La Lernejo por Robinsonoj/9

El Vikifontaro
IX
Kie estas elmontrita ke ne ĉiu estas roza en la metio de Robinsono.

Tio farita, la instruisto kaj la lernanto ĉirkaŭbrakis unu la alian.

- Mia kara Godfredo ! ekkriis TOrteto.

- Mia bona Torteto ! respondis Godfredo.

- Fine, ni do alvenis al la haveno, ekkriis la instristo kun tono de viro kiu havas sufiĉe pri navigado kaj ĝiaj akcidentoj !

Li nomis tion : esti alveninta al la haveno !

Godfredo ne voli diskuti pri tio.

"Formetu vian savzonon", li diris. "Ĉi tiu aparato sufokas vin kaj malhelpas viajn movadojn !"

- Ĉu vi pensas ke mi povas fari tion sen domaĝo ? demandis TOrteto.

- Sen domaĝo, respondis Godfredo. Nun ordometu vian poŝviolonon kaj ni iru al la esplorado.

- Ni iru, respondis la instruisto; sed bonvolu Godfredo, ni haltos ĉe la unua trinkejo. Mi malsategas, kaj dekduo da sandviĉoj surverŝita de kelkaj glasoj da portovino, igus min denove tute servokapabla !

- Jes ! Ĉe la unua trinkejo !… respondis Godfredo, balancante la kapon, kaj eĉ ĉe la lasta… se la unua ne taŭgus al ni !

- Poste, reparolis TOrteto, ni demandos al kelka pasanto kie troviĝas la telegrafa oficejo, por tuj sendi depeŝon al via onklo Kolderupo. Mi imagas ke tiu bonega homo ne rifuzos sendi al ni la bezonan monon por reveni al la hotelo de la strato Montgomerio, ĉar mi ne havas cendon sur mi !

- Estas konsentita, al la unua telegrafejo, respondis Godfredo, aŭ, se tio ne ekzistas en tiu ĉi lando, al la unua poŝtoficejo. Ek TOrteto !"

La instruisto, deĵetante sian naĝan aparaton, surmetis ĝin ĉirkaŭ li kvazaŭ ĉaskorno, kaj jen ambaŭ direktiĝantaj al la rando de la dunoj kiuj staris flanke de la marbordo. Tio kio interesis pli aparte Godfredo, al kiu la renkontiĝo kun TOrteto redonis kelkan esperon, estis esplori ĉu ili solaj postvivis la ŝiprompon de la Revo.

Kvaronhoron post esti forlasintaj la ŝerosojlon, niaj du esploristoj grimpis dunon de sesdek ĝis okdek futoj altan kaj alvenis al ĝia kresto. De tie, ili superstaris la marbordon sur granda areo, kaj iliaj rigardoj priekzamenis tiun ĉi horizonton de la oriento kiun la malebenaĵoj de la marbordo kaŝis ĝis nun.

Je distanco de du aŭ tri mejloj laŭ tiu direkto, dua linio de montetoj formis la foraĵon, kaj transe, lasis vidi nenion pri la horizonto.

Norden, ŝajnis ja ke la marbordo pintoforme mallarĝiĝis, sed se ĝi kuniĝis kun ia kabo ĵetita malantaŭen, ni ne povis tiam aserti tion. Suden, kreko kavigis sufiĉe profunde la marbordon, kaj almenaŭ ĉi tiuflanke, sajnis ke la oceano desegniĝis ĝis nevidebleco. Tial mia konkludo ke tiu ĉi tereno de la Pacifiko devis esti duoninsulo; tiukaze la istmo kiu kunligis ĝin kun ajna kontinento, necesis serĉi ĝin al la nordo aŭ nordoriento.

Ĉiaokaze, tiu regiono, tute ne senakva, malaperis sub agrabla tavolo el verdaĵo, longaj herbejoj kie serpentumis kelkaj klaraj riveretoj, altaj kaj densaj arbaroj kies la arboj etaĝiĝis ĝis sur la foraĵo de montetoj. Estis ĉarma aspekto.

