La eĥoj

El Vikifontaro
Indekso : La eĥoj (1933)
de Lidja Zamenhof
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Publikigita en Pola Esperantisto, oktobro 1933
LA EĤOJ.

Romans. Malgranda urbo en la departamento Drôme, en Francujo. Malnova horloĝturo. Mallarĝaj stratetoj, el kiuj ŝajnas blovi la vento de pasinteco. Granda ŝu-industrio.

Tion ĉi povus diri pri Romans gvidlibroj.

Mi tamen venis tien ne kiel turistino. Mi venis, por semi en tiun grundon la esperantajn semojn, por instrui la lingvon kaj veki por ĝi intereson kiel eble plej grandan.

Bonegan propagandon por Esperanto prezentas diverstemaj prelegoj en nia lingvo, tradukataj por la vasta publiko en la lingvon nacian. La personoj, kiuj venas aŭskulti paroladon pri tiu aŭ alia temo, eĉ ne rimarkas, kiel oni verŝas en iliajn animojn la esperantan „venenon“.

Tion ĉi ni decidis en Romans — kaj la lokaj gazetoj anoncis prelegon pri Polujo, kun lumbildoj kaj popolaj melodioj. Homoj venis grandnombre.

Kaj ili aŭskultis pri tiu lando, por ili preskaŭ ekzotika, pri ĝiaj dornoj kaj rozoj, pri la tataroj, svedoj kaj turkoj, pri la „ĉevaleto“ de Zwierzyniec, pri la legenda filikfloro, pri la malnovaj „kulikoj“, pri la kutimoj kristnaskaj kaj paskaj k. t. p.

Ili aŭskultis kun simpatio kaj intereso, sed tiuj impresoj ne ĉe ĉiuj estis egalaj. Jen tie, en la tria vico, virino, kiu ŝajnas gluti ĉiun vorton de la tradukanto, aŭ, pli ĝuste, travivi ĝin. Tie, en la mezo, sidas viro, juĝante laŭ la aspekto, simpla laboristo, kaj aŭskultas kun stranga melankolio kaj for, en la fundo de la ĉambro, iu, laŭvide intelektulo, ridetas sopire.

Kiam antaŭ unu jaro mi ekvojaĝis al Svedujo, la Ministerio de la Eksterlandaj Aferoj disponigis al mi belajn lumbildojn. Tiuj lumbildoj plaĉis egale en Gefle kaj en Tarare, en Ockelbö kaj en Belforto, en Stokholmo kaj en Ljono, kaj nun la publiko de Romans rigardis la vidaĵojn el Krakovo kaj Varsovio, tipojn el Łowicz kaj el Tatroj.

Poste sekvis muziko. Gramofonajn diskojn ekturnis bonega aparato. Unue — marŝo el la napoleona epoko, kiun kantis la legioj de Dąbrowski, batalantaj por Napoleno en Italujo — kaj kiu poste iĝis pola nacia himno. La publiko staras. Poste ŝprucis el la aparato ĥorkante la kristnaska melodio „Di‘ naskiĝas…“

La virino en la tria vico aŭskultas kun ravo en la vizaĝo, kaj ŝiaj palpebroj ruĝiĝas, ekbrilas larme la okuloj.

La tradukanto anoncis mazurkon. Ĝenerala „aaa!“ elŝiris sin el la brustoj de la ĉeestantoj, kaj, kvazaŭ ili havus polan sangon en la vejnoj, apenaŭ ili povis sidi trankvile, kiam eksonis la populara kanto:

„Kun batil’ ĉe zono iras Maciek voje…“

La laboristo en la mezo mallevis la kapon tiel, ke oni ne vidas lian vizaĝon. Pli rapide spiras la virino. La intelektulo en la fundo de la ĉambro apogis la frunton sur la fingroj, kiam eksonis revema kujavia melodio…

Fine, ĉe la ĝenerala bedaŭroplena „ooo!!“ de la publiko la tradukanto anoncas la lastan diskon, popularan krakovan melodion.

Poste ekaplaŭdis kaj ebruis la homoj, leviĝantaj de siaj lokoj. Plaĉis. Plaĉis la moroj kaj kutimoj, plaĉis la vidaĵoj, plaĉis la vidaĵoj, plaĉis melodioj.

Mi estas okupita per la enpakado de la lumbildoj. Subite ekstaras antaŭ mi la virino el la tria vico. Ŝi rigardas min momente, hezitas timeme, poste demandas malkuraĝe en la pola lingvo: „Fraŭlino… vi estas el Polujo?“

Ŝi ĝojas evidente, ricevinte la jesan respondon. Per simplaj vortoj, en kiuj jam trabrilas la franca akcento, ŝi dankas por tiu prelego, kiu estis por ŝi kvazaŭ eĥo el la malproksima patrujo. Ŝi estas ĉi tie, en Francujo, jam de 7 jaroj. Ŝi edzigis francon, ne revenos en Polujon…

„Mi ploris, aŭdante tiujn kantojn“ — ŝi konfesas.

„Certe — diras la laboristo, kiu ankaŭ dume aperis apud ni — ĉar se iu ne havas koron, tiam… Sed se oni havas koron…“

Kaj li rakontas, kiel li tralegis en la gazetoj, ke okazos prelego pri Polujo, kiel li komence eĉ ne kredis, kiel tiu novaĵo fine kaptis lin…

„Kaj hodiaŭ mi rondiris ĉi tie jam de la tagmezo“ — li finas, kaj parolas en simpla maniero pri la ĝojo, kiun li havis.

Fine ili ambaŭ adiaŭas min kaj foriras. Foriras ankaŭ mi kun miaj lumbildoj kaj diskoj.

Post semajno mi forlasos Romans; en alia loko oni min atendas. Kaj kiu scias, se en tiu alia loko ankaŭ la gazetoj anoncos prelegon pri Polujo, eble alia homo denove rondiros dum horoj ĉirkaŭ la prelegejo, por kapti la eĥojn el la malproksima patrujo…

Lidja Zamenhof.


La teksto estas publika havaĵo (public domain). Detaloj pri la licenco troviĝas ĉe la paĝo de la aŭtoro: Lidja Zamenhof.