La Lernejo por Robinsonoj/21

El Vikifontaro
XXI
Kiu finiĝas per absolute surpriza opinio fare de la negro Karefinotuo.

La vintra sezono, tiom akra en tiuj ĉi latitudoj, fine venis. La unuaj malvarmoj jam sentigis, kaj necesis kalkuli kun la ekstrema rigoreco de la temperaturo. Godfredo devis do sin gratuli pro esti stariginta fajrejon internen. Evidentas ke la laboro de palisaro estis elfarita kaj ke fortika pordo nun sekurigis la fermon de la ĉirkaŭbarilo.

Dum la ses semajnoj kiuj sekvis, tio estas ĝis decembromezo, estis tre malbonaj tagoj, dum kiuj ne eblis riski sin eksteren. Estis, kiel unua sturmo, teruraj ventopuŝoj. Ili ŝancelis la grupon de sekvojoj ĝis en iliaj radikoj, ili disŝutis sur la grundo rompitajn branĉojn, el kiuj estis farita abundan provizon por la bezonoj de la fajro.

La loĝantoj de Vilĉjo-Arbo tiam vestis sin tiel varme kiel ili povis; la lanaj ŝtofoj, trovitaj en la kofro, estis uzitaj dum la kelkaj necesaj ekskursoj por la provizado; sed la vetero iĝis tiel abomena ke ni devis enfermiĝi.

Ĉiu ĉasado estis malpermesita, kaj la neĝo baldaŭ falis kun tia perforto ke Godfredo povintus kredi sin en la malfavora ĉirkaŭaĵo de la Polusa Oceano.

Oni scias ja, ke la Nordameriko, forbalaita de nordaj ventoj, tiel ke neniu obstaklo povas haltigi ilin, estas unu el plej malvarmaj landoj de la terglobo. La vintro tie plidaŭras ĝis la monato de aprilo. Necesas apartajn singardojn por lukti kontraŭ ĝi. Tio pripensigis ke la insulo Fina situis en multe pli alta latitudo ol Godfredo supozis.

Sekve, la bezono aranĝi la internon de Vilĉjo-Arbo kiel eble plej komforte; sed ni devis kruele suferi pro malvarmo kaj pluvo. La proviantoj bedaŭrinde estis nesufiĉaj, la konservita testuda karno iom post iom konsumiĝis; plurfoje necesis buĉi kelkajn kapojn de la grego de ŝafoj, de agutioj aŭ de kaprinoj, kies la nombro nur iom pliiĝis ekde ilia alveno sur la insulo.

Kun tiuj ĉi novaj malfeliĉaĵoj, kiom da malĝojaj pensadoj turmentis la menson de Godfredo !

Ankaŭ okazis ke dum dekkvino da tagoj, li estis grave trafita de intensa febro. Sen la malgranda sukurkesto kiu provizis al li la necesajn drogojn por lia kuracado, eble li ne sukcesis resaniĝi. TOrteto cetere ne tre kapablis doni al li la taŭgajn zorgojn dum tiu malsano. Estis ĉefe al Karefinotuo ke li ŝuldis sian resaniĝon.

Sed kiaj memoradoj kaj ankaŭ kiaj bedaŭroj ! Estas ke li povis nur akuzi sin pri situacio kies finon li eĉ ne plu vidis ! Kiomfoje, en sia deliro, li alvokis Finan kiun li pensis neniam plu revidi, sian onklon Vilĉjon kiun li imagis al si apartiginta por ĉiam ! Ah ! Necesis moderiĝi pri ĉi tiu ekzisto de Robinsonoj de kiu sia imagpovo de infano faris al si idealon ! Nun li devis barakti kontraŭ la realo ! Li eĉ ne plu povis esperi iam reiri al la familia hejmo !

Tiel pasis tiu tuta malĝoja monato de decembro, fine de kiu Godfredo nur komencis rekuperi kelkajn fortojn.

