La artefarita „Altmontarsun-Bano“

El Vikifontaro
La artefarita „Altmontarsun-Bano“ ()
de Dro Breiger
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
La artefarita „Altmontarsun-Bano“
De Dro Breiger, san. kons., Berlin

Estas mondkonate, ke preskaŭ neniu besto nek planto povas prosperi sen lumo, kaj ankaŭ homoj sen ĝi malsanetiĝas, malfortiĝas, plei frue maljuniĝas kaj mortas. Tio estas certa rakto. Sed ne tute certa estas la kialo de tiu ĉi efiko de Iumradioj. Jen la varmo! oni diris. Sufiĉas. De 15 jaroj mi okupis min preskaŭ nur pri lumkuracado (lumterapio). Jam de komenco mi dubis pri tio, ke la ŝvito, kiu abunde aperas en lumbanoj, estas la ĉefefiko de tiu ĉi terapio, ĉar ' miaj spertoj kaj sukcesoj devigis min supozi, ke ! lumradioj, ĉu ili devenas el la suno mem, ĉu el 1 iu alia, artefarita lumfonto, krom la energio radianta de varmo havas iun speciaian forton, ; per kiu ili diferenciĝas de ĉiuj aliaj varmigiloj ; kaj ŝvitigiloj, kaj ke tiu forto estas Ia ĉefa kaŭzo de ilia mirinde saniga eco. Bedaŭrinde mi tute ne povis trovi sciencan kaj nekontraŭdireblan - pruvon por tiu ĉi teorio. Do, tiu ĉi nova kurac- metodo, tiel grava por la homaro, nur malmulte disvastiĝis. Antaŭ 7 jaroj mi hazarde trovis tion, ; pri kio mi tiom Ionge vane meditis. Por Idarigi ĝin al la legantoj, mi devas iom detale raporti i pri tio. Jam de 10 jaroj oni uzis por lumkuracado * krom elektra karbarklumo, kiu aperas inter karbaj eJektrodoj, ankaŭ feran Iumon, kiu produktiĝas inter feraj elektrodoj. Tiu ĉi lumo enhavas muite da bluaj, violkoloraj kaj ultraviolkoloraj radioj kaj malmulte da ruĝaj kaj flavaj. Gi grave incitas I surradiitan haŭton. Do oni uzis ĝis sukcesplene por kuracado de diversaj kronikaj malsanoj de la haŭto (ekzemo, psoriazo k. t. p.). Poste oni anstataŭigis la feran lumon per lumo el hidrarga vaporo (kvarca lampo). Sed ankaŭ tiuj ĉi lampoj, kvankam la efiko estas la sama, estas tro malgrandaj por tiu ĉi celo kaj ne bone taŭgas, ĉar oni per unu fojo povas surradii nur malgrandan parton de la korpa haŭto. Tio ofte treege malfaciligas la aplikadon kaj faras ĝin longedaŭra. Por forigi tiujn ĉi malfacilaĵojn ĉe la kuracado per ultraviolkoloraj radioj, mi muntigis pli grandan kvarcan lampon tiamaniere, ke oni povas surradii samtempe tutan flankon de homa korpo. Kiam mi nun surradiis per tiu ĉi nova lampo iom grasan psoriazulinon, mi observis strangajn procedojn: antaŭ ĉio la graso malpliiĝis, samtempe la haŭto bruniĝis, eĉ la vizaĝo, kvankam ĝi estis kovrita per tuko dum la radiado, kaj la aspekto de la malsanulino tute similis al tiu de homo, kiu ĵus revenis el altmontara restado. Tiu ĉi observo igis min provi la novan metodon ankaŭ ĉe aliaj malsanuloj, kaj ĉiam mi rimarkis la samajn mirindajn efikojn. Ĉar la malsanuloj nenion alian uzis nek ricevis specialajn ordonojn pri dieto k. t. p., la malpliiĝo de la graso nur povis esti kaŭzita per la ultraviolkoloraj radioj. Tiamaniere mi hazarde trovis la pruvon por mia teorio kaj samtempe la kaŭzon de la samvalora efiko de l’ „altmontara suno“ kaj de la ultraviolkoloraj radioj. Do fariĝis por mi klare, kial la kuracado per la altmontara suno, t. e. suno, kiu radias sur altaj montoj de pli ol 1500 metroj super la maro, kiun de 9 jaroj aplikadis Droj Bernhard en Samaden kaj Rollier en Leysin ĉe vundoj kaj precipe ĉe tuberkulozaj malsanoj de ostoj kaj de artikoj, havis la saman efikon, kiel la kuracado per elektra karbarklumo, kiun mi faris de 15 jaroj ĉe la samaj malsanoj kaj kiujn ankaŭ aliaj kolegoj povis konstati. Jen la ultraviolkoloraj radioj, ĉar ankaŭ la karbarklumo enhavas abunde ultraviolkolorajn radiojn, certe multe pli, ol la suno de l’ ebenaĵo, kvankam ne tiom, kiom la altmontara suno kaj la kvarca lumo, kiu estas la plej riĉa je ultraviola koloro.

