La Spirita Unueco de la Mondo

El Vikifontaro

Mia unua vorto devas esti pardonpeto. Mi volonte estus alparolinta vin en via lingvo, kies belecon mi admiras de multaj jaroj – sed bedaŭrinde, eĉ la franca lingvo kiun mi elektis por kunparoli kun vi ne estas la mia. Mi do estas devigata alvoki vian pardonemon se la parolo ne obeas min same facile kaj se ĝi havos nenion el la beleco kaj el la plastika esprimprecizeco kiun mi ŝatintus doni al ĝi antaŭ tia aŭdantaro, kia via. Sed mi havis nur tiun elekteblecon: alparoli vin germanlingve kaj esti komprenota nur de tre malmultaj, aŭ alparoli vin – tre malperfekte – franclingve kaj komuniki kun pli granda nombro inter vi. Pardonu al mi ĉiuj tiujn malperfektaĵojn, nome de mia bonvolo. Nur, mi ripetas ĝin, pro senlima konfido en via bonkoreco kaj ne pro memfido mi plenumas tiun akrobataĵon esprimiĝi en fremda lingvo kaj mi proponas paroli al vi pri la spirita unueco de nia mondo.

La spirita unueco de nia mondo ?? Kia absurda temo ! Ĉu mi ne parolas pri fantomo ? Ĉu ĝi vere ekzistas ? Ĉu ĝi iam ekzistis? Ĉu ĝi iam estos realigebla? Ve, mi konfesas, ne estas tre videbla nun tiu morala unueco de nia mondo – male, la atmosfero (precipe tiu de nia maljuna Eŭropo) malofte estis tiagrade venenita de la malfidemo, la malkonkordo kaj la timo. Ĉiumatene oni estas malkvieta kiam oni ekkaptas la tagĵurnalon, kaj oni malpezite elspiras refermante ĝin kiam nenio aparte danĝera okazis; sed foje oni kredas aŭdi super sia dormo brue pasi la nigrajn flugilojn de la minacanta milito. La malfidemo al la najbaroj iom post iom fariĝis kvazaŭ patologia ĉe multaj popoloj hodiaŭ, notinde ĉe la plej kleraj; ĉie la landlimoj fermiĝas kun timo ; tage kaj nokte la fabrikoj en Eŭropo laboras por finpretigi la plej impresajn kaj plej geniajn detruinstrumentojn ; en la dudeka jarcento post la naskiĝo de Kristo, post dudek jarcentoj de belegaj realigoj en ĉiuj kampoj de la kulturo, granda parto de la inventokapablo de la homoj nur aplikiĝas por imagi rimedojn por murdi kiel eble plej rapide, ĉie sur nia tero, kiel eble plej multe da homoj. Malfidemo de ĉiu popolo al la aliaj – timo de ĉiu nacio fronte al la aliaj – tuta homaro sub la ombro de ebla milito : kia elreviĝo por ni kiuj ĉiam revis, kaj plu revas pri frateco de ĉiuj popoloj ! Kia tristeco por niaj animoj kiuj malamegas la malamon, la plej aĉan malamikon de la homaro, kaj kiuj estas senpovaj kaj sendefendaj fronte al la malespero de niaj fratoj en ĉiuj landoj !

Tamen, mi estas konvinkita de tio, ni ne rajtas allasi nin al pesimismo pro malforto. Ĉar pesimismo estas detrua elemento. Ĝi malplifortigas la energiojn, ĉar ĝi ne estas produktiva. Ni ne rajtas dubi pri la forto de la racio, pretekste ke la nuna tempo agas kontraŭ la leĝoj de la racio. Eĉ se la destino de ĉi tiu generacio plenigas nin per angoro, estas al ni malpermesite lasi ĝin elmontriĝi. Ni, al kiu apartenas la parolo, male devas mobilizi nian tutan energion por nutri la konfidemon, en tiu momento de senkuraĝiĝo ; tie kie ni ekvidas en la mallumo la plej etan esperolumon, ni devas fingromontri al ĝi. Tial mi provos miaflanke montri al vi, Gesinjoroj, ĉar mi estas tre sincere konvikita de tio, ke tiuj malunuigaj fortoj kolizias kontraŭ aliaj fortoj, aliancaj, kaj en la iro de la Historio, detruemaj tendencoj ĉiam koliziis kontraŭ volo de morala unueco de la mondo. Jam en la lernejo oni instruis al ni ke ekzistas centrifugaj kaj centripetaj fortoj – ili aktivas en ĉiu homo kaj en ĉiu popolo. Ĉiu homo estas unika individueco, ri volas ĝin konservi kaj eĉ plifortigi ĝin ; ĉiu popolo volas pluteni kaj kreskigi tion, kio estas nacia en ĝi ; sed neniu homo volas, neniu popolo povas esti tute sola, ĉiu aspiras eliĝi el sia interna cirklo kaj estigi ligilojn kun aliaj. Tiel la revo pri unueco de la mondo kiel fina rezulto de ĉiuj ligoj inter la homoj pludaŭros en ĉiujn tempojn kaj senĉese revenos ĝis kiam ĝi estos realigita.