Koncerne TOrteto, sendube pro speciala graco, li ĉiam bone fartis. Sed kiom da senĉesaj priploradoj, kiom da senfinaj jeremiadoj ! Tiel kiel la groto de Kalipso, post la foriro de Odiseo, Vilĉjo-Arbo "ne plu resonis de lian kanto" - tiu de lia poŝviolono, kompreneble, al kiu la malvarmo ŝrumpigis la kordojn !

Necesas ankaŭ diri ke unu el la plej gravaj maltrankviloj de Godfredo estis la timo vidi, samtempe kun la apero de danĝeraj bestoj, la sovaĝulojn grandnombre reveni sur la insulon Fina kies la situo estis konata de ili. Kontraŭ tia agreso, la palisa ĉirkaŭmuro estintus nur nesufiĉa barilo.

Ĉion bone konsideratan, la rifuĝo prezentita de la altaj branĉoj de la sekvojo ŝajnis ankoraŭ tio kio estis pli sekura, kaj ni zorgis fari ĝian aliron malpli malfacilan. Estus ĉiam facile defendi la mallarĝan aperturon tra kiu necesis sin montri por atingi la supron de la trunko.

Estis kun la helpo de Karefinotuo ke Godfredo sukcesis konstrui elstaraĵojn regule interspacigitaj de iu flanko al la alia, kiel la ŝtupetoj de eskalo, kaj kiuj, kunligitaj per longa vegetala ŝnuro, ebligis grimpi pli rapide interne.

- Nu, diris Godfredo ridetante, kiam tiu ĉi laboro estas finita, tio igas al ni iun urbdomon malsupre kaj iun kampardomon supren !

- Mi pli bone preferus kelon, kondiĉe ke estas en la strato Montgomerio ! respondis TOrteto.

Kristnasko alvenis, tiu "Christmas" tiom festita en la tuta Amerika Usono ! Poste estis tiu unua tago de la jaro, plenplena de infanaĝaj rememoroj, kiu, pluva, neĝa, malvarma, malluma, komencis la novan jaron sub la plej afliktaj aŭguroj !

Estis tiam ses monatoj ke la ŝiprompuloj de la Revo estis sen komunikiĝo kun la cetera mondo.

La komenco de ĉi tiu jaro ne estis tre feliĉa. Ĝi devis pensigi ke Godfredo kaj liaj kunuloj estus submetitaj al ankoraŭ pli kruelaj sortobatoj.

La neĝo ne ĉesis fali ĝis la 18a de januaro. Necesis lasi la gregon iri paŝtiĝi eksteren por zorgi kiel ĝi povus al sia nutrado.

Fine de la tago, tre humida, tre malvarma nokto ĉirkaŭvolvis la tutan insulon, kaj la malhela subo de la sekvojoj dronis en profundan mallumon.

Godfredo, Karefinotuo, kuŝintaj sur siaj kuŝejoj ene de Vilĉjo-Arbo, vane provis dormi. Godfredo, en la malcerta lumo de rezino, foliumis kelkajn paŝojn de la Biblio.

Ĉirkaŭ la deka, iu malproksiman bruon kiu alproksimiĝis iom post iom, aŭdigis sin en la norda parto de la insulo.

Ne eblis erari pri tio. Estis sovaĝbestoj kiuj ĉirkaŭvagis, kaj pli timiga cirkonstanco, la blekadoj de la tigro kaj de la hieno, la roro de la pantero kaj de la leono, ĉifoje miksiĝis en timegiga koncerto.

Godfredo, TOrteto kaj la nigrulo subite leviĝis, turmentataj de nedirebla premsento. Se, antaŭ tiu neklarigebla invado de kruelegaj bestoj, Karefinotuo partoprenis en la teruro de siaj kunuloj, necesas plie konstati ke lia konsterniĝo almenaŭ egalis lian timegon.