Tiuj ĉi observoj incitis min, konstruigi la artefaritan „Altmontarsun-Banon“, kies konstruo ebligas tute precizan dozadon de lumo, ĉar 1) oni povas variigi la daŭron de la radiado kaj 2) oni povas aloproksimigi la lumigilojn sur linio gradiita laŭcentimetre.

La artefarita „Altmontarsun-Bano“ tute ne estas ŝvitbano; simile al la natura altmontarsuno ĝi ne sekvigas rapide ŝvitadon. Unue ĝi kaŭzas fortan haŭtincitiĝon, kiu sekvigas fortan sangalfluon al la haŭto. Tiu ĉi arteria hiperemio de la haŭto ne okazas tuj post la surradiado, sed ĝi nur iom post iom pli fortiĝas, ĝis kiam ĝi post 6—8 horoj estas plej forta. Tiam ĝi restas samforta kelkajn horojn, eĉ 1—2 tagojn, kaj fine ĝi malrapide malaperas. Laŭ la pli-malpli longa radiado kaj laŭ la pli-malpli granda distanco inter la lampoj kaj la homa korpo, la efiko estas pli aŭ malpli forta; oni do povas bone dozi la surlumadon laŭ bezono.

Samtempe kun mi, S-ro kolego Bach el Bad Elster, provante la sangpremon en vazoj post ultraviolkolora surradiado, faris la samajn strangajn spertojn. Gravege estas, ke ne ambaŭ preskaŭ samtempe publikigis la sukcesojn de ni faritajn, ne sciante unu pri la alia.

Certe, tiuj ĉi publikigaĵoj signifas gravan progreson sur la kampo de lumterapio; unue, ili pruvas la hipotezon, kiun mi jam de komenco faris pri speciala lumefiko, kaj due — ili montras al la lumterapio novan vastan agadkampon.

Plifortiĝo de sangalfluo al la haŭto, daŭranta multajn horojn, kompreneble kaŭzas ankaŭ alfluon en la vojojn, kiuj kondukas la sangon ĝis la haŭton. Do sekvos pliboniĝo de la nutrado kaj plifortiĝo de la asimila procedo en tiuj ĉi organaj partoj kaj samtempe plimalgrandiĝas la laboro de la kormuskolo kaj la sangopremo plimalfortiĝas. Jam nur la lasta afero, daŭranta kelkajn horojn sen iu kroma efiko de medikamento, multe helpas la kuracadon al kormalsanuloj.

Noto de la redakcio — Al tiuj legantoj, kiuj volas sin detale informi pri la „Altmontarsun-Bano“, ni rekomendas la esperantlingvan broŝuron de la sama aŭtoro: „La artefarita Altmontarsun-Bano.“ Ĝi estas havebla por 0.200 Sm. ĉe Ader kaj Borel.