La Kava Nadlo/Ĉapitro 10

El Vikifontaro
Tradukita de la Vikifontara komunumo
Pierre Lafitte & CieParis (p. 302-344)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Ĉapitro 10
La trezoro de la reĝoj de Francio.

Iu kurteno disiĝis.

- Saluton, mia kara Botreleo, vi iom malfruas. La tagmanĝo estis decidita je tagmezo. Sed nu, pli malpli je kelkaj minutoj... Kio estas do ? Ĉu vi ne rekonas min ? Mi do estas tiom ŝanĝita !

Dum sia lukto kontraŭ Lupeno, Botreleo travivis multajn surprizojn, kaj li ankoraŭ priatendis, je la elnodiĝa horo, sperti multajn aliajn emociojn, sed la ŝoko ĉifoje estis neatendita. Tio ne estis miro, sed stuporo, teruro.

La viro kiun li havis antaŭ li, la viro kiun la tuta kruda forto de la eventoj devigis lin konsideri kiel Arsenon Lupenon, tiu viro estis Valmeras. Valmeras ! la proprietulo de la kastelo de la Nadlo. Valmeras ! Tiu mem al kiu li petis helpon kontraŭ Arseno Lupeno. Valmeras ! sia ekspedicia kunulo al Krozanto. Valmeras, la kuraĝa amiko kiu ebligis la eskapon de Rajmonda frapante aŭ ŝajnigante frapi, en la ombro de la vestiblo, komplicon de Lupeno !

- Vi... vi... Estas do vi ! li balbutis.

- Kaj kial ne ? ekkriis Lupeno. Ĉu vi do kredis ĝisfunde koni min ĉar vi vidis min sub la trajtoj de ekleziulo aŭ sub la ŝajno de S-ro Masibano ? Bedaŭrinde ! Kiam oni elektis la socian situacion kiun mi okupas, necesas ja uzi siajn talentetojn de socio. Se Lupeno ne povus esti, laŭ lia plaĉo, pastoro de la reformacia Eklezio kaj membro de la Akademio de la Surskriboj kaj la Beletroj, estus por malesperi esti Lupeno. Nu, Lupeno, la vera Lupeno, Botreleo, jen li ! Rigardu lin per ĉiuj viaj okuloj, Botreleo...

- Sed tiam ... se estas vi... tiam... Fraŭlino...

- He jes, Botreleo, vi diris...

Li denove disigis la kurtenon, gestis kaj anoncis :

- S-inon Arsenon Lupenon.

- Ha ! murmuris la junulo tamen konfuzita... F-ino de Sankta- Verano.

- Ne, ne, protestis Lupeno, S-ino Arseno Lupeno aŭ pli ĝuste, se vi preferas, S-ino Ludoviko Valmeras, mia laŭleĝa edzino, laŭ la plej striktaj leĝaj formalaĵoj. Kaj dank'al vi, mia kara Botreleo.

Li etendis la manon al ŝi.

- Ĉiujn miajn dankojn... kaj, viaflanke, mi esperas tion, sen rankoroj.

Stranga afero, Botreleo tute ne sentis rankoron. Neniun senton de humiligo. Nenian amarecon. Li suferis tiom forte la grandegan superecon de sia kontraŭulo ke li ne ruĝiĝis esti venkita de li. Li premis la manon kiun oni proponis al li.

- Sinjorino estas servita.

Iu servisto estis surtabliginta pleton plenplenan de nutraĵo.

- Vi pardonos al ni, Botreleo, mia ĉefkuiristo ferias, kaj ni estos devigitaj manĝi malvarme.

Botreleo apenaŭ emis manĝi. Tamen, li altabliĝis mirindege interesita de la konduto de Lupeno. Kion li ekzakte sciis ? Ĉu li konsciis pri la danĝero kiun li riskis ? Ĉu li ne sciis la ĉeeston de Ganimard kaj liaj grupanoj ?

Kaj Lupeno daŭrigis :

- Jes, dank'al vi, mia kara amiko. Certe Rajmonda kaj mi, ni amis unu la alian ekde la unua tago. Perfekte, knabeto mia... la forrabo de Rajmonda, ŝia kaptiteco, ŝercoj, ĉio : ni amis unu la alian... Sed ŝi, ne pli ol mi cetere, kiam ni estis liberaj ami sin reciproke, ni ne sukcesis akcepti ke estiĝas inter ni unu el tiuj nedaŭraj ligoj kiuj estadas laŭ la arbitro de la hazardo. La situacio do estis nesolvebla por Lupeno. Sed ĝi ne estis tia se mi reiĝis la Ludoviko Valmeras kiun mi ne ĉesis esti ekde la tago de mia infanaĝo. Tiam mi ekpensis, ĉar vi ne rezignis kaj ĉar vi trovis tiun kastelon de la Nadlo, profiti de via obstineco.

- Kaj de mia naivegeco.

- Ba ! Kiu ne lasus sin konduki per la nazo ?

- Tiel ke estas sub mia egido, per mia subteno, ke vi sukcesis ?

- Kompreneble ! Kiel oni suspektintus Valmeras esti Lupeno, ĉar Valmeras estis la amiko de Botreleo, kaj ke Valmeras ĵus elliberigis ĉe Lupeno tiun kiun Lupeno amis ? Kaj estis ĉarma. Ho ! La beletaj memoraĵoj ! La ekspedicio al Krozanto ! La bukedoj de floroj trovitaj : mia kvazaŭa amletero al Rajmonda ! Kaj, pli poste, la prizorgadoj kiun mi, Valmeras, mi devis preni kontraŭ mi, Lupeno, antaŭ mia geedziĝo ! Kaj la vesperon de via prestiĝa bankedo, kiam vi svenetis inter miaj brakoj ! La beletaj memoraĵoj !...

Okazis silenton. Botreleo observis Rajmondan. Ŝi senvorte aŭskultis Lupenon, kaj ŝi rigardis lin per okuloj en kiuj estis amo, pasio, kaj ankaŭ alia afero kiun la junulo ne povintus difini, ia malkvieta embaraso kaj kvazaŭ konfuza malgajo.

Sed Lupeno turnis la okulojn al ŝi kaj ŝi tenere ridetis al li. Trans la tablo, iliaj manoj kuniĝis.

- Kion vi opinias pri mia malgranda instalaĵo, Botreleo ? ekkriis Lupeno... Ŝike, ĉu ne ? Mi ne pretendas ke tiu estas el la lasta komforto... tamen, kelkaj kontentiĝis en ĝi, kaj ne el la plej malfamaj... Rigardu la liston de kelkaj konatuloj kiuj estis la proprietuloj de la Nadlo, kaj kiuj gardis la honoron lasi en ĝi la signon de ilia trapasado.

Sur la muroj, unuj sub la aliaj, tiuj ĉi vortoj estis gravuritaj :

Cezaro. Karolo la granda. Rollo. Vilhelmo la Konkeranto. Rikardo, reĝo de Anglio. Ludoviko la Dekunua. Francisko. Henriko la IVa. Ludoviko la XIVa. Arseno Lupeno.

- Kiu de nun enskribiĝas ? li reparolis. Bedaŭrinde ! la listo estas fermita. De Cezaro al Lupeno, kaj poste jen la tuto. Baldaŭ estos la anonima homamaso kiu venos viziti la strangan citadelon. Kaj diri ke, sen Lupeno, ĉiu ĉi restis por ĉiam nekonata de la homoj. Ha ! Botreleo, la tago kiam mi metis la piedon sur tiu ĉi forlasitan grundon, kiu sento de orgojlo ! Retrovi la perditan sekreton, fariĝis mastro de ĝi, la sola mastro ! Heredanto de tia heredaĵo ! Post tiom da reĝoj, loĝi en la Nadlo !...

