La Libro Ruth

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Indekso : La Libro Ruth
Tradukita de E. Neumark
Nürnberg: W. Tümmel, 1893.


Pri l' ortografio[redakti]

Tradukante el lingvo hebrea, mi ne povis skribadi la nomojn personajn kaj geografiajn tiel, kiel oni kutimis skribadi en lingvoj eŭropaj, ĉar nia lingvo, kiu estas kreita por esti internacia, devas prezenti ĉion kiom eble pli precize, ol aliaj lingvoj, kaj tial ĉe l' skribado de nomoj, kiuj havas sonojn ne havantajn literojn en nia alfabeto, ne povinte skribi ilin precize, mi almenaŭ faris signojn, per kiuj la filologo aŭ la orienta naciisto ilin ekkonu kaj povu ilin diferencigi de l' sonoj proksimaj al ili. Kaj jen estas la formoj, en kiuj mi skribis en tia okazo, kaj tiujn ĉi samajn formojn mi proponas al niaj amikoj, estontaj en tia situacio

Anstataŭ la hebrea: araba, turka
kaj persa:
mi skribis kaj konsilas:
ח ح ĥh
" ظ zh
ע ع à, è, ì, ò, ù
ג
غ gh
" ض dd (perse zz)
ק ق kh
תּ ت th
ת
ش sh
" ص ss

kaj ĉar la suprediritaj kvar lingvoj ne havas sonojn fremdajn al nia alfabeto pli ol tiuj naŭ, pri kiuj mi jam parolis, mi pensas, ke tiel ni povas signi ĉiujn orientajn sonojn.

La tradukinto.

La Libro Ruth[redakti]

Ĉapitro I[redakti]

1 En la tagoj, kiam juĝis (= regis) la juĝistoj, estis malsato en la lando, kaj el Beshleĥhem Jehuda foriris homo, por loĝi en kampoj de Moab, li, lia edzino kaj liaj du filoj.

2 La nomo de l' homo (estis) Elimeleĥ — de lia edzino, Nao'mi, kaj la nomoj de liaj du filoj — Maĥhlon kaj Kiljon, Efrashanoj de Beshleĥhem Jehuda, kaj ili venis kampojn Moabajn kaj estis tie.

3 Kaj Elimeleĥ, edzo de Naòmi, mortis, kaj restis ŝi kaj ŝiaj du filoj.

4 Kaj ili edziĝis kun virinoj moabinoj, la nomo de l' unu Àrpa, kaj de l' dua Ruth, kaj ili loĝis tie ĉirkaŭ dek jarojn.

5 Kaj Maĥhlon kaj Kiljon ambaŭ ankaŭ mortis, kaj restis la virino (sola) post ŝiaj du filoj kaj ŝia edzo.

6 Kaj ŝi kun ŝiaj bofilinoj sin levis kaj reiris de la moabaj kampoj, ĉar ŝi aŭdis en la kampo moaba: « ke Dio ekmemoris sian popolon, por doni al ili panon ».

7 Kaj ŝi eliris el la loko, kie ŝi estis tie, kaj ŝiaj du bofilinoj kun ŝi, kaj ili iris en vojon, por reveni Jehudujon.

8 Kaj Naòmi diris al siaj du bofilinoj: iru reiĝu ĉiu al sia patrina domo, Dio faradu al vi favoron, kiel vi faradis al la mortintoj kaj al mi.

9 Dio donu al vi, ke vi trovu ripozon ĉiu en domo de sia edzo, kaj ŝi ilin kisis, kaj ili levis voĉon kaj ploris.

10 Kaj ili diris al ŝi: nur kun Vi ni reiros al via popolo.

11 Kaj Naòmi diris: reiru miaj filinoj, kial vi irus kun mi? ĉu mi havas ankoraŭ filojn en mia ventro, kiuj por vi estos edzoj?