Dum du mortigaj horoj, ĉiuj tri restis singarde gvatantaj. La muĝadoj eksplodis, de tempo al tempo, de malproksime; poste ili abrupte ĉesis, kvazaŭ la bando de sovaĝbestoj, ne konante la landon kiun ĝi travagis, reiris hazarde. Eble do Vilĉjo-Arbo eskapus agreson !

"Tute egale, pensis Godofredo, se ni ne sukcesos detrui tiujn bestojn ĝis la lasta, ne plu ekzistos iu ajn sekureco por ni sur la insulo !"

Iom post noktomezo, la roroj rekomencis kun pli da vigleco, ĉe malpli da distanco. Neeble dubi ke la roranta trupo proksimiĝis de Vilĉjo-Arbo.

Jes ! Estis nur tro certa ! Kaj tamen tiuj kruelaj bestoj, el kie ili venis ? Ili ne povis esti ĵus alteriĝintaj sur la insulon Finan ! Necesis do ke ili estis tie ĉi antaŭ la alveno de Godfredo ! Sed tiam, kiel ĉi tiu tuta bando sukcesis tiom bone kaŝi sin; kiel dum siaj ekskursoj kaj siaj ĉasadoj, tiel bone tra la arbaroj de la centro kiel en la plej foraj partoj de la sudo de la insulo, Godfredo neniam trovis ian ajn spuron ! Kie do estis la mistera bestokuŝejo kiu ĵus elkraĉis tiujn ĉi leonojn, hienojn, panterojn, tigrojn ? Inter ĉiuj aferoj neklarigitaj ĝis nun, ĉu tiu ĉi ne estis, vere, la plej neklarigebla ?

Karefinotuo ne povis kredi tion kion li aŭdis. Ni jam diris tion, estis eĉ en li, teruriĝo pelita ĝis la lasta limo. Per la flamo de la farujo kiu lumigis la internon de Vilĉjo-Arbo, ni povintus observi sur lia nigra masko la plej strangan el grimacoj.

TOrteto, li, ĝemis, veadis, grumblis en lia angulo. Li volis pridemandi Godfredon pri tiu ĉio; sed tiu ĉi ne havis eblecon nek la emon respondi al li. Li havis antaŭsenton de tre granda danĝero, li serĉis la manierojn eviti ĝin.

Unu aŭ du fojojn, Karefinotuo kaj li antaŭenpaŝis ĝis la mezo de la ĉirkaŭbaritejo. Ili volis certiĝi ĉu la pordo de la ĉirkaŭbaritejo interne estis firme alfiksita.

Subite kaskado da bestoj bruege kuris flanke de Vilĉjo-Arbo.

Estis ankoraŭ nur la grego da kaprinoj, ŝafoj, agutioj. teruriĝintaj, aŭdante la muĝadojn de sovaĝbestoj, sentante ilian alproksimiĝon, tiuj ĉi terurigitaj brutoj fuĝis de la paŝtejo kaj venis ŝirmi sin malantaŭ la palisaro.

"Necesas malfermi al ili !" ekkriis Godfredo.

Karefinotuo svingis la kapon supren malsupren. Li ne bezonis paroli la saman lingvon ol Godfredo por kompreni lin !

La pordo estis malfermita, kaj la tuta timegita paŝtataro sin pelis en la korton.

Sed tiumomente, tra la libera eniro, aperis speco de okulbrilego meze de tiu mallumo kiun la kovro de la sekvojoj igis ankoraŭ pli densa.

Ne plu estis tempo por refermi la korton !

Sin ĵetegi sur Godfredon, lin kuntiri kontraŭvole, lin peli en la loĝejon kies pordon li bruske retiris, tio estis farita de Karefinotuo dum la daŭro de fulmo.

Novaj roradoj indikis ke tri aŭ kvar sovaĝbestoj ĵus transpasis la palisaron.

Tiam, al ĉi tiuj abomenaj muĝadoj miksiĝis plena koncerto da beoj kaj gruntoj pro teruro. La dombestaro, tie kaptita kiel en falilo, estis liverata sub la ungegoj de la sturmantoj.

