La Porka Kapo

El Vikifontaro
Indekso : La Porka Kapo (1914)
de W. Münnich
Humoresko Kristnaska
La Espero, sveda revuo, n-ro 1, januaro 1914.

Estis alveninta la bela Kristnaska festo, tiuj tagoj, pri kiuj estas ĝojo en ĉiuj homaj loĝejoj, de la plej granda kastelo ĝis la plej malgranda dometo. Tiel ankaŭen la domo de August Knieriem, la pia, honesta ŝufarista majstro. Ĉiuj, de majstro Knieriem ĝis Jakobo, la ruza lernulo, estis plenaj je atendo pri la ĝuoj, kiujn la festena tablo estis promes­anta al la langoj. Eĉ Kathrin, la fidela edzeca alpendaĵo de majstro Knieriem, havis grandegan penon formordi sian emon elbabili sian sekreton. Jam longe ŝi ja estis projekinta sian planon, per kiu ŝi intencis surprizi sian edzecan estron. Sinjorino Kathrin Knieriem estis malgranda virineto kun diable fulm­antaj okuloj, sed tamen agrabla, parolema kaj vigla. Kaj nun oni imagu: tia virineto kaj konservi sekreton! Kiel tio harmonias? Sed tamen sukcesis.

Venis la festmateno. Solene vestitaj en siaj nigraj dimanĉaj vestaroj, ĉirkaŭ la koloj altegaj kolumoj, kiuj atingis per pintaj anguloj preskaŭ la mentonon, larĝa, nigra kravato el pura silko, sur la kapoj la alteminentaj cilindraj ĉapeloj, kiuj el la malproksimeco preskaŭ faris la impreson de gran­degaj fabrikaj kamentuboj - tiel vestitaj ili pasis al la preĝejo: Majstro Knieriem, Nickel, la sub­majstro, kaj la ruze aprobridetanta Jakobo. Nur S-ino Kathrin restis hejme: ŝi ja estis okupata per tro gravaj aferoj por havi tempon iri preĝejon hodiaŭ, ĉar estis sia mast­rina honorofico pretigi la festtag­manĝon, kaj ne nur por ŝi kaj sia familio, ankaŭ Majstro Peco, la ŝuisto de la najbara vilaĝo, kun lia edzino, sekrete estis invitita de S-ino Kathrin. Kaj porkokapo, acidbra­siko kun buloj vere ne estas bagatelo.

Al la ŝuistaro la prediko ŝajnis senfine longa kaj enua; atendis ilin ja hejme tute alia ĝuo, pli grava kaj pli laŭdinda, ol aŭskulti belan predikon, kiu ja estas belega ĝuo por koro pia, sed tute ne por stom­akoj, atendantaj Lukulajn ĝuojn. Oni pripensu, ke la majstro je la antaŭvespero estis tre modesta en la manĝado, kaj liaj karaj domanoj memkompreneble respektplene imitis lian ekzemplon. En tiama tempo ĉe ĉiuj ŝufaristoj estis kutimo, ke ekzemple haringo estis najlita meze sur la tablo. Al la lernulo estis permesate viŝi per sia terpomo la haringon laŭlarge, same ankaŭ al la majstro, majstroedzino kaj sub­majstro laŭlonge. Poste la haringo estis dividata tiamaniere, ke la sub­majstro ricevis la voston, la majstro la kapon, la majstrino la mezan pecon kaj la lernulo - la belan esperon, ke ankaŭ li iam povos far­iĝi majstro. Kia bela moro! Sed hieraŭ vespere - ho, terurego: la bela kutimo estis rompita eĉ de la majstro mem, Dum alie la haringo ĉi tie estis manĝita, kiel supre pri­skribita, hieraŭ ĝi nur estis pendi­gita per peĉfadeno je la plafono kaj al ĉiu estis permesate rigardi la pendantan marbeston; sed tute ne troe. Sed je mortpuno estis mal­permesate iamaniere tuŝi la peĉfa­denplafonpendigitan norvegon. Sed kien mi estas veninta? Ke homo venas de l'azeno sur la hundon, tio estas ĉiutaga apero; sed ke verkisto venas de l'porka kapo sur la haringon, tio certe estas mondhistoria okaz­intaĵo. Tial ĝis plue sufiĉe pri la haringbesto!