Iu gesto de sia edzino interrompis lin. Ŝi ŝajnis tre skuita.

- Bruon, ŝi diris... bruon sube de ni ... vi aŭdas...

- Estas la plaŭdado de la akvo, rebatis Lupeno.

- Sed ne... sed ne... La bruo de la marondoj, mi konas ĝin... estas io alia...

- Kion vi volas ke tio estu, mia kara amikino, diris Lupeno, ridante. Mi invitis nur Botreleon por tagmanĝi.

Kaj, direktante sin al la servisto :

- Ŝaroleo, ĉu vi fermis la pordojn de la ŝtuparoj malantaŭ sinjoro ?

- Jes, kaj mi puŝis la riglilojn.

Lupeno stariĝis :

- Nu, Rajmonda, ne tremetu tiel... Ha ! sed vi estas tute pala !

Li mallaŭte diris al ŝi kelkajn vortojn, tiel kiel al servisto, levis la kurtenon kaj elirigis ilin ambaŭ.

Malsupren, la bruo preciziĝis. Estis obtuzaj batoj kiuj ripetiĝadis je egalaj intervaloj. Botreleo pensis : "Ganimard malpacienciĝis kaj li frakasas la pordojn".

Tre kvieta, kaj kvazaŭ vere, li ne aŭdis, Lupeno reparolis :

- Ekzemple, severe damaĝita, la Nadlo, kiam mi sukcesis ĝin malkovri ! Oni bone vidis ke neniu posedis la sekreton dum unu jarcento, ekde Ludoviko la XVIa kaj la Revolucio. La tunelo minacis ruiniĝi. La ŝtuparoj dispecetiĝis. La akvo fluis interne. Nepre bezonis al mi subapogi, plifirmigi, rekonstrui.

Botreleo ne povis reteni sin diri :

- Ĉe via alveno, ĉu ĝi estis malplenan ?

- Preskaŭ. La reĝoj ne devis utiligi la Nadlon, tiel kiel mi faris, kiel deponejon...

- Kiel rifuĝejon, eble ?

- Jes, sendube, dum la daŭro de invadoj, la daŭro de la civila milito, ankaŭ. Sed ĝia vera destino, estis... kiel mi dirus ? la kiraskesto de la reĝoj de Francio.

La batoj intensiĝis, nun malpli obtuzaj. Ganimard verŝajne rompis la unuan pordon, kaj atakis la duan.

Silento, poste aliaj batadoj ankoraŭ pli proksimaj. Estis la tria pordo. Restis du.

Tra unu el la fenestroj, Botreleo ekvidis la ŝipetojn kiuj ŝipis ĉirkaŭ la Nadlo, kaj ne for, flosante kiel dika nigra fiŝo, la torpedoŝipo.

- Kia bruego ! ekkriis Lupeno, ni ne interkompreniĝas ! Ni supreniru, ĉu vi bonvalas ? Ĉu eble tio interesigos vin viziti la Nadlon.

Ili iris al la supra etaĝo kiu estis protektita, kiel la aliaj, de pordo kiun Lupeno refermis malantaŭ si.

- Mia galerio de pentraĵoj, li diris.

La muroj estis kovritaj per pentraĵoj, kie Botreleo tuj legis la pli famajn subskribojn. Estis la Dipatrino kun la Infano, de Rafaelo, la Portreto de Lukrezia Fede, de Andreo del Sarto ; la Salomea, de Ticiano ; la Dipatrino kaj la Anĝeloj, de Botiĉeli ; aliaj deTintoreto, de Carpaĉio, de Rembrandt, de Velaskes.

- Belaj kopioj ! aprobis Botreleo...

Lupeno mirplene rigardis lin :

- Kio ! Kopioj ! Vi estas freneza ! La kopioj estas en Madrido, kara mia, en Florenco, Venecio, Munkeno, Amsterdamo.

- Do, tio ?

- La originalaj pentraĵoj pacience kolektitaj en ĉiuj muzeoj de Eŭropo, kie mi honeste anstataŭigis ilin per bonegaj kopioj.

- Sed, iun tagon aŭ la alian...

- Iun tagon aŭ la alian, la fraŭdo estos malkovrita ? Nu ! oni trovos mian subskribon sur ĉiu pentraĵo - de malantaŭe - kaj oni scios ke estas mi kiu provizis mian lando per originalaj ĉefverkoj. Finfine, mi faris nur tion kion Napoleono faris en Italio... Ha ! vidu, Botreleo, jen la kvar Rubens-aĵoj de S-ro de Jevro...

La batadoj ne maldaŭrigis en la kavaĵo de la Nadlo.

- Ne plu estas eltenebla ! diris Lupeno. Ni ankoraŭ supreniru.

Iu nova ŝtuparo. Iu nova pordo.

- La ĉambro de murtapiŝoj, anoncis Lupeno.

Ili ne estis pendigitaj sed volvitaj, ŝnurligitaj etikeditaj, kaj cetere miksitaj al pakoj de malnovaj ŝtofoj kiujn Lupeno disfaldis : mirindaj brokaĵoj, admirindaj veluroj, flekseblaj silkoj kun malfreŝaj koloroj, kazubloj, teksaĵoj el oro kaj el arĝento...

Ili ankoraŭ supreniris kaj Botreleo vidis la ĉambron de la horloĝoj kaj pendolhorloĝoj, la ĉambron de libroj (ho ! la belegaj bindaĵoj, kaj la raraj altaprezaj volumoj, senkomparaj ekzempleroj ŝtelitaj al famaj bibliotekoj !), la ĉambron de puntaĵoj, la ĉambron de bagatelaĵoj.

Kaj ĉiufoje, la ĉambra cirklo plietiĝis. Kaj nun, ĉiufoje, la batada bruo foriĝis. Ganimard malprogresis.

- La lasta diris Lupeno, la ĉambro de la Trezoro.

Tiu ĉi estis tute malsama. Ronda, ankaŭ, sed alta, konusforma, ĝi okupis la supron de la konstruaĵo, kaj ĝia bazo verŝajne troviĝis je dek kvin aŭ dudek metroj de la pinta ekstremaĵo de la Nadlo.

Flanke de la klifo, neniu luko. Sed, flanke de la maro, ĉar neniu trudiĝema rigardo estis timinda, du vitritaj aperturoj malfermiĝis, tra kiu la lumo abunde eniris. La grundo estis kovrita de planko el rara ligno, kun samcentraj desegnoj. Kontraŭ la muroj, vitrinoj, kelkaj pentraĵoj.