Godfredo kaj Karefinotuo, kiuj sin tiris ĝis la du malgrandaj fenestroj truitaj tra la ŝelo de la sekvojo, provis vidi tion kio okazis meze de la ombro.

Kompreneble, la sovaĝbestoj - tigroj aŭ leonoj, panteroj aŭ hienoj, ni ne povis jam scii tion - ĵetis sin sur la gregon kaj komencis ilian buĉadon.

Je tiu momento, Torteto en iu atako de plena teruro, de senprudenta teruro, kaptante unu el la fusiloj volis pafi tra la embrazuro de unu el la fenestroj, trafe maltrafe !

Godfredo haltigis lin.

"Ne, li diris . Mezo de tiu mallumo estas tro da ŝanco por ke tio estos mistrafaj pafoj. Bezonas ne senutile malŝpari niajn municiojn ! Ni atendu la tagon !"

Li pravis. La kugloj trafintus tiel ankaŭ dombestojn kiel sovaĝbestojn - eĉ pli certe ĉar tiuj estis en pli granda nombro. Savi ilin estis nun neeble. Ilin oferitajn, eble la sataj sovaĝbestoj, forlasintus la ĉirkaŭbaritejon antaŭ sunleviĝo. Ni tiam vidus kiel taŭgus agi por gardi sin kontraŭ nova agreso.

Estis ankoraŭ pli bone, dum tiu ĉi tiom malluma nokto, kaj tiom kiom ni povis tion, ne sciigi al tiuj bestoj la ĉeeston de homaj estuloj kiujn ili povus pli preferi ol bestojn. Eble ni tiel evitus rektan atakon kontraŭ Vilĉjo-Arbo.

Ĉar TOrteto ne nekapablis kompreni nek tian rezonon, nek ian alian, Godfredo kontentiĝi depreni al li sian armilon. La instruisto iris tiam ĵeti sin sur sian kuŝejon, damnante la vojaĝojn, la vojaĝantojn, la maniulojn kiuj ne povas resti trankvile en la familia domo !

Liaj du kunuloj rekomencis la observadon ĉe la fenestroj. De tie ili spektis, sen povi interagi, tiun abomenan amasbuĉadon kiu okazis en la ombro. La blekoj de ŝafoj kaj kaprinoj iom post iom malpliiĝis, aŭ la buĉado de tiuj bestoj estis plenumita, aŭ la plimulto forfuĝis eksteren, kie atendis ilin ne malpli certa morto. Tiu estus nekompensebla perdo por la eta kolonio; sed Godfredo ne plu estis zorganta pri la estonteco. La nuntempo estis sufiĉe zorgodona por gluti liajn tutajn pensojn.

Estis nenio por fari, nenio por provi malhelpi tiun ĉi detruan laboron.

Devis esti la dekunua vespere kiam la orelŝiraj blekadoj momente ĉesis.

Godfredo kaj Karefinotuo ankoraŭ rigardis : ŝajnis al ili ankoraŭ vidi pasi grandajn ombrojn en la korto, dum nova bruo de paŝoj alvenis al ilia orelo.

Evidente, kelkaj malfruaj sovaĝbestoj, allogitaj de la sanga odoro kiu sorbigis la aeron, flaris apartajn vaporojn ĉirkaŭ Vilĉjo-Arbo. Ili iris kaj reiris, ili rondiris ĉirkaŭ la arbo aŭdigante raŭkan muĝadon de kolero. Kelkaj el tiuj ombroj saltegis sur la grundo kiel grandegaj katoj. La buĉita grego ne sufiĉis por kontentigi ilian furiozon.

Nek Godfredo nek siaj kunuloj moviĝi. Gardante kompletan senmovecon, eble ili povus eviti rektan agreson.

Iu malbonvena bato subite rivelis ilian ĉeeston kaj elmetis ilin al pli grandaj danĝeroj.

