La Salajro

El Vikifontaro
La Salajro ()
Tradukita de D. Ivanski
(p. 3-22)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
LA SALAJRO


de


PETR KROPOTKIN (PIERRE KROPOTKINE).




I.

En siaj planoj de rekonstruado de la Socio la kolektivistoj, laŭ nia opinio, duoble eraras. Parolante pri la forigo de la reĝimo kapitalista, tamen, ili volus konservi du instituciojn kiuj estas la fundamento de tiu reĝimo: la reprezentan registaron kaj la salajron.

Pri tio kio koncernas la registaron tiel nomate reprezentan, ni jam sufiĉe ofte parolis. Por ni restas tute nekompreneble, kiel homoj inteligentaj — kaj inter la kolektivistoj ili ne mankas — povas resti anoj de la naciaj parlamentoj kaj urbkonsiloj post ĉiuj lecionoj kiujn donis al ni la historio ĉu en Francujo, ĉu en Anglujo, en Germanujo, en Svisujo aŭ en Usono.

Dum de ĉiuj flankoj ni vidas, ke la reĝimo parlamentisma disfalas, kaj dum ĉie aperas la kritiko de principoj mem de la sistemo — ne nur sole de ilia aplikado — kiel okazas, ke la homoj inteligentaj nomante sin socialistoj-revoluciuloj, penas subteni tiun sistemon, kiu jam estas kondamnita morti?

Oni scias ke tiu sistemo estas ellaborita de la burĝaro por kontraŭstari la reĝpotencon kaj samtempe subteni ĝin, kaj por pligrandigi sian potencon je la laboristaro. Ĝi estas la formo, en la plena senco, de la burĝa reĝimo. Oni scias ke la burĝoj predikante ĝin neniam asertis serioze ke parlamento aŭ urba konsilo reprezentas la nacion aŭ la urbon: la plej inteligentaj inter ili scias ke tio estas malebla. Subtenante la parlamentisman reĝimon la burĝaro celadis fari digon kontraŭ la reĝpotenco ne donante la liberecon al la popolo.

Oni rimarkas, krom tio, ke laŭ la grado kiom la popolo fariĝas konscia pri siaj interesoj kaj kiom plimultiĝas la diverseco de la interesoj, la sistemo ne povas plu funkciadi. Ankaŭ la demokratoj de ĉiuj landoj serĉas, kaj ne trovas ilin, diversajn paliativojn de la sistemo kaj rimedojn korekti ĝin. Oni provas la referendum kaj oni trovas ke ĝi neniom valoras; oni parolas pri proporcia reprezentado, reprezentado de la maplimulto — aliaj utopioj parlamentismaj. Unuvorte oni penas trovi la netroveblaĵon, tio estas delegitaro kiu reprezentas la milionojn da diversaj interesoj de la nacio, sed oni estas devigata konfesi, ke oni vojeraras, kaj la konfido je la regado per delegitaro malkreskas.

Nur la social-demokratoj kaj la kolektivistoj ne perdas tiun konfidon kaj penas subteni la tiel nomatan nacian reprezentadon, kaj tio estas, kion ni ne komprenas.

Se niaj anarĥiistaj principoj ne konvenas al ili, se ili trovas ilin neaplikeblaj, tiam almenaŭ ili devus, ŝajnas al ni, pricerbumi, kia alia organiza sistemo povus bone konformiĝi al socio sen kapitalistoj, sen posedantoj. Sed akcepti sistemon de burĝoj, — sistemon kiu jam estas preskaŭ mortinta, sistemon malperfektan kia ĝi estas — kaj ĝin prediki farante kelkajn malgrandajn korektaĵojn, kiel ordonrajtigo aŭ la referendum, kies senutileco jam estas pruvita: ĝin prediki por socio kiu estas faranta sian socian revolucion — tio ŝajnas al ni tute nekomprenebla, almenaŭ se sub la nomo socia Revolucio oni ne predikas tute alian aferon ol la Revolucio, t. e. iun aĉan firiparaĵon de la nuna burĝa reĝimo.

La sama afero estas kun la salajro; ĉar proklaminte la forigon de la privata propraĵo kaj la komunan posedon de la laboriloj, kiel oni povas prediki, sub tiu aŭ alia formo, la konservadon de la salajro? Kaj tamen faras tion la kolektivistoj predikante al ni la laborkvitancojn.

Se la anglaj socialistoj de la komenco de 19a centjaro predikis la laborkvitancojn, tio estas komprenebla. Ili volis simple akordigi la Kapitalon kaj la Laboron. Ili malakceptis la tutan ideon perforte tuŝi je la posedo de kapitalistoj. Ili estis tiom malmulte revoluciuloj, ke ili sin deklaris esti emaj subiĝi al reĝimo imperia, se nur tiu reĝimo estos favoranta iliajn societojn de kuna produktado. Esence, ili restis burĝoj, bone opiniantaj se oni volas tiel diri, kaj tiaj — Engels diras al ni en sia antaŭparolo al la manifesto komunista de 1848 — je tiu epoko la socialistoj estis burĝoj, dum la laboristoj estis komunistoj.

Se, poste, Proudhon ankaŭ akceptis tiun ideon, tio estas ankaŭ komprenebla. En sia sistemo de reciprokeco li volis ja nur fari la kapitalon malpli atakanta, malgraŭ la konservado de la individua posedo, kiun li abomenis de tuta koro, sed kiun li opiniis necesa kiel garantio por la individuo kontraŭ la ŝtato.

