La deveno de l’Homo

El Vikifontaro
de P.-J.
Tradukita de Du Homaranoj
(p. 5-39)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
ANTAŬPAROLETO

Fidelaj je la devizo de Homaro, ni aranĝis kaj tradukis tiun ĉi broŝuron.

Diskonigante la veron pri nia deveno, oni laboras por la Progreso; oni pruvas ke ni devas ami nin reciproke, la kreskaĵojn kaj la bestojn, kaj tial, per la Amo, starigi firme la Pacon.

Du Homaranoj.
[Ornamaĵo mankas]
Transformiĝoj de l' Universo

Universo ekzistas ĉar ĝi ekzistas; oni povas certigi, ke ĝi ne ekzistus se ĝi ne ekzistus.

Oni devas sufiĉi al ni fari konstati la fakton; alimaniere ni devas interkonsenti pri la signifo de l' vorto deveno. Parolante ĝuste, la homo neniam vidis komenci ion. Li observas aliformiĝojn de l' substanco, t. e., la aliformiĝojn de l' materio kaj de l' energio, sed neniam vidis eliri io el la neniaĵo. Estaĵo, kiu komenciĝas, daŭrigas siajn antaŭulojn.

Laŭ tio, ni devas supozi, ke la materio kaj la energio ĉiam ekzistis, ekzistas, kaj ekzistos, kaj kvankam ĉiam sin aliformigante, ne ĉesante, ili ĉiam ekzistas sen pliigo nek malpliigo.

Se ni akceptus, ke kreinto kreis ilin, kiu kreis kreinton? Ni ne povas diri, ke tio estas metafiziko, ĉar la metafiziko ne ekzistas. La metafiziko, laŭ la etimologio, signifas «tion, kio estas ekster la fiziko», t. e., ekster la realeco; la nerealeco ne ekzistas. La metafiziko, do, laŭ sia propra difino, ne ekzistas. Tamen, estas la nekonito, t. e., aĵoj, kiujn ni ne povas kompreni, ĉar ni ne posedas necesajn elementojn per kiuj ni povos formi opinion. Ĉe ĉi tiu okazo, estas prudente ne havi opinion, aŭ almenaŭ, havi provizoran opinion. Tamen, pri tio kio rilatas provizora opinio, decas eligi hipotezojn esence imagajn kiam ili estas kontraŭaj al sciencaj fundamentoj.

La konito kaj nekonito ekzistas. La sciuloj klopodas ĉiame malkaŝi nekoniton, ne por utiligi ĝin, kiel pretekston por distriĝi, sed por atingi ĝian gravecan malpligrandigon. La nekonito estas la nescieco; la konito estas la scienco. Ne ekzistas pli, ol unu rimedo sola malpligrandigi nesciecon aŭ nekoniton, kiu estas pligrandigi sciencon, t. e., la pozitivajn konojn.

[Bildo 1a.—Nebulozo.]

Universo tiel, kiel ni vidas ĝin, kaj la tero kun siaj loĝantoj, ne estas alia aĵo, ke transformiĝoj de l' substanco, de l' materio kaj energio.

Laplace pruvas al ni formadon kaj evolucion de l' mondoj en la spaco, per fizikaj klarigoj; ni konas teorion de l' nebulozoj kaj de l' suna sistemo (Bildo 1a).

De Laplace ĝis nun, ĉiuj la sciencaj malkaŝoj certigas unuecon kaj nedetrueblon de l' substanco.

Universo ne estas alia aĵo, ol amaso da substanco. La substanco sin disigas laŭ manieroj, kiuj ŝanĝiĝas ĝis la senfino. Ni povas konsideri ĝian tuton ĉiam restante la sama. Universo dum preciza momento estas la stato de l' substanco en tiu momento mem. La nuna Universo estas la nuna stato de l' substanco.

Tial, ni nur devas klarigi al ni substancajn aliiĝojn, kaj kompreni la substancan esencon. Tiu estas la granda problemo, kiun ni nur povas solvi per la progreso de l' observado, de l' spertado, kaj de l' rezonado. Ĉiam, kiam oni observas atente, kiam oni eksperimentas atente, kaj kiam oni rezonas atente, oni antaŭeniras paŝon en la solvon. Jam estas trafi multe, formi hipotezon, kiel tiun de Laplace, pri la formado kaj evolucio de l' mondo, kies hipotezo sin certigas ĉiutage.

La Suno. Ĝia diametro estas 1.394260 kilometrojn.

Merkurio. Ĝia diametro estas proksimume 1.616 kilometrojn; ĝia meza distanco je la Suno estas 57.000000 kilometrojn. Ĝi ĉirkaŭiras la Sunon dum 88 tagojn, kaj ŝajnas montri ĉiam al la Suno nur la saman duonsferon.

Venuso. Ĝia diametro estas proksimume 12.730 kilometrojn; ĝia meza distanco je la Suno estas 108.000000 kilometrojn. Ĝi ĉirkaŭiras la Sunon dum 225 tagojn, kaj ankaŭ ŝajnas prezenti al la Suno ĉiam la saman duonsferon.

La Tero. Ĝia diametro estas proksimume 12.742 kilometrojn; ĝia meza distanco je la suno estas proksimume 149.000000 kilometrojn. Ĝi ĉirkaŭiras la Sunon proksimume dum 365 tagojn kaj turniĝas dum unu tagon.

La Luno. Ĝia diametro estas proksimume 3.482 kilometrojn; ĝia meza distanco je la Tero 3.844450 kilometrojn. Ĝi rondiras la Teron dum 27 tagojn proksimume kaj turniĝas dum saman tempon, prezentante al la Tero ĉiam la saman duonsferon.

Marso. Ĝia diametro estas proksimume 6.753 kilometrojn; ĝia meza distanco je la Suno estas 226.000000 kilometrojn. Ĝi rondiras ĉirkaŭ la Suno dum unu jaron kaj 322 tagojn proksimume, kaj turniĝas dum 21 horojn kaj duonon. Ĝi havas du satelitojn.

