La Pafo

El Vikifontaro
La Pafo ()
Tradukita de Andreo Fiŝer
(p. 5-24)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
I.

Ni estis dislokitaj garnizone en urbeto X. La vivmaniero de armea oficiro estas konata. Matene — ekzercoj, rajdejo; tagmanĝo — ĉe la regimentestro aŭ en hebrea restoracio; vespere — punĉo kaj kartludo. En X. estis neniu gastigema familio, nek eĉ unu fianĉaĝa fraŭlino; ni kunvenadis unu ĉe alia, kie ni vidis nenion krom niaj uniformoj.

Nur unu persono el nia societo ne estis oficiro. Li estis proksimume tridekkvinjara, kaj tial ni estimis lin kiel maljunulon. Sperteco donis al li multajn prerogativojn kontraŭ ni; krome, lia kutima malafableco, malmola karaktero kaj malica parolmaniero havis fortan influon sur niaj junaj mensoj. Ia mistero ĉirkaŭis lian sorton; laŭŝajne li estis ruso, tamen li havis fremdlandan nomon. Iam li estis husaro kaj eĉ servis sukcese; neniu sciis la kaŭzon, kiu estis instiginta lin eksiĝi kaj ekloĝi en mizera urbeto, kie li vivis malriĉe kaj samtempe malŝpareme; li ĉiam iris piede, ortis eluzitan nigran redingoton, sed havis ĉiam pretan manĝotablon por la oficiroj de nia regimento. Verdire, lia tagmanĝo konsistis el du ĝis tri manĝoj, preparitaj de eks-soldato, sed ĉampanvino fluis rivere. Neniu konis lian havon, nek liajn enspezojn, kaj neniu kuraĝis lin demandi pri tio. Ĉe li estis troveblaj libroj, plejparte militartaj kaj romanoj. Li volonte ilin donadis por legi, neniam postulante la redonon; sed same neniam li redonadis prunteprenitajn librojn. Lia ĉefa ekzerco estis pistolpafado. La muroj de lia ĉambro estis ĉiuj truetitaj per kugloj, kvazaŭ abelĉelaro. Riĉa kolekto da pistoloj estis la sola luksaĵo en la modesta dometo, kie li loĝis. La lerteco, kiun li atingis, estis nekredebla; se li proponus forpafi piron de ies ĉapo, neniu el nia regimento hezitus submeti al li sian kapon.

Nia konversacio ofte koncernis duelojn; Silvio (mi nomu lin tiel) neniam sin enmiksis en ĝin. Demandite, ĉu li iam duelis, li jesis sektone, tamen diris nenion pri detaloj, — kaj estis videble, ke tiaj demandoj estis por li malagrablaj. Ni konjektis, ke sur lia konscienco peze kuŝis iu malfeliĉa viktimo de lia terura lerteco. Cetere, neniel ni povis suspekti lin pri malkuraĝo. Estas homoj, kies nura eksteraĵo forigas tiajn suspektojn. Jena okazintaĵo ekmirigis nin ĉiujn.

Foje dekkelke da niaj oficiroj tagmanĝis ĉe Silvio. Oni drinkis kiel kutime, tio estas — sufiĉege; post la tagmanĝo ni insiste petis la mastron, ke li aranĝu por ni bankludon. Dumlonge li rifuzis, ĉar li ludis preskaŭ neniam; fine, li ordonis doni kartojn, elŝutis sur la tablon duoncenton da ormoneroj kaj eksidis kiel banktenanto. Ni lin ĉirkaŭis kaj komencis la ludon. Silvio dum kartludo kutime silentis, neniam disputis, nek diskutis. Se iu ludanto faris kalkuleraron, li tuj pagis la mankon aŭ enskribis la superfluon. Ni tion jam sciis kaj ne malhelpis lin mastri laŭ sia maniero. Sed meze de ni sin trovis oficiro, antaŭ ne longe veninta al nia regimento. Ludante, li pro distreco fleksis superfluan kartangulon. Silvio prenis kreton kaj egaligis la kalkulon laŭ sia kutimo. La oficiro, opiniante, ke li eraris, komencis klarigojn. Silvio silente daŭrigis ĵeti la kartojn. La oficiro, senpacienciĝinte, prenis broseton kaj forviŝis tion, kio al li ŝajnis malĝuste skribita. Silvio prenis kreton kaj enskribis denove. La oficiro, ekscitita per vino, kartludo kaj rido de la kamaradoj, opiniis sin grave ofendita kaj, furioziĝinte, ekkaptis de la tablo kupran kandelingon kaj ĵetis ĝin kontraŭ Silvion, kiu apenaŭ havis tempon por forkliniĝi de la frapo. Ni konfuzegiĝis. Silvio ekstaris, tute pala pro kolero, kaj kun flamantaj okuloj diris: „Sinjoro, bonvolu foriri kaj danku Dion, ke ĝi okazis en mia hejmo”.