Ke la ekonomiistoj pli aŭ malpliburĝaj ankaŭ akceptas la laborkvitancon tio estas ankoraŭ komprenebla. Por ili estas grava, ke oni pagas al la laboristo ĉu per laborkvitanco, ĉu per monero de la respubliko aŭ de la imperio. Ili celadas savi en la venonta katastrofo la individuan posedon de la loĝataj domoj, de bieno, de laborejoj, aŭ almenaŭ de la domoj loĝataj kaj de kapitalo necesa por la manufaktura produktado. Kaj por konservi tiujn porpraĵojn, la laborkvitancoj tre bone utilos.

Se la laborkvitanco povas esti ŝanĝata kontraŭ juveloj kaj kaleŝoj, tiam la domposedanto volonte akceptos ĝin kiel lupagon. Kaj dum la domo loĝata, la kampo, la fabrikejo estos apartenantaj al la burĝoj, tiel longe oni povos, de iu ajn maniero pagante, igi ilin ke ili permesu al vi labori sur iliaj kampoj aŭ en iliaj fabrikejoj kaj loĝi en iliaj domaj. Oni povos salajri la laboriston, pagi por lia laboro, ĉu per oro, ĉu per papermono, ĉu per laborkvitancoj ŝanĝeblaj kontraŭ ĉiuspecaj oportunaĵoj.

Sed kiel oni povas prediki tiun novan formon de salajro — la laborkvitancon — se oni supozas ke la domo, la kampo kaj la fabrikejo ne estas plu privata propraĵo, ke ili apartenas al la komuno aŭ al la nacio.

II.

Ni ekzamenu de pli proksime tiun sistemon de rekompenco de la laboro, sistemon rekomendatan de la kolektivistoj francaj, germanaj, anglaj kaj italaj. [1]

Proksimume ĝi estas tia: ĉiu laboras, ĉu sur la kampoj, ĉu en la fabrikejoj, en la lernejoj, malsanulejoj ktp. ktp. La labortago estas reguligata de la ŝtato al kiu apartenas la tero, la fabrikejoj, la komunikvojoj kaj ĉio cetera. Ĉiu laboranto plenuminte sian labortagon ricevas laborkvitancon, kiu enhvas, ni diru, jenajn vortojn: Ok horoj de laboro. Per tiu kvitanco li povas havigi por si en la magazenoj de la ŝtato, aŭ de diversaj korporacioj, ĉiuspecajn komercaĵojn. La kvitanco estas dividebla tiumaniere, ke oni povos aĉeti por unu laborhoro viandon, por dek minutoj alumetojn, aŭ por duon horo tabakon. Anstataŭ diri: por tiom da spesdekoj sapon, oni diros, post la Revolucio kolektivista: por kvinminutoj sapon.

La plimulto de la kolektivistoj, fidelaj al la farata de la burĝaj ekonomiistoj (kaj Marx ankaŭ) distingo inter la laboro nesimpla kaj simpla diras al ni ke la laboro ne simpla aŭ profesia, devos esti pagata tiomoble pli ol la laboro simpla… Tiumaniere, unu laborhoro de la kuracisto devas esti konsiderata kiel egalvalora al tri laborhoroj de la malsanulflegisto aŭ de la terfosisto. „Laboro profesia aŭ nesimpla estos plioblaĵo de la laboro simpla,” diras al ni la kolektivisto Groenlund, ĉar tiu laborspeco postulas pli aŭ malpli longan lernotempon.

Aliaj kolektivistoj, kiel francaj Marx’anoj, ne faras tiun distingon. Ili proklamas „la salajregalecon”. La kuracisto, la instruisto estos pagataj per laborkvitancoj laŭ la sama takso kiel la terfosisto. Ok la borhoroj pasigitaj en malsanulejo valoras tiom same kiom ok laborhoroj de terfosado, aŭ en la minejo, en la fabrikejo.

Kelkaj ankoraŭ opinias, ke la laboro malagrabla aŭ malsaniga — ekzemple en kloakoj, povas esti pagata laŭ pli alta takso ol la laboro agrabla. Unu laborhoro en kloako valoros, ili diras, kiel du laborhoroj de la profesoro.

Ni aldonu ke kelkaj kolektivistoj aprobas la rekompencadon de korporaciaj, ne de unuopaj laborantoj. Tiumaniere, iu korporacio dirus: „Jen cent tunoj de ŝtalo. Por produkti ĝin ni estis cent laborintoj kaj ni elspezis dek tagojn. Nia labortago estinte okhora, tio faras entute ok mil da laborhoroj por cent tunoj da ŝtalo: tuno valoras okdek horojn”. La ŝtato pagos al ili ok mil kvitancojn po unu horo ĉiu, kaj tiuj ok mil kvitancoj estos disdividataj inter la fabrikmembroj laŭ ili trovos bone.

Aliflanke, cent ministoj elspezinte dudek tagojn por eligi ok mil da karbo, unu tuno da karbo valorus du horojn, kaj dekses mil kvitancaj de unu horo ĉiu, ricevitaj de la ministkorporacio, estus inter ili disdividotaj laŭ ilia taksado.

Se okazos disputo, — se la ministoj protestus kaj dirus ke la tuno da ŝtalo devas kosti nur sesdek laborhorojn anstataŭ okdek; se la profesoro volus por sia labortago esti pagota duoble pli ol malsanulflegisto — tiam la ŝtato intermetus sin kaj ĉesigus ilian disputon.