Teleskopaj planedoj. Oni trovas ilin inter la Marsa kaj Jupitera astrovojoj; ilia nombro estas pli ol 500.

Jupitero. Ĝia diametro estas proksimume 140.939 kilometrojn; ĝia meza distanco je la Suno estas 775.000000 kilometrojn. Ĝi rondiras la Sunon dum 12 jarojn, kaj turniĝas dum 10 horojn. Ĝi havas kvar satelitojn.

Saturno. Ĝia diametro estas proksimume 118.488 kilometrojn; ekstera diametro de l' ringoj 7.376000 kilometrojn. Ĝi rondiras ĉirkaŭ la Suno dum pli 29 jarojn, kaj turniĝas dum 10½ horojn. Ĝi havas ok satelitojn. Uranuso. Ĝia diametro estas proksimume 53.950 kilometrojn; ĝia meza distanco je la Suno estas 2.831000000000 kilometrojn. Ĝi ĉirkaŭiras ĉirkaŭ la Suno dum 84 jarojn, kaj havas kvar satelitojn.

Neptuno. Ĝia diametro estas proksimume 48.394 kilometrojn; ĝia meza distanco je la Suno estas 4.470000000000 kilometrojn. Ĝi rondiras la Sunon proksimume dum 165 jarojn kaj havas unu sateliton.

La Laplace'a hipotezo sin certigas per la eksperimento de Plateau, per plateco de l' Tero ĉe la polusoj, kaj ĝia ŝveleco eĉ l' ekvatoro (kiu pruvas fluecon de nia globo dum antaŭa epoko) per la spektroskopo, per la rezona malkaŝo de l' Neptuna planedo (malkaŝo, kiu pruvas Universan ekvilibron), per la eksperimentoj de Crookres, k. c., k. c..

Oni klarigas la formadon de l' mondoj, per la aliiĝo de l' substanco je la spaco kaj tempo, sed oni ne devas forgesi, ke la spaco kaj tempo estas komprenaĵoj de nia intelekto, ke tiuj ĉi komprenaĵoj estas devenitaj de nia rilateco.

La homo ne aperis subite sur la tero. Oni traktas pri malrapida evolucio de l' substanco, evolucio kiu daŭras milojn da centjaroj, ĉiame.

Transformiĝoj de l' Tero

Laŭ Laplace oni klarigas ke la materio koncentriĝis je amaso aŭ kosmonebulo, ke la koncentriĝo de l' kosmonebuloj produktis la stelojn, kaj ke la diversaj planedoj de nia sistemo (Neptuno, Urano, Saturno, Jupitero, teleskopaj planedoj, Marso, la Tero, Venuso, kaj Merkurio, kaj aliaj pli malproksimaj, ol Neptuno) formiĝis, per disigitaj porcioj de l' Suna stelo, kaj tiel naskiĝis la Lunoj, kiuj rondiras ĉirkaŭ iuj el tiuj. Ĉi tiu komprenaĵo, kies forirpunkto estas la observado, estas certigita per la observado mem.

Nenio estas senmova ĉe l' Universo. La Suno estas trenata kun ĉiuj la planedoj, kiuj ĉirkaŭ ĝi rondiras, al preciza punkto de l' spaco, stelo el la Herkulesa stelaro.

La materio kaj la energio de tiuj mondoj ĉiam sin transformigos.

La tero finiĝos kiel planedo, sammaniere kiel ni finiĝos, kiel homoj; sed nek unu ero el sia substanco, nek unu ero el la homa substanco sin perdos. Pro senĉesaj malvarmiĝoj la tero alvenis esti tio, kio hodiaŭ estas; la homa vivo aperis ĉe ĝi kiam estis eble, kaj malaperos kiam estos neeble. Kun aŭ sen la homa vivo la tero daŭrigos sian evolucion ĝis la momento kiam, pro sia forigita energio en la spaco, ne restos al ĝi sufiĉa kvanto por permesi al ĝi kontraŭagi la sunan agadon aŭ tiun de l' astro de kiu ĝi sin trovos pli proksima en tiu momento.

Tiu agado kondukos ĝin kuniĝi kun la Suno aŭ kun tiu astro. La tera materio kaj energio sin redonos tiel al unu el la universaj sistemoj aŭ al la universa aro. Dum, la tero estos povinta komenci novan vivon altirinte sian sateliton, la Lunon.

Iom post iom, pro la grada malpligrandiĝo de l' temperaturo, formiĝis solida krusto, difektita ĉiam, per sunfluoj, per internaj teraj energioj, per la kuntiriĝo, per atmosferaj gasoj, poste per akvoj, k. e.; ĝi alvenis esti tio, kio hodiaŭ estas la tera krusto de nia planedo. Oni povas kompreni, kiel la korpoj sin trovante unue gasaj ĉe la atmosfero fluidiĝas, poste ili solidiĝas laŭ la temperaturo malpligrandiĝas. Estis pluvo de metaloj, ĉar kiam la temperaturo estis de 350 gradoj, pluvis merkurio, kaj ne komencis pluvi akvo, ĝis kiam la temperaturo estis de 160 gradoj, ĉar kiam la temperaturo estas iom pli da 100 gradoj, kaj ni submetas akvon je preciza premado, la akvo vaporiĝas.

La akvo falis laŭ pluvo sur la varman tavolon, tuj ĝi vaporiĝis por refali. Iom post iom la akvo kovris la teron, fluidigis diversajn korpojn, kaj sekve la diversaj geologiaj tavoloj formiĝis. Ankaŭ, iom post iom, pro agadoj kaj kontraŭagadoj difinitaj pro mediaj kondiĉoj, formiĝis laŭ ilia nuna stato tio, kion ni nomas diversaj simplaj kaj malsimplaj korpoj, la neorganika materio; sed ni ne forgesu, ke la neorganika materio reprezentas specialan formon de l' vivo. La apero de mineralaj specoj, dum preciza momento, kiuj antaŭ ne ekzistis laŭ tiu formato, aŭ la aliiĝo de l' substanco laŭ mineralaj specoj, estas montrado de vivo tiel reala, kiel tiu de l' aperado de kreskaĵaj kaj bestaj specoj poste, kiuj ne estas alia aĵo, ol aliformiĝo de l' minerala substanco laŭ kreskaĵa kaj besta substancoj. La Ĥemio certigas al ni tion-ĉi.