- La perloj el miaj kolektoj, diras Lupeno. Ĉiuj kiuj vi vidis ĝis nun estas aĉeteblaj. Objektoj foriras, aliaj alvenas. Estas la metio. Ĉi tie, en ĉi tiu sanktejo, ĉio estas sankta. Nur la elektindaĵoj, la plejĉefaĵoj, la plejbonaĵo el la plejbonaĵo, la netakseblaĵo. Rigardu tiujn juvelojn, Botreleo, kaldeaj amuletoj, egiptaj kolieroj, keltaj braceletoj, arabaj saltieroj... Rigardu tiujn statuetojn, Botreleo, tiun grekan Veneron, tiun Apolonon de Korinto... Rigardu tiujn Tanagraĵojn, Botreleo ! Ĉiuj la veraj Tanagraĵoj estas ĉi tie. Ekster tiu ĉi vitrino, ne ekzistas en la mondo nur unu kiu estas aŭtentika. Kia ĝuo diri tion al si ! Botreleo, vi rememoras la rabistojn de preĝejoj en la Sudo, la bandon Tomaso kaj kompanio - Agentoj al mi, preterdirite – nu ! jen la relikvokesto de Ambazak, la vera, Botreleo ! Vi rememoras la skandalon de Luvro, la tiaro akceptita kiel falsan, imagita, elfarita de moderna artisto... Jen la Tiaro de Saitafarnes, la vera, Botreleo ! Rigardu, bone rigardu, Botreleo ! Jen la mirindaĵo el la mirindaĵoj, la plejalta verko, la penso de iu dio, jen La Ĝokonda de Vinci, la vera. Genue, Botreleo, la tuta virino estas antaŭ vi !

Iu longa silento inter ili. Sube, la batadoj proksimiĝis. Du aŭ tri pordoj, ne pli, disigis ilin de Ganimard.

Marvasten, oni videtis la nigran dorson de la torpedoŝipo kaj la fiŝŝipetojn kiuj krozis. La junulo demandis :

- Kaj la trezoron ?

- Ha ! Knabo, estas tiu kiu ĉefe interesas vi ! Tiuj ĉiuj ĉefverkoj de homa arto, ĉu ne ? Tio ne valoras por via scivolemo, la kontemplado de la trezoro... Kaj la tuta homamaso estos kiel vi ! Nu do, estu kontenta !

Li frapegis per la piedo kaj tiel ŝancelis unu el la diskoj kiuj konsistigis la pargeton, kaj levante ĝin kiel la kovrilon de skatolo, li malkovris ian kuvon, tute rondan, kavigita en la roko mem. Ĝi estis malplena. Iom pli for, li realigis la saman agmanieron. Iu alia kuvo aperis. Ankaŭ malplena. Tri fojojn pli, li rekomencis. La tri aliaj kuvoj estis malplenaj.

- Ĉu ne ! rikanis Lupeno, kia elreviĝo ! Sub Ludoviko la XIa, sub Henriko la IVa, sub Riŝeliu, la kvin kuvoj devis esti plenaj. Sed, pensu do pri la Ludoviko la XIVa, pri la ekstravaganco de Versajlo, pri la militoj, pri la grandaj ruiniĝoj de la reĝado ! Kaj pensu pri Ludoviko la XVa, la malŝparema reĝo, pri la Pompadur, la Dubari ! Tio kion oni devis tiam deĉerpi ! Kun kiuj hokaj ungoj oni devis skrapi la ŝtonon! Vi vidas, plu nenio...

Li haltis :

- Jes, Botreleo, ion ankoraŭ, la sesan kaŝejon ! Netuŝebla, tiu ĉi... Neniu el ili riskis iam tuŝi ĝin. Estis la lasta elturnaĵo... alivorte ni diru la kandelon por la nokto. Rigardu, Botreleo.

Li klinis sin kaj levis la kovrilon. Iu fera kofreto plenigis la kuvo. Lupeno elpoŝigis ŝlosilon kun malsimplaj gorĝo kaj sulkoj, kaj malŝlosis.

Estis iu blindigo. Ĉiuj juveloj brilegis, ĉiuj koloroj flamegis, la lazuro de safiroj, la fajro de rubenoj, la verdo de smeraldoj, la suno de topazoj.

- Rigardu, rigardu, Botreĉjo. Ili voris la tutan oran monon, la tutan arĝentan monon, ĉiujn eskudojn kaj ĉiujn dukatojn, kaj ĉiujn piŝtolojn, sed la kofro de juveloj estas nedifektita ! Rigardu la muntaĵojn. Ekzistas el ĉiuj epokoj, el ĉiuj jarcentoj, el ĉiuj landoj. La dotoj de reĝinoj estas tie. Ĉiu alportis sian parton, Margareta de Skotlando kaj Ĉarloto de Savojo, Maria de Anglio kaj Katerino de Mediĉoj kaj ĉiuj arkidukinoj de Aŭstrio, Eleonora, Elizabeta, Maria-Teresa, Maria-Antoneta... Rigardu ĉi tiujn perlojn, Botreleo ! Kaj ĉi tiujn diamantojn ! La dikeco de tiuj diamantoj ! Neniu el ili kiu ne estu inda je imperiestrino ! La Reganta diamanto de Francio ne estas pli bela !

Li ekstaris kaj ĵurmaniere etendis la manon :

- Botreleo, vi rakontos al universo ke Lupeno ne prenis eĉ unu el la juveloj kiuj troviĝis en la reĝa kofreto, ne eĉ unu, mi ĵuras tion per mia honoro ! Mi ne rajtis tion. Estis la riĉaĵo de Francio...

Sube, Ganimard rapidigis. Laŭ efekto de la batadoj, estis facile juĝi ke oni atakis la antaŭlastan pordon, tiun kiu donis aliron al la ĉambro de bagatelaĵoj.

- Ni lasu la kofron malfermitan, diris Lupeno, ĉiujn kuvojn ankaŭ, tiujn ĉiujn etajn sepultejojn malplenajn...

Li ĉirkaŭpaŝis tra la ĉambro, ekzamenis kelkajn vitrinojn, kontemplis kelkajn pentraĵojn kaj, promenante pensoplene :

- Kiel estas malĝoje forlasi ĉion ĉi ! Kia korŝiro ! Miajn plej belajn horojn, mi travivis ilin ĉi tie, sole antaŭ tiuj objektoj kiujn mi ŝatis... Kaj miaj okuloj ne plu vidos ilin, kaj miaj manoj ne plu tuŝos ilin.

Estis tia esprimo de laceco sur lia kuntirata vizaĝo ke Botreleo sentis embarasitan kompaton. La doloro, ĉe tiu viro, devis atingi pli grandajn proporciojn ol ĉe iu alia, same kiel la ĝojo, same kiel la orgojlo aŭ la humiligo.

Nun, apud la fenestro, la fingro direktita al horizonto, li diris :

- Tio kio ankoraŭ estas pli malĝoja, estas tio, ĉio kiun mi devas forlasi. Ĉu tio estas bela ? La senmezura maro... la ĉielo... dekstre kaj maldekstre la klifoj de Etretat kun ĝiaj tri arkoj, la arko de Almonto, la arko de Avalo, la Manearko... tiom da triumfarkoj por la majstro... Kaj la majstro estis mi ! Reĝo de la aventuro ! Reĝo de la kava Nadlo ! Stranga kaj supernatura reĝlando ! De Cezaro al Lupeno... Kia destino !

Li eksplodis per rido.

- Reĝo de fantasmo ? Kaj kial tio ? Ni tuj diru reĝo de Iveto ! Kia ŝerco ! Reĝo de la mondo, jes, jen la vero ! El tiu ĉi pinto de Nadlo, mi superis la universon, mi tenis ĝin en miaj ungegoj kiel iun predon ! Levu la tiaron de Saitafarnes, Botreleo... Vi vidas tiun ĉi duoblan telefonaparaton... Dekstre, estas la komunikiĝo kun Parizo - speciala lineo. Maldekstre, kun Londono, speciala lineo. Tra Londono, mi atingas Amerikon, Azion, Aŭstralio ! En ĉiuj ĉi landoj, kontorojn, agentoj de vendo, varbistoj. Estas la internacia ŝakrado. Estas la granda negoco de artaĵo kaj antikvaĵo, la foiro de la mondo. Ha ! Botreleo, estas momentoj kiam mia potenco turnas mian kapon. Mi estas ebria pro potenco kaj pro aŭtoritato...

