazaŭ al ĉevalo; "Pru! halt'! pru-u-u!" Nun haltis tuj la pantofloj, kaj Muk sin ĵetis, ellaciĝinta, sur la teron.

La pantofloj ĝojigis lin treege; ĉar nun ja fine li akiris al si, per siaj servoj, ion, kio povas utili al li en la mondo, por trovi lian feliĉon. Sed, malgraŭ sia ĝojo, li endormiĝis pro laceco; ĉar la korpeto de Malgranda Muk, pro la peza kapo, kiun ĉiam ĝi devis kunporti, ne povis multe elteni. Dum li dormis, aperis al li en sonĝo la sama hundeto, kiu, en la domo de Sinjorino Ahavzi, helpis lin akiri la pantoflojn, kaj parolis: "Kara Muk, vi ankoraŭ ne bone komprenas la uzadon de viaj pantofloj. Sciu, ke se vi vin turnos en ili tri fojojn sur la kalkanumo, vi povos flugi, kien ajn vi nur volos. Kaj per la bastoneto vi povas trovi trezorojn, ĉar ĉie, kie oro estas enterigita, ĝi frapos trifoje la teron; por arĝento, dufoje." Tiel sonĝis Malgranda Muk. Revekiĝinte, li pripensis la mirigan sonĝon kaj decidis ekprovi la aferon. Li surmetis la pantoflojn, levis unu piedon kaj komencis sin turni sur la kalkanumo. Sed kiu iam provis plenumi ĉi tiun lertaĵon trifoje intersekve en gigante vasta pantoflo, tiu ne miros pro tio, ke Malgranda Muk ne tuj sukcesis, precipe konsiderante, ke lia peza kapo transklinis lin jen sur unu flankon, jen sur la alian.

Kelke da fojoj la kompatindulo falis forte sur la nazon; tamen li ne lasis sin senkuraĝigi, sed ripetis la provon, ĝis li fine sukcesis. Kiel rado li turniĝis sur sia kalkanumo, ekdeziris sin en la plej proksiman urbon, kaj — ekveturis la pantofloj supren en la aeron, kuregis ventorapide tra la nuboj, kaj antaŭ ol Malgranda Muk povis konscii, kio fariĝas kun li, li jam sin trovis sur granda foirejo, kie staris multe da budoj kaj sennombraj multokupataj homoj iradis tien kaj reen. Komence li iom promenis tra tiu ĉi popolamaso; sed baldaŭ li trovis ĝin pli konsilinda, sin direkti en straton malpli movoplenan, ĉar sur la foirejo oni piedpremis liajn pantoflojn, ke li ofte falŝanceliĝis, kaj nur kun granda peno prosperis al li eviti la batojn de tiu aŭ alia, kun kiu kunpuŝiĝis lia elstareganta ponardo.