Tio kion ni nomas neorganika materio vivas siamaniere. Sen la konjekto de l' atomaj kaj molekulaj movadoj, ni povas klarigi al ni neniel fizika-ĥemiajn fenomenojn. La supoza abismo inter la neorganika vivo kaj la organika ne ekzistas, kaj la formado de l' organika-gelatena-malsimplaĵo, el kiu devenas la unuaj ĉeloj, t. e., la unuaj organizitaj estaĵoj estas fenomeno tiel mirinda, kiel tiu de l' kristaliĝado (bildo 2a kaj 3a). La kristaliĝado montras al ni molekulajn grupojn en ekvilibra stato, laŭ geometriaj formoj

Bildo 2a.—Kristalaj formatoj.

Bildo 3a.—Kristaloj el kvarzo.

ĉiam la samaj ĉe la samaj kondiĉoj. La kreskaĵiĝo kaj bestiĝo montras aliajn amasojn da molekuloj en diversaj ekvilibroj kaj formoj, ĉiam la samaj ĉe la samaj kondiĉoj.

Poste ni vidos, ke la organika substanco, per viva cirkonstanca influo, iĝas al vivcirkonstancoj kaj agas kontraŭ la vivcirkonstancoj, kaj, kiel, pro sennombraj aliformiĝoj, ĝi sin prezentas al ni per nunaj kreskaĵaj kaj bestaj formoj. Ĉi tiu aliformiĝo estas kunigata al tiu de la geologio. Kiam, ekzemple, la kontinentoj akveliĝis el oceano, fariĝis eblaj vivaj kondiĉoj, kaj la neorganikaj kaj organikaj estaĵoj aliformiĝis. Estas neeble kompreni kion estas la homo ne konante unue ĝeneralan aliformiĝon de l' substanco en la Universo, kaj propran aliformiĝon de l' tero poste.

Transformiĝaj kaj elektaj teorioj

Por kompreni teran transformiĝadon dum ĝenerala transformiĝado, estas dece antaŭ ĉio, studi diversajn geologiajn tabolojn kiuj formiĝis sekve ĉe la tera supraĵo, ĉar oni trovas ĉe ili restsignojn de l' diversaj estaĵoj, kiuj estis sur nia planedo unu post la alia, kaj kiuj devenas de l' unuaj ĉeloj.

La plej profundaj tavoloj estas la plej antikvaj. Kiam oni ekzamenas enhavaĵon el ĉiu tavolo de la plej antikva en la plej novajn, oni vidas, aparte fajrajn ŝtonegojn, kiuj ne enhavas restsignojn de vivintaj estaĵoj, estaĵojn pli perfektajn ĉiu foje laŭ nia elserĉado alproksimiĝas al nia epoko. Tiel, oni konscias daŭrigecon de l' serio da perfektiĝoj en la nunan homon (bildo 4a).

Ŝ. Fajraj ŝtonegaj. Kiam la tero ankoraŭ estis kun tre varmega temperaturo, ĉe ĝi estis lokoj, kie la temperaturo estis malvarma, kaj tie, iom post iom, formiĝis fortika krusto per malvarmiĝado de siaj substancoj. Tiaj estas la ŝtonegoj, kiuj formis teran kruston, kie oni ne trovas vivintajn estaĵojn.

Bildo 4a.—Tera Krusto.

U. D. T. K. Surfundaĵaj teroj (unuaj, duaj, triaj kaj kvaraj). Oni trovas ĉe ili estaĵojn ĉi foje pli perfektajn, laŭ la elĉerpanto malalproksimiĝas de l' antikvaj tavoloj, kiuj estas la plej profundaj. Oni komencas trovi restsignojn de la homo je la fino de la tria epoko kaj komenco de la kvara.

Ŝ. E. Elfluantaj ŝtonegoj. Ili devenas de brulantaj substancoj de l' internaĵo, kiuj eliras tra la diversaj tavoloj, kaj disiĝas tra la supraĵo.

La paleontologio, vorto devenita el la grekaj vortoj paleos (antikva), ontos (vivantaj estaĵoj), kaj logos (scienco), studas malaperiatajn estaĵojn. Oni kontrolas paleontologion per komparita anatomio, kaj per la embriologio.

Dum multe da tempo, oni opiniis ke la homo kaj la mondo estis kreitaj. Tion kredas, kiuj ne konas teoriojn de Lamarck kaj Darwin.

La doktrino de Lamarck, aŭ transformismo, starigas la devenon de ĉiuj nunaj vivantaj specoj, dirante ke ili devenas de malgranda nombro da tre simplaj antaŭulaj tipoj.

Lamarck sin bazas sur iĝado kaj heredo, kiuj estas du fundamentaj leĝoj.

La Iĝado estas propreco, kiun posedas ĉiu estaĵo meti, laŭeble, ĝian organismon rilate kun la agado, kiun oni faras kontraŭ ĝi laŭ ĉirkaŭantaj cirkonstancoj, kaj akiri tiel novajn kvalitojn. Certe la spertado pruvas, ke la ofta uzado kaj subtenado de kiu ajn organo fortikigas ĝin iom post iom, kaj pligrandigas ĝin, kaj kontraŭe, ke ĉiama neuzado de tia organo malfortikigas ĝin kaj celas malaperigi ĝin.

La Heredo estas propreco posedita de ĉiuj estaĵoj, per kiu ili povas transdoni al iliaj posteuloj laŭ normalaj cirkonstancoj, formojn kaj funkciajn kvalitojn, kiujn ili mem prezentas, kaj konservi tiujn, kiujn ili posedas.