Tiu revo pri unueco de la homaro estas la plej malnova en la mondo kaj en la plej malnova kaj plej sankta libro kiun ni posedas, la Biblio, ĝi jam estas skribita. Memoru la profundan legendon de la Babelturo, ekde la unuaj paĝoj de tiu respektinda libro. Apenaŭ ili estis kreitaj, ĵus eliĝintaj el la mallumoj de la nekonato, apenaŭ konsciaj pri sia propra forto, la homoj kolektiĝis kaj diris : « Ni konstruu altan turon por iri ĝis la ĉielo. » Estis la unua fojo kiam la homaro kuniĝis por plenumi komunan verkon, kaj ĉar ili interkonsentis, havante saman lingvon kaj saman penson, ilia verko mirinde kreskis – neforgesebla simbolo ke nia homaro, kiam ĝi estas unuanima kaj ne malŝparas sian energion en stultaj alfrontiĝoj, kapablas atingi la plej altan. Kaj la Biblio ankaŭ diras ke Dio, vidante ilian konstruaĵon leviĝi en lia ĉielo, decidis haltigi tiun verkon, kaj la rimedo malhelpi la homaron, konsistis el ruinigi ilian interkonsenton. Vi memoras tion kion diras la Biblio : li kunmiksis la lingvojn, tiel ke la homoj ne komprenu unu la alian, ili ekfurioziĝis unu kontraŭ la alia, ili kverelis kaj lasis la verkon ne finita. Mi preskaŭ ne konas pli belan legendon en tiu admirinda libro : nian tutan destinon oni legas en tiuj paĝoj en kiuj estas dirite ke ĉiuj konfliktoj sur la tero estas kaŭzitaj de la neinterkompreno kaj pro tio nia precipa devo sur la tero, por eviti la konfliktojn estas kiel eble plej bone kompreni kaj dank al tiu kompreno montriĝi kiel eble plej justaj al ĉiu popolo kaj al ĉiu homo.

Vi ja vidas ĝin : en sia plej frua infaneco, la homaro jam revis pri tiu frateca unuiĝo celante komunan verkon, kaj – mi aŭdacas aserti – eĉ en la plej mallumaj milito – kaj konflikto-momentoj ĝi ne komplete forgesis ĝin. Ĉiam troviĝis iu, dum la tempoj, por aldoni novan ŝtonon al la nevidebla babelturo de kiu la homoj deturnis sin en sia kverelado. Ĉiam sub la plej diversaj formoj tiu volo unuiĝi esprimiĝis – foje spirita kaj tre nobla, foje primitiva kaj tre perfortema. Eĉ homoj kiaj Gengis Ĥan, Attila, Timurlenk, tiuj sovaĝaj princoj kies hordoj invadis tutan Azion kaj Eŭropon, eĉ ili revis en siaj konfuzaj cerboj pri universala imperio : kunigi ĉiujn popolojn – sub jugo, verdire – sed kunigi ilin malgraŭ ĉio. Tamen tiuj imperioj de barbaraj konkerantoj ne daŭris, ne povis daŭri ; neniam en la Historio tio kio estas ekskluzive fondita sur perforto povis pludaŭri kaj esti fruktodona. La vera historio de nia mondo koncipita kaj ellaborita por esti unuigita komenciĝis en Romo. Vi scias ke en kelkaj jarcentoj tiu centritala urbeto unue konkeris Italion, poste submetis Afrikon kaj Azion, en la limoj konataj en tiu epoko, kaj sekve Francion, Hispanion, Germanion kaj Anglion – je la apogeo de sia potenco, la roma Imperio konfuziĝis kun la tiama universo. Tamen ne tiuj konkeroj nek tiu unuigo donis al la latina superado senliman gravecon en la historio de la kulturo ; estas la fakto ke Romo nek sklavigis nek dronigis en barbarecon siajn provincojn, sed ke ĝi levis ilin al supera kultura grado ; ke ĝi instruis al ili siajn lingvon, juron, arkitekturon, scion kaj literaturon, kaj ke ĝi blovigis en la tutan mondon la saman spiritan leĝon, en komuna kulturo. Romo ne nur konkeris, ĝi ankaŭ civilizigis – en ĝia imperio, la civitano ne estis senrajta subjekto, sed la civis romanus (romia civitano) kaj malantaŭ la romiaj kohortoj marŝis la liktoroj, gardistoj de la juro. Estas Romo kiu unuafoje provis krei mondan spiritan ordon fonditan sur unika lingvo, starigante en ĉiuj kampoj klarajn konceptojn kies heredantoj hodiaŭ estas ĉiuj latinidaj popoloj – tiun klarecon kaj tiun belecon, kiun portis la lingvo de la Romianoj en la parolo kaj kiuj disradias ĝis ĉi tien en malproksimajn regionojn kaj trans ĉiu epokoj. Per genia organizado, ĉiuj provincoj – tio estas tutaj Eŭropo, Azio kaj Afriko – fariĝis imperio dotita de unuigita administrado ; la plej obskura loko, la plej fora kastrumo estas ligita al la ĉefurbo per bonegaj stratoj kaj konstanta poŝta servo ; tiel, kvankam parolante diversajn lingvojn havante malsamajn morojn kaj religiojn, ĉiuj nacioj havas unu lingvon super si kiu tenas ilin kune ; ili uzas la samajn unuojn kaj mezurojn, unu solan juron kaj leĝojn kiuj garantias ilian unuecon – unuafoje la tuta mondo havas kiel centron unu spiriton, unu koron kaj unu cerbon el kiu venas kaj al kiu revenas ĉiu forto.