Sed pri domoj formantaj loĝlokon, vilaĝon aŭ domaron, ne iu videbla ! Pri konstruaĵoj kuniĝitaj kaj aranĝitaj por ekspluato de agrokultura establo, farmbieno, ne la ŝajno ! Pri fumo leviĝanta en la aero kaj rivelanta ian loĝejon subkaŝita inter la arboj, neniu ellaso ! Nek sonorilturo en la arba konfuzaĵo, nek muelilo sur ia izolita altaĵo. Ne eĉ, manke de domoj, kabano, pajlobudo, budo, vigvamo ? Ne ! Nenio. Se estuloj loĝis en ĉi tiu nekonata tereno, tio povis nur esti sube, ne supre, kiel trogloditoj. Cetere neniu trabatita vojo, ne eĉ vojeto, ne eĉ pado. ŝajnis ke la homa piedo neniam surpaŝis nek ŝtoneton de tiu strando, nek herbero el tiuj herbejoj. - Mi ne ekvidas la urbon, observigis TOrteto kiu tamen leviĝis sur la piedpintoj.

- Tio verŝajne estas pro tio ke ĝi ne ekzistas en tiu parto de la provinco ! Godfredo respondis.

- Sed vilaĝo ?…

- Ne plie !

- Kie ni estas ?

- Tion, mi ne scias.

- Kiel ! Vi nenion scias pri tio !… Sed Godfredo, ni ne povas prokrasti scii tion ?

- Kiu povas diri tion !

- Kion ni baldaŭ fariĝos tiam ? ekkriis TOrteto rondigante siajn brakojn kiujn li levis al la ĉielo.

- Robinsonoj eble !

Kun tiu ĉi respondo, la instruisto faris eksalton tian kian neniu klaŭno eble faris antaŭ li.

Robinsonoj ! Ili ! Robinsono ! Li ! Posteuloj de tiu Selkirk kiu vivis dum multaj jaroj en la insulo Johano-Fernandezo ! Imitantoj de tiuj imagaj herooj de Danielo Defoe kaj Wyss kies aventurojn ili tiom ofte legis ! Forlasitaj, foraj de siaj parencoj, de siaj amikoj, apartigitaj de siaj similuloj per miloj da mejloj, kondamnitaj defendi sian vivon eble kontraŭ sovaĝbestoj, eble kontraŭ sovaĝuloj kiuj povis alteriĝi sur ĉi tiun terenon, mizeruloj sen rimedoj, suferantaj pro malsato, suferantaj pro soifo, sen armiloj, sen iloj, preskaŭ sen vestoj, forlasitaj al si mem !

Ne ! Estis neeble !

- Ne diru al mi tiojn, Godfredo, ekkriis TOrteto. Ne !, Ne faru tiujn ŝercojn ! La nura supozo sufiĉus por mortigi min ! Vi volis ridi, ĉu ne ?

- Jes, mia brava Torteto, respondis Godfredo, trankviliĝu; sed unue, ni ekpensu pri la plej urĝa !

Fakte, necesis trovi kavernon, groton, ajnan truon, por tranokti; poste, ni strebos kolekti tion kion ni povos trovi da manĝeblaj konkuloj, por iel trankviligi la postulojn de la stomako.

Godfredo kaj TOrteto do komencis remalsupreniri la deklivon de la dunoj, por direkti sin al la ŝero. Godfredo montris sin tre fervora en siaj serĉadoj; TOrteto tre stupora en siaj turmentiĝoj de ŝiprompulo. La unua rigardis antaŭen, malantaŭen, ĉien; la dua eĉ ne kapablis vidi je dek paŝoj.

Jen tio kion demandis Godfredo al si : "Se ne estas loĝantoj sur tiu ĉi grundo, ĉu almenaŭ ĉi tie troviĝas bestoj ?"