Malsupren la pordo cedis. Oni aŭdis Ganimardon kaj liaj grupanojn kiuj kuris kaj serĉis... Post momento, Lupeno mallaŭte reparolis :

- Kaj jen, estas finata... Iu knabineto pasis, kiu havas blondan hararon, belajn, malĝojajn okulojn kaj honestan animon, jes, honestan, kaj estas finita... Mi mem detruas la eksterordinaran konstruon... la tuta cetero ŝajnas al mi absurda kaj infana... estas nur ŝiaj haroj kiuj gravas... ŝiaj malĝojaj okuloj... kaj ŝia honesta animeto.

La viroj grimpis la ŝtuparon. Iu bato skuegis la pordon, la lastan... Lupeno subite kaptis la brakon de la junulo.

- Ĉu vi komprenas, Botreleo, kial mi lasis al vi plenpermeson, dum tiom da fojoj, ekde semajnoj, mi povintus dispremi vin ? Ĉu vi komprenas ke vi sukcesis atingi ĝis ĉi tie ? Ĉu vi komprenas ke mi liveris al ĉiu el miaj trupanoj ilian parton de la ŝtelaĵo kaj ke vi renkontis ilin la alian nokton sur la klifo ? Vi komprenas tion, ĉu ne ? La kava Nadlo, estas la Aventuro. Tiel longe ĝi estas al mi, mi restas la Aventuristo. La Nadlo rekaptita, estas la tuta estinteco kiu disiĝas el mi, estas la estonteco kiu komencas, iu estonteco de paco kaj de feliĉo kie mi ne plu ruĝiĝos kiam la okuloj de Rajmonda rigardos min, iu estonteco...

Li furioze turnis sin al pordo :

- Sed silentu do, Ganimard, mi ne finis mian oratoraĵon !

La batoj akceliĝis. Oni estus diranta la kolizion de iu trabo ĵetita kontraŭ la pordo. Staranta antaŭ Lupeno, Botreleo, arda en sia scivolemo, atendis la okazaĵojn, sen kompreni la intrigon de Lupeno. Ke li forlasas la Nadlon, konsentite, sed kial li mem kapitulacis ? Kio estis lia plano ? Ĉu li esperis eskapi de Ganimard ? Kaj aliflanke, kie do troviĝis Rajmonda ?

Tamen Lupeno murmuris, penseme :

- Honesta... Arseno Lupeno honesta... ne pli da ŝtelado... vivi la vivon de ĉiuj... Kaj kial ne ? Estas nenia kialo por ke mi ne retrovas la saman sukceson... Sed lasu do min pace, Ganimard ! Vi do ne scias, triobla idioto, ke mi estas elparolanta historiajn vortojn, kaj ke Botreleo kolektas ilin por niaj genepoj !

Li ekridis :

- Mi malŝparas mian tempon. Neniam Ganimard ekkomprenos la utilecon de miaj historiaj paroloj.

Li prenis pecon de ruĝa kreto, proksimigis skabelon al la muro, kaj li surskribis per dikaj literoj :

Arseno Lupeno heredigas al Francio ĉiujn trezorojn de la kava Nadlo, nur kondiĉe ke tiuj trezoroj estu instalitaj en la Muzeo de Luvro, en ĉambrojn kiuj estos nomitaj "ĉambroj Arseno Lupeno".

- Nun, li diras, mia konscienco estas en paco. Francio kaj mi, ni estas kvitaj.

La sturmantoj draŝe frapis. Unu el la paneloj estis disbatita. Iu mano trapasis, serĉante la seruron.

- Fulmotondro diris Lupeno, Ganimard kapablas atingi la celon, ĉifoje.

Li saltis al la seruro kaj forprenis la ŝlosilon.

- Krak, oĉjo, tiu pordo estas solida... Mi havas mian tutan tempon... Botreleo, mi diras al vi adiaŭ... kaj dankon !... ĉar vere vi kapablintus kompliki al mi la atakon... sed vi estas delikata, vi !

Li direktiĝis al iu granda triptiko de Van de Veiden, kiu bildigis la Magojn. Li refaldis la dekstran alon kaj tiel malkovris malgrandan pordon kies li ekprenis la tenilon.

- Bonan ĉason, Ganimard, kaj multajn aferojn hejmen !

Iu pafo tondris. Li saltegis dorsen.

- Ha kanajlo, trafe en la koro ! Vi do vizitis kurson ? Perdita la Magon ! Ĝuste en la koro ! Frakasita kiel pipon en foiro...

- Kapitulacu, Lupeno ! blekis Ganimard kies la revolvero ekaperis el la rompita panelo kaj kies oni ekvidi la brilantajn okulojn... Kapitulacu, Lupeno !

- Kaj la gardantaro, ĉu ĝi kapitulacas ?

- Se vi movas, mi pafmurdas vin...

- Nu do, vi ne kapablas atingi min ĉi tie !

Fakte, Lupeno estis malproksimiĝinta, kaj se Ganimard, tra la realigita breĉo en la pordo, povis pafi rekten antaŭ si, li ne kapablis pafi kaj ĉefe celi al flanko kie Lupeno troviĝis... La situacio de tiu ĉi ne estis malpli terura pro tio, ĉar la elfuĝejo pri kiu li esperis, la pordeto de la triptiko, malfermiĝis antaŭ Ganimard. Provi forfuĝi, estis riski sin al la pafado de la policano... kaj restis kvin kugloj en la revolvero.

- Diable, li diris ridante, miaj akcioj estas malaltiĝantaj. Vi meritas tion, mia maljuna Lupeno, vi volis senti lastan impreson kaj vi trostreĉis la ŝnuron. Necesis ne tiom babili.

Li platigis sin kontraŭ la muro. Sub la strebo de la viroj, ankoraŭ iu peco de la panelo cedis, kaj Ganimard sentis sin pli komforte. Tri metroj, ne pli, apartigis la du kontraŭulojn. Sed iu vitrino el ora ligno protektis Lupenon.

- Al mi do, Botreleo ekkriis la maljuna policano, kiu grumblis pro furiozo... pafu do al li, anstataŭ tiel rigardadi !...

Izidoro fakte ne moviĝis, pasia spektanto, sed sendecida ĝis nun. Per ĉiuj siaj fortoj, li volis enmiksiĝi en la lukto kaj mortigi la kaptulon kiun li tenis en sia povo. Iu malklara sento malhelpis lin.

La alvoko de Ganimard skuis lin. Lia mano kuntiriĝis sur la kolbon de lia revolvero.

"Se mi decidiĝus, pensis li, Lupeno estus perdita... kaj tion mi rajtus... estas mian devon..."

Iliaj okuloj renkontiĝis. Tiuj de Lupeno estis kvietaj, atentemaj, preskaŭ scivolemaj, kvazaŭ, en la terura danĝero kiu minacis lin, li interesiĝis nur pri la morala problemo kiu premis la junulon. Ĉu Izidoro decidiĝus doni la lastan frapon al la venkita malamiko ?... La pordo krakis de supre malsupren.

