La bavara fervojara administraro kaj la unuiĝo de la sudgermana fervoj- kaj poŝtpersonaro

El Vikifontaro
La bavara fervojara administraro kaj la unuiĝo de la sudgermana fervoj- kaj poŝtpersonaro ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
La bavara fervojara administraro kaj la unuiĝo
de la sudgermana fervoj- kaj poŝtpersonaro[1].

La bavara fervojara administraro tre baldaŭ eldonos novajn instrukciojn pri la akcepto en la deĵoron de la bavara fervojaro. Tiu parto de la instrukcioj, kiu rilatas al la demando pri samtempa striko ŝajnas estis gravega. Ĉi tiu instrukcio havos jenan enhavon :

« Oni devas postuli, ke la personaro de la fervojaro senkondiĉe rezignu pri samtempa striko rilate al laboro aŭ deĵoro pro la intereso de la ŝtato kaj deĵoro. Oni ne povas permesi, ke la personaro apartenu al unuiĝoj, kies konduto ne povas garantii, ke ili ne uzos la ilon de tia striko rilate al laboro aŭ deĵoro en la regiono de la fervojara administraro. »

La « Bavara ŝtata gazeto » por tio skribas : « Laŭ la ordonoj ekzekutaj la laboristoj akceptotaj en la deĵoron devas certigi per subskribo, ke ili sciiĝis pri ĉi tiu ordono kaj estas informitaj, ke nuntempe laŭ ĉi tiu ordono precipe la liberaj asocioj de la metal- kaj transportlaboristoj same kiel la unuiĝo de la sudgermana fervoj- kaj poŝtpersonaro estas en la nombro de la malpermesitaj unuiĝoj ; plue ili devas certigi, ke la administraro kaŭze de la kontraŭagado rilate al ĉi tiu ordono estos rajtigita pripensi la eksigon de tia laboristo. Ĉi tiu ordono rilatas antaŭ ĉio la novajn akceptotajn laboristojn. — Estas sendube, ke la liberaj asocioj postulas por si la rajton de striko. La reĝa fervojara ministro pruvis en la debatoj de la popolkonsiliĝo (Landtag) la 11-an kaj 24-an de Oktobro 1912 unue, ke klopodoj sin faras rimarkeblaj en la unuiĝo de la sudgermana fervoj- kaj poŝtpersonaro, kiuj povas kaŭzi la eblecon de striko en la regiono de la fervojara administraro, plue, ke ne nur granda nombroj de lokaj unuiĝoj de la asocio de la sudgermana fervoj- kaj poŝtpersonaro aliĝis al la lokaj karteloj de la liberaj asocioj, sed ke la unuiĝo apartenas ankaŭ al la ĝenerala federacio por transportlaboristoj. Ambaŭ atributoj estis ankaŭ precipe rimarkigitaj en la numero 21-a de « Weckruf » de 19-a Oktobro 1912, organo de la fervojista sekcio de la unuiĝo por germanaj transportlaboristoj, kiu estas nomita en la gazeto de la fervoj- kaj poŝtpersonaro « frata organo ». Krom tio en « Weckruf » estas rimarkigite, ke la unuiĝo de la sudgermana fervoj- kaj poŝtpersonaro postulas de longtempe por la fervojaj laboristoj la senlimigitan rajton de kuniĝo, do ankaŭ la rajton de striko. »

« Pro ĉi tiuj faktoj oni ne povas atribui decidigan signifon al la deklaro farita de la estraro de la unuiĝo la 24-an de Septembro 1912, kiu konsideras la strikon neleĝe permesita ilo por plibonigi la situacion de la laboristoj kaj oficistoj en la regiono de la fervojara administraro. La atesto de la estraro, ke la § 152 de la ŝtata metia programo ne asistas la anojn de la fervojara administraro rilate al postulo de rajto samtempe striki ne signifas ankoraŭ faktan rezignon pri la striko. Krom tio estas ankaŭ konsiderinde, ke ankoraŭ nun anoj de la partio socialisma apartenas al la estraro de la unuiĝo, kiuj klare postulas la rajton de samtempa striko por la anoj de la fervojaro. — Ĉar la reĝa ŝtata registaro de longtempe sensukcese atendis ĉu decidiga ŝanĝo okazos pri la konduto de la unuiĝo, ĝi nun estas devigita al la procedo komence klarigita.

HANS REUSS, supera termezuristo.

  1. Ĉi tiu unuiĝo cêlas kaj favoras socialismajn ideojn.