La efikoj de la U-boata milito/Oficiala germana elmontro

El Vikifontaro
Paĝo:La efikoj de la U-boata milito, 1917.pdf/3
I.

La publikigoj de la admiralstabo same kiel la publikigoj de la arme-estraro bazas sur la faritaj laŭ propra konvinko informoj de la fronto kuj sar aliaj sciigoj, submetataj al detala kaj zorga kontrolo. Ke la admiralstabo ne povas nek rajtas konigi ĉiujn bazojn por siaj publikigoj, estas milita neceso, reganta ĉe Entente ŝajne en multe pli alta grado kaj amplekso ol ĉe ni, por juĝi laŭ la maniero kaj fidindeco de ĝia raportservo. Tial ankaŭ certe ne suspektigas senantaŭjiĝan leganton, se li trovas en la publikigoj de la admiralstabo pri la alfundigita tunkvanto ja ĉi ties sumon, sed ne la nomon de ĉiuj ŝipoj, kies volumeno kune rezultigas tiun sumon. Rimarkigo kiel: „inter la alfundigitaj ŝipoj troviĝis — —“ aŭ simile, eksprese atentigas pri tiu lasta cirkonstanco.

Ĉe la taksadoj de ŝipvolumeno, kiuj ne estas tute malhaveblaj kiel bazoj por la raportoj de la admiralstabo, kompreneble povas okazi eraroj. Ankaŭ al laikoj supozeble estas klare, ke la grandeco de ŝipo povas esti erartaksata eĉ de sperta fakano, konforme al tio, ĉu la ŝipo sekve de pli-malpli de ŝarĝo pli aŭ malpli enakviĝas, same ke taksadoj dum la nokto aŭ ĉe nebula vetero aŭ se la taksota ŝipo povas esti rigardata nur dum malmulte da momentoj, eĉ malgraŭ plej bona intenco povas ekartiĝi. Sed kiam taksadoj devas esti utiligataj, ili estas kiel eble plej singarde substituataj kaj, kiom ajn estas eble, kompletigataj kaj korektataj per pli postaj, pli precizaj esploroj. Kiom malgravaj estas la tiam ankoraŭ restantaj ekartoj, rezultas el prikalkulo de flanko, plene sendependa kaj ne influata de la admiralstabo, sed ĝuste en la fako de la markomunikado speciale kompetenta; laŭ ĝi la taksadoj pri la grandeco de ŝipoj provizore anoncitaj kiel ne konataj mezmezure ĝis 2% koincidas kun la kalkulrezultatoj sur la fundamento de postaj, pli fidindaj informoj. El tio evidentiĝas, ke kun okazaj trotaksoj korespondas sama kvanto da maltrotaksoj kaj kompensas ilin. Per tio ankaŭ la aserto de la franca aŭtoro de du artikoloj en „Neue Zürcher Zeitung“, ke la volumeno de ĉiuj alfundigitaj ŝipoj, ne identigitaj de la germanaj U-boatoj, estas metode plialtigata, estas plenpruve refutata.

Sed eĉ se la franca aŭtoro koncerne siajn falskulpigojn estus prava, tiu trotakso de la ne konataj ŝipoj nur malmulte influus la definitivan rezultaton; ĉar el la alfundigitaj ŝipoj apenaŭ ⅕ restas ne konata. Se oni supozas koncerne ilin, kiel li faras, eĉ meznombran trotakson je ⅓, ĝi do influus la definitivan rezultaton nur per ⅟15, sekve ĉe la plej altaj ĝisnunaj monatrezultatoj atingus apenaŭ 70000 t. La kontraŭula aserto, ke la trotakso sumiĝas je kelke da centmiloj da tunoj, do estas nura fantaziaĵo.