La Roma Imperio estis la unua projekto, kaj ĝis hodiaŭ la plej plene realigita formo de unuigita mondo, kaj ju pli ni studas ĝiajn instituciojn, des pli ni kun admiro konstatas kiagrade ni jam proksimiĝis, antaŭ proksimume dumil jaroj, de konkreta unueco de la mondo, kaj kiom la spirito de ni ĉiuj, ankoraŭ hodiaŭ, ŝuldas al tiu grandioza koncepto. Ankoraŭ hodiaŭ nia jursistemo ripozas sur la romia juro ; hodiaŭ ankoraŭ la latinan lingvon oni instruas en la plej bonaj lernejoj de la mondo, kaj pro tio ĉiuj niaj mondkonceptoj ripozas sur komunaj bazoj. Kaj la latina lingvo, Gesinjoroj, plu provizas la fundamenton de ĉiu intelekta kompreno : Romo donis al la mondo la prototipon de komuna organizado de la mondo supernacia. Antaŭ dumil jaroj ni do estis jam tre proksimaj de tiu unueca idealo.

Tial la kolapso de la Roma Imperio estis unu el la plej grandaj katastrofoj kiun iam ajn spertis la homaro. La barbaraj invadoj, la detruo kaj la diserigo de la imperio ne nur ĉesigis tiun grandiozan impeton, sed ankaŭ signis la komencon de retropaŝado – d'un recul – plurjarcenta. Oni dirus ĉambron subite enmergitan en la mallumo kaj kies okupantoj, ĝis nun paceme sidantaj unu apud la alia ĉirkaŭ sama tablo kaj ĉiu koncentrita sur propra tasko ekpalpus en la mallumo kaj ekrompus la ĉirkaŭantajn objektojn pro mallerteco aŭ pro malico. Ĉar ĉio aŭ preskaŭ ĉio kion Romo realigis por la unuigo de la mondo estis neniigita. La belegaj stratoj desegnitaj laŭ plene pripensita plano kaj kiuj kunligis la urbojn estas forlasitaj ; le akvoduktoj disfalas, la statuoj estas disrompitaj, la libroj bruligitaj, la arkivoj detruitaj – la juro agnoskata de ĉiuj estas abolita, ne plu estas komuna lingvo, ne plu pezoj kaj mezuroj – la mondo estas en pecoj, ĝia perfekta formo malaperis, ĝi denove ekfermentas.

Jen tute aparta fenomeno : en la obskuraj jarcentoj kiuj sekvis la detruon de la romia Imperio, la homaro forgesas grandan parton de tio kion ĝi jam lernis kaj konis. Dum en Romo ĉiuj junaj knaboj de la romiaj familioj lernis la retorikon, la beletron, la filozofion kaj la historion, ni vidas ke ĝenerale la imperiestroj kaj la reĝoj de la Okcidento apenaŭ kapablas skribi sian nomon en la malsupron de dokumento, aŭ skribi leteron propramane. La moroj fariĝas krudaj, la spiritaj laboroj malkreskas, la fundamentaj leĝoj de la scienco simple estas forgesitaj, la arta praktikado estas ruinigita ; ekzamenu la plej bonajn skulptaĵojn de la 8a, 9a 10a jarcentoj, kaj komparu ilin kun tiuj de Romo, oni kredus ke ili estas la verkoj de mallerta infano. Poste, necesos jarcentoj kaj jarcentoj antaŭ ol en Eŭropo oni povu denove majstre skribi leterojn kiel Cicerono, historion kiel Tacito aŭ Tito-Livo, antaŭ la homoj rekonkeras en la natursciencoj kaj la arkitekturo la konojn kiujn ili havis en la tempo de Plino aŭ Vitruvo. Ĉiuj eŭropaj popoloj, la nacioj nove konstituitaj kiel Francio, Germanio, Anglio kaj Hispanio devis iom post iom relerni, kvazaŭ infanetoj, tion kion ili estis sciintaj kiam ili estis interligitaj, asociitaj ene de la vasta romia Imperio : same kiel homo kiu ricevis fortegan baton perdas la memoron dum iom da tempo kaj retroviĝas stuporita, la universala kulturo estingiĝis kun la detruo de la romia Imperio.

Gesinjoroj, mi insistis sur tiu malluma momento pro iu intenco : rememori ke en la evoluo de la homaro ekzistas retropaŝoj, teruraj refaloj – ni mem konis unu en Eŭropo kaj ĉiuj nuntempaj mensaj deflankiĝoj ankaŭ estas la konsekvencoj de tiu ŝanceliĝo. La disvolviĝo de ideo ne estas regula kresko, paŝon post paŝo – viglajn progresojn sekvas brutalaj refaloj, sed kiom ajn perfortaj ili estas, ni ne devas konsideri ilin kiel daŭripovaj. Ĉar la restarigaj determinaj fazoj ĉiam komenciĝas tuj post la plej dramaj krizoj, la fadeno neniam plene rompiĝas, neniam la spirita laboro por suprenlevi la homaron tute interrompiĝas – kiam iu lando ne plu eltenas, aliaj transprenas la torĉon, kiam iu parto de la mondo mallumiĝas, ĉiam estas alia kiu heliĝas.

