La Matena Roso

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Indekso : La Matena Roso
de Bertram Potts
El: The Esperanto Monthly, London, n-ro 75,76,81,82, marto, aprilo, sept., okt. 1919.

Matena roso lukse vestas la ĝardenon
Per kiso de opaloj,
Majeste pentras grandiozan la marĝenon
Per gloro de l' petaloj.

Mil sunoj fajre sternas sin en floraj koroj,
Mil mondoj, etaj, ĉarmaj,
Aŭ eble larmoj falis kvazaŭ meteoroj -
­Ankoraŭ brule varmaj.

Eĉ larmoj pelas for angoron, ĝin dolĉigas
Briletas kiel roso,
Donaco de l' ĉielo, kiu nin alligas
Per vervo de l' patoso.