Estas ankoraŭ la darvinismo aŭ teorio de l' elektado, kiun Darwin montris: la Elektado estas fenomeno kiu trafas postvivadon de individuoj, kiuj pli bone iĝas al cirkonstancoj. La observado pruvas, ke la homo povas efektivigi per inteligenta kaj intenca maniero tion, kion oni nomas nenatura elektado. Ekzemple: ĝardenisto semas semon de kreskaĵo kies floro apenaŭ estas ruĝa; li elektas el la dua generacio plej ruĝajn por semi ilian semon, li faras same per la tria generacio, kaj post kelkaj generacioj li trafos tutplenan ruĝan floron. Same oni celas bestojn posedantajn specialajn kvalitojn elektante bone gepatrojn. Tiel oni faras por plibonigi multajn bestajn specojn. Tia estas la nenatura elektado. Darwin starigis, ke tio kion la homo efektivigas artifike por trafi transformitajn tipojn de kreskaĵoj kaj bestoj, ankaŭ efektivigas ĝin nature laŭ meĥanika maniero la natura elektado dank' al batalo pro la ekzistado (bildoj 5a ĝis 11a).

[Bildo 5a.—Skeleto de testudo.] [Bildo 6a.—Skeleto de Saŭrio.]

Anatomio estas montranta studo de l' organizitaj bestoj. Kompara anatomio estas kompara studo de l' diversaj organizitaj estaĵoj. Tiu ĉi studo sciigas al ni rezone heredon, t. e., strukturan unuecon de l' organismoj malgraŭ malsimilecoj devenitaj de l' iĝado. Kompara anatomio pruvas kaj plenigas aliformiĝadan teorion de l' vivantaj estaĵoj, starigita de la paleontologio.

[Bildo 7a.—Skeleto de birdo.]

[Bildo 8a.—Skeleto de simio.]

Embriologio studas disvolvon de l' organismoj dum antaŭa periodo al tiu de l' naskiĝo. En tiu ĉi periodo oni nomas embriojn al la organismoj. La embrioj reproduktas, laŭ mallongiga maniero, dum siaj disvolvadoj, formojn tra kiuj pasis siaj prauloj, la malsuperaj bestoj. Tiu ĉi studo klarigas rezone iĝadon, t. e., aliformiĝojn, kiujn suferas la organismoj malgraŭ la similecoj devenitaj de l' heredo. Embriologio plenigas kaj pruvas disvolvadon teorion de l' vivantaj estaĵoj, starigita de la paleontologio kaj kompara anatomio.

[Bildo 9a.—Skeleto de Antropoideo.]

[Bildo 10a.—Homa skeleto.]

Tiel ni alvenas en konkludon, kiun unue starigas scienco: de la samaj eroj de l' neorgana materio eliris dum sola momento tio, kion oni nomas organa materio. Tiu ĉi aliformiĝinta materio estis sekve ĉelo, diversaj estaĵoj, kaj, fine, la homo.

[Bildo 11a.—Skeleto de Iktiosaŭro.]

La Homaro
Ĉelo

Ni volas koni transirajn formojn de l' estaĵoj, kaj klarigi ilin al ni logike.

Por trafi ĝin aŭ formi aliformiĝadan ideon, estas necese konsideri nemezureblan daŭradon de geologiaj periodoj. La grandega malsimileco ekzistanta inter la formoj de l' unuaj estaĵoj kaj tiuj de l' nunaj kaŭzas mirion: la ago aliformiĝi simplaj ĉeloj dum pasado de jarcentoj ĝis la alveno al organismoj tiel perfektaj, kiel la niaj, mirigas nin; sed, ĉu hazarde ni ne vidas antaŭ ni disvolvadon de homa estaĵo? Ĉu ni ne sekvas ĝian metamorfozon de l' fruktiĝo ĝis la morto? Ni vidas ĝin efektive kaj sekve embrion, antaŭnaskiĝaĵon, infanon, junulon, plenkreskulon, maljunulon, kaj fine, kadavron, kiu tuj komencos disiĝi. Oni komprenas ĉelon, kiel ekirlokon de vivanta estaĵo, kaj disvolvadon de tiu ĉi ĉelo, kiel ni diris. Oni samtempe pruvis, ke tiu aliformiĝo individua estas, dum antaŭiga periodo al tiu de l' naskiĝo, mallongigo de l' disvolvado de l' estaĵoj de la antaŭhistoria ĉelo ĝis la homo, disvolvado kiu daŭris multnombraj jarcentoj. Nescii ĉi tiujn teoriojn estas kompatinde! Estas bedaŭrinde, ke malspritaj priokupadoj restigu ankoraŭ nunajn generaciojn en mensoga kaj erara instruado! Anstataŭ plenigi lernejajn bibliotekojn per dogmaj kaj spiritaj libroj, oni devas plenigi ilin per pozitivaj verkoj, kiel tiuj de l' germana Haeckel, per kiuj la infanoj lernos teorion de l' gastrulo (el greka vorto, kiu signifas ventron, speciala embria stato, kiu konsistas el larva formo kapabla havi propran vivon, formita per du tavoloj de ĉeloj, kiuj envolvas centran havaĵon provizita de trueto, kiu estas la unua buŝo), kaj pripensi anstataŭ doni al ili abomenan ĝojon de l' supernaturaĵo.

[Bildo 12a.—Monera'o.]

[Bildo 13a.—Divida komenco de la monera'o.]

[Bildo 14a.—Dividita monera'o.]

Antaŭ studi la gastrulo, estas necese koni plej simplajn organismojn, la moneraoj (monerao de greka vorto, kiu signifas izolitulon, kies organizado estas duba, formitaj el amaso da protoplasmo neprovizita de centraĵo kaj tego) simplajn gelatenajn erojn, kiuj vivas, t. e., moviĝas, manĝas, digestas, kaj reproduktiĝas (Bildoj 12a, 13a kaj 14a).

