La Laborista Esperantismo/V. Apero de nova tendenco: Sennaciismo

El Vikifontaro


V
APERO DE NOVA TENDENCO: SENNACIISMO
La Zamenhofa lingvo jam ekzistas de 40 jaroj; okazis 20 universalaj esperanto-kongresoj neŭtralaj kaj 8 universalaj kongresoj de SAT. Rilatoj inter esperantistoj el ĉiuj landoj fariĝis relative oftaj. Esperantio fariĝis kvazaŭa regno super la aliaj. Proletaj esperantistoj pro senlaboreco aŭ persekutoj de reakciaj registaroj estis dispelataj tra la mondo. Kaj ĉie ili povis konstati la ekziston de klasoj, de riĉuloj unuflanke kaj mizeruloj aliflanke; ili spertis, ke ĉie la ekspluatemo de la mastroj estas limigata nur per la klasbatalemo kaj organizkapablo de la ekspluatatoj. Fabrikestroj atentas nur pri la lerto kaj produkto-kapablo de la laboristoj, ne pri ilia nacieco. Okazas nemalofte, ke laboristaj regnanoj en iu lando plendas pro tio, ke ili senlaboras, dum "fremduloj" havas okupon. Tiel kreiĝas laborista naciismo. Tiuj proletoj ĝis nun ne komprenis, ke, ĉu rilate la aĉeton de laborforto aŭ krudaĵoj, ĉu rilate la vendon de fabrikaĵoj sur la merkato, la konkurenco jam delonge ne limiĝas je landlimoj, sed etendiĝas al la tuta mondo. Ekzemple, la stariĝo de teksindustrio en Hindio okazigis krizon en Britio kaj senlaborigis tie multajn laboristojn.

Aliflanke, post la patriota mondbuĉado, multaj nacioj "liberiĝis"; ŝtatoj "sendependiĝis". Kaj la proletoj el tiuj regnoj hodiaŭ konstatas, ke ilia situacio ne pliboniĝis. Ili sekve konkludis, ke nacia liberiĝo estas por laboristoj simpla iluzio. Ĝi profitdonas nur al burĝoj, aŭ al tiuj kiuj okupas bone pagatajn ŝtatpostenojn. Nacie nur la komuneco de lingvo ligas la ekspluataton al la ekspluatanto. Sed proletaj esperantistoj rompis tiun ligilon; ili almenaŭ forte konvinkiĝis, ke la lingvaj baroj estas facile renverseblaj, ĉar ili povis mem interrilati tiom facile kaj amike kun alilandanoj en la tuta mondo. Tiel kreiĝis ia konkreta stato, ia mikrokosmo (malgranda mondo), sur kiu povis naskiĝi la ideo pri sennaciismo. Troviĝis anticipemaj spiritoj por prezenti al si bildon de tutmonda socio mastrumata laŭ raciaj principoj, socio en kiu ne ekzistus landlimoj kaj estus uzata kiel kulturlingvo nur esperanto.

Sendube estis multfoje parolite en la pasinta tempo pri mondcivitaneco, pri kosmopolitismo, pri tutmonda unuiĝo de la laboristoj. Sed tio estis plej ofte nur temo por parolado kaj literaturo. Konkrete, praktike nenio estis entreprenata por efektivigi tiujn pli-malpli nebulajn pensojn. Fakto estas, ke ĉiuj internaciaj kongresoj de la plej maldekstraj laboristaj organizoj, ĉu politikaj, ĉu sindikataj, ĉiam sin deklaris por la "liberiĝo de subpremataj popoloj", por ia sendependeco de l’ nacioj ktp. Neniam la problemo pri liberiĝo de l’ Proletaro estis starigata je sennacieca vidpunkto.

Kaj tio ne povis okazi, tial ke neniam la gvidantoj de la laboristaj organizoj okupiĝis pri la lingva demando. Nur la praktikado de esperanto en la kadro de Sennacieca Asocio Tutmonda povis ebligi tielan stariĝon de la problemo. Estiĝis sennacianoj, sennaciuloj, kiuj, prave, malprave – ne estas ĉi tie la loko por decidi pri tio – celadas orienti la laboristan movadon laŭ sennacieca direkto. Ili argumentas, ke la laboristoj el Irlando, el Bretonio, el Nikaragvo, el Koreo, el Georgio, el Ĉinio, el Hindio aŭ el aliaj "subpremataj landoj" ne havas intereson oferi sian vivon por akiri nacian sendependecon; ili asertas, ke la sola inda kaj profitdona batalo estas la batalo kontraŭ la mastroj en la fabriko mem, en la minejo mem, en ĉiuj laborejoj mem. Ili rekomendas laŭindustrian, ne inter-nacian, sed tutmondan organiziĝon.