- Kun mi, Botreleo, ni tenas lin, kolerkriis Ganimard.

Izidoro levis sian revolveron.

Tio kio okazis estis tiom rapida ke li konsciis tion, por tiel diri, nur poste. Li vidis Lupenon kliniĝi, kuri laŭlonge de la muro, flugtuŝi la pordon, sub la armilo mem kiun vane Ganimard svingis, kaj li, Botreleo, subite sentis sin ĵetita teren, tuj reprenita, kaj levita per nevenkebla forto.

Lupeno tenis lin en la aero, kiel vivan ŝildon, malantaŭ kiu li kaŝis sin.

- Dek kontraŭ unu,ke mi eskapos, Ganimard ! Kun Lupeno, vi vidas, ĉiam estas elturnaĵo...

Li estis rapide dorsenirinta al la triptiko. Tenante Botreleon kontraŭ sia brusto per iu mano, per la alia li liberigis la elfuĝejon kaj refermis la pordeton. Li estis savinta...

Tuj ŝtuparo prezentiĝis al ili, kiu abrupte malsupreniris.

- Nu, diris Lupeno, pelante Botreleon antaŭ li, la terarmeo estas venkobatata... ni prizorgu pri la franca ŝiparo. Post Vaterlo, Trafalgaro... Vi ricevas pli ol vi pagis, ĉu ne, knabo !... Ha ! Kiel estas ridiga, jen nun ili frapas la triptikon... Tro malfrue, infanoj... Sed antaŭeniru do, Botreleo...

La ŝtuparo, ĉizita en la rokmuron de la Nadlo, en ĝia ŝelo mem, disvolviĝis ĉirkaŭ la piramido, ĉirkaŭante ĝin kiel la spiralo de iu tobogano.

Unu rapidiganta la alian, ili rulfalis la ŝtupojn duope, triope. De loko al loko, iu eklumo ŝprucis tra fendo kaj Botreleo kunprenis la vidadon de la fiŝŝipetoj kiuj boardis je kelkdek metroj, kaj de la nigra torpedoŝipo...

Ili malsupreniris, ili malsupreniris, Izidoro silenta, Lupeno ĉiam gestema.

- Mi ja volus scii kion faras Ganimard ? Ĉu li malsuprenkuras la aliajn ŝtuparojn por bari al mi la eniron de la tunelo ? Ne, li ne estas tiom stulta... Li estus lasinta tie kvar virojn... kaj kvar viroj sufiĉas.

Li haltis.

- Aŭskultu... ili krias tie supren... estas tio, ili estus malfermintaj la fenestron kaj ili alvokas sian ŝiparon... Rigardu, oni klopodas sur la ŝipetojn... oni interŝanĝas signalojn... la torpedoŝipo moviĝas... Brava torpedoŝipo ! Mi rekonas vin, vi devenas de Havro... Kanonistoj, al viaj postenoj... Ha, jen la ŝipestro... Saluton, Duge-Truino.

Li pasis sian brakon tra la fenestro kaj svingis sian naztukon. Poste li denove iris sian vojon.

- La malamika ŝiparo energie remas, li diris. La alborda atako estas tuj venonta. Dio kiel mi amuziĝas !

Ili perceptis voĉbruojn sub ili. Tiumomente, ili proksimiĝis al la marnivelo, kaj ili elpaŝis preskaŭ tuj en vasta groto kie du lanternoj iris kaj reiris en la mallumo. Iu ombro ekaperis kaj iu virino ĵetiĝis ĉe la kolon de Lupeno !

- Rapide ! Rapide ! Mi estis malkvieta !... Kion vi faris ?... Sed vi ne estas sola ?...

Lupeno trankviligis ŝin.

- Estas nia amiko Botreleo... Imagu vin ke nia amiko Botreleo havis pro delikateco... sed mi rakontos tion al vi... Ni ne havas la tempon... Ŝaroleo, vi estas ĉi tie ?... Ha ! Nu... la ŝipo ?...

Ŝaroleo respondis : "La boato estas preta".

- Startu, diris Lupeno.

Post momento, la bruo de motoro kraketadis kaj Botreleo kies la okuloj iom post iom kutimiĝis al la duonmallumo, fine konsciis ke ili troviĝis sur ia kajo, ĉe la rando de la akvo, kaj ke, antaŭ ili, flosis kanoton.

- Iu motorkanoto, diris Lupeno, kompletigante observojn de Botreleo. Ĉu ne, ĉiu tiu mirigas vin, mia kara Izidoro... ĉu vi ne komprenas ?... Kiel la akvo kiun vi vidas estas nenio alia ol la marakvo kiu enfiltriĝas dum ĉiu tajdo en tiun ĉi kavaĵon, sekvas, ke mi havas tie malgrandan rodon nevidebla kaj sekura...

- Sed fermita, obĵetis Botreleo. Neniu povas eniri, kaj neniu eliri.

- Jes, mi, rebatis Lupeno, kaj mi tuj pruvos tion al vi.

Li unue alkondukis Rajmondan, poste revenis akcepti Botreleon. Tiu ĉi hezitis.

- Ĉu vi timas ? diris Lupeno.

- Pri kio ?

- Esti alfundigita de la torpedoŝipo ?

- Ne.

- Do vi demandas al vi ĉu via devo ne estas resti flanke de Ganimard, justico, socio, moralo, anstataŭ iri flanke de Lupeno, honto, malnoblaĵo, malhonoro ?

- Ĝuste.

- Bedaŭrinde, knabo mia, vi ne havas elekton... Nune, nepras ke oni kredu nin ambaŭ mortintajn... kaj ke oni donas al mi la pacon kiun oni ŝuldas al estontan honestulon. Pli poste, kiam mi redonos al vi vian liberecon, vi parolos laŭ via volo... Mi havos nenion por timi.

Laŭ la maniero kiun Lupeno ĉirkaŭprenis lian brakon, Botreleo sentis ke ia ajn kontraŭstaro estis senutila. Kaj eĉ, kial rezisti ? Ĉu li ne rajtis cedi antaŭ la nerezistebla simpatio kiun tamen tiu viro inspiris al li ? Tiu ĉi sento estis tiel klara en li ke li emis diri al Lupeno :

"Aŭskultu, vi kuras iun alian pli gravan danĝeron : Ĥolmes estas en viaj spuroj..."

- Nu, venu, diris al li Lupeno, antaŭ ol li decidiĝis paroli.

Li obeis kaj lasis sin gvidi ĝis la boato kies la formo ŝajnis al li stranga kaj la aspekto tute neatendita.

Tuj sur la ferdeko, ili malsupreniris la ŝtupojn de iu eta abrupta ŝtuparo, de iu ŝtupetaro pliĝuste, kiu estis alkroĉita al iu klappordo, klappordo kiu refermiĝis malantaŭ ili.

Piede de la ŝtupetaro, estis, brile lumigata de lampo, iu loĝejeto kun tre mallargaj dimensioj kie jam troviĝis Rajmonda, kaj kie ili havis ĝuste la lokon por sidiĝi ĉiuj tri. Lupeno malkroĉis voĉtubon kaj ordonis : "Ni ekiru, Ŝaroleo".

Izidoro havis la malagrablan impreson kiun oni travivas malsupreniri en lifto, la impreson de la planko, de la tero kiu elglitas sub vi, la impreson de la vakuo. tiun ĉi fojon estis la akvo kiu elglitis, kaj la vakuo estiĝis, malrapide...