TOrteto, turmentata de vera halucino, ellitiĝis. Li ekprenis revolveron, kaj tiufoje, antaŭ ol Godfredo kaj Karefinotuo povintus malhelpi lin, ne sciante tion kion li faris, eble kredante vidi tigron stariĝi antaŭ li, li pafis !… La kuglo ĵus trapasis la pordon de Vilĉjo-Arbo.

"Mizerulo !" ekkriis, Godfredo ĵetegante sin sur TOrteton de kiu la nigrulo forkaptis lian armilon.

Estis tro malfrue. La veko donita, pli agresivaj roradoj tondris eksteren. Ni aŭdis timigajn ungegojn skrapi la ŝelon de la sekvojo. Teruraj ekpuŝoj skuis la pordon kiu estis tro malforta por rezisti kontraŭ tiu atako.

"Ni defendu nin !" ekkriis Godfredo.

Kaj sian fusilon enmane, sian kuglujon ĉe la zono, li relokis sin al sia posteno ĉe unu el la fenestroj.

Je lia surprizego, Karefinotuo estis farinta kiel li ! Jes ! La nigrulo, ekprenanta la duan fusilon - armilo kiun li tamen neniam manipulis - plenigis siajn poŝojn per kartoĉoj kaj ĵus lokis sin al la dua fenestro.

Tiam la pafadoj komencis tondri tra tiuj ĉi embrazuroj. Per la fulmo de la pulvo, Godfredo ĉe iu flanko, Karefinotuo ĉe la alia, povis vidi kun kiuj malamikoj ili pritraktis.

Tie, en la korto, kriantaj pro furiozo, rorantaj sub la eksplodbruoj, ruliĝantaj sub la kugloj kiuj trafis kelkajn el ili, saltegis leonoj, tigroj, hienoj, panteroj – almenaŭ dudeko da tiuj kruelegaj bestoj ! Pro iliaj muĝadoj kiuj rebruis foren, aliaj sovaĝbestoj sendube respondos baldaŭ alkurante. Eĉ nun ni povis aŭdi pli malproksimajn blekadoj kiuj alproksimiĝis al la ĉirkaŭo de Vilĉjo-Arbo. Estis por kredi ke tuta menaĝerio da sovaĝbestoj subite malpleniĝis sur la insulon !

Tamen, sen zorgi pri TOrteto kiu ne povis esti utila al ili por io ajn, Godfredo kaj Karefinotuo, konservante sian memregon, provis pafi nur sukcese. Ne volante perdi kartoĉon, ili atendis ke iu ombro pasas. Tiam la pafo ekiris kaj trafis ĉar senprokraste blekado pro doloro pruvis ke la besto estis atingita.

Post kvaronhoro, estis kvazaŭ paŭzo. Ĉu do la sovaĝbestoj laciĝis pri atako kiu kostis la vivon de pluraj el ili, aŭ ĉu ili atendis la taglumon por rekomenci sian agreson en pli favoraj kondiĉoj ?

Ĉiaokaze, nek Godfredo nek Karefinotuo volis forlasi sian postenon. La nigrulo ne uzis sian fusilon kun malpli da lerteco ol Godfredo. Se tio estis nur imita instinkto, necesas agnoski ke ĝi estis mirinda.

Ĉirkaŭ la dua matene, okazis nova alarmo - tiu pli drasta ol la aliaj. La danĝero estis minaca, la pozicio ene de Vilĉjo-Arbo baldaŭ iĝos neeltenebla.

Fakte, novaj roradoj sonegis piede de la sekvojo. Nek Godfredo, nek Karefinotuo, pro la aranĝo de la fenestroj flanke tratruitaj, povis distingi la atakantojn, nek, konsekvence, pafi kun ŝanco trafi ilin.

Nun estis la pordo kiun tiuj bestoj atakis, kaj estis ja tro certe ke ĝi dissplitiĝus sub ilia puŝado aŭ cedus al iliaj ungegoj.