Ni ne dubis pri la sekvoj kaj opiniis nian kamaradon jam morta. La oficiro foriris, dirinte, ke li estas preta respondi pri la ofendo, kiamaniere plaĉos al sinjoro banktenanto. La ludado daŭris ankoraŭ iom da minutoj; sed, sentante, ke la ludo ne estas laŭhumora por la mastro, ni unu post alia forlasis la kartojn kaj disiris en niajn loĝejojn, parolante pri la vakonta oficira loko.

La morgaŭan tagon, en la rajdejo, kiam ni demandadis, ĉu vivas ankoraŭ la malfeliĉa leŭtenanto, li mem aperis inter ni, kaj ni faris al li la saman demandon. Li respondis, ke li havis ankoraŭ neniun sciigon de Silvio. Tio nin ekmirigis. Ni iris al Silvio kaj en la korto trovis lin, eniganta kuglon post kuglo en ason, algluitan al la pordego. Li akceptis nin kutimmaniere, dirante nenion pri la hieraŭa okazintaĵo.

Pasis tri tagoj, — la leŭtenanto estis ankoraŭ viva. Ni demandadis kun mirego: „Ĉu efektive Silvio ne duelos?” Silvio ne duelis. Lin kontentigis tre supraĵa interklarigo, kaj li paciĝis.

Komence tio tre malutilis al li en la opinio de la junularo. Kuraĝmanko malpli ol io ajn estas pardonata de junajhomoj, kiuj en maltimeco kutimas vidi plejsupron de homaj kvalitoj kaj senkulpigon de ĉiuj eblaj malvirtoj. Tamen, iom post iom ĉio forgesiĝis kaj Silvio reakiris sian antaŭan influon.

Mi sola ne povis plu proksimiĝi al li. Havante ennaskitan romantikan imagemon, mi estis ĝis tiam plejforte sindonema al la homo, kies vivo estis enigmo, kaj kiu ŝajnis al mi heroo de iu misterplena novelo. Li ŝatis min; almenaŭ kun mi sola li ne uzis sian kutiman malĝentilan kaj malican parolmanieron kaj konversaciis pri diversaj temoj simplanime kaj kun eksterordinara afableco. Sed post la malfeliĉa vespero, la penso, ke lia honoro estis makulita kaj ne lavita pro lia mema volo, — ĉi tiu penso ne forlasadis min kaj malhelpis, ke mi kondutu kontraŭ li antaŭmaniere, — mi hontis lin rigardi. Silvio estis tro prudenta kaj sperta, por ne rimarki tion kaj ne diveni la kialon. Videble, ĉi tio lin ĉagrenis; almenaŭ mi rimarkis kelkfoje lian deziron klarigi al mi la aferon, sed mi evitadis tion, kaj Silvio min forlasis. De tiu tempo mi vidis lin nur en ĉeesto de kolegoj, kaj niaj antaŭaj sinceraj interparoladoj ĉesis.