Tiel do, tiom grandega evento kia la falo de la romia Imperio ne ĉesigis la ideon de unuigo de la homaro – ĝi simple transportis ĝin de la reala sfero al la spirita sfero, de la politiko al la religio. Fakte – kaj tiu spontana sinsekvo iel estas mirakla – nova speco de unueco aperis en la preciza momento kiam la malnova estis detruita – en la momento kiam Romo, la potenca ŝtato, dronas, aperis nova Romo kun universala celo : en la Eklezio. Kun la sama metoda forto kaj la sama grandioza energio kiujn la romiaj legionoj disvolvis por konkeri la mondon, la apostoloj kaj la pastroj tiam submetis unu landon post la alia al sia kredo – la tuta eŭropa homaro refoje estas unuigita per la asociado de ties fortoj, per genia spirita organizado. La eklezio ecclesia universalis superestas kiel grandega katedralo super la tuta Okcidento : preter ĉiuj lingvaj diferencoj la popoloj estas ligitaj en unu religio, unu rito, unu morala leĝo. Dum mil jaroj, sekve pli longe ol daŭris la romia Imperio, Eŭropo – kiu tiam estis la tuta mondo – fratece vivis en tiu kredo, kaj tiu unueco aperigis ankoraŭ foje en ĉiuj kampoj la plej admirindajn verkojn, la grandajn teologiajn kreaĵojn de Tomaso de Akvino kaj de Aŭgustino, la katedralojn, novaj babelturoj ; la pentristoj, la skulptistoj relernas tion, kion ili estis forgesintaj de la tempo de Grekio kaj Romo, ili superas siajn majstrojn – ankoraŭ foje la unueco de la homaro ebligas subliman formon de plenumo de la spirito kaj de la arto.

Denove, montsupro estas atingita. Ni memoru pri tiu epoko, unu el la plej grandaj de la homaro, la epoko de la Renascimento de la Renaissance de la Renesanco. Frata ligo unuigas la du fortojn kiuj estas la bazoj de la beleco kaj de la humaneco de nia kosmo : la Kristanismo kaj la antikvecon, la kredon, la scion kaj la belecon. La Eŭropanoj remalkovras sian pasintecon ; la verkoj de Platono, la poemoj de Homero reviviĝas – unuafoje la homaro komprenas, ke eĉ trans la jarmiloj ĝi konsistigas spiritan unuecon, kaj ke ĉio granda kion iu homo iam kreis, ne nur tia estis por propraj popolo kaj tempo, sed por ĉiuj popoloj kaj ĉiuj tempoj. En siaj plej sublimaj kreaĵoj arto kaj scienco ignoras la pasintecon ; ĉio restas nuna kaj apartenas al ĉiuj homoj de la tero kiel ilia komuna havaĵo. Kaj superba miraklo, en la momento kiam Eŭropo fiere ekkonscias pri sia pasinto, ĝi ankaŭ malkovras sian estonton ; la unuaj ŝipoj albordiĝas en Ameriko kaj ĉi tie laŭlonge de viaj bordoj la mondo subite pligrandiĝas iĝas granda space, granda tempe, granda spirite – ĝi malkovris novajn dimensiojn por si same kiel via generacio kun la konkero de la aero. Vi komprenos ke niaj prauloj estis plenigitaj per feliĉo eksentante la unuecon de la mondo, la senlimecon kaj la belecon de la kosmo, kaj unu inter ili Ulrich von Hutten, esprimas la senton de tuta epoko kiam li triumfe ekkriis : «Kiom bone estas vivi!» La papo, regnestro de unuigita kristanaro, kaj Karolo la Kvina, imperiestro de du mondoj – ankoraŭ foje, ŝajnas ke oni preskaŭ atingas la moralan unuecon de la la homaro ; en nia komuna historio estas unu el la horoj kiu ne estos forviŝita.

Kaj tamen, ankaŭ ĝi – hélas! - estas mallongdaŭra kaj ŝajnas ke nia homaro estas kondamnita ĉiam mem detrui siajn plej belajn momentojn. La Reformacio kun Luther kaj Calvin ruinigas la unuecon de la kristanaro. Eŭropo disŝiriĝas en du duonojn : protestantismo kaj katolikismo ; kaj eĉ pli terure ol iam ajn ĉeestas diskordo, interfrata milito, pli mortiga ol iam ajn. La flamo de la optimismo kiu tiam prilumigis nian mondon estas tretita por jarcentoj en la milita tempesto. Tamen eĉ en tiu terura malamoŝpruco ĝi estas nur tretita ne tute estingiĝas ; tio cetere estas tio kion mi pensas kaj volas montri en tiu conférence : neniam eĉ en la plej mallumaj horoj la kredo je la eblo ke homoj interkompreniĝu tute estingiĝis.