Tiuj ĉi gelatenaj eroj burĝonas el si mem plilongigaĵojn, enmetas korpetojn taŭgajn por sia nutrado, kaj digestas ilin. Kiam sin kreskado atingas precizan amplekson, ili apartiĝas je du duonoj, ĉiu duono estas sendependa individuo, kiu kreskas, kiel tiu el kiu devenas. Post tiuj simplaj organismoj kaj per iĝado, naskiĝis veraj ĉeloj, kiuj kunportas en si mem parton pli malmolan, centraĵon, kiun oni facile diferencigas el cetero.

Tio ĉi estas miriga, sed ne enhavas mirindaĵon; ĉio estas natura, sed tiu natureco ŝajnas miriga al tiuj, kiuj ne scias kaj aŭdas ĝin unufoje. Kion dirus ĉi tiuj se ili observus la fenomenojn, kiuj disvolviĝas ĉe la centraĵo kiam tiu ĉi sin dividas? Nenio estas pli alloganta, ol la studo de tiu sekvado de fenomenoj nomita karjokineso; tiel alloganta, kiel la studo de kiu ajn alia aĵo.

Estas dece koni perfekte ĉelon, kaj kiel multobligas sin. La proceda tipo estas disigo de la ĉelo laŭ du fragmentoj. Ankoraŭ estas aliaj: disigo laŭ du aŭ diversaj fragmentoj, kiuj fariĝas novaj individuoj; aŭ burĝonado, kiu konsistas el eldono de burĝono en regiono de l' generaciiga korpo, kies burĝono disvolviĝas laŭ nova korpo; la sporiĝado (sporo korpeto reproduktanta nur videbla per la mikroskopo), ŝvelo de l' protoplasmo, (fluidaĵo enhavita en la embria ĉelo antaŭ ol havi sangon la embrio), kiu rapide disiĝas laŭ fragmentoj liberigitaj poste pro rompo de sia tego (bildoj 15a, 16a kaj 17a), kies fragmentoj ankaŭ fariĝas individuoj; la rejuniĝo, kunigo kaj diskunigo de du ĉeloj, kiuj rejunigitaj tiel, povas produkti sekvantajn generaciojn ĝis nova rejuniĝo; k. c., k. c..

[Bildo 15a.—Monera'o disvolviĝinta eligante Pseŭdopodojn.]

[Bildo 16a.—Unue la monerao koncentrigas siajn pseŭdopodojn, kaj sekrecias substanco kiu densiĝas formante eksteran membranon, poste ĝi sin dividas laŭ granda nombro da sporoj.]

[Bildo 17a.—La membrano sin malfermas kaj liberigas la sporojn.]

[Bildo 18a.—La ĉelo per ripetitaj disiĝoj aliformiĝas laŭ amaso da ĉeloj aŭ morulo.]

[Bildo 19a.—La ĉeloj, kiuj formas la teksaĵo de la blastulo, prenas la formaton de ganta fingro, kaj ĝi estas kiel saketo, gastrulo.]

Jen la teorio de l' gastrulo. Ĉeloj grupiĝas formante amason similan moruson, tial oni nomas ĝin morulo. Poste la centraj ĉeloj sin apartigas el la centro (bildo 18a) por sin lokigi en la ĉirkaŭaĵo, kaj la morulo transformiĝas laŭ kava sfero nomita blastulo (bildo 19a). La apudmento de l' ĉeloj en la blastulo konsistas el vera teksaĵo. En la blastulo, precizmomente, sin produktas enigo laŭ ganta fingra formo, kies supera supraĵo alproksimiĝas al la malsupera, formante specialan longigitan saketon nomitan gastrulo (bildo 20a). En la gastrulo la ĉeloj sin metas laŭ tavoletoj generaciigaj. La ĉeloj grupiĝas por formi unue blastulo, poste gastrulo, generaciigajn tavoletojn kaj, kiel ĉaron, ĉiujn teksaĵojn de l' korpo de ĉiuj bestoj.

[Bildo 20a.—La centraj ĉeloj de la morulo sin apartigas kaj sin lokigas ĉe la ĉirkaŭo. Tiam la morulo estas kava sfero, blastulo.]

Nur oni povas vidi ĉelojn per mikroskopo. La amplekso de kiu ajn ĉelo estas iuj milionoj da milimetro. Tiel, nia korpo, kiel tiu de ĉiuj bestoj, kaj de ĉiuj kreskaĵoj, konsistas el ĉeloj.

Ni estis eĉ sola ĉelo. Tiel, kiel la bestoj, kiuj sekvis unu la aliajn dum jarcentaro, tiuj tavoletoj konsistante el ĉeloj disvolviĝis kaj naskis la diversajn organojn, tiel ankaŭ ĉe individuo, tiuj tavoletoj disvolviĝas donante ĉiu tavoleto naskon al la samaj organoj. Jen tio, kion Haeckel diras pri tiu ĉi temo.

»Multnombraj, kiel la steloj de l' Universo, estas la milaroj kaj milaroj da ĉeloj, kiuj formas grandegan korpon de l' baleno, de l' elefanto, de l' kverko kaj de l' palmo. Kaj, tamen, la monstra korpo de tiuj grandeguloj, je la komenco de ilia ekzistado, nur estas, kiel malgrandeta korpo de l' plej malgrandaj organismoj, nur unu sola ĉelo troe malgrandeta, nevidebla per niaj solaj okuloj, ova ĉelo.

»Sed kiam tiu ĉi ĉelo komencas disvolviĝi, baldaŭ, per ripetanta disiĝo, naskas grandan amason da similaj ĉeloj. Tiuj ĉi ĉeloj sin metas laŭ tavoletoj aŭ folioj: estas naskigantaj folioj. Unue ĉiuj ĉeloj estas homogenaj, kies formo kaj esenco estas tre simplaj: mola sfereto de albumena substanco, kvanteto da protoplasmo (grumo) enhavante centraĵon pli solidan. Baldaŭ aperas diferencoj; la divido de l' vivlaboro komencis per ĉeloj, kiuj prenas formojn kaj proprecojn malsamajn (bildo 21a).