Distriĝemaj loĝantoj de ĉefurbo ne prezentas al si multajn impresojn, tiom konatajn al loĝantoj de vilaĝoj kaj urbetoj, ekzemple — atendado de poŝta tago; ĉiumarde kaj ĉiuvendrede nia regimenta oficejo estis plena je oficiroj; iu atendis monon, iu — leteron, iu — gazetojn. Kutime la kovertojn oni malfermis en la oficejo mem, oni interparoladis pri novaĵoj, kaj la oficejo prezentis plej vivoplenan aspekton. Silvio ricevadis sian korespondaĵon adresita al nia regimento kaj ordinare ankaŭ sin trovis ĉi tie. Foje oni liveris al li paketon, de kiu li forŝiris la sigelon kun vidigo de plej granda malpacienco. Trakurante la skribaĵon, liaj okuloj brilegis. La oficiroj, okupitaj pri siaj leteroj, rimarkis nenion.

— Sinjoroj, — diris al ili Silvio — ĉirkonstancoj postulas mian foriron, mi do forveturas hodiaŭ je noktiĝo; mi esperas, ke vi ne rifuzos tagmanĝi ĉe mi lastafoje. Mi vin atendas, — li daŭrigis, sin turnante al mi — mi atendas nepre.

Post ĉi tiuj vortoj li eliris; kaj ni, interkonsentinte kunveni ĉe Silvio, disiris ĉiu al sia flanko.

Mi venis al Silvio je la fiksita horo kaj trovis ĉe li preskaŭ la tutan regimenton. Lia tuta havaĵo estis jam enpakita, — restis nur la nudaj, trapafitaj muroj. Ni altabliĝis; nia gastiganto estis tre bonhumora, kaj baldaŭ la gajeco fariĝis ĝenerala; korkoj klakis ĉiuminute, la glasoj ŝaŭmis kaj siblis senintermanke, kaj ni kun plej ebla fervoro deziris al la forveturonto feliĉan vojaĝon kaj ĉiujn bonaĵojn. Ni forlasis la tablon jam malfruvespere. En la momento de disiĝo, Silvio, adiaŭante ĉiujn, prenis min je la mano kaj haltigis min en la momento mem, kiam mi intencis eliri.

— Mi bezonas interparoli kun vi, — li diris mallaŭte. Mi restis.

La gastoj estis foririntaj; ni restis duope, sidiĝis unu kontraŭ alia kaj senparole ekfumis pipojn. Silvio ŝajnis priokupita; jam restis neniaj postsignoj de lia konvulsia gajeco. Malĝoja paleco, brilantaj okuloj kaj elbuŝiĝanta, densa fumo donis al li aspekton de vera diablo. Pasis kelke da minutoj, — Silvio interrompis la silenton.

— Estas eble, ke ni neniam revidos unu la alian, — li diris al mi: — antaŭ la disiĝo mi volis interparoli kun vi. Vi povis rimarki, ke mi nur malmulte estimas aliulan opinion, — sed mi vin ŝatas kaj sentas, ke al mi estus penige lasi en via menso maljustan impreson.

Li haltis kaj replenigis per tabako sian pipon; mi silentis, mallevinte la okulojn.

— Al vi ŝajnis strange, — li daŭrigis, — ke mi ne postulis kontentigon de tiu ebria frenezulo, s-ro R. Vi konsentos tamen, ke, ĉar mi havis elektorajton pri armiloj, lia vivo estis en miaj manoj, kaj la mia — preskaŭ eksterdanĝera; mi povus atribui mian moderemon sole al mia grandanimeco, — sed mi ne volas mensogi. Se mi estus povinta puni s-ron R., tute ne submetante al danĝero mian propran vivon, mi neniel estus pardoninta lin.

Mi rigardis Silvion kun mirego. Tia konfeso tute min konfuzis. Silvio daŭrigis:

— Certe, jes, — mi ne rajtas submeti min al mortdanĝero; antaŭ ses monatoj mi ricevis vangofrapon, kaj mia malamiko ankoraŭ vivas.

Mia scivolo estis forte ekscitita.

— Ĉu vi ne duelis kun li? — mi demandis. — Certe iuj cirkonstancoj vin disigis, ĉu ne?

— Mi duelis kun li, — respondis Silvio, — kaj jen memorsigno pri nia interbatalo.