Tia estas, en malmultaj vortoj, la organizo kiun la kolektivistoj volas atingi per la socia Revolucio. Kiel oni vidas, iliaj principoj estas: kolektiva posedado de laboriloj, kaj rekompencado de ĉiu laŭ tempo elspezita por produkti, atentante la laborproduktecon de lia laboro.

La reĝimo politika estus parlamentisma, plibonigita per la ŝanĝado de la personoj regantaj, per ordonrajtigo (mandat impératif) kaj referendum, tio estas, la popoldecido jesne rilate al la demandoj proponotaj al la popola decido.

Ni tuj diru ke tiu sistemo ŝajnas al ni nepre neefektivigebla. La kolektivistoj komencas per proklamo de principo revolucia — la forigo de privata posedo — kaj, apenaŭ proklaminte, ili neigas ĝin konservante organizadon de la produktado kaj de la uzado kiuj naskiĝis de la posedo privata.

Ili proklamas revolucian principon kaj — nekomprenebla forgeso — ili ignoras la konsekvencojn kiujn la principo tiel diferenca de la nuntempa principo devos naski. Ili forgesas ke la fakto mem de la forigo de la individua posedo de laborrimedoj (tero, fabrikejoj, komunikadrimedoj, kapitaloj) devos direkti la socion je la vojoj nepre novaj; ke ĝi devas tute ŝanĝi ne nur la rimedojn de la produktado sed ankaŭ ĝiajn celojn: ke ĉiuj rilatoj ĉiutagaj inter individuoj tuj devos esti aliigataj, kiam la tero, la maŝino kaj ĉic cetera estas konsiderata kiel posedaĵo komuna.

Ili diras: „Neniu plu posedo privata” kaj tuj ili rapidas konservi la privatan posedon en ĝiaj evidentiĝoj ĉiutagaj. „vi estos komuno por produktado. La kampoj, la iloj, la maŝinoj, ili diras, apartenos al vi komune: kio estas farita ĝis hodiaŭ — tiuj manufakturaĵoj, tiuj havenoj kaj tiuj minejoj — apartenos al vi ĉiuj. Oni neniom distingados rilate al la partopreno de ĉiu el vi en la estinteco je la konstruado de tiuj maŝinoj, de tiuj fervojoj aŭ je la fosado de tiuj minejoj.

„Sed depost morgaŭ, vi bagateleme interdisputados pri via partoprenado je la konstruado de novaj maŝinoj, je la fosado de novaj minejoj. Depost morgaŭ, vi penados ekzakte determini la parton de ĉiu en la nova produktado. Vi kalkulos viajn minutojn de laboro kaj vi gardos pri tio ke unu laborminuto de via najbaro ne liveru al pli da produktaĵoj ol la via.

„Vi estos kalkulantaj viajn horojn kaj viajn minutojn de laboro, kaj ĉar la horo nenion mezuras, ĉar en tiu manufakturo laboranto povas partopreni je kvar metioj samtempe, sed en la alia nur je du — vi devos pesi la forton muskolan, la energion cerban kaj la energion nervan de vi elspezicajn. Vi estos bagateleme kalkulantaj la jarojn de lernado, por ekzakte taksi la parton de ĉiu el vi en la estonta produktado. Ĉi ĉio, post kiam vi estas deklarintaj ke vi tute ne atentas la kiomon de partoprenado en la estinteco.”




Kaj por ni estas evidente ke se iu nacio aŭ iu komuno sin tiel organizis, tiam ĝi ne povos ekzisti unu monaton. Socio ne povas sin organizi sur du principaj nepre kontrastaj — du principoj kiuj ĉiupaŝe interkontraŭas. Kaj la nacio aŭ la komuno sin tiel organizinta estus devigata, aŭ reveni al la posedo privata, aŭ senprokraste alformiĝi en la socion komunistan.

III.

Ni diris ke la plimulto de la kolektivismaj verkistoj postulas ke en la socio socialista, la rekompencado estus tiumaniera, ke oni distingu inter la laboro nesimpla aŭ profesia kaj la laboro simpla. Ili pretendas ke la laborhoro de la inĝeniero, de la arĥitekto devos esti taksata kiel du aŭ tri laborhoroj de la forĝisto, masonisto aŭ de la malsanulflegisto. Kaj la sama distingo, ili diras, devos esti enkondukita inter la laborantoj, kies metio postulas pli aŭ malpli longan lernotempon, kaj tiuj kiuj estas nur simplaj taglaboristoj.

Tiel estas farata en la burĝa socio; tiel same devos esti farata en la socio kolektivista.

Do konservi tian distingon, tio signifas konservi ĉiujn malagrablaĵon de la nuntempa socio. Tio estas jam anticipe marki liman linion inter la laboristo kaj tiuj kiuj pretendas lin regi. Tio estas ĉiam dividi la socion en du klasojn tre diferencaj: la aristokratio de la scio super la plebejoj kun kalaj manoj; la unu estas destinita esti servisto de la alia; la unu laborante per siaj manoj por nutri kaj vestigi la aliajn, dum tiuj profitas sian tempon senokupan lernante regi siajn nutristojn.

Tio estas ankoraŭ pli: tio estas preni unu el la karakterizaj trajtoj de la burĝa socio kaj doni al ĝi la sankcion de la socia Revolucio. Tio estas kiel principon proklami eraron, kiun oni hodiaŭ en la malnova socio malkreskante kondamnas.