- He, ni sinkas ? rikanis Lupeno. Ne maltrankviliĝu... la tempo trairi de la supra groto kie ni estas, al iu malgranda groto situanta tute malsupren, duone malfermita al la maro, kaj kie ni povas eniri dum basa tajdo... ĉiuj plukistoj de konkoj konas ĝin... Ha ! dek sekundojn de halto... ni trapasas... kaj la pasejo estas mallarĝa ! ĝuste la grandeco de la submarŝipo...

- Sed, pridemandis Botreleo, kiel okazas ke la fiŝistoj kiuj eniras en la malsupran groton ne scias ke ĝi estas supre truita kaj komunikiĝas kun alia groto el kiu deiras ŝtuparo kiu trairas la Nadlon ? La vero estas al dispono de iu ajn.

- Eraro, Botreleo ! La volbo de la malgranda publika groto estas fermita, dum basa tajdo, de movebla ŝtonkolora plafono kiun la maro leviĝante movas kaj levas kun si, kaj kiun la maro malleviĝante hermetike relokas sur la malgranda groto. Tial dum alta tajdo, mi povas trairi... Estas sagaca, ĉu ne... Ideo de mi, tio... Estas vere ke nek Cezaro, nek Ludoviko la XIVa, unuvorte ke neniu el miaj prapatroj povis eltrovi ĝin ĉar ili ne posedis la submarŝipon... Ili kontentiĝis per la ŝtuparo kiu tiam malsupreniris ĝis la malgranda funda groto... Mi, mi forigis la lastajn ŝtupojn kaj imagis tiun moveblan plafonon. Iu donaco kiun mi lasas al Francio... Rajmonda, karunjo mia, elŝaltu la lampon kiu estas apud vi... ni ne plu bezonas ĝin... male.

Fakte, pala lumeto kiu ŝajnis la koloro mem de la akvo, estis akceptinta ilin je la eliro el la groto kaj eniris en la kajuton tra la du lukoj kies ĝi estis provizita kaj tra dika vitra kupolo kiu elstaris la ferdekan plankon kaj ebligis ekzameni la suprajn martavolojn.

Kaj tuj ombro glitis super ili.

- La atako tuj okazos. La malamika ŝiparo ĉirkaŭas la Nadlon... Sed tiom kava kiom estas la nadlo, mi demandas al mi kiel ili baldaŭ penetros ĝin...

Li prenis la voĉtubon :

- Ni ne forlasu la fundojn, Ŝaroleo... Kien ni iras ? Sed mi diris tion al vi... al Haveno-Lupeno... kaj plenrapide, ĉu ne ? Necesas havi akvon por albordiĝi... ni havas damon kun ni.

Ili flugtuŝis la ebenaĵon de rokoj. La algoj, levitaj, staris kiel peza nigra vegetaĵaro, kaj la profundaj fluoj faris ilin gracie ondi, ilin relasi kaj etendi kiel hararoj kiuj ŝvebas. Iu ombro denove, pli longa...

- Estas la torpedoŝipo, diris Lupeno..., la kanono baldaŭ kraĉos fajron... Kion faros Duge-Truino ? Bombardi la Nadlon ? Tio kion ni perdas, Botreleo, ne spektante la renkontiĝon de Duge-Truino kaj de Ganimard ! La renkontiĝo de teraj fortoj kaj de militŝipaj fortoj !... Hej, Ŝaroleo ! ni dormas...

Ni tamen sagis rapide. La sablokampoj postvenis la rokojn, post ili vidis preskaŭ tuj aliajn rokojn kiuj signalis la dekstran pinton de Etretat, la arkon de Almonto. Fiŝoj forfuĝis je ilia alproksimiĝo. Unu el ili, pli aŭdaca, alkroĉiĝis al la luko, kaj ĝi rigardis ilin per siaj dikaj okuloj senmovaj kaj fiksaj.

- Bonege, ni iradas, ekkriis Lupeno... Kion vi opinias pri mia nuksoŝelo, Botreleo ? Ne malbona, ĉu ne ?... Vi memoras la aventuron de la Sep-de-kero [Arseno Lupeno, Ĝentlemano-ŝtelisto], la mizera fino de inĝeniero Lakombo, kaj kiel, post esti puninta liajn murdistojn, mi proponis al la ŝtato liajn paperojn kaj liajn planojn por la konstruo de nova submarŝipo - ankoraŭ donaco al Francio. Nu ! Inter tiuj planoj, mi konservis tiujn de submergebla motorkanoto, kaj jen kiel vi havas la honoron ŝipiri en mia ĉeesto...

Li alvokis Ŝaroleon.

- Altigu nin, ne plu da danĝero...

Ili suprensaltis ĝis la supraĵo kaj la vitra kloŝo emerĝis... Ili troviĝis je du kilometroj de la marbordoj, konsekvence ekster vido kaj tiam Botreleo povis pli ĝuste taksi la kapturnan rapidecon kun kiu ili antaŭeniris.

Unue Fekampo pasis antaŭ ili, poste ĉiuj normandaj strandoj, Sankta-Petro, la Slabetoj, Veŭleto, Sankta-Valerio, Veleso, Kibervilo.

Lupeno ĉiam ŝercadis, kaj Izidoro ne laciĝis rigardi lin kaj aŭdi lin, mirigita pro la vervo de tiu viro, lia gajeco, lia bubeco, lia ironia facilanimeco, lia vivĝojo.

Li ankaŭ observis Rajmondan. La junulino restadis silenta, premita kontraŭ tiu kiun ŝi amis. Ŝi estis kaptinta liajn manojn inter la siaj kaj ofte suprenrigardis lin kaj plurfoje Botreleo rimarkis ke ŝiaj manoj iom kuntiriĝis kaj ke la malĝojo de ŝiaj okuloj intensiĝis. Kaj ĉiufoje, tio estis kiel muta kaj dolora respondo al la spritaĵoj de Lupeno. Ŝajnis ke tiu parola lerteco, tiu sarkasma konceptado de vivo kaŭzis al ŝi suferon.

- Silentu, ŝi murmuris... estas defii la sorton ridi... Tiom da malfeliĉoj ankoraŭ povas atingi nin !

Antaŭ Diepo, ni devis subakviĝi por ne esti ekvidita de fiŝboatoj. Kaj dudek minutojn pli poste, ili oblikvis al la marbordo, kaj la ŝipo eniris en submaran haveneton formata de neregulaj tranĉo inter la rokoj, flankeniris laŭlonge de moleo kaj milde realsupris al la supraĵo.

- Haveno-Lupeno, anoncis Lupeno.

La loko situata je dudek kvin kilometrojn de Diepo, je dek kvin kilometrojn de Treporto protektita dekstre kaj maldekstre de du terŝoviĝo de klifo estis tute senhoma. Iu maldika sablo tegis la deklivojn de la malgranda strando.

- Surterigu, Botreleo... Rajmonda, donu al mi la manon... Vi, Ŝaroleo, reiru al la Nadlo vidi tion kio okazas inter Ganimard kaj Duge-Truino, kaj vi revenos diri al mi je la fino de la tago. Tio interesegas min, tiu okazaĵo !

Botreleo sin demandis kun ia scivolemo kiel ili eliros el tiu ĉi enfermita golfeto kiu nomiĝis Haveno-Lupeno, kiam li ekvidis ĉe la piedo mem de la klifo la fostojn de fera ŝtupetaro.