Silvio ekstaris kaj iligis el kartona ujo ĉapon kun ora kvasto kaj galono (kion la francoj nomas „polica ĉapo”); li ĝin surmetis; ĝi estis trapafita unu verŝokon[1] super la frunto.

— Vi scias, — daŭrigis Silvio, — ke mi servis en *** husara regimento. Mian karakteron vi konas; mi kutimiĝis ĉefi, sed en mia junaĝo ĝi estis mia pasio. Niatempe diboĉado estis moda; mi estis la unua diboĉulo en la armeo. Ni fanfaronis pri drinkado; mi superdrinkis la faman Burcov’on, prikantitan de Deniso Danidov. Dueloj en nia regimento okazis ĉiumomente; en ĉiuj mi estis atestanto aŭ aganto. La kamaradoj min adoradis, kaj la regimentestroj, tre ofte deŝanĝataj, opiniis min neforigebla malbono… Mi kviete (aŭ malkviete) ĝuis mian gloron, kiam nian regimenton eniris junulo el riĉa, eminenta familio (mi ne volas lin nomi). De mia naskiĝo mi ne renkontis tiom brilan feliĉulon! Imagu al vi junecon, spritecon, belecon, plej frenezan gajecon, plej senzorgan kuraĝon, faman nomom, nekalkuleblan monon, kiu neniam al li mankis, — kaj prezentu al vi, kiamaniere li devis efiki sur min. Mia superregado ekŝanceliĝis. Ĉarmita de mia gloro, komence li penis akiri mian amikecon; sed mi akceptis lin malvarme, kaj sen ia bedaŭro li forlasis min. Mi lin ekmalamis. Liaj sukcesoj en la regimento kaj meze de virinoj min tute malesperigis. Mi komencis serĉi malpaciĝon kun li; al miaj epigramoj li respondadis per epigramoj, kiuj ĉiam ŝajnis al mi pli neatenditaj kaj pli spritaj ol la miaj, kaj kiuj certe estis senkompare pli gajhumoraj; li ŝercis, kaj mi furiozis. Fine, iun tagon, dum balo ĉe pola bienhavanto, vidante lin atentobjekto de ĉiuj sinjorinoj kaj precipe de la dommastrino, kiu estis amligita kun mi, mi diris al li en la orelon iun malspritan insultaĵon. Li ekflamis kaj min survangis. Ni nin ĵetis al la sabroj; la sinjorinoj svenis; oni nin disigis, kaj samnokte ni veturis pro duelo. Estis je tagiĝo. Mi staris sur difinita loko kun miaj tri sekundantoj mezuris inter ni dekdu paŝojn. Mi devis pafi la unua; sed mia kolerekscitiĝo estis tiel forta, ke mi ekdubis pri celtrafeco de mia mano kaj, por doni al mi tempon por kvietiĝo, mi cedis al li la unuan pafon; mia kontraŭulo ne akceptis. Oni decidis loti; la unuan numeron gajnis li, la ĉiama favorato de l’sorto. Li ekcelis kaj trapafis mian ĉapon. Nun estis mia vico. Fine, lia vivo estis en miaj manoj; mi rigardis lin avide, perante rimarki almenaŭ iun ombron de maltrankvilo. Li staris sub mia pistolo, elektante el sia ĉapo maturajn merizojn kaj elbuŝigante kernojn, kiuj alflugis ĝis mi. Lia indiferenteco min frenezigis. „Kion utilos, — mi pensis, — lin senigi je vivo, kiam li ne multe ĝin ŝatas?” Malica konjekto ekaperetis en mia menso. Mi ekdirektis la pistolon malsupren. — „Ŝajne, ĉi-momente vi ne tro atentas la morton, — mi diris: — vi bonvolas matenmanĝi; mi ne volus vin malhelpi.” — „Vi neniel min malhelpas, — li rediris: — bonvolu pafi; tamen, agu laŭ via plaĉo; via pafo estas al vi, kaj mi estas ĉiam preta al viaj servoj.” — Mi min turnis al la sekundantoj, deklarante, ke hodiaŭ mi ne intencas pafi, — kaj per tio la duelo estis finita… Mi eksiĝis el la regimento kaj foriĝis en ĉi tiun urbeton. De tiam pasis ne eĉ unu tago, dum kiu mi ne estus meditinta pri venĝo. Nun mia horo alvenis…