[Bildo 21a.—Disvolvigado de la ova ĉelo de fiŝo.]

»Tiu ĉi divido de l' laborado inter la ĉeloj, aŭ, kiel diras anatomiisto, formado de l' teksaĵoj, sin efektivaigas antaŭ niaj okuloj dum iuj tagoj en la individua disvolvo de ĉiu besto kaj kreskaĵo. Komencas jam dum evolucia daŭrigo, kiu okazas ĉe la besta ovo, dum tiu momento, kiam la poteularo de l' olva ĉelo, la sulka-ĉeloj sin metas laŭ tavoletoj aŭ naskigantaj folioj. La besta ĝermo dum tiu epoko akiras formon de pokaleto de duobla muro, kaj la du muroj de tiu ĉi kavaĵo aŭ de l' gastrulo estas la du unuaj naskigantaj folioj.

»De la naskiganta interna folio, intesta folio (entodermo), naskiĝas la organoj de l' nutrado kaj de l' materiaj ŝanĝoj, la organoj de la vegetigaj funkcioj de l' vivo. De la ekstera naskiganta folio, de l' haŭta folio aŭ de l' sentoj (eksodermo), naskiĝas la organoj de l' bestaj funkcioj, muskoloj kaj nervoj, la felo kaj sentaj organoj; t. e., la organoj de l' animo. Jen fakto, pri kiu ni insistas, tre grava, kiun, ĉe ĉiuj multĉelaj bestoj, de la hidraj polipoj, ĝis la homo, la labora divido de l' ĉeloj komencas laŭ jena maniero, per diferencigo de l' du unuaj naskigantaj folioj, kaj ke, ĉie kaj ĉiam, la spirita organo devenas de la ĉeloj de l' naskiganta ekstera folio. En ĉiuj specaj bestoj la nervoj, la sentaj organoj kaj muskoloj naskiĝas de l' haŭta folio de l' gastrulo.

»La formado de l' teksaĵoj kiun ni vidas plenumi rapidege sub la mikroskopo, estas nur mallongdaŭra ripetado, difinita de la heredo, de longa kaj malrapida historia disvolvo, kiu daŭris milionojn da jaroj, dum kies disvolvado la labora divido inter la ĉeloj aperis iom post iom en la batalado pro l' ekzistado, dank' al adaptiĝado de la ĉeloj al malsamaj vivaj funkcioj....«

Belega fakto, kiu klarigas tre bone, tre klare, gravecon de l' embriologio!

Samtempe permesas kompreni, kiel la tipoj de organizitaj estaĵoj disvolviĝis kaj aliformiĝis laŭ vivaj kondiĉoj, medioj. Iuj el tiuj ĉi tipoj postvivas, aliaj malaperis, kaj aliaj transformiĝis sin adaptante al la medio. La studo de tiuj ĉi transformiĝoj permesas sekvi la evolucion de la ĉeloj kaj kolonioj de ĉeloj, ĝis la momento kiam formis organismojn tiel malsimplajn, kiel tiun de l' homo. Ni diris, ke ni ĉiuj estis sola ĉelo, morulo, blastulo, kaj gastrulo. Je la kvara semajno de l' embria vivo, ni revivigas niajn akvoloĝantajn antaŭulojn; je tiu momento ni posedas brankajn arkojn, t. e., tion kio en la fiŝoj post aliformiĝo estas spira organo. Ĉi tiuj brankaj arkoj malaperas je la sesa semajno. Kiel ni jam diris la embriologio estas povega rimedo por la elserĉado, kiu certigas kaj plenigas la fundamentojn de la paleontologio kaj kompara anatomio. Se la embriologio komprenigas bonege adaptiĝon, la kompara anatomio komprenigas ankaŭ bonege heredon. Ni trovas, ĉe la diversaj estaĵoj, ekstrukturan unuecon, kiu daŭras tra la transformiĝoj. Estas necese vidi ĝin per nia vido mem; kiam oni komparas antaŭajn ekstremaĵojn de l' mamuloj, ekzemple, la ekzameno pruvas, ke la adaptiĝo produktis manon de l' homo, kruron de l' hundo, specialan naĝilon de l' foko, flugilon de l' vesperto, kruron por fosi de l' talpo, k. c.. Kaj tamen, ĉe ĉiuj tiuj ekstremaĵoj tiel diversaj, la ostoj estas iom similaj kaj sammaniere aranĝitaj aŭ metitaj.
La prauloj de l' nunaj vivantaj estaĵoj

Kredi ke ĉiuj la ekzistintaj bestoj estis niaj prauloj estas eraro tiel infana, kiel imagi, ke ĉiuj la ekzistintaj homoj estas prauloj el ĉiu el ni, ĉar kvankam ĉiuj devenas, same kiel ĉiuj bestoj kaj kreskaĵoj, de komunaj prauloj, la unuaj ĉeloj naskiĝis de l' unua protoplasmo, kiu, siavice, estas produktaĵo de iuj neorganikaj elementoj.

Se oni konsideras la sekvadon de l' kreskaĵaj kaj bestaj estaĵoj, ni nin trovas kontraŭ generacia arbo kies branĉoj disiĝas tra ĉie. Por trovi, ekzemple, branĉon kiu rilatas preciza besto, estas dece difini lokon, kiun okupas laŭ ĝiaj karakteroj kaj tiuj de l' antaŭaj formoj inter kiuj ĝi povas esti enhavita, t. e., per la paleontologio, la embriologio kaj la kompara anatomio.

Ofte, estas tre malfacile trafi ĝin; ĉar multaj estaĵoj de antaŭaj epokoj malaperis ne lasante restsignojn, kaj, kiel ni jam diris, la individua evolucio (embriologio) estas resumo; tial, tiu klasigo metoda estas malfacila ago, kaj por plenigi precizajn sciencajn lagetojn, estis necese multfoje starigi eblajn supozojn; sed ni devas konstati, ke tiuj precizaj lagetoj kontraŭstaras neniom ĝeneralan leĝon; kontraŭe, de tempo al tempo, elserĉo kiel, ekzemple, tiu de l' antropopiteko (simia homo intertempulo inter la simio kaj la homo) certigas eblan supozon, kaj metas antaŭ niaj okuloj «ĉeneron, kiu mankis» al la ĉeno.