Li volis tiele diri dombestojn, tio estas la haraj kaj birdaj ĉasaĵoj, ne pri tiuj sovaĝbestoj kiuj abundas en la regionoj de la tropikzono kaj kiujn li tute ne bezoni.

Estus tio kion postaj esploroj sole ebligus al li konstati.

Ĉiaokaze, kelkaj bandoj da birdoj tiam vivigis la marbordon, botaŭrojn, berniklojn, numeniojn, marĉanasojn, kiuj flugetis, pepis, plenigis la aeron per sia flugo kaj siaj kriadoj - sendube iu maniero protesti kontraŭ la invado de tiu ĉi kampo.

Godfredo povis prave konkludi de birdoj al nestoj kaj de nestoj al ovoj. Ĉar tiuj flugaĵoj kuniĝis en multaj aroj, estas ke la rokoj devis provizi al ili milojn da truoj por ilia kutima loĝejo. En la foraĵo, kelktaj ardeoj kaj rotoj da galinagoj indikis la apudecon de marĉo.

La flugaĵoj do ne mankis : la malfacilaĵo estus nur ĉasakiri ilin sen pafilo por mortpafi ilin. Sed intertempe, la plej bona estis uzi ilin en ovostato, kaj decidiĝi manĝi ilin en tiu formo baza sed nutroriĉa.

Tamen se la vespermanĝo estis tie, kiel ni kuirus ĝin ? Kiel ni sukcesus havigi al ni fajron ? Grava demando kies solvo estis prokrastita.

Godfredo kaj TOrteto rekte revenis al la ŝero, super kiu rotoj da marbirdoj flugetis.

Tie, agrabla surprizo atendis ilin.

Fakte, inter tiuj enlandaj flugaĵoj kiuj kuris sur la sablo de la strando, kiuj pikplukis meze de fukoj kaj sub la tufoj de akvaj plantoj, ĉu ili ne distingis dekduon da kokinoj kaj du aŭ tri virkokojn el amerika raso ? Ne ! Ne estis iluzio ĉar je ilia alproksimiĝo, laŭtegaj kokerikoj tondris en la aero kiel klariona alvoko ?

Kaj pli for, kiuj do estis tiuj kvarpieduloj kiuj traŝoviĝis inter la rokoj kaj klopodis por atingi la unuajn deklivojn de dunoj kie elkreskadis kelkaj verdantaj arbustoj ? Godfredo povis ne pli erari. Tien estis dekduo da agutioj, kvin aŭ ses ŝafojn, tiom da kaprinoj, kiuj trankvile paŝtiĝis la unuajn herbojn ĉe la rando mem de la herbejo.

"Ha ! Torteto, li ekkriis, vidu do !"

Kaj la instruisto rigardis, sed sen vidi ion, tiom absorbis lin la sento de tiu ĉi neatendita situacio.

Pripenso venis al la menso de Godfredo kaj ĝi estis ĝusta : estas ke tiuj bestoj, kokoj, agutioj, kaproj, ŝafoj, devis aparteni al la besta anaro de la Revo. Efektive, ĝuste kiam la ŝipo sinkis, la flugaĵoj povis facile atingi la ŝeron poste la strandon. Koncerne la kvarpieduloj, naĝante ili facile transiĝis ĝis la unuaj rokoj de la marbordo.

- Tiel, rimarkis Godfredo, tio kion neniu el niaj malfeliĉaj samsortuloj faris, simplaj bestoj, gviditaj de sia instinkto, sukcesis plenumi tion ! Kaj el ĉiuj kiujn portis la Revo, estis saviĝo nur por la bestoj !…

- Enkalkulante ni ! naive respondis TOrteto.

Fakte, koncerne lin, estis ja kiel simpla besto, nekonscie, sen ke lia morala energio estis utila, ke la instruisto sukcesis saviĝi !

Aliparte ne multe gravis. Estis tre feliĉa cirkonstanco por la du ŝiprompuloj ke pluraj el tiuj bestoj atingis la marbordon. Oni kunigus ilin, oni amasigus ilin, kaj pro la speciala fekundeco de ilia speco, se la restado daŭrigus sur tiu ĉi grundo, ne neeblus havi tutan gregon da kvarpieduloj kaj tutan birdokorton.