Godfredo kaj la nigrulo estis reen malsupreniĝintaj sur la grundon. La pordo jam ŝanceliĝis sub la batoj de ekstere… Ni sentis varman spiradon trapasi tra la fendoj de la arboŝelo.

Godfredo kaj Karefinotuo provis plifirmigi tiun ĉi pordon apogante ĝin per la palisoj kiuj utilis subteni iliajn kuŝejojn, sed tio ne kapablis sufiĉi.

Evidentis ke ĝi estus disbatita antaŭ nelonge ĉar la sovaĝbestoj kolerege furiozis kontraŭ ĝi - precipe ekde kiam la fusilpafadoj ne plu povis trafi ilin.

Godfredo estis do senpotencigita. Se liaj kunuloj kaj li estus ankoraŭ en Vilĉjo-Arbo ĝuste kiam la atakantoj ĵetegus sin enen, siaj armiloj estus nesufiĉaj por defendi ilin.

Godfredo krucis la brakojn. Li vidis la tabulojn de la pordo iom post iom disiĝi !… Li kapablis nenion. Dum momento da sveneto, li pasigis la manon sur sian frunton, kvazaŭ senespere. Sed rekaptante preskaŭ tuj sian sinregadon :

"Supren, li diris, supren !… ĉiuj !"

Kaj li montris la mallarĝan trairejo kiu kondukis al la branĉoforko tra la interno de Vilĉjo-Arbo.

Karefinotuo kaj li, kunprenante la fusilojn, la revolverojn, sin provizis per kartoĉoj.

Necesis nun devigi TOrteton sekvi ilin ĝis tiuj altecoj kie li neniam volis sin riski.

TOrteto jam ne plu estis. Li antaŭiĝis dum liaj kunuloj estis tute aktivoplenaj.

"Supren !" ripetis Godfredo.

Estis la lasta retiriĝo kie ni estus certe ŝirmitaj kontraŭ la sovaĝbestoj. Ĉiaokaze se unu el ili, tigro aŭ pantero, provis supreniri ĝis en la branĉaro de la sekvojo, estus facile defendi la truon tra kiu necesus al ĝi trapasi.

Godfredo kaj Karefinotuo ne estis ĉe alteco de tridek futoj, ke blekadoj tondris ene de Vilĉjo-Arbo.

Kelkajn momentojn plie, ili estus kaptitaj. La pordo ĵus dissplitiĝis internen.

Ambaŭ hastis suprengrimpi kaj fine atingis la supran aperturon de la trunko.

Terurkrio bonvenigis ilin. Estis TOrteto, kiu kredis vidi aperi panteron aŭ tigron ! La malbonsorta instruisto alkrampiĝinta al branĉo, kun la terura timo fali.

Karefinotuo iris al li, devigis lin apogi sin en neĉefan branĉoforkon, kie li firme alligis lin per sia zono.

Poste, dum Godfredo iris posteniĝi en lokon de kie li superregis la aperturon, Karefinotuo serĉis alian lokon por povi kruci sian pafadon kun la lia.

Kaj ni atendis.

En tiuj ĉi kondiĉoj, vere estis ŝancoj por ke la sieĝatoj estu ŝirmitaj kontraŭ ĉia atako.

Tamen Godfredo strebis vidi tion kio okazis sub li, sed la nokto estis ankoraŭ tro malhela. Do li provis aŭdi, kaj la roradoj kiuj kreskis senĉese, bone indikis ke la atakantoj tute ne pensis forlasi la lokon.

Subite, ĉirkaŭ la kvara matene, granda brileto fariĝis piede de la arbo. Baldaŭ ĝi filtriĝis tra la fenestroj kaj la pordo. Samtempe, akra fumo, elfluanta tra la supra aperturo, perdiĝis en la altaj branĉoj.

"Kio do tio denove estas ?" ekkriis Godfredo.