Silvio eltiris el sia poŝo la matene ricevitan leteron kaj ĝin donis al mi por tralegi. Iu (ŝajne, lia aferkomisiito) skribis al li el Moskvo, ke certa persono baldaŭ edziĝos kun juna kaj bela fraŭlino.

— Vi divenas, — diris Silvio, — kiu estas tiu certa persono. Mi veturas Moskvon. Nun ni rigardu, ĉu same indiferente li akceptos la morton ĵus antaŭ sia edziĝo, kiel iam li ĝin atendis kun merizoj!

Ĉe tiuj vortoj Silvio ekstaris, ĵetis sian ĉapon planken kaj ekis paŝadi tien kaj reen tra la ĉambro, kvazaŭ tigro en sia kaĝo. Mi lin aŭskultis senmove; strangaj, kontraŭdiraj sentoj emociadis min.

Servisto eniris kaj sciigis, ke la ĉevaloj estis pretaj. Silvio forte ekpremis manon; ni interkisis. Li sidiĝis en veturilon, kie kuŝis du valizoj, unu kun pistoloj, dua kun lia havaĵo. Ni adiaŭis ankoraŭ unu fojon, kaj la ĉevaloj forrapidis.

II.

Pasis kelke da jaroj. Helmaj aferoj devigis min ekloĝi en malgranda vilaĝeto de N-a distrikto. Min okupante pri mastrumado, mi ne ĉesis sekrete sopiri pri mia antaŭa brua kaj senzorga vivo. Plej malfacile estis por mi kutimiĝi al plena soleco dum aŭtunaj kaj vintraj vesperoj. Ĝis la tagmanĝo mi ankoraŭ iel pasigis la tempon, interparolante kun la vilaĝestro, inspektante la laborojn aŭ vizitante novajn entreprenetojn; sed tuj kiam komencis krepuskiĝi, mi tute ne sciis, kien min meti. Malgranda libraro, trovita de mi en la ŝrankoj kaj en la provizejo, estis parkere elstudita de mi. Ĉiuj fabeloj, kiujn ajn povis rememori la domistino Kirilovna, estis rerakontitaj al mi; virinaj kantoj min tede sopirigadis. Mi eĉ komencis trinki sensukeran brandolikvoron, sed post ĝi mi havis kapdoloron, kaj, malkaŝdire, mi ektimis fariĝi drinkulo pro malĝojo t. e. plej malĝojiga drinkulo, kies multegajn ekzemplerojn mi vidis en nia distrikto.

Proksimaj najbaroj mankis apud mi, krom du aŭ tri „malĝojigaj”, kies parolado plejparte konsistis el singultoj kaj ekspiregoj. Soleco estis pli tolerebla. Fine, mi decidis enlitiĝi kiel eble plej frue kaj tagmanĝi kiel eble plej malfrue; tiamaniere mi mallongigis la vesperojn kaj plilongigis la tagojn, kaj trovis, ke tio estas bona.

Kvar verstojn[2] de mi sin trovis riĉa bieno, apartenanta al grafino B.; sed tie loĝis nur bienadministranto, kaj la grafino estis vizitinta sian posedaĵon nur unu fojon, en la unua jaro post sia edziniĝo, loĝinte tie ne pli ol unu monaton. Tamen, la duan printempon de mia ermiteco disvastiĝis onidiroj, ke la grafino kun sia edzo venos en la kamparon por pasigi la someron. Efektive, ili alvenis en komenco de junio.