- Izidoro, diris Lupeno, se vi konus vian geografion kaj vian historion, vi scius ke ni estas piede de la gorĝo de Parfonvalo, en la komunumo de Biurbo. Antaŭ pli ol jarcento, en la nokto de la 23a de aŭgusto 1803, Georgo Kadudal kaj ses komplicoj, elŝipigitaj en Francio kun la intenco forkapti la unuan konsulon Bonaparton, suriris ĝis la supro per la vojo kiun mi tuj montros al vi. Ekde tiam, terŝoviĝoj difektis tiun irejon. Sed Valmeras, pli konata sub la nomo de Arseno Lupeno, restaŭrigis ĝin per siaj elspezoj, kaj li aĉetis la farmobienon de la Neŭvileto kie la komplotantoj trapasis sian unuan nokton, kaj kie, eksiĝinta el la negocoj, seninteresiĝinta pri la aferoj de tiu ĉi mondo, li baldaŭ vivos, inter sia patrino kaj sia edzino, la respektindan vivon de la hidalgo. La ĝentlemano-ŝtelisto estas mortinta, vivu la ĝentlemano-farmisto !

Post la ŝtupetaro, estis kiel mallarĝiĝo, iu krutega raviniĝo fosita de la pluvakvo, kaj funde kiu oni alkroĉiĝis al iu ŝajno de ŝtuparo ekipita kun apogrelo. Tiel kiel klarigis Lupeno, tiu apogrelo estis metita anstataŭe de la "skafaldostango" longa ŝnuro ligita al paliso kies iam helpis sin la lokaj homoj por malsupreniri al la strando... Iu duonhoro de grimpado kaj ili elvenis sur la altebenaĵon ne for de unu el tiuj kabanoj fositaj meze de tero, kaj kiuj servas de rifuĝo por la doganoj de la marbordo. Kaj precize, post vojturno de la pado, doganisto aperis.

- Nenio nova, Gomel ? Lupeno diris al li.

- Nenion, mastro.

- Neniu suspektato ?

- Ne, mastro... kvankam...

- Kio ?

- Mia edzino... kiu estas kudristino al Neŭvileto...

- Jes, mi scias... Cezarina... Nu ?

- Ŝajnas ke matroso spionvagis ĉimatene en la vilaĝo.

- Kiun kapon li havis, tiu matroso ?

- Ne natura... iu kapo de Anglo.

- Ha ! faris Lupeno maltrankvila... kaj vi ordonis al Cezarina...

- Malfermi la okulon, jes, ĉefo.

- Estas bone, priatentu la revenon de Ŝaroleo post du aŭ tri horoj... Se estas io, mi estos en la farmodomo.

Li reiris sian vojon kaj diris al Botreleo :

- Estas zorgodone... ĉu estas Ĥolmes ? Ha ! se estas li, kolerega kiel li devas esti, ĉio estas timenda.

Li hezitis dum momento :

- Mi demandas al mi, ĉu ni ne devus returneniri... jes, mi havas aĉajn antaŭsentojn...

Iomete ondiĝaj ebenaĵoj disvolviĝis ĝis la horizonto. Iom maldekstren, belaj aleoj de arboj gvidis al la farmobieno de Neŭvileto kies ni videtis la konstruaĵojn... Estis la rifuĝejo kiun li pretigis, la ripoza azilo promesita al Rajmonda. Ĉu li pro absurdaj ideoj, tuj rezignos al feliĉo ĉe la momento mem kiam li atingis la celon ?

Li ekprenis la brakon de Izidoro, kaj montrante al li Rajmondan kiu antaŭis ilin :

- Rigardu ŝin. Kiam ŝi paŝas, ŝia talio havas etan balanciĝon kiun mi ne povas vidi sen tremi... Sed ĉio en ŝi donas al mi tiun tremadon de emocio kaj de amo, ŝiaj gestoj tiel bone kiel ŝiaj senmoveco, ŝia silento kiel la sonon de ŝia voĉo. Ej ! la sola fakto de paŝi sur la spuroj de ŝiaj paŝoj kaŭzas al mi veran bonstaton. Ha ! Botreleo, ĉu ŝi iam forgesos ke mi estis Lupeno ? Tiu tuta pasinteco kiun ŝi abomenas, ĉu mi sukcesos viŝi ĝin el ŝia memoro ? Li regis sin kaj, per obstina memfido :

- Ŝi forgesos ! li asertis. Ŝi forgesos ĉar mi faris al ŝi ĉiujn foroferojn. Mi foroferis la neatenceblan rifuĝejon de la kava Nadlo, mi foroferis miajn trezorojn, mian potencon, mian orgojlon... mi foroferos ĉion... Mi ne plu volas esti nenio... nur iu viro kiu amas... iu honesta viro ĉar ŝi povas nur ami iun honestan viron... Finfine, kion tio faras al mi esti honesta ? Tio ne estas pli malhonora ol alian aferon...

La spritaĵo eskapis al li se tiel diri sen lia scio. Lia voĉo restis basa kaj sen ironio. Kaj li flustris kun deteniĝema perforto:

- Ha ! vi komprenas, Botreleo, el ĉiuj senbridaj ĝojoj kiujn mi gustumis en mia vivo de aventuroj, ne estas unu kiu valoras la gajon kiun donas al mi ŝian rigardon kiam ŝi estas kontenta pro mi... Mi tiam sentas min tre malforta... kaj mi emas plori...

Ĉu li ploris ? Botreleo intuiciis ke larmoj malsekigis liajn okulojn. Larmoj en la okuloj de Lupeno ! Larmoj de amo !

Ili proksimiĝis de malnova pordo kiu servis kiel enirejon al la farmo.

Lupeno haltis dum sekundo kaj balbutis :

- Kial mi timas... Estas kiel premateco... Ĉu la aventuro de la kava Nadlo ne estas finita ? Ĉu la sorto ne akceptas la malnodiĝon kiun mi elektis ?

Rajmonda turnis sin, tute maltrankvila.

- Jen Cezarina. ŝi kuras...

La edzino de la doganisto, fakte, alvenis de la farmobieno hastege. Lupeno ĵetegis sin :

- Kio ! Kio estas ? Parolu !

Sufokiĝinta, senspira, Cezarina balbutis :

- Iu viro... mi vidis iun viron en la salono.

- La Anglo de tiu mateno ?

- Jes... sed maskovestita alimaniere...

- Ĉu li vidis vin ?

- Ne. Li vidis vian patrinon. S-ino. Valmeras surprizis lin kiam li estis foriranta.

- Nu ?

- Li diris al ŝi ke li serĉis Ludovikon Valmeras-on, ke li estis via amiko.

- Tiam ?

- Tiam, Sinjorino respondis ke ŝia filo vojaĝis... dum jaroj...

- Kaj li foriris ?...

- Ne. Li signis tra la fenestro kiu rigardas al la ebenaĵo... kvazaŭ se li alvokis iun.

Lupeno ŝajnis heziti. Kriego ŝiris la aeron. Rajmonda ĝemis :

- Estas via patrino... mi rekonas...

Li ĵetis sin al ŝi, kaj kuntirante ŝin en stato de vivoplena pasio :

- Venu... ni forfuĝu... vi unue...

Sed tuj li ekhaltis, konfuzegita, skuita.

- Ne, mi ne povas... estas abomena... Pardonu min... Rajmonda... la kompatinda virino tien... Restu ĉi tie... Botreleo, ne forlasu ŝin.

