La Talbot’a Vagono

El Vikifontaro
La Talbot’a Vagono ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
La Talbot’a Vagono

Ankaŭ en aŭtuno 1912 regis preskaŭ ĉie en Okcident-Eŭropo vagon-manko. La fervojaj kompanioj preskaŭ ĉiujare igas konstrui kvanton da novaz vagonoj, sed la transportotaj komercaĵoj amasiĝas precipe nur en aŭtuno, kiuj konsistas el sukerbetoj, terpomoj, karboj, bulboj, t. e. disŝutitaj komercaĵoj (marchandises en vrac), grenoj, k. t. p. La ordinaraj malfermaj vagonoj de 10 tonoj (10.000 kg.) fariĝas tro malgrandaj, oni konstruas vagonojn de 20 tonoj sur 3 aŭ 4 aksoj, sed tiuj ĉi vagonoj fariĝas tro longaj. Ekzemple la evit-relvojoj povas surteni ofte nur vagonarojn de 50 vagonoj normalaj, ne tiom de preskaŭ duobla longeco, sur ranĝir-montetoj la longaj vagonoj ofte estas maloportunaj. Por maso-komercaĵoj disŝutitaj oni bezonas vagonojn de normala longeco, kiuj tamen havas ŝarĝpovon de 20 tonoj, kaj kiuj povas esti malŝarĝataj en kelkaj momentoj, malfermataj simple la du flankklapojn. Tiaj vagonoj estas la memmalŝarĝantaj laŭ la Talbot’a sistemo. Ili havas formon de trogo sur radoj, similas iomete la ĉie konatajn Decauville sablovagonetojn de entreprenistoj. Tuj post malŝarĝo ili ree estas disponeblaj, sed ne ĉiam tiaj vagonoj trovas tuj novan ŝarĝon, tial ofte la vagonoj veturas malplenaj. Ankaŭ la alteco de tiuj vagonoj estas kelkfoje maloportuna por la enŝarĝado, tamen oni povas korekti tion per tria superklapo, kiu estas malferma dum ŝarĝado. Ekzistas kelkaj ĝenaĵoj, kiel la granda rad-premo kaj la alta pezocentro, sed restas la utiloj granda ŝarĝpovo, mallongeco, memmalŝarĝantaj, mallonga rondiradtempo, eĉ kiam ne estas ŝarĝo tuj post marŝarĝado. Nuntempe en multaj landoj ekzistas ordinaraj vagonoj, kiuj malplenaj veturas ĉiam nul al la karbminejo, kaj kiuj en stacio de destino (ŝarĝita) bezonis tutan tagnokton kaj pli por la malplena retrosendado.

Bal (el Breda).