La cigno-nesto

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Indekso : La cigno-nesto (1852)
de Hans Christian Andersen
Tradukita de Asta Mikkelsen
La fabelo el: Esperantista Gazeto Danlando, n-ro 7, januaro 1913.

Inter la Balta maro kaj la Nord-maro kuŝas malnova cigno-nesto, kaj ĝin oni nomas Danlando; en ĝi naskiĝis kaj naskiĝos cignoj, kies nomoj neniam mortos. En pratempo elflugis cignaro de tie-ĉi, superflugis la Alpojn al la verdaj ebenaĵoj de Milano, kie estis bonege loĝi; la cignaro estis nomata Longobardoj. Alia aro kun brilantaj blumaj kaj fidelaj okuloj forflugis al Bizantio, ili sidiĝis ĉirkaŭ la trono de la imperiestro, etendante la grandajn blankajn flugilajn kiel ŝildojn por lin ŝirmi. Ili ricevis la nomon Væringer (gardistoj).

De la marbordo de Francujo sonis krio de timego pro la sangemaj cignoj, kiuj kun fajro sub la flugiloj alvenis de la Nordo, kaj la popolo preĝis: "Savu-nin, Dio, de la furiozaj Normanoj."

Sur la freŝa verda herbejo de Anglujo apud la vasta marbordo staris la dana cigno, sur lia kapo estis triobla reĝ-krono, sian oran sceptron li etendis super la landon.

La idolanoj sur la marbordoj de Pomerio genufleksis, kaj la danaj cignoj venis kun la flago de la kruco kaj kun glavo eltirita.

„Tio ĉi okazis en pratempoj," vi diros.

Ankaŭ pli proksime de nia tempo oni vidis potencajn cignojn flugi el la nesto.

Brilis tra la aero, lumis super la landojn de l'mondo. La cigno forpelis per siaj fortaj flugiloj la ekkreskantan nebulon, la stelkovrita ĉielo fariĝis pli videbla, ŝajnis kvazaŭ ĝi proksimiĝus al la tero; — estis la cigno Tycho Brahe.

"Jes, tiam! vi diras, „sed nun dum niaj tagoj!" Tiam ni vidis cigno apud cigno flugi, en granda flugado. Unu 1 lasis sian ilugilojn tuŝi la kordojn de l'ora harpo, kaj sonis tra la nordaj landoj, la montoj de Norvegujo leviĝis pli alten en pratempa sunlumo; blovetis en abio kaj betulo. La dioj de la Nordo, herooj kaj noblaj virinoj aperis en la profunda, malhela arbo-internaĵo. — Ni vidis cignon 2, kiu batis per la flugiloj kontraŭ la marmora monto tiel, ke ĝi rompiĝis kaj la belaj staturoj en la ŝtono skulptitaj eliris en la sunklaran tagon, kaj la homoj ĉirkaŭe en la landoj levis siajn kapojn por vidi ĉi-tiujn potencajn staturojn.

Ni vidis trian cignon3 ŝpini la pens-fadenon; kiu nun iras de lando al lando, cirkaŭ la tero, tiel ke la vorto flugas per fulma rapideco tra la landoj.

Nia Sinjoro amas la malnovan cigno-neston inter la Balta maro kaj la Nord-maro. Venu nur potencaj birdoj tra la aero por disŝiri ĝin: „Tio ne okazu!"

Eĉ la senlanugaj idoj stariĝas ĉirkaŭe sur la bordo de l'nesto, ni vidis tion, ili lasis sin haki en la junan bruston, tiagrade ke ilia sango elfluas, ili sin defendas per beko kaj ungego.

Jarcentoj ankoraŭ foriros, cignoj flugos el la nesto, oni vidos kaj aŭdos pri ili ĉirkaŭe en la mondo, antaŭ venos la tempo, kiam oni povos diri kun vero: „Jen la lasta cigno, la lasta kanto de el la cigno-nesto."

Notoj[redakti]

1  Adam Oehlenschläger
2  Bertel Thorvaldsen
3  Hans Christian Ørsted.