La antibolŝevistatendencproceso en Leipzig

El Vikifontaro
La antibolŝevistatendencproceso en Leipzig ()
Sennaciulo (p. 3)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
La antibolŝevistatendencproceso en Leipzig

Dum daŭro de pli ol 2 monatoj antaŭ la regna tribunalo okazis la famkonata spion-proceso, celanta frakasi la kompartion germanan. Tiu proceso ne subite estiĝis, la kapitalista klaso sufiĉe profunde aranĝis ĝin, por plej efike trafi k. p. Kiam 1924 la balotado por la novelekto de la germana parlamento prepariĝis, subite aperis en la gazetaro tendencartikoloj, markitaj per grandliteraj surskriboj: Germanaj “Ĉeka“-agoj, komunista “Ĉeka“ senmaskigita, 14 “Ĉeka“-mortigistoj arestitaj ktp. La celo de ĉi tiu antibolŝevista propagando estis, trafi grandan partion dum la balota batalo kaj timigi etburĝaron. Dum la traktado antaŭ la tribunalo montriĝis la fakto, ke la policestraro en Stuttgart mem enŝovis tiujn artikolojn en la gazetojn. El tiu agmaniero, kiun oni neniam uzis, se faŝistoj estis akuzitaj, rezultiĝas, ke la ŝtato mem gvidis tiun antibolŝevistan propagandon, ĉar polico estas brako de la ŝtato kaj nur plenumas, kion ordonas la ŝtato. La pruvon, ke nur estas celata politika tendencproceso, la aranĝintoj mem liveris, traktinte la aferon de la 16 kulpigitoj, kiuj nur parte estis iam anoj de k. p., dum apenaŭ du semajnoj, kaj akuzon kontraŭ k. p. oni pritraktis dum daŭro de 6 semajnoj, klopodante pruvi ke k. p. ne nur estas danĝero por la ŝtato, sed ankaŭ nur aro de fimortigistoj, kiu celas frakasi politikajn kontraŭulojn per veneno, gaso, baciloj kaj bomboj. Same sensenca kiel la akuzoj kontraŭ k. p. estis la tuta traktadmaniero antaŭ la tribunalo. De komenco ĝis fino ĝi konsistis el krimoj kontraŭ la leĝaj paragrafoj. La estro de la juĝistaro, la “formanĝegulo de komunistoj“ Niedner, aŭtokrate estris. Ĉiujn dirojn de atestantoj, favoraj al k. k., kaj ĉiujn krimojn kontraŭ la leĝo, kiujn li faris, konstatitajn de la defendistoj, li malpermesis protokoli. La ĉefakuziton li uzis samtempe kiel “kron“atestanton[1] kontraŭ k. p. malgraŭ ke li estis pagita spiono. Per subtila gvidado li nur provis kolekti materialon kontraŭ k. p. metante en la buŝon de la “kronatestanto“ la respondojn. La komunistan defendiston, kiu akre protestis, li lasis forigi per policistoj. Rezulte de tio la defendistoj (ankaŭ la burĝoj) forrestis dum 2 tagoj, alveturinte Berlin’on por persone protesti ĉe la koncerna ministro kontraŭ tiuj novaj rimedoj de Niedner. Nature — senrezulte. Niedner plu traktaĉis laŭ sia plaĉo, furioze alkriegante la diversajn defendistojn, se ili atakis lin. La lastajn tagojn li eĉ rifuzis akcepti atestontojn, motivante tion per preskaŭ ne kredebla eldiro: “Ili estas komunistoj, pro tio ankaŭ ne konfidindaj!?“ La tuta tendencproceso estas kronita per la juĝo (kiu verŝajne jam antaŭ la komenco de la proceso estis preta), kiun proponis la ŝtata prokuroro. Li pledis por 5 mortkondamnoj kaj preskaŭ 80 jaroj da karcero. Mirigaj por ni ne estas ĉi tiuj 3 mortkondamnoj verdiktaj ĉar estis antaŭvidebla tiu fino. Ĉefaĵo estas ke oni ne atingis tion, kion oni volis kaj intencis, nome la kompromiton de k. p. Ĉiu infano en Germanio scias ke tiu proceso estis “bato en la akvo“. Per la aŭtokrata traktado la aranĝintoj mem forigis la grundon por estontaj atakoj. Eĉ multaj burĝaj gazetoj kondamnis la fian konduton de “komunistfrakasanto“ Niedner. Ĉi tiun fojon la burĝoj ankoraŭfoje kondamnis laboristojn. Kiom longe ankoraŭ? Estonte ni estos la

juĝistoj… Tiam ve, fikapitalistaro!
Vozo.


  1. ĉefatestanton.