Nun Malgranda Muk serioze pripensis kion fari, por enspezi iom da mono. Li ja havis bastoneton, kiu malkovrus al li sekretajn trezorojn; sed kie li trovos la lokon, kie kuŝas subtere oro kaj arĝento? En okazo de bezono li povus sin montri ekspozicie, por sin riĉigi je kelke da groŝoj; sed por tio li ja estis tro fiera. Fine li rememorigis al si la rapidecon de siaj piedoj. Eble, li diris al si en la pensoj, miaj pantofloj povos subteni mian vivon; kaj li decidis dungigi sin kiel kurieron. Esperante, ke plej bone pagus tiajn servojn la reĝo de la urbo, li demandis pri la vojo al la palaco. Antaŭ la pordo de l' palaco estis gardostaranto, kiu demandis lin, kion li serĉas ĉi tie. Je lia respondo, ke li serĉas oficon, oni kondukis lin al la estro de la sklavoj. Al tiu ĉi lasta li sciigis sian deziron kaj petis lin, ke li havigu al li oficon inter la reĝaj kurieroj. La sklavestro mezuris lin per sia rigardo de la kapo ĝis la piedoj kaj parolis: "Kiel? Kun tiaj piedetoj, kiuj havas apenaŭ la longon eĉ de unu manstreĉo, vi volas esti reĝa kuriero? For de ĉi tie! Kun tiaj malsaĝuloj mi ne havas tempon por ŝerci." Malgranda Muk certigis lin, ke li parolis tute serioze, kaj ke li estas preta fari konkurskuron kontraŭ la plej rapidpieda kuriero. La sklavestro trovis la aferon treege ridinda; tamen li ordonis, ke li tenu sin prete vetkuri jam antaŭ la vespero, kondukis lin en la kuirejon kaj zorgis, ke oni donu al li sufiĉe da manĝaĵoj kaj trinkaĵoj. Li mem iris al la reĝo kaj rakontis al li pri la malgranda homo kaj lia propono. La reĝo estis gajhumora sinjoro kaj ĝojis multe, ke la sklavestro retenis Malgrandan Muk'on por celo de amuzo. Li ordonis al li, ke li faru sur granda herbejo malantaŭ la palaco la necesajn aranĝojn, por ke la tuta kortego povu bone kaj komforte rigardi la kuradon; kaj denove li admonis, ke oni bone regalu la hometon. La reĝo rakontis al siaj princoj kaj princinoj, kian spektaklon ili havos hodiaŭ vespere. Tiuj ĉi rerakontis ĝin al siaj servistoj; kaj kiam alproksimiĝis la vespero, regis ĉe la kortego kaj en la urbo plej ĝoja ekscito kaj ĉiuj, kvazaŭ torento, direktiĝis amase al la herbejo, kie oni jam starigis tribunojn, por vidi kuradi la fanfaroneman hometon.

Kiam la reĝo kaj liaj filoj kaj filinoj sidiĝis sur la tribuno, Malgranda Muk elpaŝis sur la herbejon kaj faris antaŭ la geeminentuloj treege gracian riverencon. Ĝojokrioj eksonis de ĉiuj flankoj, kiam la malgrandulo aperis: tian strangan figuron oni tie neniam vidis antaŭe. La korpeto kun la giganta kapo, la manteleto kaj la vasta pantalono, la longa ponardo en la larĝa zono, la malgrandaj piedetoj en la grandegaj pantofloj — vere, ĉio tio aspektis tro komike, por ke oni ne eksplodu per rido. Tamen Malgranda Muk ne lasis sin konfuzi per ilia ridado. Li stariĝis tie fiere, apogante sin sur sia bastoneto, kaj atendis sian kontraŭulon. La sklavestro jam elektis, laŭ la deziro de Muk mem, la plej rapidpiedan el la reĝaj kuristoj. Tiu ĉi fine elpaŝis, stariĝis flanke de l' malgrandulo, kaj ambaŭ atendis la signalon. Nun, laŭaranĝe, eksvingis Reĝidino Amarza sian vualon, kaj, kvazaŭ du sagoj, forpafitaj al la sama celo, ekflugis ambaŭ vetkurantoj tra la herbejo.

Tuj ĉe la komenco la reĝa kuristo antaŭiĝis je sufiĉe granda interspaco, sed Muk lin sekvis ĉaskurege per siaj pantoflo-kuriloj, atingis lin, preterpasis, kaj jam de longe staris ĉe la celo, kiam la alia, senspira, alvenis. Kvazaŭ glaciiĝinte pro miro, la rigardantoj silentis dum kelkaj momentoj; sed kiam unua la reĝo ekplaŭdis per la manoj, hurais la popola amaso kaj ĉiuj ekkriis: "Vivu la venkinto de l' vetkuro! Vivu Malgranda Muk!"

Dume oni alkondukis Malgrandan Muk'on, kiu ĵetis sin teren antaŭ la reĝo kaj parolis: "Plejpotenca reĝo! nur malgrandan prezenton de mia arto mi ĵus faris; volu nun favore permesi, ke oni donu al mi oficon inter viaj kurieroj." — "Ne," respondis al li la reĝo, "vi estos mia korpokuristo kaj plej intima servisto, kara Muk; cent ormonerojn vi ĉiujare ricevos kiel salajron; kaj ĉe la tablo de miaj plej altaj servistoj vi manĝos."