12 Reiĝu, miaj filinoj, iru, ĉar mi jam tro maljuniĝis por edziniĝi. Se mi eĉ dirus, mi havas esperon, eĉ mi ankaŭ estus nunan nokton edzinigita kaj eĉ naskus filojn, —

13 Ĉu je ili vi atendos, ĝis ili grandiĝos? ĉu pro ili vi retenos vin, por ne edziniĝi? ne, miaj filinoj! (se vi ne obeos) mi estos tre maldolĉigita pri vi, ĉar sur min dia mano (= batego) jam falis.

14 Kaj ili levis voĉon kaj ankoraŭ ploris, kaj Àrpa kisis sian bopatrinon (por adiaŭ) sed Ruth kuniĝis je ŝi.

15 Kaj Naòmi diris: jen via bofratino reiris al sia nacio kaj Dio, reiru post via bofratino.

16 Kaj Ruth rediris: ne petegu min, por vin forlasi kaj reiri de vi, ĉar kien vi iros, mi (ankaŭ) iros kaj kien vi pasigos la noktojn mi (ankaŭ) pasigos, via nacio estas mia nacio kaj via Dio estas mia Dio.

17 Kie vi mortos, mi mortos, kaj tie oni min enterigos, tiel Dio min punu kaj punegu, se eĉ la morto faros disigon inter ni.

18 Kaj Naòmi vidis, ke ŝi penadas, por iri kun ŝi, kaj ŝi ĉesis paroladi al ŝi.

19 Kaj ambaŭ iradis, ĝis ili venis Beshleĥhemon, kaj kiam ili venis Beshleĥhemon, la tuta urbo ekteruriĝis je ili, kaj diris: « Ĉu tio ĉi estas Naòmi? »

20 Kaj ŝi diris al ili: Ne nomu min « Naòmi » (= agrablulino), sed nomu min « Mara » (= maldolĉulino), ĉar la Ĉiopova tre min maldolĉigis.

21 Mi plena (de bonhavo) foriris, sed malplene Dio min revenigis; kial vi min nomas Naòmi, dum Dio min mizerigis kaj la Ĉiopova malbonfaris al mi.

22 Kaj revenis Naòmi, kaj ŝia bofilino Ruth la Moabino, kiu venis de Moabaj kampoj — kun ŝi, kaj ili venis Beshleĥhemon en la komenco de rikoltado de hordeo.

Ĉapitro II[redakti]

1 Kaj Naòmi havis parencon de sia edzo viro grava heroo de l' gento de Elimeleĥ, kaj lia nomo estis Boàz.

2 Kaj Ruth la moabino diris al Naòmi: mi iros kampon kaj elserĉados (perditajn) spikojn, ĉe kiu mi trovos favoron en liaj okuloj; kaj ŝi rediris: iru, mia filino.

3 Kaj ŝi iris kaj venis kaj elserĉadis en la kampo poste de l' rikoltantoj, kaj (neintence) tio ĉi okazis en la parto de l' kampo (kiu apartenis) al Boàz de l' gento de Elimeleĥ.

4 Kaj jen Boàz venis de Beshleĥhem, kaj diris al la rikoltantoj: « Dio kun vi! » Kaj ili rediris: « Dio vin benu! »

5 Kaj Boàz diris al sia servanto, kiu staris (kiel estro) ĉe l' rikoltantoj: kies estas tiu ĉi junulino?

6 Kaj la servanto staranta, ĉe l' rikoltantoj respondis kaj diris: ŝi estas junulino moabino, kiu revenis de moabaj kampoj kun Naòmi,

7 kaj ŝi diris: mi elserĉados (spikojn) kaj kolektos (farante) garbojn poste de l' rikoltantoj, kaj ŝi venis kaj staradas (tie ĉi) de l' mateno ĝis nun; ŝia jena sidado en la dometo estas de mallonge.

8 Kaj Boàz diris al Ruth: ĉu vi aŭdas, mia filino? ne iru elserĉadi alian kampon kaj ne foriru de tie ĉi, kaj tiel kuniĝu kun miaj servantinoj.

