La Plena Vortaro Vidita de Kemiisto

El Vikifontaro
La Plena Vortaro Vidita de Kemiisto ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
La Plena Vortaro Vidita de Kemiisto
Tutomu Maeda

Antaŭ mi kuŝas la verda Plena Vortaro nova. Bonega vortaro, sendube! Valorplena laboraĵo de multaj jaroj! Foliumas, kaj mi povas vidi kemiajn terminojn — eĉ formulojn. Legas difinojn — kelkaj malkontentoj. Antaŭ la okuloj tamen flirtas averto: Facile kritiki, malfacile verki.

Acido: Kombinaĵo, kies hidrogenon metalo povas anstataŭi. Ne estas kombinaĵo de hidrogeno kun metalo.

Agaragaro: Karbonhidrato; ne entenas azoton, do ne estas speco de gelateno, tamen povas doni similaĵon de gelateno. Ne sole el hindaj algoj. Povas nomi vegetaĵa gelateno.

Alkalo: Kiun kemiistoj elektos inter alkalo kaj alkalio?

Barito: BaO-baryta, Baryt, baryte; BaSO4-barite, barytine. Al kiu, barito taŭgas? Mi mem ne scias!

Benzeno: Povus uzi forigi grasajn makulojn, sed kutime oni uzas benzinon.

Benzolo: Povus esti tia kombinaĵo, kiun la vortaro difinas, sed benzolo estas la germana nomo por benzeno. Ioma konfuzo.

Ceruzo: PbCO2 → PbCO3?

Emetiko: Antimon-kalia tartrato, K(SbO)(d-C4H4O) • 0.5H2O; ne estas antimona aŭ kalia tartrato.

Fluaĵo: Laŭ ekzemploj menciitaj en la teksto ankaŭ gaso povas flui, do laŭ mia opinio, fluaĵo = fluidaĵo kontraŭ fluaĵo = likvaĵo. Mia kutima uzmaniero: gaso, likvo, solido, fluido (gaso kaj likvo; Ryûtai, japane).

Gipso: Precize dirite, kalcisulfata ŝtono.

Izotopa: Kio estas ĥemia kvanto? Izotopoj aŭ izotopaj elementoj estas tiuj, kies kemiaj ecoj estas samaj, sed kies atompezoj diferencas.

Koloido: Ne estas nomo de likva substanco. Sistemo entenanta erojn, kiujn ordinaar mikroskopo ne povas disting’.

Kombini: Ĉu kombini rilatas kun molekuloj, kaj komponi, kun elementoj (laŭ la senco de kemio)? En kemio oni ordinare ne diferencigas tiajn. Mi preferas la vortojn kombini kaj malkombini por ambaŭ kazoj.

Sintezo: Ne sole rilatas kun elementoj (laŭ la senco en kemio). Kemia procedo prepari kompleksan kombinaĵon el simplaj substancoj.

La supra listo ne estas kompleta, ĉar mi nun ne havas sufiĉan tempon detale studi la vortaron. Aldone mi volas diri, ke kombinaĵo estas taŭga vorto por Kwagôbutu (japane), en, de kaj fr, por kiuj la vortaro donas tri vortojn: kombino, kombinaĵo kaj komponaĵo. Ĉe ni la Hermesa Rondeto, kiu sin okupis pri kemiaj terminoj, donis bonan vorton konstituo por Sosei (japane), en, de kaj fr. En la nuna vortaro konsisto esprimas ilin, sed miaopinie konstituo superas la vorton konsisto. (14. 10. 1934.)