Nun kredis nia Muk, ke fine li ja trovis la tiel longe serĉitan feliĉon, kaj ĝoje kaj gaje estis al li en la koro. Krom tio, li ĝuis la apartan favoron de la reĝo, ĉar tiu ĉi konfidadis al li siajn plej urĝajn kaj sekretajn komisiojn, kiujn Muk plenumadis kun plej perfekta precizeco kaj neimagebla rapideco.

Tamen tute ne amis lin la ceteraj servistoj de l' reĝo; ili koleradis pro tio, ke hometo, kiu ja taŭgas por nenio krom rapida kurado, arogas al si sola la favoron de ilia sinjoro. Tial ili organizis kontraŭ li multe da konspiroj; sed ĉiuj ĉi konspiroj malsukcesis kaŭze de l' granda konfido, kiun havis la reĝo al sia Sekreta Ĉef-Korpokuristo (ja: eĉ ĝis ĉi tiu alta rango li sin levis en tiel malmulte da tempo!).

Muk, kiu bone rimarkis, ke oni agitadas kontraŭ li, tute ne volis sin venĝi; por tio li ja estis tro bonkora; kontraŭe, li pripensis rimedojn, por fariĝi amata de siaj malamikoj kaj necesega por ili. Fine li rememorigis al si sian bastoneton, pri kiu en sia feliĉo li jam ne pensis plu; se li trovos trezorojn, li diris al si en la pensoj, la sinjoroj ja tiam eksentos por li iom pli da inklino. Jam ofte li aŭdis, ke la patro de l' nuna reĝo enterigis multajn el siaj trezoroj, kiam la malamikoj enfalis en lian landon: oni ankaŭ diris, ke li en tiu tempo mortis, ne povinte sciigi al sia filo sian sekreton. De nun Malgranda Muk kunportis ĉiam kaj ĉie sian bastoneton, esperante, ke iafoje li preterpasos la lokon, kie la mono de l' mortinta reĝo estas enterigita. Unu vesperon, okaze veninte en malproksiman parton de l' palaca ĝardeno, kiun li malofte vizitadis, subite li sentis, kiel la bastoneto en lia mano ekmoviĝas. Tri fojojn ĝi frapis la teron. Nun li eltiris sian ponardon, faris kelke da signoj en la arbojn ĉirkaŭstarantajn kaj reenŝteliĝis en la palacon. Tie li havigis al si fosilon, kaj, atendinte la nokton, li eliris, dum favorkovris lin la mallumo, plenumi sian entreprenon.

Sed la elfosado de l' trezoro faris al Muk pli da klopodo, ol kiom li atendis. Liaj brakoj estis ja multe tro malfortaj, sed granda kaj peza lia fosilo; kaj ĉirkaŭ du horojn li devis labori, por fari fosaĵon nur du-tri futojn profundan. Fine lia fosilo ekfrapis ion malmolan, kiu eksonis kiel fero. Ĉe tio li fosis ankoraŭ pli diligente, kaj baldaŭ li elterigis grandan feran kovrilon. Malsuprenirinte en la fosaĵon, por vidi, kio kuŝis sub la kovrilo, li trovis grandan urnon plenplenan de oraj moneroj. Sed ĉar liaj malgrandaj fortoj tute ne sufiĉis por suprenlevi la urnon, li do metis en sian pantalonon kaj en sian zonon nur tiom da moneroj, kiom li povis porti, kaj ankaŭ sian manteleton li plenigis per oro. Poste, li zorge rekovris la urnon kaj surŝarĝis sur sian dorson la plenigitan manteleton. Sed vere, sen tio, ke li havis sur siaj piedoj la famajn pantoflojn, li neniam formoviĝus de la loko, ĉar terure premegis lin la ŝarĝo de la oro. Tamen li sukcesis atingi nerimarkite sian ĉambron kaj kaŝis tie sian oron sub la kusenojn de sia kanapo.