9 Viaj okuloj (rigardu) sur la kampon, kiun oni rikoltos, iru ilin sekvante, mi ordonis ja al la junularo, ke ili vin ne tuŝu; kiam vi soifos, iru al la vazoj kaj trinku de l' (akvo) kiun la junularo ĉerpas.

10 Kaj ŝi falis sur sian vizaĝon kaj inkliniĝis ĝis la tero, kaj diris al li: kial mi trovis favoron en viaj okuloj, por min ekkonatigi, dum mi estas ja alilandulino?

11 Kaj Boàz respondis kaj diris al ŝi: al mi estas jam raportita ĉio, kion vi faradis kun via bopatrino post la morto de via edzo, kaj vi forlasis vian patron, patrinon kaj patrujon, kaj iris al nacio, kiun vi ne konis hieraŭ kaj antaŭhieraŭ.

12 Dio pagu vian faradon, kaj via rekompenco estu tuta (kaj plena) de l' Ĉioestro Dio de Israel, al kiu vi venis, por trovi defendon sub liaj flugiloj.

13 Kaj ŝi diris: mi trovas favoron en viaj okuloj, mia mastro! ĉar vi min konsolis, kaj parolis al la koro de via servantino, dum mi ne estas inda kiel unu el viaj servantinoj.

14 Kaj Boàz diris al ŝi: en la tempo de manĝado alvenu tien ĉi kaj manĝu de l' manĝaĵo, kaj trempu vian panon en vinagron. Kaj ŝi sidiĝis flanken de l' rikoltantoj, kaj li alŝovis al ŝi rostitajn spikojn, kaj ŝi manĝis kaj satiĝis kaj restigis al si.

15 Kaj ŝi leviĝis por elserĉadi, kaj Boàz ordonis al siaj servantoj, dirante: ankaŭ inter la garboj ŝi elserĉadu kaj vi ne hontigu ŝin.

16 Kaj de l' garbetoj vi ankaŭ defaligu por ŝi, kaj lasu, ke ŝi ĝin elserĉu, kaj ne riproĉu ŝin.

17 Kaj ŝi elserĉadis en la kampo ĝis la vespero kaj elbatis tion, kion ŝi elserĉis, kaj ĝi estis ĉirkaŭ unu « efa » (mezurilo) da hordeo.

18 Kaj ŝi ĝin portis kaj venis la urbon, kaj ŝia bopatrino vidis tion, kion ŝi elserĉis, kaj ŝi (Ruth) elprenis (el la poŝo) tion, kion ŝi restigis de sia sateco kaj donis al ŝi.

19 Kaj ŝia bopatrino diris: kie vi serĉadis hodiaŭ kaj kie vi laboris, via konanto estu benata; kaj ŝi raportis al sia bopatrino, ĉe kiu ŝi laboris, kaj diris: la nomo de l' viro, ĉe kiu mi hodiaŭ laboris, estas Boàz.

20 Kaj Naòmi diris al sia bofilino: benita li estu de Dio, ĉar li ne forlasis sian afablon de l' vivantoj kaj (nek) de l' mortintoj. Kaj Naòmi diris: la viro estas proksima al ni, li estas el niaj parencoj.

21 Kaj Ruth la moabino diris: li ankaŭ diris al mi: « kun la servantinoj, kiuj estas ĉe mi, kuniru, ĝis ili finos la tutan mian rikoltadon ».

22 Kaj Naòmi diris al sia bofilino Ruth: bone estas, mia filino, ke vi iru kun liaj servantinoj, por ke oni vin ne renkontu (severe) en alia kampo.

23 Kaj Ruth kuniris kun la servantinoj de Boàz por elserĉadi (spikojn) ĝis la fino de l' hordea kaj tritika rikoltado, kaj ŝi sidadis ĉe sia bopatrino.