Estis ja tro klarigeble. La sovaĝbestoj, detruante ĉion ene de Vilĉjo-Arbo, disŝutis la braĝoj el la fajrujo. La fajro tuj komunikiĝis al la objektoj kiujn enhavis la ĉambro. La flamo estis atinginta la arboŝelo kiun ĝia sekeco igis tre bruligebla. La giganta sekvojo brulis de ĝia bazo.

La situacio iĝis do ankoraŭ pli terura ol ĝi estis ĝis nun.

Ĉimomente, ĉe la lumo de la brulo kiu krude lumigis la malsuprojn de la arbogrupo, ni povis ekvidi la sovaĝbestojn saltegi piede de Vilĉjo-Arbo.

Preskaŭ sammomente, terura eksplodo okazis. La sekvojo, terure skuita, tremis de siaj radikoj ĝis la ekstremaj branĉoj de sia kulmino.

Estis la pulva stoko kiu ĵus eksplodis ene de Vilĉjo-Arbo, kaj la aero, vigle elpelita, eliris tra la aperturo, kiel la gasoj elpuŝitaj de kanontubo.

Godfredo kaj Karefinotuo estis preskaŭ detiritaj de sia posteno. Certege, se TOrteto ne estis firme ligita, li estus faligita surgrunde.

La sovaĝbestoj, fortimigitaj pro la eksplodo, pli malpli vunditaj, ĵus forfuĝis.

Sed samtempe, la brulego, nutrita de tiu subita brulado de la pulvo, akiris pli konsiderindan disvastiĝon. Ĝi plivigliĝis grimpante ene de la grandega trunko kiel en tubo de aertiro. De tiuj larĝaj flamoj kiuj lekis la internajn vandojn, la plej altaj baldaŭ disvastiĝis ĝis la branĉoforko, meze de la kraketadoj de la mortinta ligno, similaj al revolveraj pafodoj. Grandega brilo lumigis, ne nur la grupon da gigantaj arboj, sed ankaŭ la tutan marbordon de Flag-Punkto ĝis la suda kabo de Revo-Golfeto.

Baldaŭ la brulego atakis la unuajn branĉojn de la sekvojo, minacante atingi la lokon kie rifuĝis Godfredo kaj siaj du kunuloj. Ĉu do ili baldaŭ estus voritaj de la fajro kiun ili ne povis bridi, aŭ ĉu restus nur al ili la eblo sin defaligi de la supro de tiu arbo por eskapi la flamojn ?

Ĉiaokaze, estis la morto !

Godfredo ankoraŭ serĉas ĉu ekzistis kelka maniero eviti tion. Li trovis nenion ! Jam la malaltaj branĉoj fajris, kaj densa fumo nebuligis la unuajn lumetojn de la tago kiu komencis aperi en la oriento.

Tiumomente, terura bruego de ŝirado okazis. La sekvojo, nun brulata, ĝis en siaj radikoj, furioze krakadis, ĝi klinis sin, ĝi disfalis…

Sed falegante, la trunko renkontis tiujn de la arboj kiuj apudestis ĝin; iliaj potencaj branĉoj intermiksiĝis kun la ĝiaj, kaj ĝi restis tiel, oblikve klininta, ne formante angulon je pli ol kvardek kvin gradoj kun la grundo.

Ĝuste kiam la sekvojo falegis, Godfredo kaj siaj kunuloj kredis sin perditaj !…

"La deknaŭa de januaro !" ekkriis tiam voĉo kiun Godfredo, konsternita, tamen rekonis !…

Estis Karefinotuo… jes, Karefinotuo kiu ĵus elbuŝigis tiujn ĉi vortojn en tiu angla lingvo kiun li ŝajnis ĝis nun nekapabla aŭ paroli aŭ kompreni !

- Kion vi diras ?… ekkriis Godofredo kiu lasis sin gliti ĝis li tra la branĉaro.

- Mi diras, respondis Karefinotuo, ke estas hodiaŭ ke via onklo Vilĉjo devas alveni, kaj ke se li ne alvenas, ni estas kondamnitaj !