La Laborista Esperantismo/III. Esperanto je la servo de l’ Proletaro

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo


III
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ PROLETARO

Estas bone spertita fakto, ke la Laboristaro povas atingi plibonigon de siaj labor- kaj vivkondiĉoj nur per konstanta batalado kontraŭ la ekspluatanta klaso – la burĝaro. Tia batalo por sukcesi bezonas unuiĝon. Komence la ekspluatitoj sindikate grupiĝis en la urbo, kie ili laboris; poste la grupiĝo plilarĝiĝis, fariĝis regiona, nacia, internacia.
La kapitalismo, enirinta la stadion de imperialismo, disvolvas la produktofortojn tiagrade, ke la ekonomio pli kaj pli interplektiĝas laŭ tutmonda skalo. Grandaj trustoj jam nun posedas fabrikojn en plej diversaj partoj de l’ mondo. Se la laborforto estas malpli kara en iu loko, t.e. se la tieaj laboristoj estas malpli postulemaj kaj ne bone organizitaj, la industriĉefoj tendencas pligrandigi la produktadon en tiu loko, kaj tiel senlaboriĝas la alilokaj laboristoj.
En tre proksima tempo la strikoj en kelkaj industrioj povos esti sukcesaj, nur se ili okazos samtempe kaj tutmonde. La granda plimulto da laboristoj ne ankoraŭ komprenas tion. Sed la faktoj pli kaj pli devigos ilin kompreni. Jam gvidantoj devis konfesi, ke la lasta karbminista striko en Britio malsukcesis ĉefe pro tio, ke en Germanio, en Francio kaj en aliaj landoj ministoj elfosis la bezonatan karbon, kiun aĉetis Britiaj industriĉefoj. Rezultas el tia stato, ke la laboristoj nepre bezonas ne nur internacian, sed eĉ tutmondan unuiĝon.
Por unuiĝi necesas interkompreniĝi. Kaj jen aperas la bezono de komuna lingvo.

*
*       *

La reganta klaso ĝis nun solvis la problemon relative facile. La idoj de la burĝaro ja vizitas la lernejojn ĝis sia 20-25-30-a jaraĝo. Tie ili lernas kelkajn lingvojn, kaj tiel diversnaciaj burĝoj povas pli-malpli bone interkompreniĝi. Aliparte la grandaj firmoj kaj entreprenoj povas salajradi tradukistojn kaj interpretistojn. Tia solvo de la interkompreniĝo ne estas racia, sed ĝi almenaŭ ebligas la komercajn rilatojn.
Tute alia estas la situacio ĉe la laborista klaso. La proletaj gefiloj forlasas frue la lernejon kaj apenaŭ povas korekte uzi sian gepatran lingvon. En tiaj kondiĉoj la tutmonda nepre necesa unuiĝo de la laboristoj estas malfacila. En la ĝisnunaj provoj de unuiĝo inter la naciaj organizoj laboristaj oni devis imiti la burĝojn kaj uzi la helpon de tradukistoj kaj interpretistoj. Intima kunlaborado, intima konatiĝo inter la diverslingvaj ekspluatatoj estas tute neebla. La gvidantoj de laboristaj organizoj traktas pri la interesoj de siaj delegintoj kvazaŭ negocistoj rilate varojn. Milionoj da laboristoj, kies klasaj interesoj estas la samaj, restas ja apartigitaj, enkadrigitaj per la lingvaj baroj kaj staras mute unuj apud aliaj kvazaŭ objektoj, varoj.
Kvankam la rilatoj inter la diverslandaj organizoj estas ankoraŭ neoftaj, preskaŭ okazaj, ili tamen jam postulas la elspezon de grandaj sumoj por la tradukado de dokumentoj, de raportoj, de tezoj en multajn lingvojn, por la eldonado de samenhavaj revuoj en kelkaj lingvoj. La intereso de la laborista klaso urĝe postulas la forigon de la lingvaj baroj. La gvidantoj de la laborista movado, kiuj malatentas tiun problemon, iel perfidas la laboristojn. Ne sufiĉas prediki elokvente la neceson de tutmonda unuiĝo, se oni malzorgas la rimedojn, kiuj ebligas tiun unuiĝon. La mondlingva problemo estas jam teorie solvita. Laŭ malgranda skalo, esperanto eĉ eniris la praktikon, la socian vivon. Tamen la granda plimulto da laboristaj gvidantoj faras nenion por apliki la solvon.
Tia stato postulis la starigon de organizo, kies ĉefa celo estas la praktika aplikado de esperanto por la interesoj de l’ Proletaro.