Saltu al enhavo

La dezerto

El Vikifontaro
La dezerto ()
Tradukita de N. Kuŝnir
(p. 12-15)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
La dezerto

La celo de la vivo.




Alegorio de I. B. Levinson.
Tradukis N. Kuŝnir.




Bonfarema riĉulo, ekvolinte rekompenci sian sklavon, liberigis lin kaj donis al li ŝipon, plenigitan de komercaĵo, kaj diris al li: "Jen mi donas al vi la ŝipon kun ĉio, kio sin trovas tie; veturu en la maron, al fremdaj landoj, komercu, kiel vi nur ekvolos, kaj la profito, kiun vi ellaboros, estu via. La sklavo, humilege salutinte, forveturis en la maron. Ne pasis ankoraŭ kelkaj tagoj, la maro ekbruegis, ekŝanceligis la ŝipon, kaj la lasta ekbatiĝis sur ŝtonegoj kaj disrompiĝis en pecetojn; la tuta komercaĵo enfalis en la maron kaj ĉiuj homoj, kiuj troviĝis sur la ŝipo, dronis, — restis nur li mem. Kun grandaj turmentoj kaj danĝeroj li alvenis al ia insulo, malsata, senvesta kaj sen ĉio. Li komencis iradi sur la insulo, irante kaj plorante. Kaj jen li vidas en la malproksimo grandan urbon kaj grandan amason da popolo, kiu iras, triumfe proksimiĝante al li. Alveninte al li, ili ekkriis: „Vivu nia reĝo, vivu nia reĝo!!“ kun tiuj vortoj ili sidigis lin en reĝan kaleŝon kaj kondukis lin en la urbon; li estis enkondukita en reĝan palacon, envestita en multekostajn vestojn, lian kapon oni ornamis per ora krono, sidigis lin sur ora trono, kaj ĉiuj eminentuloj de la urbo salutis antaŭ li sur la genuoj, ĵurante obei lin kaj servi lin humilege. En la komenco la nova reĝo pensis, ke tio ĉi estas sonĝo, sed, kiam pasis iom da tempo, li konvinkiĝis, ke li vere estas reĝo.

— „Mi neniel komprenas tiujn ĉi homojn, pro kiu kaŭzo al ili ekplaĉis reĝigi super sin fremdan homon, malriĉan, malbone vestitan, kiun ili ne konas, ne demandinte eĉ el kiu lando mi venis? kiel malnaturaj estas iliaj moroj!“ Tiel pensis la reĝo. Li ne trankviliĝis, ĝis li decidis demandi pri la enigmo sian domestron, kiu estis saĝa homo.

Kaj la reĝo turnis sin al li: — „Aŭdu, mia domestro! mi petas vin klarigi al mi, kial vi reĝigis min super vin, kiel vi sciis, ke mi alvenis tien ĉi? kaj estu tiel bona, diru al mi, kio estos mia fino!?“

— „Mia reĝo“, respondis la estro: „ni, insulanoj, ne estas simplaj homoj, ni estas spiritoj. En la profunda antikveco niaj insulanoj petis Dion, ke Li sendu al ili ĉiujare homon por reĝi ĉe ili. Kaj Dio konsentis, kaj de tiu tempo, ĉiujare en tiu ĉi sama tago, venadas homo sur la bordon de nia insulo. Ili rapidas renkonte al li kun granda triumfo, kiel vi vidis, kaj reĝigas lin, sed lia regado ne daŭras pli ol unu jaro. Kiam pasis jaro, oni lin deĵetas de la trono, deŝiras de li la multekostajn vestojn, vestas lin en malnovajn, disŝiritajn vestojn, kaj liaj ĝisnunaj sklavoj kun forteco tiras lin al la bordo; tie ili enlasas lin en tie pretigitan ŝipon, kaj oni forsendas lin al dezerta insulo, kie li nenion trovas. Ankoraŭ hieraŭ li estis granda reĝo — hodiaŭ li jam estas senvesta, sen unu sklavo, sen unu amiko, sen unu bedaŭranto. . . Se li en la tempo de lia regado ne kondutis saĝe, lia fino estas nepentreble malagrabla. Post la forigo de la malnova reĝo, en tiu ĉi sama tago, la insulanoj eliras al la bordo, por renkonti la uovan alsenditan de Dio reĝon. Tia estas la ordo de tiu ĉi popolo. —

— "Diru do al mi, spirito," demandis la reĝo, "ĉu ankaŭ la estintaj regantoj sciis pri tio ĉi aŭ ne?“

— "Ne estis unu el ili, kiu ne sciis pri tio ĉi, sed, ĉirkaŭitaj de tia riĉeco kaj lukso, ili sin forgesis, aŭ pensis, ke tio ĉi estas mensogo, aŭ ne volis maldolĉigi al si la nunan feliĉon per pensoj pri la estonteco; sed, kiam finiĝis la jaro kaj ili estis demetitaj de la regado kaj forsenditaj al la dezerta insulo, tiam ili pentis, ploris, sed tiam jam nenio povis helpi al ili. ..«

La reĝo tre ektimis, lia koro ekbatis pro la sorto de la antaŭirintaj regantoj. — "Kiel mi povus eviti la malfeliĉon?" li pensis, ekmemorinte, ke jam sep semajnoj foriris kaj li nun devas rapidi fini la lastan tempon de la jaro kun pli bona saĝo kaj prudenteco, ol en la gisnuna tempo, kiu forpasis malutile.