Ĉapitro III[redakti]

1 Kaj Naòmi, ŝia bopatrino, diris: mia filino! mi deziras ja por vi ripozon, kiu estas bona por vi.

2 Kaj nun Boàz, nia parenco, kun kies junulinoj vi kunestis, li jen ventumas la amason da hordeo en nuna nokto.

3 Vi baniĝu kaj ŝmiriĝu (per parfumoj) kaj metu viajn (plej karajn) vestojn sur vin kaj subiru al la amasejo, ne konatigu vin al la viro, ĝis li finos manĝi kaj trinki.

4 Kaj kiam li kuŝos, eksciiĝu la lokon, kie li kuŝiĝos, kaj venu kaj malkovru lian piedujon kaj kuŝiĝu, kaj li jam diros al vi, kion vi faru.

5 Kaj ŝi rediris al ŝi: ĉion, kion vi diros al mi, mi faros.

6 Kaj ŝi subiris al la amasejo kaj faradis ĉion, kiel ŝia bopatrino al ŝi ordonis.

7 Kaj Boàz manĝis kaj trinkis, kaj lia koro bonhumoriĝis, kaj li venis al la rando de l' garbaro por kuŝiĝi, kaj ŝi venis mallaŭte kaj malkovris lian piedujon kaj kuŝiĝis.

8 Kaj kiam fariĝis noktomezo, la viro ektimis, kaj li ekpalpis kaj (eksciiĝis ke) jen virino kuŝas apud lia piedujo.

9 Kaj li diris: kiu vi estas?! kaj ŝi rediris: mi estas Ruth, via sklavino, etendu viajn flugilojn sur vian sklavinon, ĉar vi ja estas parenco.

10 Kaj li diris: benata vi estu de Dio, mia filino! vi boniĝis vian lastan afablon pli ol la unua, per tio, ke vi ne iris al la junuloj ĉu malriĉa ĉu riĉa.

11 Kaj nun ne timu, mia filino, ĉion, kion vi diros, mi por vi faros, ĉar la tuta pordego de mia popolo scios, ke vi estas heroa virino.

12 Kaj nun! kvankam mi vere estas parenco, tamen ekzistas parenco pli proksima ol mi.

13 Pasigu la nokton, kaj matene, se li vin elaĉetos, estas bone, li elaĉetu, kaj se li ne volos vin elaĉeti, mi vin elaĉetos, kiel vivas Dio! kuŝu ĝis la mateno.

14 Kaj ŝi kuŝis apud lia piedujo ĝis la mateno, kaj ŝi sin levis antaŭ la tempo, kiam homo povas ekkoni la duan — ĉar li diris: ne estu sciate, ke virino venis la amasejon.

15 Kaj li diris: donu la tukon, kiu estas sur vi kaj tenu ĝin, kaj ŝi ĝin tenis kaj li mezuris ses (mezurilojn da) hordeo, kaj metis sur ŝin, kaj venis la urbon.

16 Kaj ŝi venis al sia bopatrino, kiu diris; kiu vi estas? ĉu mia filino? kaj ŝi raportis al ŝi ĉion, kion la viro faris por ŝi.

17 Kaj ŝi diris: tiujn ĉi ses (mezurilojn da) hordeo li donis al mi, ĉar li diris al mi: « ne revenu al via bopatrino malplene ».

18 Kaj (Naòmi) diris: sidu, filino, ĝis vi scios kiel la afero elfalos, ĉar la viro ne trankvilos, antaŭ ol li hodiaŭ finos la aferon.

Ĉapitro IV[redakti]

1 Kaj Boàz iris al la pordego (de l’urbo) kaj sidis tie, kaj jen la parenco, pri kiu Boàz diris, pasas, kaj (Boàz vokante) diris: Tiu kaj tiu! venu, sidiĝu tie ĉi! kaj li alvenis kaj sidiĝis.

2 Kaj (Boàz) prenis dek virojn el la maljunuloj de l’urbo kaj diris: sidiĝu tie ĉi; kaj ili sidiĝis.

3 Kaj li diris al la parenco: la parton de l’kampo, kiu apartenis al nia frato Elimeleĥ, vendas Naòmi, kiu revenis de moaba kampo.