Denombrante la bestajn praulojn de l' homo, ni faras samtempe tre bonan ekzercadon por pligrandigi la kontentecon de l' klarigado, kaj komprenigi bone transformiĝantan teorion. Estas dece konstati tamen, ke klarigante praulojn de l' homo, ni nur povas montri pli, ol parton, ne tuton, de l' klarigado de l' vivantaj estaĵoj. Tio, kion ni faros rilate la homo, ni povas fari rilate kiu ajn besto aŭ kreskaĵo, ĉar de preciza besto aŭ kreskaĵo ĉiam ni povos formi rezonan liston de ĝiaj prauloj kaj iri en devenan lokon, kiu estas tiu de ĉiuj bestoj kaj kreskaĵoj.

Tra la longa listo, kiun ni faros, ni ne povas lasi aparte geologion, ĉar la evolucio de l' estaĵoj marŝis samtempe kun tiu de l' tero. La unuaj aperoj de l' vivo sin produktis certe kiam terglobo estis subakvigita, kaj dum multe da tempo ne estis pli, ol akvoloĝantaj bestoj, kaj kiam aperis kontinentoj, precizaj akvoloĝantaj bestoj transformiĝis en terloĝantaj pasante tra la stato de akvoterloĝantoj. Niaj prauloj, do, estis sekve ĉelo, morulo, blastulo, gastrulo, larvoj, senkrania fiŝo, fiŝoj, akvoterloĝantoj, grandaj lacertoj, speco de kanguroj, simioj, kaj homoj. Jen laŭ Haeckel tiu ĉi klasigado:


NEVERTEBRULAJ PRAULOJ DE L' HOMO
  • 1a. Monerao. Organismoj sen organoj.
  • 2a. Amibo. Simplaj ĉeloj. Protoplasmaj eroj kun centraĵo. La amibo samvaloras kiel la ovo de l' bestoj.
  • 3a. Morulo. (Amibaro). Amaso da ĉeloj.
  • 4a. Blasteadeoj. (Blastulo). Kavaj sferoj enhavante fluidaĵon, kies eksteraĵo estas formita de sola tavolo de ĉeloj.
  • 5a. Gastreadeoj. (Gastrulo). Aliformiĝo de l' blastulo je ganta fingro.
  • 6a. Turbelarladeoj. Malsuperaj vermoj kies internaj partoj de l' korpo estas malsimilaj (nerva sistemo tre simpla, kiel tiuj de l' sentoj, de l' eliĝo, de l' reproduktado).
  • 7a. Skolecideoj. Apero de la sango kaj de kavaĵo splagknosa (greka vorto). Tiu ĉi kavaĵo estas kie disvolviĝas internaj organoj.
  • 8a. Kordadeoj. Formado de spina mjelo kaj dorsa ŝnuro.


VERTEBRULAJ PRAULOJ DE L' HOMO
  • 9a. Akraneoj. (La nuna amfioŝus'o donas ideon de l' transiro de la nevertebruloj en vertebrulojn per sia embriologio.) La trunko de la akraneoj estas formita de segmentoj montritaj per la diferenco pli perfekta de la organoj. (Ekzemple: Pli perfekta disvolvo de la spina mjelo kaj dorsa ŝnuro, kaj komenco diferenciga de la seksaj organoj. (bildo 22a) Ĉiuj antaŭaj nevertebruloj estis duseksaj ekscepte tiuj de la tri aŭ kvar unuaj gradoj, kiuj estis senseksaj.)

[Bildo 22a.—Akraneo.]

  • 10a. Monorhinianeoj. (bildo 23a) Malperfektaj kraniuloj, la antaŭaj ekstremoj de la mjelo kaj dorsa ŝnuro transformiĝas je cerbo kaj kranio tre simplaj. Monorhinianeo difinas unu solan nazon. (Nune estas reprezentataj de la ciklostomeoj, mjŝinoideoj, petromizeoj kaj lojleoj.)

[Bildo 23a.—Monorhinianeoj.]

  • 11a. Selakeoj. (bildo 24a) Nunaj skvaloj. Divido de la nazo je du simetriaj duonoj. Makzela skeleto, naĝanta veziko, du paroj de ekstremaĵoj (naĝiloj).

[Bildo 24a.—Selakeoj.]

  • 12a. Dipnoeoj. Mezuloj inter la fiŝoj kaj akvoterloĝantoj. Metamorfozo de l' naĝanta veziko je aerapulmo. Aliformiĝo de la nazaj kavaĵoj je aeraj vojoj.
  • 13a. Sozobrankeoj. (Naskigis la akvoterloĝantojn) Transformiĝo de la naĝiloj je ekstremaĵoj kun kvin flugroj kaj samtempe brankoj kaj pulmoj. Pli perfekta formado de diversaj organoj, el ili la vertebra kolono.
  • 14a. Sozoureoj. (bildo 25a) Ili perdas dum la plenkreska aĝo la brankojn, kiujn havis antaŭe, sed konservas la voston, kiel tiun de la nunaj salamandroj.

[Bildo 25a.—Sozoureoj.]

  • 15a. Protannioteoj. Disvolvo de l' amnios'o (membrano kiu envolvas naskiĝonton) de la heliko kaj ronda fenestro aŭda organo kaj larma organo. De tiuj bestoj devenas rampaĵoj, birdoj, mamuloj eĉ la homo.
  • 16a. Pramamuloj. Unua formo komuna al ĉiuj mamuloj. Transformiĝo de la skvamoj laŭ haroj. Formado de la mamoj por nutri idaron.
  • 17a. Marsupialeoj. (bildo 26a) Nunaj kanguroj. Transiro inter monotremoj kaj placentareoj. Ili posedas marsupialajn ostojn, kaj sakon formita per refaldo de la haŭto (felo) ĉe la ventro, kie la idaro finas sian kreskadon.
  • 18a. Prosimieoj. Ancestrala formo de la veraj simioj kaj de l' homo. Formado de zono kiu kunigas diversajn porciojn de l' cerbo.
  • 19a. Monocerkeoj. Simioj kiuj posedas la naztruojn malfermitajn sub la nazo. Transformiĝo de la dentaro. Ŝanĝo de ungegoj je ungoj.