Kiam Malgranda Muk sin vidis posedanto de tiom da oro, li kredis, ke nun ja ĉio ŝanĝiĝos, kaj ke li akiros al si el inter siaj kortegaj malamikoj multe da protektantoj kaj sindonaj servantoj. Sed ĝuste el tio estas videble, ke la bona Muk certe ne estis tro zorge edukita, alie li ja ne imagus al si, ke pere de oro li povos akiri amikojn. Ho ve! kiom pli saĝe li estus tiutempe farinta, bone ŝmirante siajn pantoflojn kaj tuj forkurante kun sia manteleto plena de oro!

La oro, kiun de nun Malgranda Muk plenmane disdonadis, vekis ĉe la kortegaj servistoj nur envion. La kuirejestro Ahuli diris: "Li estas falsmoneristo." La sklavestro Aĥmet diris: "Li ĝin flatakiris de la reĝo." Sed Arĥaz, la reĝa kasisto, lia morta malamiko, kiu mem de tempo al tempo enmetis la manon en la kason de sia sinjoro, diris sen ĉirkaŭfrazo: "Li ja ŝtelis ĝin." Por havi certecon pri la afero, ili nun interkonsiliĝis; kaj la ĉeftrinkaĵoverŝisto Korĥuz aperis unu tagon, kun mieno tre malĝoja, antaŭ la okuloj de l' reĝo. Li tiel trudmontradis sian melankolian teniĝon, ke la reĝo demandis lin, kio al li estas. "Ho ve!" li respondis, "mi malĝojas, ke mi perdis la favoron de mia sinjoro." — "Kion vi fablas, amiko Korĥuz?" rediris al li la reĝo. "De kiam mi plu ne lasas lumi sur vi la sunon de mia favoro?" La ĉeftrinkaĵoverŝisto respondis, ke li ja superŝutas per oro la sekretan ĉefkorpokuriston, sed al siaj malfeliĉaj fidelaj servistoj li donas nenion. Tre mirigis la reĝon ĉi tiu sciigo. Oni rakontis al li pri la ordisdonadoj de Malgranda Muk, kaj senpene la konspirantoj vekis ĉe li la suspekton, ke Muk forŝtelis iel la monon el la kasejo. Multe ĝojis la ĉefkasisto, ke la afero prenis ĉi tiun turniĝon; ĉar en ĉiu okazo li tute ne amis fari kalkulon pri la stato de l' kaso. La reĝo donis ordonon, sekrete observadi ĉiujn movojn de Malgranda Muk, por lin kapti, se eble, ĉe plena farado.

Ĝuste en la nokto, kiu sekvis tiun malfeliĉan tagon, Malgranda Muk, rimarkinte ke lia disdonacemo preskaŭ remalplenigis lian kason, sin armis per sia fosilo kaj enŝteliĝis en la palacan ĝardenon, por preni tie el sia sekreta trezoro novan provizon da mono. En sufiĉe granda distanco sekvis lin la spionoj, kondukataj de la kuirejestro Ahuli kaj la ĉefkasisto Arĥaz; kaj, en la momento, kiam li komencis transmeti la oron el la urno en sian manteleton, ili sin ĵetis sur lin, kunkatenis al li la manojn kaj tuj kondukis lin antaŭ la reĝon. Kompreneble, ĉi tiu interrompo de lia dormado jam metis lian reĝan moŝton en tre malbonan humoron; li do akceptis tre malfavore sian malfeliĉan sekretan ĉefkorpokuriston kaj ordonis, ke la juĝa esploro senprokraste komenciĝu. Oni jam elterigis la urnon kaj metis, kune kun la fosilo kaj la plenigita per oro manteleto, ĉe la piedoj de la reĝo. La ĉefkasisto atestis, ke li kaj liaj observistoj surprizis Muk'on en la momento, kiam li tiun ĉi urnon kun ĝia ora enhavo enfosis en la teron.

Ĉe tio ĉi la reĝo demandis la kulpigiton, ĉu tio estas vera, kaj de kie li ricevis la oron, kiun li tiel enterigis. Malgranda Muk, en la sento de sia senkulpeco, certigis, ke li trovis la urnon en la ĝardeno, kaj ke li tute ne volis ĝin en sed nur el-terigi.