Plue de malamika flanko estas dirate kontraŭ la fidindeco de la raportoj de l’ admiralstabo, ke ŝipoj, kiuj estas anoncataj kiel alfundigitaj, efektive ne alfundiĝis, sed atingis havenon. La leginto de la kontinuaj publikigoj de la admiralstabo supozeble memoras, ke en ili ĉe mencio pri torpedado kelkfoje troviĝas la rimarkigo: „Alfundiĝo ne observita“. Tiaj sukcesoj, kiel estu eksprese rimarkigate, principe ne estas alkalkulataj al la nombro de la alfundigitaĵoj. Ke en tiaj okazoj la U-boatestroj tiam kaj tiam povas erari, fariĝas klare, se oni prezentas al si, ke kelkaj torpedadoj okazas dum malluma nokto aŭ ĉe akra kontraŭbatalo de malamikaj armitaj eskortŝipoj, kies atakoj devigas la U-boaton, kelke da tempo resti sub la akvo kaj, ne ankoraŭfoje elakviĝante, forlasi la lokon de la batalo. La koncernata U-boatestro tiam laŭ la eksplodbruo de sia torpedo kaj la situacio de la pafdifektita ŝipo povas akiri la konvinkon, ke la trafita ŝipo certe dronos; tamen en tiu aŭ alia okazo oni eble sukcesas treni ĝin en proksiman havenon. Ĉar la riparo de tia ŝipo pro la grandaj difektoj, kaŭzitaj de niaj torpedoj, kaj pro la ĉie konata manko de spertaj laboristoj, materialo por ŝipkonstruo kaj en la francaj kaj italaj ŝipfarejoj ankaŭ de karboj, daŭras multe da monatoj kaj malakcelas kaj prokrastas la novkonstruon de ŝipoj, tia sukceso de U-boato atako devas esti ne multe malpli alte taksata, ol alfundigo. Cetere ĉe tiaj difektoj ankaŭ la ŝarĝo pleje neuzebliĝas tute aŭ plejparte.

Kiom ofte entute okazas tiaj eraroj de la U-boatestroj? La antaŭe citita franca aŭtoro en sia artikolo de la 10a de Julio denombras sep tiajn okazojn dum tri monatoj, dum kiuj preskaŭ 1000 malamikaj ŝipoj estis surfundigitaj. Do ankaŭ tiu provo, dubindigi la raportojn de la admiralstabo, malsukcesas pro pruveblaj faktoj.

Ne alia estas pri la konstante ripetiĝantaj asertoj de la malamikoj, ke ni, dank’ al la faritaj kontraŭdisponoj, suferas gravajn perdojn je U-boatoj. Kontraŭ tio oni nur denove povas atentigi pri la oficiala konstato, ke la meznombra perdo je U-boatoj en monato nur per malgranda partumo superas la nombron 3, dum la kresko en la sama tempo sumiĝas je oblaĵo de ĝi.

La plej elpensemaj kapoj, la plej granda elspezo de mono ankoraŭ nun ne liveris al niaj kontraŭuloj la radikalan rimedon kontraŭ la „U-boata pesto“. Ankaŭ la pluuajn klopodojn, trovi ĝin, niaj U-boatanoj atedas egalpeze kaj kun la fido, ke kuraĝo, fakscio kaj spiritĉeesto, kiel ĝis nun, ankaŭ estonte senefikigos la novan rimedon per pli sukcesa kontraŭrimedo.

II.

La U-boata milito estas komencita kontraŭ la provizanta Anglujon kaj ĝiajn liganojn ŝipvolumeno, kiu efektive estas la vivovejno de Anglujo. Oni en Anglujo kaj aliloke ja klopodis interpreti la demandon tiel, kvazaŭ oni intencus, per la U-boata milito sole bari al Anglujo la nutraĵ-provizadon, do elmalsatigi ĝin, demandado, kiu pro sia facila perceptebleco estas speciale natura por la ĝenerala publiko. En realeco la U-boata milito estas multe pli sekvoplena; ĝuste en Anglujo aŭdiĝis seriozaj kaj objektivaj voĉoj, kiuj tute akre akcentis kaj reliefigis la signifon de la detruo de la ŝipvolumeno por Anglujo. La U-boata milito do estas la problemo de la ŝipvolumeno.

El tri diversaj vidpunktoj oni povas konsideri la demandon.

Unue la posedo de propra forta komercŝiparo por Anglujo estas vivokondiĉo. La diro de la ĉefo de l’admiralstabo, Sir John Jellicoe: „Sen nia komerca ŝiparo la militŝiparo kaj en realeco la nacio ne povas ekzisti“, leviĝas super ĉiuj diskutoj de tiu speco.