Ni scias kion oni nin respondos. Oni parolos al mi pri „socialismo scienca”. Oni citos burĝajn ekonomiistojn — kaj Marx ankaŭ — por pruvi ke la skalo de la salajroj havas sian ekzistrajton, ĉar la „laborforto” de la inĝeniero estos pli kostinta al la socio ol la „laborforto” de la fosisto. Efektive, ĉu la ekonomiistoj ne penis pruvi al ni, ke se la inĝeniero estas pagata dudekoble pli ol la fosisto, tio estas ĉar la „necesaj” elspezoj por fari inĝenieron estas pli grandaj ol tiuj necesaj por fari fosiston. Vere! Tio estas necesa, trudinte al si la sendankan taskon pruvi ke la produktoj sin interŝanĝas proporcie al la kvanto de laboro socie necesa por ilia proporcio. Sen tio, la valorteorio de Ricardo, por si de Marx reakceptita, ne povus sin plien pravigi.

Sed ni havas mian opinion pri tio. Ni scias ke se la inĝeniero, la scienculo kaj la kuracisto estas hodiaŭ pagataj dek- aŭ centoble pli ol la laboristo, tio ne estas pro la „produktadelspezoj” je tiuj sinjoroj. Tio estas pro la edukadmonopolo. La inĝeniero, la scienculo, la kuracisto tute simple ekspluatas la kapitalon — ilian privilegion — same kiel la burĝo ekspluatas fabrikejon, aŭ la nobelulo ekspluatis diplomon pri sia deveno. La diplomo universitata estas anstataŭinta la naskiĝdokumenton de nobelulo de la reĝimo antikva.

Sed la patrono paganta la inĝenieron dudekoble pli ol la laboriston, kalkulas tute simple: se la inĝeniero povas je la produktado elŝpari por li cent mil spesmilojn pojare, tiam li pagas lin dudek mil spesmilojn. Kaj kiam li vidas iun laboristobserviston komprenantan igi la laboristojn „ŝviti”, kiu ekonomias dek mil spesmilojn je la manlaboro, tiam li rapidas proponi al li du aŭ tri mil spesmilojn pojare. Li ĵetas mil spesmilojn kie li esperas gajni dek mil, kaj tio estas la esenco de la reĝimo kapitalista.

Ke oni ne parolu al ni pri la produktadelspezoj je laborforto, kaj ne diru ke studento gaje pasiginta sian junecon en la universitato havas „rajton” sur la salajro dekoble pli alta ol la filo de ministo kiu kadukiĝis en minejo de la aĝo de dekunu jaroj. Same oni volus diri ke negociisto kiu dudek jaroj „lernadis” en domo de komerco, havas rajton enspezadi kvardek (100 frankojn) spesmilojn potage pagante al ĉiu el siaj laboristoj nur du spesmilojn (5 frankojn).

Neniu iam ajn kalkulis la produktadelspezojn je la laborforto. Kaj se iu nenionfarulo kostas al la socio multe pli ol iu honesta laboristo, tiam restas ankoraŭ scii, ĉio kalkulita — mortado de la laboristinfanoj, sangmalabundeco kiu malvivigas ilin, kaj antaŭ tempaj mortoj — ĉu forta taglaboristo ne kostas al la socio pli ol profesiisto.

Ĉu oni volus nin kredigi, ekzemple, ke la salajro de unu franko kaj duono kiom oni pagas al la parisa laboristino, aŭ la tridek centimoj [2] de la kamparanino d’ Auvergne kiu blindiĝas laborante puntojn, prezentas la „produktadelspezojn” je tiuj virinoj? Ni scias bone ke ili ofte laboras por ankoraŭ pli malgranda salajro, sed ni ankaŭ scias ke ili faras tion nur tial, ĉar dank’ al nia bonega organizo ili mortus pro malsato sen tiuj mokaj salajroj.

En la nuntempa socia kiam ni vidas ke iu Ferry aŭ iu Floquet estas pagataj je cent mil frankoj pojare, dum la laboristo devas kontentigi sin de mil aŭ malpli; kiam ni vidas ke la laboristobservisto estas pagata du aŭ trioble pli ol la laboristo, kaj ke inter la laboristoj mem, ekzistas ĉiaj gradoj, de dek frankoj po tago ĝis tridek centimoj de la kamparanino — tio ribeligas nin.

Ni kondamnas tian disgradigadon. Ne nur ni malaprobas la altajn salajrojn de ministroj, sed ni malaprobas ankaŭ la diferencon inter dek frankoj kaj tridek centimoj. Ĝi ribeligas nin tiel same. Ni ĝin konsideras kiel maljusta kaj ni diras: for, la privilegioj de la edukado, kiel same tiuj de la deveno! Ni estas anarĥiistoj, la aliaj — socialistoj, precize tial ĉar tiaj privilegioj nin ribeligas.

Sed kiel ni povus proklami la privilegiojn kiel principon? Kiel proklami, ke la privilegioj de l’ edukado estos la bazo de socio de l’ egaleco, ne donante baton per hakilo al tiu socio? Kio estis suferata antaŭe ne estos plu en socio havonta kiel bazon la egalecon. La generalo apud la soldato, la riĉa inĝeniero apud la laboristo, la kuracisto apud la malsanulflegisto jam ribeligas nin. Ĉu ni povas toleri ilin en socio kiu komencas per la proklamo de l’ egaleco?