Ekridis ĉiuj alestantoj pri ĉi tiu senkulpiĝo, sed la reĝo furioze koleriĝis pri la supozata senhonteco de la malgrandulo. "Kio, abomenulo!" ekkriis li; "ĉu ankaŭ trompmensogi vi volas, malsprite kaj senhonte trompmensogi al via reĝo, kiun vi jam priŝtelis? Ĉefkasisto Arĥaz, mi ordonas al vi diri, ĉu vi rekonas, en ĉi tiu sumo da oro, tiun saman, kiu mankas en mia trezorejo."

La ĉefkasisto respondis, ke li havas absolutan certecon pri la afero: jam de kelka tempo mankas en la reĝa kaso eĉ pli multe da oro, kaj li povas ĵure atesti, ke tio ĉi estas la sumo ŝtelita.

Nun la reĝo ordonis forte kateni Malgrandan Muk'on kaj ĵeti en la turon; kaj al la ĉefkasisto li transdonis la oron, por ke li ĝin remetu en la reĝan trezorejon. Ĝojanta, ke la afero tiel bone finiĝis, la ĉefkasisto foriris kaj elkalkulis hejme la brilantajn orajn monerojn; sed neniam la malnoblulo raportis, ke malsupre en la urno kuŝis papereto, sur kiu estis skribita:

"La malamikoj penetris en mian landon; tial mi kaŝis ĉi tie parton de miaj trezoroj; kiu ajn ĝin trovos, sur tiun falu la malbeno de lia reĝo, se li ne tuj transdonos ĝin al mia filo. — Reĝo Sadi."

Sidante en sia karcero, Malgranda Muk profundiĝis en malĝoja medito. Li sciis, ke per morto oni punas tiun, kiu ŝtelis reĝajn propraĵojn, kaj tamen li ne volis malkovri al la reĝo la sekreton pri la bastoneto, ĉar li prave timis, ke oni tiam forprenos de li ne sole la bastoneton, sed eble eĉ liajn pantoflojn. Ankaŭ tiuj ĉi lastaj ne povis nun multe utili al li, ĉar fortaj ĉenoj tenis lin firme al la muro, kaj, kiom ajn li penadis, estis al li neeble sin turni sur la kalkanumo. Sed kiam, la morgaŭan tagon, oni sciigis al li, ke li estas kondamnita al morto, li ekopiniis, ke fine pli bone estas vivi sen ia magia vergeto, ol morti, tion havante; kaj tial li petigis de la reĝo privatan aŭdiencon kaj malkaŝis al li la sekreton. En la komenco la reĝo ne volis kredi al lia konfeso; sed Malgranda Muk promesis fari provprezentadon de sia arto, kondiĉe ke la reĝo konsentu, ke li ne estu mortigita. La reĝo donis al li sian vorton de honoro; kaj, dum Muk ne vidis tion, li lasis enterigi iom da oro kaj poste ordonis al la malgrandulo ĝin serĉi. Post malmulte da momentoj li jam ĝin trovis, ĉar klare la bastoneto frapis trifoje la teron. Nun ekkonvinkiĝis la reĝo, ke lia ĉefkasisto lin trompis; kaj li sendis al li, laŭ orientlanda kutimo, silkan ŝnuron, por ke li sufoku sin mem. Kaj al Malgranda Muk li diris: "Mi ja promesis al vi vian vivon, sed ĉar al mi ŝajnis, ke vi havas ankoraŭ aliajn sekretojn, vi do restos en ĝismorta mallibereco, se vi ne konsentos klarigi, kiamaniere vi kuras tiel rapide." Malgranda Muk, kiu jam pasigis unu nokton en la turo kaj tial perdis ĉiun deziron al plua mallibereco, konfesis, ke lia tuta arto kuŝas en liaj pantofloj; tamen li ne instruis al la reĝo la sekreton pri la trifoja turniĝo sur la kalkanumo. Nun ankaŭ la reĝo surmetis la pantoflojn, por fari la provon, kaj kiel freneza li ĉirkaŭkuregis en la ĝardeno. Ofte li provis haltigi la pantoflojn, sed vane; kaj Malgranda Muk, kiu ne povis rifuzi al si mem ĉi tiun venĝeton, lasis lin kuri kaj kuri, ĝis li falis teren sveninta.