Sed tiun tagon, Godfredo volis resti ĉe la nutraj vivrimedoj kiujn la marbordo kapablis provizi, tiel bone per ovoj kiel per konkuloj. La instruisto TOrteto kaj li komencis do esplori la interspacoj de ŝtonoj sub la fuka tapiŝo, ne sen sukceso. Ili baldaŭ kolektis signifan kvanton de mituloj kaj litorinoj kiujn ni povis se necese manĝi krude. Kelkdek da ovoj de berniklo estis ankaŭ trovitaj en la altaj rokoj kiuj fermis la golfeto ĉe sia norda parto. Tie estintus sufiĉe por satigi pli multnombrajn kunmanĝantojn. La malsato urĝanta, Godfredo kaj TOrteto apenaŭ pensis montri sin tro postulemaj pri tiu ĉi unua manĝo.

- Kaj fajron ? diris tiu ĉi.

- Jes… fajron !!… respondis tiu alia.

Estis la plej grava el demandoj, kaj ĝi instigis la du ŝippereulojn inventari iliajn poŝojn.

Tiuj de la instruisto estis malplenaj aŭ preskaŭ. Ili enhavis nur kelkajn rezervajn kordojn por lia poŝviolono, kaj pecon de kolofono por lia arĉo. Kiamaniere, mi demandas al vi, akiri fajron per tio ?

Godfredo ne estis multe pli bone ekipita. Tamen, estis ĝojege ke li retrovis en sia poŝo bonegan tranĉilon kiun ĝia leda ingo detenis de kontakto de la maro. Tiu ĉi poŝtranĉilo kun klingo, borilo, serpo, segilo, estis utilega instrumento en la cirkonstanco. Sed krom tiu ilo Godfredo kaj sia kompano havis nur siajn du manojn. Kvankam la manoj de la instruisto ĉiam lertiĝis nur por ludi poŝviolonon aŭ por fari graciojn. Godfredo do pensis ke necesus fidi nur al siaj.

Tamen li projektis uzi tiujn de TOrteto por okazigi fajron per du lignopecoj rapide frotitaj unu kontraŭ la alia. Kelkaj ovoj, malmoligitaj en la cindro, estintus vere ŝatita ĉe la dua tagmanĝo de tagmezo.

Do dum Godfredo klopodis priŝteli la nestojn, malgraŭ la proprietuloj kiuj provis defendi sian naskotaron en ŝelo, la instruisto iris kolekti kelkajn pecojn da ligno de kiuj la grundo estis kovrita piede de dunoj. Tiu bruligaĵo estis alportita malsupre de roko ŝirmata de la marvento. TOrteto tiam elektis du tre sekajn fragmentojn, kun la intenco iom post iom eligi el ili la varmon per vigla kaj senhalta frotado.

Tio kion komune faras simplaj polineziaj sovaĝuloj, kial la instuisto kiu, laŭ sia opinio, estis multe pli supera ol ili, ne sukcesus mem fari tion ?

Do jen li frotanta, frotadanta, ĝis kaputigi la muskolojn de la brako kaj antaŭbrako. Li metis ene ian furiozon, la mizerulo ! Sed aŭ lignokvalito ne estis taŭga, aŭ ĝi ne havis sufiĉan sekecan gradon, aŭ fine la instruisto malbone elturniĝis kaj ne havis la necesan spertecon por tia operacio. Se li sukcesis varmigi kiel eble iomete la du lignopecojn, li sukcesis multe pli liberigi el si intensan varmegon. Resume, estis lia frunto sole kiu fumis sub la vaporoj de lia ŝvito.

Kiam Godfredo revenis kun sia rikolto da ovoj, li trovis TOrteto ŝvitoplena, en stato kiun liaj koregrafiaj ekzercadoj sendube neniam okazigis.