Alveno de riĉa najbaro estas grava epoko por kamparloĝanto. Bienhavantoj kaj ilia servistaro priparoladas tion dum du monatoj antaŭe kaj dum tri jaroj poste. Kio koncernas min, mi konfesas, ke la alveno de juna kaj bela najbarino forte sur min efikis; mi brulis pro senpacieno ŝin vidi; tial, la unuan dimanĉon post ŝia alveno, mi veturis posttagmeze al *** por min rekomendi al iliaj gegrafaj moŝtoj, kiel plej apuda najbaro kaj humila servanto.

Lakeo enirigis min en la grafan kabineton kaj eliris por min anonci. La vasta kabineto estis meblita kun ĉiu ebla lukso; ĉe la muroj staris libroŝrankoj, kaj sur ĉiu bronza busto; super la marmora kameno sin trovis larĝa spegulo; la planko estis tapetita per verda drapo kaj kovrita per tapiŝoj. Malkutimiĝinte de lukso en mia mizero angulo kaj jam de longe ne vidinte eĉ malpropran riĉecon, mi ektimetis kaj atendis la grafon kun iu animtremeto, kiel petanto el provinco atendas eliron de ministro. La pordo malfermiĝis, kaj eniris viro ĉirkaŭ tridekdu-jara de bela eksteraĵo. La grafo aliris min kun malkaŝema kaj aminda mieno; mi penis vigliĝi kaj ekis min rekomendi, sed li antaŭvenis min. Ni sidiĝis. Lia konversacio, libera kaj afabla, baldaŭ forigis mian sovaĝan ĝenemon; mi jam komencis akiri mian kutiman spiritstaton, kiam subite eniris la grafino, kaj konfuzo ekposedis min pli ol antaŭe. Efektive, ŝi estis belulino. La grafo min prezentis; mi volis ŝajni senĝenata, sed ju pli mi zorgis pri tia ŝajno, des pli mi min sentis mallerta. Por doni al mi tempon por vigliĝi kaj kutimiĝi al la nova konatiĝo, ili komencis paroli inter si, agante kun mi, kiel kun bona najbaro, senceremonie. Dume mi marŝadis tien kaj reen, rigardante librojn kaj pentraĵojn. Mi ne estas kompetenta pri pentraĵoj, sed unu altiris al si mian atenton. Ĝi prezentis iun vidaĵon en Svisujo; tamen min atentigis ne la pentraĵo mem, sed ke ĝi estis trapafita per du kugloj, eniĝintaj unu en alian.

— Jen bonega pafo! — mi diris, min turnante al la grafo.

— Jes, — li respondis: la pafo estas vere rimarkinda. Ĉu vi bone pafas? — li daŭrigis.

— Sufiĉe bone, — mi rediris, plezuriĝinte, ke la interparolo fine ektuŝis temon al mi proksiman; — je tridek paŝoj mi ne maltrafos ludkarton, — kompreneble, el konata de mi pistolo.

— Ĉu vere? — diris la grafino kun vidigo de ega atentemo; — kaj vi, mia amiko, ĉu vi trafos karton je tridek paŝoj?

— Iam, — respondis la grafo, — ni faros provon. Siatempe mi pafis ne malbone; sed de kvar jaroj mi ne prenis pistolon en la majon.

— Ho, — mi rediris — tiuokaze mi vetas, ke via grafa moŝto ne celtrafos karton eĉ je dudek paŝoj; la pistolo postulas ĉiutagan ekzercadon. Mi tion scias laŭ sperto. En nia regimento mi estis opiniata unu el plej lertaj pafistoj. Foje al mi okazis dum tuta monato ne tuŝi pistolon, la miaj sin trovis en riparado. Kion do vi pensas, via moŝto? La unuan fojon, kiam mi post tio komencis pafi, mi faris kvar sinsekvajn maltrafojn al botelo je dudek paŝoj. Ĉe ni estis kapitano, spritulo kaj amuzulo — li sin trovis apude kaj diris al mi: „certe, fratulo, cia mano ne sin levas kontraŭ botelo”. Ne, via grafa moŝto, oni ne devas malzorgi tiun ĉi ekzercadon, alia oni nepre malkutimiĝas. La plej lerta pafisto, kiun mi renkontis, pafadis ĉiutage, almenaŭ tri fojojn, antaŭ la tagmanĝo. Ĝi estis ĉe li kutima aranĝo, kiel antaŭmanĝa glaseto da brando.

