La Tradukanto

El Vikifontaro
Indekso : La Tradukanto
de Rud. Rajezi
El La Espero, n-ro 9/1917.

Se eble ne la via estas larmo,
sur vian vangon kiun ploron rulas;
se tiu fajro, en kiu vi brulas,
ne propra estas, sed nur prunto-varmo;

se via koro estas mediumo,
kiu la fremdajn sentojn nur perigas,
spegulo, kiu al ni aperigas
la sunon por rebril' de ĝia lumo,

mi tamen laŭdas vin per benaj vortoj,
ne nur kredante veron de l' doloro,
- sen sento, ho, ne sonas tia kanto -

sed ĉar pro malproksimaj homaj sortoj
funebri, ĝoji povas nia koro
per la laboro de la tradukanto.

(El Ĉiam pli bone!/ Rud. Rajezi.)