- Ĉu tio ne glatas ? li demandis.

- Ne, Godfredo, tio ne glatas, respondis la instruisto, kaj mi komencas kredi ke tiuj inventoj de sovaĝuloj estas nur imagaĵoj por trompi la kompatindan mondon ! - Ne ! reparolis Godfredo; sed pri tio kiel pri ĉio, necesas kapabli elturniĝi.

- Do pri tiuj ĉi ovoj ?…

- Estus ankoraŭ alia maniero, respondis Godfredo. Ligante unu el tiuj ĉi ovoj fine de ŝnureto, rapide turnante ĝin, poste abrupte haltigante la rotacian movadon, eble tiu movado ŝanĝiĝus al varmo, kaj tiam…

- Tiam la ovo estus kuirata ?

- Jes, se la rotacio estintus konsiderinda kaj la halto subita,… sed kiel produkti tiun haltigon sen dispremi la ovon ! Tial, tio kio estas la plej simpla, kara Torteto mia, jen ĝi.

Kaj Godfredo, delikate prenante unu el bernikloovojn, detruis ĝian ŝelon je ĝia ekstremo, poste li lerte "ensuŝis" ĝin sen pli da formalaĵoj.

TOrteto ne povis decidiĝi imiti lin, kaj devis kontentiĝi per sia parto da konkuloj.

Restis nun serĉi groton, ajnan kaverneton, por tranokti.

- Ne estas kazo, observigis la instruisto, kie Robinsonoj ne trovis almenaŭ kavernon, per kiu ili faris pli poste sian loĝejon !

- Ni do serĉu, respondis Godfredo.

Se tio estis ĝis nun sen ekzemplo, necesas ja akcepti ke ĉifoje la tradicio estis rompita. Vane ili ambaŭ traserĉis la rokan randon ĉe la norda parto de la golfeto. Neniu kaverno, neniu groto, ne eĉ unu sola truo kiu povus servi kiel rifuĝejon. Necesis rezigni. Tial Godfredo decidis iri esplorrigardi la unuajn arbojn de la malantaŭaĵo, preter tiu sabla rando.

TOrteto kaj li supreniris do la deklivaĵon de la unua linio de dunoj, kaj ili eniĝis tra la verdiĝantaj herbejoj kiujn ili videtis antaŭ kelkaj horoj.

Cirkonstanco samtempe stranga kaj bonŝanca, la aliaj postvivantoj de la ŝiprompo propravole sekvis ilin. Evidente, kokoj, kokinojn, ŝafoj, kaprinoj, agutioj, instigitaj de sia instinkto, volis akompani ilin. Sendube ili sentis sin tro solaj sur tiu strando kiu ne donis al ili sufiĉajn vivrimedojn nek el herboj nek el vermetoj.

Tri kvaronhorojn pli poste, Godfredo kaj TOrteto - ili apenaŭ babilis dum tiu esplorado – alvenis al la rando de la arboj. Neniu postsigno de loĝejoj aŭ de loĝantoj. Kompleta soleco. Oni povis eĉ demandi al si ĉu tiu ĉi parto de la regiono neniam ricevis la premsignon de la homa piedo !

En tiu ĉi loko, kelkaj belaj arboj kreskis en izolitaj grupoj, kaj aliaj, pli densigitaj je kvaronmejlo malantaŭe, formis veran arbaron de diversaj specioj.

Godfredo serĉis kelkan malnovan trunkon, elkavigita de jaroj, kiu povis havigi rifuĝon inter ĝiaj flankoj; sed siaj esploroj estis vanaj, kvankam li daŭrigis ilin ĝis la noktiĝo.

Malsato tiam vigle spronis ilin, kaj ambaŭ devis kontentiĝi per konkuloj kiujn ili antaŭe abunde rikoltis sur la strando. Poste, elĉerpita de laceco, ili kuŝiĝis piede de arbo kaj ekdormis, kiel oni diras, je la graco de Dio.