Evidente, ne. La popola konscio trapenetrata de la egaleca spirito ekribelos kontraŭ tia maljusteco; ĝi ne toleros ĝin. Tial ne valoras ĝin provi.

Jen kial kelkaj francaj kolektivistoj, komprenante la maleblon konservi la skalon de la salajroj en la socio trapenetrata de la revolucispirito, rapidas hodiaŭ proklami la salajregalecon. Sed tie ĉi ili faletas je aliaj malfacilaĵoj tre grandaj, kaj ilia salajregaleco fariĝas utopio tiel same neefektivigebla kiel la skalo de la aliaj.

Socio kiu akiros la tutan socian riĉecon kaj kiu laŭte proklamos de „ĉiuj” havos rajton sur tiu riĉeco, — kiom ajn estas ĉiu partopreninta je ĝia kreado en la estinteco, — estos devigata malakcepti la tutan ideon de la salajro, ĉu kiel mono, ĉu kiel laborkvitanco.

V.

„Al ĉiu laŭ lia faritaĵo” diras la kolektivistoj, aŭ por diri pli bone, laŭ lia parto de servo plenumita por la socio. Kaj tiu principo, oni ĝin rekomendas kiel bazon de la socio, post kiam la Revolucio proklamos la laborilojn, kaj ĉion kio estas necesa por la produktado komunaj!

Do, se la socia Revolucio havis la malfeliĉon proklami tiun principon, tio signifus malakceli la movadon de la homaro por tuta centjaro, tio signifus konstrui sur la sablo, ne solvante la grandegan socian problemon de kiu la pasintaj centjaroj ŝarĝis nin.

Efektive, en tia socio kiel nia, kie ni vidas ke ju pli la homo laboras, des malpli ĝi estas rekompencata, tiu principo povas plej komence ŝajni kiel celado al la justeco. Sed, esence, ĝi estas nur jeso benanta ĉiujn nuntempajn maljustaĵojn. Ĉar tiu principo alkondukas tien kie ni estas hodiaŭ, al la malegaleco krianta, al ĉiuj abomenaĵoj de la nuntempa socio. Kaj ĝi tial alkondukas tien, ĉar de la tago kiam la socio komencis la plenumitajn servojn taksadi, ĉu je la mono, ĉu je alia salajrspeco, de la tago kiam esti dirita ke ĉiu havos nur tiom kiom li sukcesas pagigi por sia laboro, — la tuta historio de la kapitalista socio (la ŝtato helpos tion) estas skribita anticipe; ĝi estas enhavanta, kiel ĝermo, en tiu principo.

Ĉu ni devas do reveni al la komenca punkto kaj refari denove la saman evolucion? Niaj teoriuloj volas tion; sed feliĉe tio estas neebla: la Revolucio, ni diris tion, estos komunista; alie ĝi estos dronigota en la sango.


La servoj plenumitaj al la socio — ĉu laboro en la fabrikejo, ĉu sur la kampoj, ĉu moralaj servoj — ne povas esti taksataj je monaj unuecoj. Oni ne povas havi ekzaktan mezuron de la valoro — nek de tio kion oni ne bone aplikite nomis ŝanĝvaloro — nek de la utilecvaloro. Se ni vidas du individuojn, ambaŭ penantaj dum du jaroj, kvin horojn potago, por la komunumo, je du diferencaj laborspecoj kiuj egale plaĉas al ili, ni povas diri ke, tutsume, iliaj laboroj estas samvaloraj. Sed oni ne povas frakciigi ilian laboron, kaj diri ke la produktaĵo de ĉiu tago, de ĉiu horo aŭ de ĉiu minuto de la laboro de unu el ili valoras la produktaĵon de ĉiu laborminuto kaj horo de la alia.

Por ni la nuntempa salajrskalo estas produkto formita de impostoj, de la kuratoreco registara, de la procentegado kapitalista — unuvorte de la ŝtato kaj kapitalo. Ankaŭ ni diru ke ĉiuj teorioj, faritaj de la ekonomiistoj pri la salajrskalo, estas elpensitaj por pravigi la maljustaĵojn kiuj ekzistas. Ni ne atentu ilin.




Ankaŭ oni ne preterlasos diri al ni, ke tamen la salajrskalo kolektivista estas progreso. — „Estos ĉiam pli bone, oni diros, havi klason de homoj pagataj du aŭ trioble pli ol simpla laboristo, ol havi la Rothschild’ojn kiuj enpoŝigas je unu tago kiom la laboristo ne atingas gajni je unu jaro. Tio estus unu paŝo al la egaleco”.

Por ni, tio estus progreso inversa. Enkonduki en socialista socio la distingon inter la laboro simpla kaj laboro profesia, signifus sankcii per la Revolucio kaj proklami kiel principon fakton brutan, kiun ni suferas nun, sed kiun tamen ni konsideras maljusta. Tio estus same kiel faris tiuj sinjoroj de 4a de Augusto 1789 kiuj per efektplenaj frazoj proklamis la forigon de la feodalaj rajtoj sed kiuj je la 8a de Augusto sankciis tiujn samajn rajtojn trudinte al la kamparanoj impostojn por ilin reaĉeti eĉ sinjoroj. Tio ankoraŭ estus same kiel faris la rusa registaro, dum la nuligado de servuto, kiam ĝi proklamis ke la tero apartenos de nun al la bienuloj, dum antaŭe la disponado de teroj apartenantaj al la servutuloj estis trouzaĵo.