Do, dum la ŝuista trio malserene pripensis la hieraŭan kulinaran vespermanĝon, la prediko finiĝis, kaj ĉiuj iris hejmen kun diversaj sentoj, nur niaj ŝuistoj havis ĉiuj la saman senton: lupan malsaton. Fine ankaŭ la honesta ŝuista trio estis alveninta hejmen. Ho, kia ĝojego! Elfarinte la manĝaĵon, la bona Kathrin jam feliĉradie atendis siajn malsatajn lupojn, kaj la festenaj bongustaĵoj jam staris vaporante sur la tablo. Apenaŭ al­veninte, oni tnj sidiĝis ĉirkaŭ la tablo, ĉiu en sia kutima loko, por avide ataki la manĝ-oferon, precize kiel la rabobestoj.

"Pst", faris majstro Knieriem minacante per la fingro, kies longa ŝufarista ungo aspektis preskaŭ kiel bajoneto starigita: "Unue Jakobo devas preĝi".

La lernulo bedaŭrinda, kiu ja estis plej malsata ĉar li hieraŭ ves­pere gajnis la plej malbonan profiton de la haringo, tre mallongigis sian kutiman tablopreĝon, sed la vorto »amen» ne estis ankoraŭ tute el­sonorinta - jen - nova atak­provo!

»Ekhaltu», ordonis la majstro kaj rigidaj pro teruro ĉiuj faligis siajn manĝilojn. "Antaŭ ol ni komencas manĝi", li diris serioze, "ricevu mian instrukcion: Bulojn kaj acidbrasi­kon estas permesate manĝi tiom, kiom oni volas; sed - atentu! ­preni pecon de la porka kapo estas permesate nur al tiu, kiu povas akompani la koncernan pecon kun biblia frazo!

Silento kiel en tombo. Nur la krakado de la manĝilaroj kaj la denta kuntuŝado de la manĝantoj estis aŭdebla. Subite la majstro leviĝis, tusetis kaj diris: "Kaj Petrus detranĉis lian dekstran orelon". Kun tiuj ĉi vortoj Knieriem prenis sian trancilon detranĉante de la porkkapo la signitan parton. Ĉiuj estis mirigitaj.

Post kelkaj longaj minutoj ankaŭ la submajstro leviĝis, kaj tusetinte li diris: "Kaj li donis vangfrapon". Kaj per lerta ekbato per sia tran­ĉilo li unuflanke senvangiĝis la porkokapon. Ĉiuj ceteraj estis ankoraŭ pli mirigitaj. La bona mastrino venis en zorgon pro siaj gastoj, gemajstroj Peĉo, sed ankoraŭ pli en timon pro si mem; ĉar, kvan­kam ŝi estis bone orientita en la kuirejo, en la Biblio ŝi ne estis. Kiu hodiaŭ ricevos la leonparton?

Longtempe neniu sciis kion diri. Subite Jakobo, la lernulo, leviĝis, ekzamenante la ankoraŭ tre avid­indan restaĵon de la porkokapo. Citante per sia firma, venkkonsci­anta knabovoĉo: "kaj ĝi malaperis de antaŭ iliaj okuloj"! li ekkaptis la venktrofeon, kaj eksteren li estis tra la pordo, antaŭ ol la ceteraj ĉeestantoj povis reveni el sia kon­sterno. Kvazaŭ stoniĝinte kun vas­tege malfermitaj buŝoj, ĉiuj rigardis senmove la lokon, kie ankoraŭ antaŭ malmultaj sekundoj la porko­kapo estis starinta kaj de kie ĝi tiel subite kaj neatendite estis malaperinta. - Kiu fosas kavon por aliaj, tiu mem enfalos. Tion ankaŭ la pia, Biblio-certa, honesta majstro Knieriem devis kompreni, kiu esperis per sia ordono pretendi la porkokapon tute por si mem. Li povis rigardi sin feliĉa, savinte almenaŭ unu orelon. Tamen la festeno de l'pia majstro estis tute detruita. Sed la plej intensivan doloron S-ino Kathrin sentis, kiu tiun ĉi fojon havis la postrigardon. La majstro ­foriris en la vilaĝan drinkejon por dronigi sian ĉagrenon en biero, kaj alveninte hejmen, li surprizis sian karan edzinon per simio, acetita en la drinkejo. En la sekvanta mateno la peĉfadenplafonpendigito fariĝis al la majstro konsolo por la hieraŭa granda perdo; ĉar la amplena kaj zorgema edzino detranĉis ĝin de la peĉa pendigilo kaj metis ĝin en vinagran. Tiamaniere la marbesto turmentita fariĝis bonfaranta fest­katvirmatenmangaĵo.