La Liro de la Esperantistoj/Mia penso

El Vikifontaro
Mia penso ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
4.
Mia penso.

Sur la kampo, for de-l’ mondo,
Anta’ nokto de somero,
Amikino en la rondo
Knatas kanton pri-l’ espero.
Ed pri vivo detruita
Ŝi rakontas kompatante, —
Mia vundo refrapita
Min doloras resangante.

«Ĉu vi dormas? Ho, sinjoro,
Kial tia senmoveco?
Ha, kredeble rememoro
El la kara infaneco?»
Kion diri? Ne ploranta
Povis esti parolado
Kun fraŭlino ripozanta
Post somera promenado!

Mia penso ed turmento,
Ed doloroj ed esperoj!
Kiom de mi en silento
Al vi iris jam oferoj!
Kion havis mi plej karan —
La junecon — mi ploranta
Metis mem sur la altaron
De la devo ordonanta!


Fajron sentas mi interne,
Vivi ank’e mi deziras, —
Io pelas min eterne,
Se mi al gajuloj iras…
Se ne plaĉas al la sorto
Mia peno ed laboro —
Venu tuj al mi la morto,
En espero — sen doloro!

Dr. Ludwik Zamenhof.