Kiam li rekonsciiĝis, la reĝo terure koleris kontraŭ Malgranda Muk, kiu lasis lin tiel kuradi ĝis plena senspireco. "Mi ja donis al vi mian reĝan vorton," li diris, "ke vi konservos liberecon kaj vivon; sed en la templimo de dek du horoj vi iru for el mia lando, alie mi lasos vin pendigi." Sed la pantoflojn kaj la bastoneton li ordonis meti en sian trezorejon.

Tiel same malriĉa kiel iam antaŭe, Malgranda Muk forlasis la landon, malbenante sian malsaĝon, kiu trompkredigis al li, ke li povas ludi gravan rolon ĉe la kortego. La lando, el kiu oni lin forpelis, estis, feliĉe, negranda; sekve, jam post ok horoj li sin trovis ĉe la landlimo, kvankam, alkutimiĝinte al siaj karaj pantofloj, li nun trovis tre malfacila la ordinaran irmanieron.

Transpasinte la landlimon, li dekliniĝis de la kutima vojo, por serĉi la plej dezertajn solejojn kaj tie vivi ermite, ĉar nun li portis koleron kontraŭ la tuta homaro. En densa arbaro li venis al loko, kiu al li ŝajnis tre taŭga por lia celo. Invitis lin klara rivereto, borderita de ombroplenaj figarboj; ĝi trafluis molan herbejon, sur kiu li ĵetis sin teren, firme decidinte, ke li jam nenion plu manĝos sed atendos ĉi tie la morton. Profundiĝinta en malĝoja primorta medito, li fine ekdormis; sed kiam li revekiĝis kaj ekturmentis lin lia malplena stomako, li tamen pripensis, ke morto permalsata estas ja io danĝera; kaj tial li ekrigardis ĉirkaŭen, ĉu li ne povas trovi ion manĝeblan.

Bongustegaj maturaj figoj pendis de la arbo, sub kiu li ĵus dormis. Li suprenrampis por ilin deŝiri, satmanĝis kun bona apetito, kaj poste grimpis malsupren al la rivereto, por kvietigi sian soifon. Sed kia teruro ekregis lin, kiam la akvo montris al li lian kapon ornamitan per du grandegaj oreloj kaj longa dika nazego! En granda konsterniĝo li ekkaptis per la manoj siajn orelojn: vere, ili havis pli ol duonan ulnon da longo!

"Mi ja bone meritas orelojn de azeno," li ekkriis, "ĉar, kiel azeno, mi piedforbatis mian feliĉon." — Dum kelka tempo li ĉirkaŭvagadis tra la arbaro; sed sentante sin denove malsata, li devis ankoraŭ unu fojon alkuri al la figoj, ĉar nenion alian li trovis tie por manĝi. Ĉe ĉi tiu dua figmanĝado venis al li en la kapon, ke eble liaj oreloj jam ne havas lokon sub lia granda turbano; tial, timante aspekti ankoraŭ pli ridinda, li denove palpserĉis siajn orelojn, sed jen ili estis malaperintaj! Li tuj kuris al la rivereto, por certiĝi pri tio, kaj vere, ĝi estis tiele: liaj oreloj nun havis sian antaŭan formon, kaj la longan malbelegan nazon li jam ne havis plu. Nun fine li ekkomprenis, kiel ĉi tio fariĝis: de la unua figarbo li ricevis la longan nazon kaj la azenajn orelojn; per la dua li resaniĝis. Kun ĝojo li ekkonsciis, ke lia favorema sorto donis al li ankoraŭ unu fojon rimedon por esti feliĉa. Li do deŝiris de ĉiu el la du arboj tiom da figoj, kiom li povis kunporti, kaj reiris en la landon, kiun li antaŭ tiel mallonga tempo forlasis. Tie, en la unua urbeto, en kiun li venis, li faris sin, per aliaj vestaĵoj, tute nerekonebla; poste, li iris pluen al la urbo, kie loĝis la reĝo, kaj baldaŭ li tien alvenis.