La sennaciuloj ne kontraŭstaras al la stariĝo de "internaciaj trustoj", sed nur rekomendas al la laboristoj okupataj de tiuj trustoj, ke ili grupiĝu super la landlimoj en sama organizo por pli efike batali kontraŭ la trusto-mastroj. Ili opinias, ke estas vana – eĉ reakcia – penado kontraŭstari al pli supera formo de organizado de l’ produktado. En la pasinta tempo, kiam ribelantaj laboristoj detruis maŝinojn, ili agis reakcie kaj ne povis malebligi la senĉesan malvolviĝon de l’ maŝinismo. La trusta organizado de l’ produktado preparas la grundon por socialisma mastrumado. La sennaciuloj ankaŭ ne kontraŭbatalas la kapitalistan imperialismon pro jenaj du motivoj:

1) Laŭ Lenin, "la imperialismo estas la lasta stadio de l’ kapitalismo"; 2) laŭ Marks, "la Socialismo povas naskiĝi nur el la kapitalisma sistemo elkreskinta ĝis plena matureco".

Se ĝustas tiuj asertoj de tiom eminentaj gvidantoj de l’ laborista movado, estas memevidente, ke barante al la malvolviĝo de la "lasta stadio de l’ kapitalismo", oni samtempe malhelpas al la stariĝo de l’ Socialismo. Cetere, la popoloj, kiuj ne kapablas tiri profiton el la naturaj riĉaĵoj, troviĝantaj en "siaj" landoj, ne rajtas laŭ natura leĝo malhelpi aliajn utiligi tiujn riĉaĵojn.

Aliparte, estas facile konstatebla fakto, ke la disvolviĝo de la esperanta movado en ĉiuj mondpartoj nur postsekvas la enpenetron de l’ kapitalismo ĉe la malfruiĝantaj popoloj. Kontraŭbatali la imperialismon signifas bari al la historia procezo, kiu tendencas nepre al starigo de mondmastrumado kaj mondlingvo. La sennaciuloj argumentas, ke ili kontraŭbatalas la kapitalismon ne pro tio, ke ĝi estas imperialisma, sed simple tial ke ĝi estas sistemo, kiu tendencas ekspluatadi la mondon por la sola profito de nur unu klaso da homoj. Per la fakto, ke homoj malkonfesas ĉian naciecon, estas memkompreneble, ke ili ne povas defendi la apartajn interesojn de iu ajn imperialisma nacio. Sed ili klare konscias, ke estas vana elspezo de energio provi haltigi la historian evoluadon. Oni ne devas celi haltigi nehaltigeblan fluon, sed nur zorgi, ke ĝia antaŭenirado faru kiel eble malplej da viktimoj[1]. La sennaciuloj asertas, ke la sola inda kaj trafa batalo estas nur tiu por atingi, ke ĉiu homo, – ĉu virino, ĉu "fremdulo" – havu la samajn rajtojn kiel la viraj kaj enlandaj laboristoj.

Kompreneble, la sennaciula tendenco ne havas en SAT pli da rajtoj nek malpli ol la aliaj tendencoj. Ni jam diris, ke nia Asocio estas superpartia; necesas insiste aldoni, ke ĝi estas plie supertendenca. Sed estus ankaŭ nelojale en ĉi tiu verketo, kies celo estas konigi la laboristan esperantan movadon, prisilenti la ekziston de tendenco, kiu kelkrilate ne akordiĝas kun la nuntempa programo de la laboristaj partioj.

Oficiaie, statute SAT konfesas sennaciecon en sia organizformo, sed ne sennaciismon kiel socipolitikan teorion. Ĉiu devas bone noti tion en la memoron. Se la estonto montros, ke la sennaciismo malvolviĝas paralele al la malvolviĝo de l’ imperialismo kaj de l’ mondlingvo, oni devos konkludi el tio, ke la sennaciuloj estis pli kapablaj ol aliaj antaŭvidi la malproksiman celon, al kiu, ofte senkonscie, sin direktas la Homaro. Se tiel ne okazos, nu, la estontaj historiistoj simple parolos pri la sennaciistoj, kiel pri revuloj, utopiistoj. Dume ilia agado neniel povas ĝeni en la laborista movado, ĉar ili propagandas nur inter la esperantistoj. Ili ja opinias, ke propagandi sennaciismon al malsamlingvanoj estus same malsaĝe kiel instrui beletristikon al analfabetoj.

Nur la sperto, la eksperimento povas montri la pravecon aŭ malpravecon de teorio. SAT nur ebligas starigi kaj diskonigi la pravigendan sennaciismon.

Piednotoj[redakti]

  1. "La imperialismo estas nedisigeble ligita al la kapitalismo en ĝia nuntempa formo kaj sekve la rekta batalo kontraŭ la imperialismo estas absolute vana…" (Lenin, "La Imperiismo lasta stadio de l’ kapitalismo, pĝ. 119-120 de la franca eldono). En la sama verko Lenin riproĉas al Kaŭcki, ke lia opozicio al la imperialismo estas "etburĝa, reformista, reakcia en siaj ekonomiaj bazoj…"