La gegrafoj estis kontentaj, ke mi konversaciiĝis.

Ĉu li bone pafis? — min demandis la grafo.

— Jen kiel: multfoje, ekvidinte muŝon sidantan sur muro… Vi ridas, grafino? Je Dio, ĝi estas vero… Ekvidinte muŝon, li kutimis krii: „Kozĉjo, pistolon!” Kozĉjo alportas ŝargitan pistolon, — paf! kaj la muŝo estas enpremita en la muron!

— Estas mirinde! — diris la grafo: — kaj lia nomo?

— Silvio.

— Silvio! — ekkriis la grafo, forsaltante el sia seĝo; — ĉu vi konis Silvion?

— Kiamaniere mi lin ne konus, ni estis ja amikoj; en nia regimento li estis akceptata kiel kamarado; sed jen, de kvinkelke da jaroj mi havas neniun sciigon pri li. Ĉu via grafa moŝto ankaŭ lin konis?

— Ho, jes, mi lin bone konis. Ĉu li ne rakontis al vi pri iu strangega okazintaĵo?

— Ĉu ne vangofrapo, kiun li ricevis dum balo de iu diboĉulo?

Ĉu li ne diris al vi la nomon de tiu diboĉulo?

— Ne, sinjoro… Ha, via grafa moŝto! — mi daŭrigis divenante la veron — pardonu… mi ne sciis… ĉu eble vi?…

— Mi mem, — respondis la grafo kun ekstrema emocio; — kaj la trapafita pentraĵo estas rememoraĵo pri nia lasta renkonto.

— Ho, mia kara, — diris la grafino: pro Dio, ne rakontu; al mi estos terure tion aŭskulti.

— Ne, — rediris la grafo — mi rakontos ĉion; sinjoro scias, kiel mi estis ofendinta lian amikon, — li ankaŭ eksciu, kiamaniere Silvio sin venĝis kontraŭ mi.

La grafo alŝovis apogseĝon por mi, kaj kun plej viva scivolo mi ekaŭdis jenan rakonton.

— Antaŭ kvin jaroj mi edziĝis. La unuan monaton, „mielmonaton”, mi pasigis ĉi tie, en tiu ĉi kamparo. Al ĉi tiu domo mi ŝuldas la plej bonajn minutojn de mia vivo kaj unu el plej premigaj rememoroj. Iun vesperon ni kune rajdis; la ĉevalo de mia edzino ial ekobstiniĝis; ŝi ektimis, transdonis al mi la kondukilojn kaj iris domen piede. Mi ekrajdis sola antaŭen. En la korto mi ekvidis vojaĝveturilon; oni diris al mi, ke en mia kabineto sidas sinjoro, ne volinta diri sian nomon, sed simple deklarinta, ke li havas aferon al mi. Mi eniris la kabineton kaj ekvidis en mallumo viron polvekovritan kaj kun nerazita barbo; li staris ĉi tie apud la kameno. Mi lin aliris, penante rememori liajn trajtojn. — „Ci ne rekonas min, grafo?” li diris tremvoĉe. — „Silvio!” mi ekkriis kaj, malkaŝdire, mi sentis, ke miaj haroj starleviĝas. — „Jen, certe,” li daŭrigis, „al mi apartenas ankoraŭ la pafo, kaj mi venis por malŝargi mian pistolon kontraŭ ĉi; ĉu ci estas preta?” — La pistolo vidiĝadis el lia flankpoŝo. Mi ekmezuris dekdu paŝojn kaj stariĝis en tiu angulo, petante, ke li pafu plej rapide, antaŭ la reveno de mia edzino. Li ne rapidis; li petis, ke oni donu lumon. Oni alportis kandelojn. Mi fermis la pordon, ordonis, ke neniu eniru, kaj ree petis, ke li pafu. Li prenis la pistolon kaj, ekcelis,… Mi kalkulis minutojn… Mi pensis pri ŝi… Pasis terura minuto! Silvio mallevis la brakon. — „Mi bedaŭras, ke la pistolo estas ŝargita ne per merizkernoj… kuglo estas multepeza. Al mi nepre ŝajnas, ke inter ni fariĝas ne duelo, sed mortigo; mi ne kutimiĝis celi nearmiton. Ni rekomenci; ni lotu kiu estas pafonta la unua.” — Mia kapo turniĝis… Ŝajnas, ke komence mi ne konsentis… Fine, ni ŝargis ankoraŭ unu pistolon kaj kunvolvis du numeritajn biletojn; li metis ilin en la ĉapon, iam de mi trapafitan; mi ree eltiris la unuan numeron. — „Ci, grafo, estas diable ŝanca,” li diris kun firideto, kiun mi neniam forgesos. Mi ne scias, kio al mi fariĝis, kaj kiamaniere li estis sukcesinta min instigi al tio… tamen mi ekpafis kaj trafis jen tiun ĉi pentraĵon.