Estis tiam sezono, kiam maturaj fruktoj estis ankoraŭ sufiĉe maloftaj. Tial Malgranda Muk sidiĝis antaŭ la pordego de l' palaco, ĉar el pasinta tempo li bone sciis, ke ĉi tie la kuirejestro aĉetadas tiajn frandaĵojn por la reĝa tablo. Li ankoraŭ ne longe sidis tie, kiam, trapaŝantan tra la korto, li ekvidis la kuirejestron. Tiu ĉi esploris la komercaĵojn de l' vendistoj, kiuj kolektiĝis ĉe la pordego de l' palaco, kaj fine liaj okuloj renkontis la korbeton de Muk. "Ho! jen frandaĵo neordinara," li diris, "kiu certe plaĉos al lia reĝa moŝto; kiom vi postulas por la tuta korbo?" Malgranda Muk difinis prezon moderan, kaj baldaŭ ili faris interkonsenton. La kuirejestro transdonis la korbon al sklavo kaj daŭrigis sian iradon; sed Malgranda Muk forkuris de tie kiel eble plej rapide, timante ke, kiam la malfeliĉego vidiĝos ĉe la kapoj de l' korteganoj, oni lin serĉos kaj punos, kiel vendinton de la figoj.

La reĝo estis ĉe tablo en treege gaja humoro; ree kaj ree li laŭdis la kuirejestron pro lia bona kuirado kaj pro la zorgemo, kun kiu li ĉiam elektas por li la plej maloftajn frandaĵojn; sed la kuirejestro, kiu ja sciis, kiajn bongustaĵojn li ankoraŭ havas en rezervo, ridetis afable kaj respondis per orakolaj sentencoj, kiel: "Post tag' hodiaŭa, venos tago morgaŭa," aŭ: "Fino bona, ĉio bona," tiel ke la reĝidinoj fariĝis pli kaj pli scivolaj, kion li ankoraŭ metos sur la tablon. Sed kiam li alservis la belajn allogantajn figojn, eliĝis el ĉiuj buŝoj unuvoĉa "A-a!" de admiro. "Kiel maturaj! kiel apetitaj!" ekkriis la reĝo. "Kuirejestro, vi estas vera majstro kaj meritas nian tute apartan favoron!" Tiel parolante, la reĝo, kiu je tiaj frandaĵoj estis ĉiam tre maldonacema, disdonis propramane la figojn. Ĉiu reĝido kaj ĉiu reĝidino ricevis du, al la honoraj fraŭlinoj kaj al la veziroj kaj agaoj[1] li donis po unu, kaj la ceterajn li metis antaŭ si mem kaj komencis gluti kun granda apetito.

"Dio mia! kiel strange vi aspektas, patro!" ekkriis subite Reĝidino Amarza. Ĉiuj, mirigitaj, rigardis al la reĝo: grandegaj oreloj elstaris el lia kapo kaj longa nazego pendis malsupren antaŭ lia mentono; ankaŭ sin mem ili reciproke rigardis kun mirego kaj teruro: ĉiuj estis pli-malpli riĉe provizitaj per la strangaj kapornamaĵoj.

Oni prezentu al si la konsterniĝon de la kortego! Oni tuj sendis voki ĉiujn kuracistojn de la urbo; ili alvenis amasege kaj ordonis pilolojn kaj miksturojn, sed la oreloj kaj nazoj restis. Oni operaciis unu el la reĝidoj, sed liaj oreloj tuj rekreskis.