Aŭ por preni ekzemplon pli konatan: kiam la komuno de 1871 decidis pagi al la konsilmembroj de la komuno dekkvin frankojn potage, dum la feredaciuloj sur la remparoj ricevis nur unu frankon kaj duonon, kelkaj aklamis tiun decidon kiel agon de alta demokrateco egaleca. Sed efektive, per tiu decido la komuno nur sankciis la malnovan malegalecon inter la oficisto kaj la soldato, la reganto kaj la regato. Por ĉambro de oportunistoj simila decido estas bonega: sed por la komuno ĝi estis mensogo. La komuno mensogis sian revolucian principon, kaj per tio eĉ ĝi kondamnis ĝin.

Oni povas diri grosso modo ke la homo kiu dum la daŭro de sia tuta vivo, ne permesis al si esti senokupa dum dek horoj potage, donis al la socio multe pli ol kiu ne permesis al si estis senokupa kvin horojn potage, aŭ kiu tute ne malpermesis al si resti senokupa. Sed oni ne povas preni kion li faris dum du horoj kaj diri ke tiu produktaĵo valoras duoble pli ol la produktaĵo de unu laborhoro de alia individuo kaj lin proporcie rekompenci. Tiel fari, signifus ĉion ignori kio estas malsimpla en la industrio, en la agrikulturo, — en la tute vivo de la nuntempa socio; tio signifus ignori ĝis kiu grado la tuta laboro de la individuo estas la rezultato de la antikva kaj nuntempa laborado de la tuta socio. Tio signifus kredi ke ni estas en la ŝtonepoko, dum ni vivas en la epoko de la ŝtalo.




Efektive, prenu kioj ajn — karbominejon, ekzemple — kaj rigardu ĉu estas ia eblo mezuri kaj taksi la servojn faritajn de ĉiu individuo laboranta je la eligo de la karbo

Rigardu tiun homon postenigitan ĉe la grandega maŝino kiu supren kaj malsuprenigas la kaĝon en minejo moderna. Li tenas en la mano la levilon kiu haltigas kaj returnas la iron de la maŝino; li haltigas la kaĝon kaj igas ĝin repreni la rean vojon je unu momento; li direktas ĝin supren aŭ malsupren kun kapturniga rapideco. Li observas montrilon sur la muro kiu montras al li, sur malgranda skalo, en kiu loko de la ŝakto troviĝas la kaĝo je ĉiu momento de sia iro. Atentplena li observas per okuloj la montrilon, kaj apenaŭ la montrilo atingas certan nivelon, li subite haltigas la kuron de la kaĝo — neniun metron pli alte, nek pli malalte ol ĉe la nivelo necesa. Kaj apenaŭ oni malŝarĝis la vagonetojn plenigitajn de karbo kaj puŝis la vagonetojn malplenajn, li returnas la levilon kaj denove malaperigas la kaĝon en la interspaco.

Dum ok aŭ dek horoj seninterrompe li faras tiajn atentmiraklojn. Nur por unu momento malfortiĝu lia cerbo, kaj la kaĝo ekpuŝegos kaj disrompos la radojn, rompos la kablon, dispremos la homojn, haltigos la tutan laboron de la minejo. Li perdu tri sekundojn ĉe ĉiu turno de levilo, kaj — en minejoj perfektigitaj modernaj — la karbeligado estos reduktita je dudek ĝis kvindek tunoj potage.

Do, ĉu li estas tiu kiu plenumas la plej grandan servon en la minejo? Aŭ, eble, tiu knabo kiu sonoras al li malsupre donante signalon por suprenigi la kaĝon? Aŭ tiu ministo kiu ĉiumomente riskas sian vivon en la profundaĵo de la minejo kaj iam estos mortigita de minejgaso? Aŭ ankoraŭ la inĝeniero kiu estus perdinta la karbotavolon kaj igus elfosadi la ŝtonon, se li farus nur simplan adicieraron en siaj kalkuloj? Aŭ, fine, — kiel pretendas la ekonomiistoj kiuj predikas la rekompencadon laŭ la „faritaĵoj” kaj distaksas la „faritaĵojn” laŭ sia maniero — estas la minejposedanto kiu entreprenigis sian tutan heredaĵon kaj kiu, eble, diris kontraŭ ĉiuj antaŭdiroj: „Fosadu tie ĉi, vi trovos bonegan karbon”.

Ĉiuj laborantoj okupataj en la minejo kunhelpas, laŭ siaj fortoj, energio, scio, inteligenteco kaj lerteco, eligadi la karbon. Kaj ni povas nur diri, ke ĉiuj havas la rajton vivi, kontentigi siajn bezonojn, eĉ siajn kapricojn, postkiam la plej gravaj bezonoj de ĉiuj estas kontentigitaj. Sed kiel ni povas distaksi iliajn faritaĵojn?

Kaj ankoraŭ, ĉu la karbo kiun ili estos eligintaj estas produkto de ilia laboro? Ĉu ĝi ne estas laborprodukto ankaŭ de tiuj homoj, kiuj konstruis la fervojon kondukantan al la minejo kaj la vojojn, kiuj ĉiuflanken disiras de tiuj stacidomoj? Ĉu ĝi ne estas ankaŭ laborprodukto de tiuj kiuj plugis kaj semis la kampojn, elfosadis la feron, faligis la arbojn en la arbaroj, konstruis la maŝinojn kiuj estos bruligantaj la karbon kaj tiel plu?