Estis nur eta grupo kiu en la tempo de la religiaj militoj defendis la ideon de laboro kondukita en komuna spirito : la humanistoj – sed ĉar ili estis same malmultnombraj kiel hodiaŭ, dissemitaj en ĉiuj landoj kaj same senpovaj kiel ni mem estas niavice kontraŭ la pasioj de la epoko, ni devas ami ilin pasie : ili estas niaj prauloj laŭ la spirito, kaj ilia religio estis la homaro, la amo al ĉiuj homoj preter ĉiuj lingvo- kredo- kaj mondkoncepto-diferencoj. Ili kredis – kaj ankaŭ mi kredas tion – ke la homoj inspiritaj de la spirito devas respekti ĉiujn opiniojn kaj ĉiujn popolojn, ke ili ne devas lasi sin kuntreni en la malsupraĵojn de la malamo, sed konsenti al ĉiu la liberecon pensi kaj konservi la propran. Ili estis malmultaj ili estis sciencistoj plej ofte malriĉaj seninfluaj kaj senpovaj ; sed en iu kritika momento ili savis la unuecon de la mondo restante fidelaj al la homaro kiel ideo. Ĉu unu el ili estis franco, la alia nederlandano kaj la tria hispano neniel perturbis ilin eĉ se iliaj nacioj intermilitis, ĉar ili havis la senton esti «mondcivitanoj» kaj havi la tutan homaron kiel patrujon ; por libere interkomuniki, ili elektis la latinan kiel komunan lingvon, kaj ili esperis ke la homoj, sin levantaj al alta kulturo, fariĝus fremdaj al la malbeleco de la malamo, kaj al la bruteco de la milito. Ili revis pri supera homaro, pli bona, kapabla pli bone interkompreniĝi pliigante la scion ; formante unuan malmultnombran eliton, ili volis doni al ĉiuj ekzemplon de tiu nova spiritostato, de tiu interkonsentoreligio.

Kompreneble estis nur revo, sed bela revo, fruktodona. En la senkateniĝo de la armiloj tiuj solecaj sciencistoj vidis aperi novan armilon, kiu estus helpontaj ilin en ilia batalo kontraŭ la malpuraj pasioj – la libron. Malkovro de la preso, ili esperis, disvolvigus en la homaro superan formon de moraleco per la dissendado de la kulturo ; kaj iasence ili pravis. La libro restas unu el la plej bonaj mesaĝportantoj de la animo kaj de la pensoj ; la libro ebligas superi la lingvobarilojn, proksimigi la ideojn, mildigi la opoziciojn per la debato ; kaj se la libroj, kaj tiuj kiuj verkas ilin, transprenas la senliman respondecon kiu ripozas inter iliaj manoj, ili ankoraŭ hodiaŭ povas esti la plej bonaj anoncantoj de estonta interkonsento. Ja la humanistoj tro frue venis kaj ili estis tro malfortaj. Iliaj verkoj en la latina ne atingis la popolon, kaj precize en la momento en kiu ili volis enkonduki la latinan kiel komunan lingvon de la literaturo kaj de la scienco, la grandaj nacioj ekmalkovris propran literaturon: verkistoj kiaj Rabelais, Shakespeare, Camões, Calderón kreis nemortigeblajn ĉefverkojn ; konkurado – ĉifoje nobla – ekis inter la nacioj kaj estis finite kun la revo de universala lingvo. Ĉiu popolo, ĉiu nacio esprimiĝis kun propra voĉo kaj el tio rezultis naciismo de la arto, baldaŭ sekvita de iu alia, pli danĝera, la naciismo de la orgojlo kaj de la soifo regni.

Sed, kiel mi diris ekde la komenco, ĉiufoje kiam la flamo de la ideo minacis estingiĝi, ĝi tuj reviviĝis. Kaj en la momento kiam la literaturo fariĝis nacia en ĉiu lingvo, naskiĝis nova artoformo – nova lingvaĵo super ĉiuj aliaj : la muziko, tiu sola kaj unika lingvo kiu tuj parolas al ĉiuj animoj, kiu per siaj nevideblaj flugiloj transiras ĉiujn limojn, ĝi kiu pli forte kaj pli intime kunligas la tutan homaron, ekde kiam ĝi esprimas tion kio estas universala. Melodio parolas neniun lingvon, ĝi estas komprenebla por ĉiuj popoloj, ĝi apartenas al ĉiuj sendistinge, kiel sonora donaco de la sferoj al la homaro, ĝi apartenas la ĉiuj kiel la aero, kies vibra animo ĝi estas. Eĉ se la popoloj kunfrontiĝas, ĉiam la muziko estos ilia komuna havaĵo, eterna simbolo de la ligilo kiu unuigas ilin ; kaj mi kredas ke tiuj kiuj profunde komprenas tiun lingvon nenie sentos sin fremdaj sur la tero. Tia estis la sento de la grandaj muzikistoj kiuj subite ekaperis – nur unu seninterrompa sinsekvo – en la dekoka jarcento : pro sia kosmopolita sento ili estis hejme ĉie sur la tuta tero, kaj ne nur en sia lingvo kaj en sia patrolando. Ubi ars ibi patria – ili sentis sin hejme ĉie kie ili povis krei kaj agi : la Germano Haendel vivis en Londono kaj komponis sur anglaj tekstoj ; la Aŭstro Gluck vivis en Parizo kaj komponis en la franca ; Mozart kreis operojn egale itale kaj germane ; tio al ili estas egala ĉar ili alparolas ĉiujn. Eble la muziko pli faris por unuigi la animon de la mondo ol ĉiuj vortoj kaj ĉiuj ideoj ; ni amu ĝin kaj respektu ĝin kiel la plej altan el la simboloj.