La grafo fingremontris la trapafitan pentraĵon; lia vizaĝo ardis flame; la grafino estis pli pala ol ŝia poŝtuko; mi ne povis min deteni de ekkrio.

— Mi ekpafis, — daŭrigis la grafo, — kaj, dank’ al Dio, maltrafis; tiam Silvio, tiumomente li estis vere terura, komencis min celi. Subite la pordo malfermiĝas. Manjo enkuras kaj kun kriego sin ĵetas al mia kolo. Ŝia alesto redonis al mi mian tutan viglecon. — „Mia kara”, mi diris al ŝi, „ĉu vi ne vidas, ke ni ŝercas? Kial vi timegiĝis? Iru, trinku glason da akvo kaj amikon kaj kamaradon.” Manjo tamen ne fidis min. — „Diru, ĉu mia edzo diras la veron?” ŝi sin turnis al la terura Silvio: „ĉu estas vere, ke vi ambaŭ ŝercas?” — „Li ĉiam ŝercas, grafino,” respondis Silvio: „iam li ŝerce min vangofrapis, ŝerce trapafis sur mi jen ĉi tiun ĉapon, ŝerce ĵus min maltrafis; nun al mi venis la deziro ankaŭ iom ŝerci…” Kun tiuj vortoj li intencis min ekceli… je ŝia ĉeesto! Manjo sin ĵetis al liaj piedoj. — „Leviĝu, Manjo, — hontu !” mi ekkriis furioze: „kaj vi, sinjoro, ĉu vi ĉesos mokturmenti malfeliĉan virinon? ĉu vi ekpafos fine, aŭ ne?” — „Ne”, respondis Silvio, „mi estas kontentigita; mi vidis cian konsternon, cian timon, — mi igis cin ekpafi kontraŭ min; al mi estas sufiĉe, — ci min memorados! Mi cin oferdonas al cia konscienco.” — Tiumomente li estis forironta, sed haltis ĉe la pordo, rerigardis la trapafitan de mi pentraĵon, ekpafis kontraŭ ĝin, preskaŭ ne celante, kaj foriris. Mia edzino kuŝis sveninta; la servistoj ne kuraĝis lin haltigi kaj rigardis lin kun teruro; li eliris sur la peronon, vokis la veturigiston kaj forveturis, antaŭ ol mi retrovis mian konscion.

La grafo eksilentis. Tiamaniere mi sciiĝis pri la fino de novelo, kies komenco iam estis tiom konsterninta min. Ĝian heroon mi ne renkontis plu. Onidiri, Silvio dum la ribelo de Aleksandro Ypsilanti estris taĉmenton da heretistoj [3] kaj estis mortigita en la batalo ĉe Skulani.

  1. 1 verŝoko (⅟16-ono de arŝino) = 4,4 centimetroj. — (Rim. de la tradukinto).
  2. 1 versto = 1,07 kilom. — (Rimarko de la tradukinto.)
  3. Nomo de tiutempaj grekaj ribeluloj.