Li sagis laŭlonge de la taluso kiu ĉirkaŭas la farmbienon, turnis, kaj sekvis ĝin, kurante, ĝis apud la bariero kiu malfermiĝas sur la ebenaĵo... Rajmonda, kiun Botreleo ne sukcesis restigi, alvenis preskaŭ kune kun li, kaj Botreleo, kaŝita malantaŭ la arboj, ekvidis, en la senhoma aleo kiu kondukis de la farmodomo al la bariero, tri virojn kies unu, la plej granda, paŝis ĉe la kapo, kaj kies du aliaj tenis sub la brakoj virinon kiu provis kontraŭstari kaj eligis dolorĝemojn. La tago komencis malheliĝi. Tamen Botreleo rekonis Herlokon Ĥolmes. La virino estis maljuna. Blankaj haroj kadris ŝian palegan vizaĝon. Ili proksimiĝis ĉiuj kvar. Ili atingis la barieron. Ĥolmes malfermis klapon. Tiam Lupeno antaŭenpaŝis kaj ekstariĝis antaŭ li.

La ŝoko ŝajnis des pli timiga ke ĝi estis silenta, preskaŭ solena. Longe, la du malamikoj interbatalis per rigardo. Iu egala malamo konvulsiis iliajn vizaĝojn, ili ne movis.

Lupeno elparolis kun terura kvieteco :

- Ordonu al viaj viroj lasi tiun virinon.

- Ne !

Oni povis kredi ke unu kaj la alia, ili timis komenci la superan lukton kaj ke unu kaj la alia, ili kolektis ĉiujn siajn fortojn. Kaj tiufoje ne pli da vanaj vortoj, ne pli da mokemaj provokoj. La silento, iu silento de mortinto.

Freneza pro turmentiĝo, Rajmonda atendis la rezulton de la duelo. Botreleo estis kaptinta ŝian brakon kaj tenis ŝin senmovan.

Post momento, Lupeno ripetis :

- Ordonu al viaj viroj lasi tiun virinon.

- Ne !

Lupeno eldiris :

- Aŭskultu, Ĥolmes...

Sed li ĉesigis, komprenante la stultecon de la vortoj. Antaŭ tiu koloso de orgojlo kaj de volo kiu nomatiĝis Ĥolmes, kion signifus la minacoj ?

Rezoluta pri ĉio, subite li metis la manon al la poŝo de sia jako. La Anglo antaŭsciigis lin, kaj eksaltante al sia kaptitino, li lokis la faŭkon de sia revolvero je kvin centimetroj de ŝia tempio.

- Neniu gesto, Lupeno, aŭ mi pafos.

Samtempe liaj du kunuloj elpoŝigis siajn armilojn kaj ilin celdirektis al Lupeno... Tiu ĉi rigidiĝis, subpremis la furiozon kiu ribeligis lin, kaj senemocie, la du manoj en siaj poŝoj, la brusto elmetita al la malamiko, li rekomencis :

- Ĥolmes, por la tria fojo, lasu tiun virinon kvieta.

La Anglo rikanis :

- Eble ni ne rajtas tuŝi ŝin ! Nu, ho, sufiĉe da ŝercoj ! Vi ne nomiĝas pli Valmeras ol vi nomiĝas Lupeno, estas nomo kiun vi ŝtelis, kiel vi ŝtelis la nomon de Ĉarmeraso. Kaj tiu kiun vi prezentas kiel vian patrinon, estas Viktoria, via maljuna komplicino, tiu kiu edukis vin...

Ĥolmes faris kulpon. Ekscitita pro sia venĝodeziro, li rigardis Rajmondan, kiun tiuj ĉi reveloj hororigis. Lupeno profitis de la nesingardo. Per rapida movo, li pafis.

- Diable ! kriegis Ĥolmes, kies la brako, trapafata, falis laŭlonge de sia korpo.

Kaj vortatakante liaj homoj :

- Pafu do, vi ! Pafu do !

Sed Lupeno estis saltinta sur ilin, kaj ne forfluis du sekundoj ke tiu dekstra ruliĝis surgrunde, la brusto difektita, dum la alia, la makzelo frakasita, falegis kontraŭ la bariero.

- Elturniĝu, Viktoria, ligu ilin... Kaj nun, al ni ambaŭ, la Anglo...

Li klinis sin, sakrante :

- Ha ! kanajlo...

Ĥolmes estis plukinta sian pafilon per la maldekstra mano kaj celis.

Iu eksplodo... iu suferega krio... Rajmonda sin deĵetis inter la du viroj, fronte al la Anglo. Ŝi ŝanceliĝis, metis la manon al sia gorĝo, restariĝis, turniĝadis kaj falegis ĉe la piedoj de Lupeno.

- Rajmonda ... Rajmonda !

Li ĵetis sin sur ŝin kaj premis ŝin kontraŭ li.

- Mortinta, li diris.

Estis iu momento de stuporo. Ĥolmes ŝajnis konsternita pro sia ago. Viktoria balbutis :

- Mia infano... Mia infano...

Botreleo antaŭpaŝis al la junulino kaj klinis sin por ekzameni ŝin. Lupeno ripetis : "Mortita... mortita..." kun atentema tono, kvazaŭ li ne ankoraŭ komprenis.

Sed lia vizaĝo kaviĝis, subite ŝanĝita, distaŭzita pro doloro. Kaj li tiam estis skuata de ia frenezo, faris senkialajn gestojn, tordis al si la pugnojn, piedfrapis kiel infano kiu tro suferas.

- Aĉulo ! li subite kriis en iu atako de hato.

Kaj per timiga puŝo, faligante Ĥolmes-on, li ekkaptis lin ĉe la gorĝo kaj enigis siajn kuntiritajn fingrojn en la karno. La Anglo raslis sen eĉ barakti.

- Mia infano, mia infano, petegis Viktoria...

Botreleo alkuris. Sed jam Lupeno forliberigis lin, kaj apud lia malamiko kuŝita sur la tero, li plorsingultis.

Kompatinda vidaĵo ! Botreleo devis neniam forgesi la tragikan hororon, li kiu sciis la tutan amon de Lupeno por Rajmonda, kaj ĉion kiun la fama aventuristo mem foroferis por animi de rideto la vizaĝon de lia plejamatino.

La nokto komencis kovri la batalkampon per mortotuko de ombro. La tri Angloj ŝnurligitaj kaj buŝoŝtopitaj kuŝis en la altaj herbaĉoj. Kantoj lulis la vastan silenton de la ebenaĵo. Estis la homoj de Neŭvileto kiuj revenis de la laboro.

Lupeno leviĝis. Li aŭskultis la monotonajn voĉojn. Poste li konsideris la feliĉan farmobienon kie li esperis pace vivi apud Rajmonda. Poste li rigardis ŝin, la povra amantino, kiun la amo mortigis kaj kiu dormis, tute blanka, en la eterna dormo.

La kamparanoj tamen proksimiĝis. Tiam Lupeno kliniĝis, prenis la mortintinon en siajn fortajn brakojn, levis ŝin per unu skuo, kaj duone kurbiĝinta, kuŝigis ŝin sur sian dorson.

- Ni iru, Viktoria.

- Ni iru, knabo mia.

- Adiaŭ, Botreleo, li diris.

Kaj, ŝarĝita per karega kaj abomeninda portaĵo, sekvata de sia maljuna servistino, silentanta, senespera, li foriris direkte al la maro, kaj sinkis en profundan ombron...