4 Kaj mi diris: mi malkovros vian orelon (= rakontos), dirante: aĉetu en la apudtestado de la sidantoj kaj de la maljunularo de mia popolo. Se vi elaĉetos, elaĉetu! kaj se oni (= vi) ne elaĉetos, diru al mi, ke mi sciu, ĉar krom vi ekzistas, neniu por elaĉeti, kaj mi (kandidatas) post vi. Kaj tiu rediris: mi elaĉetos!

5 Kaj Boàz diris: en la tago, kiam vi aĉetos la kampon de l’mano de Naòmi, tiam vi aĉetas de Ruth la moabino, edzino de l’mortinto, (la devon) daŭrigi la nomon de l’mortinto sur lian heredaĵon.

6 Kaj diris la parenco: mi ne povas elaĉeti (ŝin) por mi, ĉar eble (per tio) mi malutilos al mia heredaĵo, elaĉetu vi mian aĉetaĵon, ĉar mi ne povas elaĉeti.

[7 En antikveco tiu ĉi moro ekzistis ĉe Israel: ĉe l’aĉetado kaj ŝanĝado, por konfirmi ĉiun aferon, demetis homo sian ŝuon (ganton) kaj ĝin donis al la dua, kaj tio ĉi estis la atesteco ĉe Israel.]

8 Kaj la parenco diris al Boàz: aĉetu por vi, kaj (tiu) demetis sian ŝuon.

9 Kaj diris Boàz al la maljunularo kaj tuta popolo: vi estu hodiaŭ atestantoj, ke mi aĉetis ĉion, kio apartenis al Elimeleĥ kaj kio apartenis al Kiljon kaj Maĥhlon de l’mano de Naòmi.

10 Kaj Ruthon la moabinon, edzinon de Maĥhlon mi ankaŭ aĉetis, por ke ŝi estu mia edzino, por daŭrigi la nomon de l’mortinto sur lian heredaĵon, kaj la nomo de l’mortinto ne fortranĉiĝu de liaj fratoj kaj de lia loka pordego, vi hodiaŭ estu atestantoj!

11 Kaj rediris la tuta popolo, kiu estis en la pordego, kaj la maljunuloj: ni estas atestantoj! Dio donu la edzinon, kiu venas vian domon, kiel Raĥhel kaj Lea, kiuj ambaŭ konstruis la domon Israel, akiru havon en Efrash, kaj havu bonan nomon en Beshleĥhem.

12 Kaj via domo estu, kiel la domo de Perec, kiun Thamar naskis de Jehuda, de l’semo, kiun Dio al vi donos de tiu ĉi junulino.

13 Kaj Boàz prenis Ruthon kaj ŝi fariĝis lia edzino, kaj li alvenis al ŝi, kaj Dio donis al ŝi gravedecon, kaj ŝi naskis filon.

14 Kaj la virinoj diris al Naòmi: laŭdo al Dio, ke li hodiaŭ ne malekzistigis por vi parencon, kaj lia nomo estu nomata (kaj ekzistanta) ĉe Israel.

15 Kaj li estos por vi agrabliganto de l’animo, kaj nutranto de via grizeco, ĉar lin naskis via bofilino, kiu vin amas kaj estas pli bona por vi, ol sep filoj.

16 Kaj Naòmi prenis la infanon kaj metis sur siajn genuojn kaj estis lia vartistino.

17 Kaj la najbarinoj donis al li nomon: [dirante: ĉe Naòmi naskiĝis filo, ili nomis lian nomon] Òbed (= laboranto, utilanto); li estis la patro de Jiŝaj patro de David.

18 Tiuj ĉi estas la naskigitoj de Perec; Perec naskigis Ĥhecron’on.

19 Ĥhecron naskigis Ram’on, Ram naskigis Àminadab’on,

20 Àminadab naskigis Naĥhŝon’on, Naĥhŝon naskigis Salma’on.

21 Salma naskigis Boàz’on, Boàz naskigis Òbed’on.

22 Òbed naskigis Jiŝaj’on, kaj Jiŝaj naskigis David’on.