Gesinjoroj, mi provis montri al vi, deirante de kelkaj ekzemploj ke la volo de morala unueco de la mondo enskribiĝas en la kontinueco – eta nombro da ekzemploj, sed esencaj por montri ke preskaŭ ĉiu generacio provas, per malsama vojo, atingi unu kaj solan idealon. Ĉiu revas kaj esperas siamaniere ke la homaro fine povu konsistigi novan komunumon superan kaj pli pacan. Nia generacio ankaŭ faris tiun revon : ni kies spirito vekiĝis je la jarcentŝanĝiĝo el la scienco kaj el la tekniko ni esperis tiun suprenleviĝon de la homaro. Eble nia tiama optimismo igas vin rideti, eble ĝi ŝajnas al vi sensenca kaj infaneca. Sed pensu nur pri ĉiuj mirakloj kiujn nia generacio konis en la spaco de nura infaneco, de nura junaĝo!

Mi estis infano, mi estis sesjara mi kredas, kiam telefono estis instalita en nia apartamento ; mi ankoraŭ hodiaŭ memoras tiun ektremon unuafoje aŭdinte la homan voĉon trapasi la murojn. Ni vidis la unuajn aŭtomobilojn, veturilojn kiuj antŭeniris sen ĉevaloj kaj kiuj jaron post jaro iris pli kaj pli rapide ; ni por la unua fojo vidis bildon moviĝi la kinon, kaj kiel ni kriis pro ĝojo ektremis pro entuziasmo kiam por la unua fojo via granda sampatrolandano Santos Dumont leviĝis super la tero kun sia avio – la revo de la homaro de mil jaroj realiĝis. Ne plu estis distancoj, ne plu limoj. Tion, kio estis por niaj prauloj oktaga vojaĝo, ni plenumis en ok horoj – kaj nian Eŭropon, kiu ŝajnis al ni grandega ni ĉirkaŭvojaĝis en unu tago ! Ĉu ankoraŭ eblis ke estis malamemo inter niaj popoloj ? Ĉu ĉiuj limoj ne jam estis eksmodaj, ĉu Eŭropo, ĉu la mondo ne fariĝis unu sola patrolando ? Ĉu la frateco ne estis garantiita, ĉu la tero ne samtempe apartenis al ĉiuj homoj? La Ŝtatoj en Eŭropo kun ties limoj, ties flagoj, ties armeoj kaj ties kanonoj ŝajnis al ni el iu forpasinta epoko – kaj vidante la progresojn de la scienco kiu retroigis la jarmilaĝajn malsanojn kiuj igis la nutraĵon malpli kosta, kiu kreskigis ĉiutage kaj preskaŭ ĉiumomente la agrablaĵojn de la vivo, ni kredis ke la mizero de la homamaso kaj la malespero de la popoloj baldaŭ estos senpezigitaj kaj ke naskiĝos nova homaro pli pacama kaj pli feliĉa.

Tia optimismo eble igas vin rideti. Sed mi ne hontas estinti tiel juna kaj kredema. Kaj mi ŝatas la belan vorton de Schiller : «Necesas havi respekton por la revoj de sia junaĝo!» Kiel ni ne estus kredintaj ke la tekniko unuigos kaj savos la homaron, ĉar ĝi ĉiutage plenumis miraklojn ? Ni amis, ni admiris la maŝinojn ; mia majstro kaj amiko Émile Verhaeren estis la unua kiu laŭdis ilin en siaj poemoj ; kun grupeto de amikoj el ĉiuj landoj, kunigitaj ĉirkaŭ Romain Rolland, ni rigardis Eŭropon kiel nia komuna patrolando ; kun Verhaeren ni kredis ke la ĝoja admirado povos unuigi la popolojn.

Kiam ni admiras unu la alian El la fundo de nia ardemo kaj de nia fido

Kaj kontraste kun la nuna generacio ni ne parolis pri milito nek kun timo nek kun entuziasmo ; ni konsideris neeble ke la homoj, kiuj per sia genio plenumis tiajn miraklojn en kelkaj jaroj povus ankoraŭ foje mortigi unu la alian ; frenezaj kiaj ni estis, ni ridetis al tiuj kiuj antaŭvidis ĝin, kaj en nia entuziasmo ni ne rimarkis la fortojn kiuj pretigis ĝin.

Vi povas imagi nian elreviĝon nian malesperon, kiam la milito subite ekis kaj krome la plej terura milito en la Historio. Tekniko perfidis nin, ankaŭ scienco. La avioj kiujn ni amis kiel mesaĝistoj inter la popoloj dissemis bombojn kaj venenon sur sendefendajn estulojn ; la sciencistoj inventis rimedojn por mortigi, la filozofoj laŭdis la militon, kaj eĉ tiuj kiuj diris sin amikoj unu monaton antaŭe insultis unu la alian de lando al lando. Tamen eĉ tiu kruela elreviĝo ne povis deturni nin el ni a kredo en la necesa frateco inter la homoj ; ni, la grupeto ĉirkaŭ Romain Rolland, restis unuigitaj, neŝanceleblaj meze de la nacioj kiuj interbatalis, kaj nia espero estis ke la fino de la milito estos la komenco de ĝenerala kaj senfina paco. Hélas! kiel tiu generacio alkroĉiĝis al tiu fina espero! Dum mia vojaĝo ĝis ĉi tie, mi klare memoris pri tio, vidinte en Portugalio iun Avenida Wilson – Wilson tiam estis la espero de tuta mondo kaj vi ne povas imagi la milionojn da personoj kiuj etendis siajn brakojn al li, nek kiom tiu generacio de la milito kredis en la Societo de la Nacioj, vidata kiel la plej sankta garantio de por ĉiam certigita paco. Kie estas tiuj revoj ? Forflugintaj kiel mortintaj folioj en la vento ?