Neniu distingo povas esti farata inter la laboroj de unuopa homo. Ilin mezuri laŭ la rezultatoj kondukas nin al absurdo. Frakcii ilin kaj mezuri laŭ laborhoroj, ankaŭ kondukas nun al absurdo. Restas nur: ilin tute ne mezuri kaj rekoni la uzorajton por ĉiuj kiuj partoprenos la produktadon.




Se prenu iun alian specon de la homa agado, prenu la tuton de nia ekzistado, kaj diru: kiu inter ni povas postuli por si rekompencaĵon pli grandan por sia laboro? Ĉu la kuracisto disveninta la malsanon aŭ la malsanulflegisto kiu akcelis la sanigon per siaj zorgoj higienaj?

Ĉu la elpensinto de la unua vapormaŝino, aŭ la knabo kiu, foje, laciĝinta tiradi la kordon kiu iam servis por malfermadi la klapon por enirigi la vaporon sub la piŝto, alligis la kordon al la levilo de la maŝino kaj foriris ludi kun siaj kamaradoj, ne konjektante ke li elpensis la meĥanismon ege gravan de ĉiuj modernaj maŝinoj — la klapon malfermiĝantan aŭtomate?

Ĉu la elpensinto de la lokomotivo, aŭ tiu laboristo de Newcastle kiu konsilis anstataŭigi per lignaj transversaĵoj la ŝtonojn iam metatajn sub la reloj kaj kiuj pro la manko de la elasteco kaŭzadis la elreliĝon de la vagonaroj? Ĉu la meĥanikisto sur la lokomotivo, aŭ la homo kiu, per siaj signaloj, haltigas la vagonarojn aŭ malfermas al ili la vojojn?

Aŭ prenu la kablon transoceanan. Kiu do faris pli por la socio: ĉu la inĝeniero kiu obstinis aserti ke la kablo transmetados la depeŝojn, dum la elektroscienculoj deklaris tion neebla? Aŭ Maury, la scienculo kiu konsilis malpreni la dikajn kablojn kaj uzi kablon iom pli dikan ol kano? Aŭ ankoraŭ, tiuj volontuloj venintaj de ie, kiuj pasigis noktojn kaj tagojn sur la ferdeko zorge ekzamenante ĉiun metron de la kablo kaj eltirante la najlojn, kiujn la akciuloj de la navigadsocieto malsaĝe ordonis enbati en la izoltavolon de la kablo, por ĝin fari maluzebla?

Kaj en la sfero ankoraŭ pli vasta — la vera sfero de la homa vivo kun ĝiaj ĝojoj, malĝojoj kaj akcidentoj, — ĉu ĉiu el ni ne konas iun ajn kiu faris al li dum sia vivo servaĵon tiom grandan, tiom gravan, ke li indignus se oni volus ĝin taksi je mono? Tiu servaĵo povis esti vorto, nenio pli ol vorto dirita ĝuste kaj ĝustatempe; aŭ tio estis monatoj kaj jaroj de sinoferado. Provu taksi tiujn servaĵojn, la plej gravajn el ĉiuj, je „laborkvitanco”.




„La faritaĵoj de ĉiu!” — Sed la homaj socioj ne du generaciojn estus vivontaj, ili malaperus dum kvindeko da jaroj, se ĉiu ne estus donanta senfine pli ol al li estus pagota je mono, je kvitanco, aŭ je rekompencaĵo civita. Tio estus la estingiĝo de la raso se la patrino ne uzus sian vivon por konservi tiun de siaj infanoj, se ĉiu homo ne estus donanta nenion kalkulante, se la homo ne estus precipe tie donanta kie ĝi neniun rekompencaĵon atendas.

Kaj se la burĝa socio malviviĝas, se ni estas nun en senelirejo, de kie ni ne povas plu eliri ne uzante por la institucioj de la estinteco nur torĉon kaj hakilon, — estas precize tial ĉar ni tro kalkuladis, kaj tio utilis nur al la kanajloj. Estas tial ĉar ni permesis delogi nin nur donadi por ricevadi, ĉar ni volis fari el la socio komercan societon bazitan sur la debeto kaj kredito.




La kolektivistoj, cetere, scias tion. Ili malklare komprenas, ke socio ne povus ekzisti se ĝi troekstremigus la principon de „ĉiu laŭ siaj faritaĵoj”. Ili konjektas ke la bezonoj — ni ne parolas pri la kapricoj — la bezonoj de la individuo ne konformas ĉiam al ĝiaj faritaĵoj. Ankaŭ De Paepe diras al ni:

„Tiu principo — plej grade individualista — fine estus moderigata per la socia perado por la edukado de infanoj kaj junuloj (ĉio por la vivsubtenado kalkulita) kaj per la socia organizo de l’ helpo al la kadukuloj kaj malsanuloj, kaj de pensioj por la maljunaj laborintoj ktp.”

Ili konjektas ke la homo de kvardek jaroj kaj patro de tri infanoj bezonas pli ol la juna homo de dudek jaroj.