En sia kaŝejo, en kiun li retiriĝis, Malgranda Muk baldaŭ eksciis pri la tuta okazintaĵo; kaj nun li plene konsciis, ke venis la tempo reokupiĝi pri la afero. Jam antaŭe, per la mono, kiun li enspezis per sia figvendado, li aĉetis vestaron, kiu sufiĉe bone taŭgus por aspektigi lin kiel klerulon; longa barbo el kaproharoj perfektigis la trompvestiĝon. Kun sako da figoj li eniris en la palacon de l' reĝo kaj proponis, kiel fremda kuracisto, sian helpon. Komence oni estis iom nekredema; sed kiam Malgranda Muk manĝigis figon al unu el la reĝidoj kaj tiel revenigis liajn orelojn kaj lian nazon al ilia antaŭa stato, ekdeziregis ĉiuj, ke la fremda kuracisto ilin sammaniere resanigu. Dume la reĝo, nenion dirante, lin prenis je la mano kaj kondukis en sian ĉambron. Tie li malfermis pordon kondukantan en la trezorejon, kaj faris al Muk signon, ke li sekvu lin. "Jen estas miaj trezoroj," diris la reĝo; "elektu, kion ajn vi volas; mi nenion rifuzos al vi, se vi nur liberigos min de ĉi tiu malhonoranta malsano." Tio estis kvazaŭ dolĉa muziko en la oreloj de Malgranda Muk. Enirante en la trezorejon, li jam ekvidis sur la planko siajn pantoflojn, kaj tutproksime de ili kuŝis lia vergeto. Nun li ĉirkaŭiris en la salono, kvazaŭ li volus admiri la trezorojn de l' reĝo; sed apenaŭ li atingis siajn pantoflojn, li rapide ensaltis, kaptis lian bastoneton, deŝiris sian falsan barbon kaj vidigis al la miranta reĝo la bone konatan vizaĝon de l' forpelita Muk. "Perfida reĝo," li parolis, "kiu pagas fidelajn servojn per sendankeco, konservu, kiel bone merititan punon, vian nunan fi-figuron. Mi postlasas al vi la orelojn, kiel ĉiutagan memoraĵon pri Malgranda Muk." Eldirinte la lastajn vortojn, li sin turnis rapide sur la kalkanumo, ekdeziris sin malproksimen de tie, kaj antaŭ ol la reĝo povis krii eĉ unu fojon por helpo, Malgranda Muk estis jam forfluginta. De tiu tempo li loĝas ĉi tie en granda riĉeco, sed tute sola, ĉar li malestimas la homojn. Lia spertoriĉa vivo faris lin granda saĝulo, kaj, malgraŭ lia stranga eksteraĵo, li meritas vian admiron, pli ol vian mokadon. —

Tiel rakontis al mi mia patro. Mi certigis al li mian penton pri mia malĝentila konduto kontraŭ la bona hometo, kaj mia patro pardone liberigis min de la postrakonta "kutima," kiun li destinis al mi en la komenco. Mi rakontis al miaj kamaradoj la mirigajn aventurojn de Malgranda Muk, kaj baldaŭ ni tiom lin amis, ke neniam ni insultis lin plu. Male, ĝis li mortis, ni alte respektis lin, kaj ĉiam ni kliniĝadis antaŭ li tute same profunde, kiel antaŭ kadio kaj muftio.[2]

La vojaĝantoj interkonsente decidis ripozi la sekvantan tagon en tiu ĉi karavanejo, por refortigi sin mem kaj siajn bestojn por la plua vojaĝo. Ankaŭ en ĉi tiun tagon ĝisdaŭris la hieraŭa gajeco, kaj ili sin donis al ĉiuspecaj ludoj kaj amuzaĵoj. Post komuna tagmanĝo ili alvokis la kvinan komerciston, Ali Siza, ke nun li pagu sian ŝuldon, kiel jam faris la aliaj, kaj rakontu sian historion. Li respondis, ke lia vivo estas tro malriĉa je frapantaj okazintaĵoj, kaj tial li ne volas paroli pri ĝi, sed rakontos al ili ion alian, nome: la fabelon pri la falsa princo.

Piednotoj[redakti]

  1. Agao, turka oficiro.
  2. Kadio: turka juĝisto; muftio: turka ĉefpastro.