La Nova Jaro 1904

El Vikifontaro
La Nova Jaro 1904 ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
LA NOVA JARO 1904.
Orginale verkita de CLARENCE BICKNELL, Kun Angla traduko.

Ĉu la Jar’ Nova povus esti
Sen kruco aŭ doloro?
Sen tim’ pro ia perd’ malĝoja
En tre proksima horo?

Ĉu estos ĝi de brila lumo
Sen unu ombr’ malbona?
Ĉu estos kampoj floroplenaj,
Kaj ĉiu flor’ fruktdona?

Sen dornoj estu la rozujoj
Sed rozoj plimultiĝu!
Pli bona ol komenco sia
La Nova Jar’ finiĝu!

Almenaŭ ĝi deviĝos porti
Progreson al la tero,
Ĉar DI’ al ni vidaĵojn novajn
Donacos de la Vero.