Ili konjektas ke la virino kiu mamnutras ŝian infaneton kaj pasigas sendormajn noktojn apud ĝi, ne povas plenumi tion da faraĵoj ol la viro kiu dormis trankvile. Ŝajnas ke ili komprenas ke la viro kaj virino sin eluzintaj pro pano ĉiutaga, eble tro laborintaj por la tuta socio, povas iĝi nekapablaj plenumi tiom da faraĵoj ol la laborontoj siajn horojn agrable kaj enpoŝigontaj siajn „kvitancojn” estante en la privilegia stato de statistikisto de la ŝtato.

Ili rapidas moderigi sian principon. — „Sed la socio, ili diras, nutrados kaj edukados siajn infanojn! Ĝi zorgos pri la maljunuloj kaj kadukoloj! La bezonoj sed en la faritaĵoj estos la mezurilo de l’ elspezoj de kiuj la socio sin ŝarĝos por moderigi la principon de faraĵoj.”

La bonfarado — ho! La bonfarado organizita de la ŝtato.

Plibonigi la infantrovitulejon, organizi la asekuradon de la maljuneco kaj malsaneco, — kaj la principo estas moderigita!




Do neante la komunismon, mokinte la formulon de „al ĉiu laŭ ĝia bezono” — jen, ĉu ili ne rimarkas ankaŭ ke iliaj grandaj ekonomistoj forgesis ion — la bezonojn de la produktantoj. Kaj poste, ili rapidas ilin rekoni. Nur la ŝtato estos kiu ilin determinos; la ŝtato estos kiu sin rajtigos determini, ĉu la bezonoj ne estas malproporciaj al la faritaĵoj, kaj kontentigi ilin en tiu kazo.

La ŝtato estos kiu faros tiun almozon al tiu kiu volos rekoni sian malaltgradecon. De tie, ĝis la leĝo pri la malriĉuloj kaj ĝis la angla „workhouse” estas nur unu paŝo.

Ne estas pli ol unu paŝo, ĉar eĉ tiu fi-patrina socio kiu nin ribeligas, ankaŭ sentis sin devigata moderigi ĝian principon de la individualismo. Ĝi ankaŭ devis fari cedaĵojn en senco komunista kaj sub la sama formo de bonfarado.

Ĝi ankaŭ disdonas la tagmanĝojn de kvin centimoj por antaŭgardi sin kontraŭ la disrabo de siaj butikoj. Ĝi ankaŭ konstruis malsanulejojn — tre ofte tre malbonajn, sed kelkfoje luksajn — por antaŭgardi kontraŭ dezertigo per infektaj malsanoj. Ĝi ankaŭ ĉiam paginta nur la laborhorojn kolektas la infanojn de tiuj, kiujn ĝi plene mizerigis. Ĝi ankaŭ atentas la bezonojn — per bonfarado.




La mizero de la mizeruloj — ni jam diris — estis la unua kaŭzo de riĉaĵoj. Ĝi kreis la unuan kapitaliston. Ĉar antaŭ ol amasigi la „pli-valoron” pri kiu oni tiom volonte babilas, estis necese ke ekzistas mizeruloj konsentantaj vendadi siajn laborfortojn por eviti la morton pro malsato. La mizero naskis la riĉulojn. Kaj se la mizero tiel rapide progresadis dum la mezepoko, tio estis precipe tial ĉar la invadoj kaj la militoj kiuj sin sekvis, la kreado de ŝtatoj kaj la kreskado de iliaj aŭtoritatoj, la sinriĉigado kaj la ekspluatado en la oriento kaj tiom da aliaj samspecaj kaŭzoj, disrompis la ligilojn kiuj iam estis kunigantaj la komunumojn kamparanajn kaj urbajn; kaj ili alkondukis al tio, ke oni proklamis, anstataŭ la solidarecon iam praktikitan, la principon: „For, la bezono! Sole la faritaĵoj estos pagataj, kaj ke ĉiu turniĝadu laŭ sia povo”.

Kaj tiu principo estus kiu naskiĝus la Revolucio? Tiu principo estus kiun oni kuraĝus alvoki je la nomo de socia Revolucio —_de tiu nomo tiom kara por ĉiuj malsatantoj, suferantoj kaj sklavigitoj?

Sed tiel ne estos. Ĉar je la tago kiam la malnovaj institucioj falos sub la hakilo de la proletario, troviĝos iu dekduo inter la proletarioj, kiuj krios: „Panon por ĉiuj! Loĝejon por ĉiuj! La rajto je la bonstato por ĉiuj!”

Kaj tiuj voĉoj estas kontentigado de niaj vivbezonoj, de gajeco, de libereco. Kaj kiam ĉiuj estos gustumintaj de tiu feliĉo, tiam ni ekprenu la laboron: la detruan laboron de la lastaj restaĵoj de la burĝa reĝimo: de ĝia moralo ĉerpata en la libro de kalkuloj, de ĝia filozofio de „debeto” kaj „kredito”, de ĝiaj institucioj de mia kaj cia, kaj detruante, ni estos konstruantoj, kiel diris Proudhon, konstruantoj sur novaj bazoj, — sur la bazoj de la komunismo kaj anarĥiismo, kaj ne sur tiuj de la Individualismo kaj de la Aŭtoritato.



  1. La hispanaj anarĥiistoj konservantaj la nomon de kolektivistoj komprenas sub tiu nomo komunan posedon de la laboriloj kaj „la liberecon por ĉiu grupo, interdividadi la laborproduktojn laŭ la principoj komunistaj, aŭ alimaniere.
  2. Unu franko = 100 centimoj = 0.396 sm (spesmilo). Vidu: Internacia monsistemo por esperantisto.