Ni povis eliĝi el tiu infero konservante malgraŭ ĉio nian neŝanceleblan fidon en la neceso de interkonsento inter la popoloj – eble kripligita, transformita sed tamen plutenita. Nia optimismo hodiaŭ estas malpli entuziasma ol hieraŭ, ĝi estas pli severa rilate al si mem kaj ni ne forgesos la lecionojn kiujn la epoko instruis al ni. La unua afero kiun instruis al ni tiu sperto, estas rezigni unu fojon por ĉiam je nia eŭropa aroganteco. Antaŭ la milito – mi sincere parolas al vi – estis evidente por ni ke Eŭropo devas regi la mondon je la spirita kaj intelekta niveloj. Ni resaniĝis de tiu eraro. Eĉ la terura fulmotondro kiuj senkateniĝis dum kvar jaroj sur ĉiuj eŭropaj landoj ne tie senigis la atmosferon de tiuj danĝeraj streĉoj ; ankoraŭ hodiaŭ, kaj eble eĉ pli ol iam ajn, la aero estas ŝarĝita per amareco kaj venĝemo ; en tiu malgranda spaco, ĵaluzo malfidemo de la nacioj ĉiutage kunfrontiĝas.

Mi ne celas per tio ke ne plu estas idealismo en la eŭropa junularo ; male ekzistas en la nova postmilita generacio grandega idealismo, entuziasmo kaj senlima sinoferodeziro. Sed malfeliĉo estas ke tiu idealismo pelas ĝin al arkaikaj eksmodaj modeloj ; ĝi idoligas la forton kaj potencovolon. Ĉiuj tiuj junuloj milfoje preferas morti por la grandeco kaj la gloro de sia patrolando ol vivi en paco kun la aliaj nacioj en reciproka estimo kaj bonvolo – ili volas «danĝere vivi» kiel komprenas Nietzsche – kaj ilia deliro pri heroismo – de heroismo en masse – laŭ ili estas pli sankta ol ideo pri homaro. Pro tio en la nuna momento vera pacigo de la mondo ne plu povas veni el Eŭropo kaj des malpli el la sola Eŭropo. Necesas malsama idealismo pli larĝa kiu ne direktas rigardon kvazaŭ hipnotigita al la naciaj limoj, idealismo kiu ne estu ŝarĝita de malnova venĝemo kaj de sentimentaj rememoraĵoj – nur ĝi povas helpi rekonstrui la antikvan Babelturon kaj retrovi la komunan fundon de la homaro ; nia tuta espero nun iras al vi, la junaj popoloj kiuj ne estas eluzitaj kiuj vivas por la estonto kaj ne por la pasinto kaj ties eksmodaj ideoj. Vi la novaj popoloj la junaj popoloj vi vivas kaj pensas en pli larĝaj dimensioj. Vi ne havas en via sango la venenon postlasitan de la milito, nek la malamajn instinktojn nek la revenĝodezirojn. Viaj landoj, male de tiuj de nia malnova kontinento, ne estas superloĝataj kongestataj, kaj sekve vi ankoraŭ respektas la homan vivon en ĉiu individuo. Vi scias ke restas al nia homaro multege por fari, kaj ĉio pli valoros ol oferi neimageblan nombron de homoj pro naciaj ĵaluzoj. La idealismo de via juneco ankoraŭ estas en vi pli valora kaj pli bela ; Tial ni rekonas en ĝi la idealojn de ni propra juneco, pli puraj en vi ol en tiu Eŭropo asfiksiita de la toksaj gasoj de la malfidemo. Ni hodiaŭ do ankoraŭ kredas je la ebleco de paco kaj nova ordo por la mondo, ĉar ni scias ke vi laboras kun ni, vi la landoj de la estonto, kaj nur kun vi nur dank al vi la malnova revo de frateca homaro povos realiĝi.

Niaj manoj etendiĝas al vi, niaj koroj batas por vi, kaj mi scias ke mi ne estas la sola kiu bridas en si la malnovan eŭropan arogantecon ; ni estas multnombraj kiuj tiel pensas, esperas vian fratecon, kaj same kiel mi ne sentis min eĉ minuton fremda en via mirinda lando, tiel – mi certas pri tio – ĉiam kreskanta nombro da homoj komprenos ke la idealoj por kiuj ni vivis pluvivas ĉe vi, sed pli freŝaj, pli junaj kaj pli viglaj ol en nia malnova naskotero. Nek el ni nek el Eŭropo venos la regenerado de nia mondo, necesas ke vi estu kun ni, kaj antaŭ ni !

La unua konkludo kiun ni eltiris de la milito kaj de la postmilita tempo, estas ke Eŭropo perdis ĉiun rajton je morala hegemonio, ĉar en la dudeko da jaroj kiuj sekvis la la pacotraktaton, ĝi montriĝis nekapabla starigi daŭripovan pacon en sia malgranda spaco. Kaj jen la dua konkludo ; malgraŭ nia tuta admiro ne tro atendi de la tekniko por la morala progreso de la homaro. Ni ne plu fidas je ĝi de kiam ĝi trompis nin, de kiam ni vidis ĝin submetiĝi obeeme servuteme je la servo de la detruo. Ni celas konservi ĝin kaj plu admiri ĝiajn realigojn, sed ni ne plu povas kredi ke forviŝo de la distanco tuj signifas proksimiĝo de la animoj. Eĉ se la maŝino plenumas la laboron de mil homaj estuloj, ĝi tamen ne fariĝas homeca pro tio, ĝi restas malvarma kiel la metalo ; eĉ se ĝi disponas je centmilvata potenco, tiu potenco ne pliigas la homaron kaj eĉ kun milfoje pli granda potencialo ĝi ne estas pli produktiva ol unu sola homa ago ol unu sola kreema ideo. La materia teknikigo ne kapablas realigi la veran transformon de nia homaro – nur la spirito ĝin povas, kaj la pasia deziro pli bone interkompreniĝi.

