Saltu al enhavo

La Skaja Boatkanto

El Vikifontaro
La Skaja Boatkanto ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

La Skaja Boatkanto.

(Skye Boat Song.)

Iru boat', kiel bird' en flugad'
El nia sabla kaj',
Portu la princon mem en irad'
Sur la ondar' al Skaj'.

Bruas tondrad', blovas venteg'
Saltas la ondegar',
Haltas en tim' pro la muĝeg'
Nia malamikar'.
Iru boat', k.t.p.

Ĉe la boat' muĝas la mar'
Karlo[1]ne timis ĝin
Lia lulil' estos l' ondar'
Kaj Flora [2] gardos lin.
Iru boat', k.t.p.

Granda homar', plena de fort'
En la batalmaten',
Antaŭ vesper', jam en la mort'
Kuŝis sur Kuloden'. [3]
Iru boat', k.t.p.

Ne staras plu nia hejmar'
Kaj dispeliĝis ni.
Tamen al ni, sia anar'
Karlo revenos li.[4]
Iru boat', k.t.p.

Trad. Agnes B. Deans.

  1. Princo Karlo Stuart.
  2. Flora Macdonald, amikino de la Princo.
  3. Culloden, kie la Jakobanoj estis venkitaj en 1745.
  4. Letero de Harold Edwin Boulton. Eldonita en 1870 de Anne Campbelle.