Mi kantas kanton pri la “sankta“ ordo.
Ho, nasku dolĉajn sonojn ĉiu kordo
De la liuto,
Kaj gut’ post guto
En niajn korojn falu de gajec’ – laŭ dec’!
Nur kiu scias vivi per laboro
De la aliaj, estas la sinjoro.
Sed se ŝvitante
Kaj penegante
Vi laboradas, restas vi sen sav’ – nur sklav’.
Se la virinoj naskas al patrio
Tre multajn filojn laŭ la vol’ de dio,
Ĝi ilin vendas,
Aŭ eĉ forsendas,
Por ke pereu ili en tranĉe’. – Ho, ve!
Justecon, de la ŝtato fundamenton,
Vi opiniu superfluan senton!
Ĉar demonstrante
Ĝin postulante
Vi estas mortpafata sen kompat’[1] – sur strat’.
La pastroj predikantaj en preĝejoj,
(En siaj famaj grac- kaj ben-vendejoj,)
Ke vi nur amu,
Kaj ne malamu,
Benadas mortigilojn dum milit’ – laŭ rit’.
Daŭrigu tiun kanton nun laŭplaĉe,
Se via voĉo sonas eĉ raŭkaĉe!
Ĉar al mi naŭzas
Dolorojn kaŭzas
Ĉi tiu kanto pri la sociord’ – de hord’[2].
Hans Weinhengst (11 325).