Fine ni ĉesu konfuzi la fizikan potencon kun krea plenumiĝo ; kaj eĉ se grava kaj bona estas la sporto por la sano, ni ne rigardu kiel heroon la jaran boksĉampionon, ni ĉiam memoru ke eĉ se naĝisto naĝas en du sekundoj malpli ol ĉiu ajn antaŭ li, la homaro tamen ne morale progresis je eĉ colo. La troa intereso por la fizika potenco kondukas nur al la plezuro esti potenca, kaj tio kondukas al la milito – dum tio kio necesas por meti ordon en nia dekadenta mondo, estas aliaj potencoj ; al ni necesas granda pacienco, priatentado diskreta sed konstanta, volo kompreni aktiva kaj pasia kaj lucida racio. Ĉiu el ni havas senliman silente plenumendan taskon : ni devas nin deteni de ĉiu vorto kiu povus pliigi la malfidemon inter la homoj kaj la nacioj ; male ni havas la pozitivan devon kapti eĉ la plej etan okazon por laŭdi laŭ ties merito la sukcesojn de la aliaj rasoj popoloj kaj landoj. Ni devas instrui al tuta junularo malami la malamon ĉar ĝi estas sterila kaj ke ĝi detruas la ĝojon de la ekzistado kaj sencon de la vivo ; ni devas eduki la hodiaŭajn kaj morgaŭajn homojn pensi kaj senti en malpli limigita maniero. Ni devas montri ke estas manko de kompatemo kaj de spiritmalfermiteco limigi sin al la kamaradeco al propra grupo kaj propra lando, anstataŭ senti sin fratoj de ĉiuj popoloj de la mondo, eĉ trans la oceanoj. Ni la pliaĝuloj ni devas montri per nia propra ekzemplo ke libere admiri la valorojn de la eksterlandanoj ne malpliigas la internan potencon de la animo, sed male pliigas ĝin, kaj ke nova spiritjuneco estas donita nur al tiu, kiu scias senĉese renovigi sian idealismon kaj sian entuziasmon.

Nur se en la profundeco de la animo ni estas konvinkitaj de la unueco de la homaro kaj se tiu konvinko iom post iom akiras religian forton, tiu revo, tiu miljara revo povos realiĝi. Tamen, eĉ supozante ke ni eraras kaj ke ni laboris por iluzio, ni damaĝis neniun kaj vivis sur la tero por la plej nobla el la iluzioj. Ni konas nenion kiu povas alporti al nia eta transira vivo tiom da kontentigo ol la konscienco esti iom kontribuinta, eĉ per plej nevideble, por pacigi kaj unuigi la mondon ; kaj eĉ se ni estas senpovaj ĉiu kia individuo, neniu tia provo estas vana ; eĉ se ni ne ŝanĝas la mondon per nia konvinko kaj niaj penoj, ni estos transformitaj ni persone estos grandiĝintaj – kaj ĉiu el ni estas en si mem mondo.

Gesinjoroj, mi provis paroli al vi pri la spirita unueco de la homaro, pri tiu ideo aŭ tiu idealo kiun ekde la pratempo la plej bonaj en ĉiu tempo rekonis kiel sian. Mi esperas estinti honesta kaj ne veki en vi la iluzian konvinkon ke tiu definitiva repaciĝo de la popoloj estos realiĝonta sub niaj okuloj, ekde morgaŭ aŭ ekde postmorgaŭ – ĉar estas al ni kontraŭe malpermesite, nome de la vero, kaŝi ke potencaj egoistaj fortoj laboras kontraŭ ĉiu ebleco interkonsenti kaj ke eble nia espero pri spirita kaj politika repaciĝo estos duan fojon submetita al sanga provo. Ni estu samtempe deciditaj kaj paciencaj : ni ne lasu nin devojigi en nia menso de la tuta senracio kaj senhomeco de nia epoko – ni restu fidelaj al la sentempa penso de la homaro – ne estas tiel malfacile ! Malofte mi tiel forte sentis, kiel en la lastaj tagoj en Rio de Ĵanejro, kiom nia tero ankoraŭ enhavas belecon por oferti al tiuj kiuj deziras ĝui pri ĝi. Ankoraŭ unu fojon, mi komprenis ke ne la lingvoj, la montaroj, la maroj disigas la homojn, sed iliaj antaŭjuĝoj kaj ilia malfidemo. Sed tiun, kiu alvenas kun malfermita koro, ĝojo malkovri, ĉiuj fremdaj landoj pretas akcepti, kaj ĉie troviĝas kelkaj bonvolemuloj kapablaj plenumi la miraklon kiun la homaro ne jam sukcesis realigi de dumil jaroj : interkompreniĝi per la fidemo kaj la amo.