[Bildo 26a.—Marsupialeoj.]

  • 20a. Antropoideoj. (bildo 27a) Nunaj orangutango, gorilo, k. c., devenas de tiuj ĉi antropoideoj. Perdo de la vosto kaj parte de la haroj. Superego de la cerba kranio anstataŭ tiu de la vizaĝa kranio.
  • 21a. Antropopiteko. Simiaj homoj. Kutimo stariĝi. Pli plena diferenco de la du paroj de ekstremaĵoj (manoj kaj piedoj).
  • 22a. Homoj. Disvolvo de la laringo kaj cerbo. Lingvaĵo elparolita. De kelkaj miloj da jarcentoj la homoj disvolviĝas kaj perfektiĝas.

Jen la teorioj, kiujn la nuna scienco permesis ordigi, kiel rezultaton de sennombraj observadoj, kiujn la plimulto el la homoj ankoraŭ hodiaŭ nescias.

[Bildo 27a.—Antropoideoj.]

Estas bedaŭrinde pensi, ke miloj da homoj faris pacience tiujn observadojn, ke, per ili, donis al ni logikajn rezonadojn, ke logikaj spiritoj, rezonante pri tiuj observadoj, alvenas al samaj konkludoj, kaj, tamen restas ĉe la nescieco la plimulto el la homoj.


Natura filozofio

Ni diris ke la Universo ekzistas, ĉar ekzistas. Universo estas amasego da substanco. La Scienco pruvas, ke el tiu ĉi substanco, neniu povas krei nek detrui la plej malgrandan eron, kaj tial la substanco estas nedetruebla, eterna. Eterneca ideo nuligas kreadan ideon ĉar ili estas tute kontraŭaj.

Ni diris ankaŭ: se ni komprenas Universon, kiel nunan Universon, ni povas respondi, ke la nuna Universo ekzistas, ĉar la substanco (t. e., tio kio estas, t. e., la materio kaj la energio) transformiĝas senĉese. Universo je preciza momento estas la stato de la materio kaj energio en tiu momento mem.

Por kompreni bone kialon de l' Nuna Universo estas necese, starigante eternecon de l' substanco, sekvi ĝiajn transformiĝojn ĝis la nuna epoko. T. e. kion ni faris, eligante imagajn frenezaĵojn kaj sin tenante al observado kaj spertado.

Ni montris substancan transformiĝadon, kaj tio pruvis al ni kial ekzistas la nuna Universo je la nuna stato.

Universo estas konjekto, kiun formas la homo al si mem pri l' amasego da substanco, sed la homo ne povas diri: «la substanco estas Dio», ĉar la vorto Dio naskas ideon de Kreinto, de fantazia ĉiopova estaĵo, kaj se, kiel ni pruvis, la substanco estas eterna, ne povis esti kreita, rezultante neeble alskribi al substanco tiun infanan konjekton de l' ĉiopovulo. Jam pasis la tempo de la infanaj tremegoj de l' unuaj popoloj. Ni ne nin klarigas metafizike fenomenojn, kies kaŭzojn ni deziras koni. Plu, estas necese decidiĝi laŭ unu el du doktrinoj: dualista doktrino kaj monista doktrino.

Dualisto doktrino supozas Universon, t. e., amason da substanco kaj kreinton, t. e., estaĵo ekster la Universo, estaĵo kiu ne estas la Universo kaj kreis ĝin, tion kion malfacile oni supozas, ĉar tuj aperas jenaj demandoj: «kiu kreis kreinton? kie ĝi estis kaj kion ĝi faris dum antaŭaj eternecoj al la kreado de l' Universo?» La konjekto de la dieco estas esence imaga kaj tamen ne nuligas ideon de l' eterneco. Oni alskribas sen fundamento tiun ideon de l' eterneco nure al supozita kreinto. Oni devas aldoni, ke la dualistoj grave eraras submetante sian konduton al supozita volo de tiu malvera estaĵo, aŭ, preferinde, de tiu hipotezo metafizika kaj nelogika, nomita Supera Estaĵo. Ankaŭ oni devas aldoni, ke ili nescias monistan doktrinon.

La monista doktrino sin bazas, ne sur imagaj konjektoj, sed nur sciencaj fundamentoj.

Oni ne supozas ekzistadon de kreinto; oni pruvas al ni ekzistadon de l' substanco. Oni ne supozas eternecon de kreinto; oni pruvas al ni konservadon kaj nedetrueblecon de la substanco tra ĉiuj ĝiaj transformiĝoj.

Oni devas forĵeti ideojn de estonta vivo, senmorteco de l' animo kune kun la ideo de dieco. Tiuj ideoj devenas de la freneza espero, ke, kontraŭe al ĉiuj faktoj trafitaj de l' scienco, preciza resultanta energio, nur observita en iuj aktivaj organismoj, persistos sub tiu sama formo kiam tiuj organismoj estos ĉesintaj funkcii, kaj ĝis kiam estos disiĝintaj.

Facile estas pruvi, ke la ekzistado de individuo estas precize limigita inter la fruktiĝo kaj la morto. For la ekzistado de l' individuo, ne povas esti ekzistado por li. Tial, dum nia ekzistado ni devas serĉi nian feliĉecon, anstataŭ submetiĝi akceptante vantan supozon de posta ekzistado. Ni devas esperi, ke ĉiuj homoj sin konvinkos fine pri tiuj principoj, ĉar sen ili estas neeble intenci starigi rezonan societon.



[Ornamaĵo mankas]