— "Sagulo!" li turnis sin al la spirito, "jen vi sciigis min pri la estinteco ankaŭ pri la estonteco, kaj mi petas vin, mia bonfarema, estu tiel bonega kaj instruu min, kion mi devas fari, por ke mi evitu la malfeliĉon, kiu atingis la foririntajn reĝojn?"

— "Ekmemoru nur, mia reĝo," respondis la spirito, "ke nuda vi venis tien ĉi kaj nuda vi eliros el tie ĉi; sed sciu, ke ankoraŭ estas espero, se vi nur atiskultos min: Faru el la dezerta insulo fruktoportan, loĝeblan kaj plenhoman landon; jen estas la sola rimedo, por ke vi povu esti savita de terura malfeliĉo, kiu vin atendas sur la dezerta insulo. Kaj sciu, ke tion ĉi vi povas fari laŭ via bontrovo, laŭ la reguloj de nia lando. Ankoraŭ sciu, ke ĉiuj niaj insulanoj dume estas viaj sklavoj, tial sendu multajn el ili al la insulo kaj ili per siaj manoj prilaboros la dezerton en fruktoportan teron, en urbojn kaj grenejojn, kiujn vi plenigu de ĉiaj fruktoj, — per unu vorto: pretigu al vi tie novan regnon, kies anoj vin renkontos, kiam vi estos forsendita de tie ĉi, kun granda ĝojo; sed rapidu, unu momenton ne staru, ĉar ju vi pli multe laboros en via estonta loko, des vi poste pli bone ekvivos tie; sed, se vi min ne aŭskultos, vi estos la plej granda malfeliĉulo, unu malfeliĉo post la dua vin atingados eterne!"

La reĝo estis homo tre saĝa, kaj la parolado kun la spirito donis tre bonan frukton: tuj li ekspedis grandan amason da sklavoj sur le insulon, kiuj diligente sin prenis al la laboro. La dezerto kun ĉiu tago, kun ĉiu horo renaskiĝadis; ne foriris ankoraŭ ses monatoj, kaj jam tutaj arboj estis pretaj inter belegaj kampoj kaj ĝardenoj. La reĝo ne estis ankoraŭ kontenta kun tia malgranda amaso da popolo kaj li ekspedis ankoraŭ grandan amason da homoj, kiuj estis tre gajegaj, renkontante tie siajn parencojn.

Dume la tempo foriradas kaj la jaro de lia regado jam proksimiĝas al la fino. Ĉiuj, antaŭirintaj reĝoj timadis antaŭ la lasta tempo, sed li estis gaja, li estis certa, ke li iras al pli bela lando, kiun li mem pretigis por si. La jaro finiĝis, venis la lasta tago, la reĝo estis kaptita, la kronon oni demetis de lia kapo, la vestaĵojn oni deŝiris de li kaj li estis enportita en la pretigitan ŝipon. Apenaŭ li starigis siajn piedojn sur la bordo de la nova insulo, kaj jen amaso da popolo de la nova lando kuras al li kun ĝojego, kun granda honoro ili renkontas lin kaj, anstataŭ la unuatempa krono, ili kronas lin per nova krono, ne por unu jaro, sed por eterne ; kaj por tio ke li vivis ĝis nun saĝe, Dio lin rekompencis per eterna vivado kaj eterna regado. —


Solvo de la alegorio:


La bonfarema riĉulo estas Dio; la forsendita sklavo estas la homo post la naskiĝo; la ŝipo plena de komercaĵo estas la scienco, kiun la homo lernas antaŭ la naskiĝo[1]; la unua insulo estas nia mondo; la homoj, kiuj lin renkontis triumfe, estas liaj gepatroj, kaj li estis nuda kaj ploris; la spirito, kiu al li konsilis konduti prudente, estas la saĝo; la tempo de lia regado estas la tempo de la homa vivado, kaj la dezerta insulo estas la mondo estonta — la postmorta vivo; la laborantoj, kiujn li ekspedis, estas liaj bonaj faroj, kiujn la homo faras, kiam li vivas, kaj la reĝoj, kiuj lin antaŭiris, estas la multo de la homaro, kiu vivas malsaĝe, ne donas al si kalkulon en sia vivado kaj ne memoras pri la morto. Tiuj ĉi perdiĝas en la pekoj kaj estas eterne mallaŭdindaj ...—

  1. Laŭ la opinio de Sokrato, Platono kaj la Talmudistoj.