Kiam la ne limigita U-boata milito komenciĝis, Anglujo disponis, se oni apogas sin sur ĝiaj propraj fontoj, ankoraŭ pri ĉirkaŭ 19½ milionoj da kuntaraj registrotunoj da komerca frajtvolumeno, se oni kunkalkulas ĉiujn ŝipojn de pli ol 100 tunoj kaj ankaŭ la ŝipojn de la kolonioj; en tio estas konsideritaj ankaŭ la konfiskitaj kaj ekposeditaj de Anglujo ŝipoj de la centraj ŝtatpotencoj. El tiu nombro oni devas escepti la ŝipojn, ĉiufoje riparindajn kaj tial ne irpretajn, kaj la ŝipojn, kiuj en Anglujo kaj ĝiaj kolonioj servas por la bordnavigado kaj kiuj troviĝas sur la lagoj de Kanado. Se oni singarde taksas tiun subtrahotaĵon kiel entute je 1½ miliono da tunoj, por la transoceana veturo restas frajtvolumeno de 18 milionoj da kuntaraj registrotunoj. Sekve de la militperdoj kaj la normalaj eksiĝoj, ĉe samtempa kunkalkulo de alte taksita, kreskanta kompletigo per novkonstruataĵoj ĝi malpliiĝas meznombre en monato je 450000 ĝis 500000 tunoj. La 1an de Juo sekve la angla ŝipvolumeno sumiĝis ankoraŭ je ĉirkaŭ 15½ milionoj da tunoj. La 1an de Oktobro ĝi jam atingos nur iom pli ol 14 milionojn da tunoj. Se oni krom tio konsideras la troekspluaton, kiu nun, jam en la 3a militjaro, estas praktikata koncerne la ŝipvolumenon per tio, ke riparoj kaj anstataŭigoj de la maŝinoj estas prokrastataj en multe pli alta grado, ol la ekonomio ordonas, ankaŭ laikoj klare komprenas, kian fatalan signifon tiu senhalta malpliiĝo de la frajtvolumeno politike kaj ekonomie havas por la nuntempo kaj estonteco de Anglujo. Sen la milito Anglujo hodiaŭ laŭtakse disponus pri komerca ŝiparo de proksimume 25 milionoj da kuntaraj registrotunoj; tiom granda estas la sumo de la militperdoj kaj la malkresko de la novkonstruoj.

La dua vidpunko, el kiu oni devas rigardi la U-boatan militon, estas tiu de la angla markomunikado. Ĝi havas senperan signifon por la nuna militsituacio.

El la 18 milionoj da kuntaraj registrotunoj, pri kiuj Anglujo la 1an de Februaro 1917 disponis por sia transoceana komunikado, oni devas escepti la grandegan ŝiparon, kiu estas postulata de la militmarino kaj la armeo por militistaj celoj de plej diversa speco kaj ilia provizado, kiel ankaŭ por la militaj entreprenoj de Anglujo sur transoceanaj militejoj kaj por la bezonoj de Francujo kaj Italujo. Ni konas sufiĉan nombron da oficialaj sciigoj pri la grandeco de tiu ŝiparo. Laŭ ili ĝi povas ĉe modera kalkulado esti taksata je 10½ milionoj da tunoj. Laŭ tio por la provizado al la lando per nutraĵoj kaj materialoj kaj por eksporto jam restus nur 7½ milionoj da tunoj. El ili en Januaro certa parto ankoraŭ funkciis en veturoj ne senpere servantaj la anglan provizadon: „skeletoj“ de la iam potenca, tutmonda ŝipekipejo de Anglujo, por ripeti parolturnon uzitan en House of Commons el ĉe la registara tablo. De tiam la neceso de la tempo kondukis al tio, ke preskaŭ ĉiuj anglaj ŝipoj estas servigitaj al la angla markomunikado.

Aliĝas la ŝipoj kun fremdaj flagoj, kiuj ankoraŭ en Januaro veturis por Anglujo kaj kies nombron oni, apogante sin sur la statistiko de la tiama angla markomunikado, povas taksi je ĉirkaŭ 3¼ milionoj da tunoj. Tial la entuta sumo estas 10¾ milionoj da kuntaraj registrotunoj, kiuj la 1an de Februaro 1917 iradis por Anglujo.

Tiu ŝipvolumeno per militperdoj kaj normalaj eksiĝoj en monato meznombre malpliiĝas je 950000 tunoj. Nome de ĝi oni devas subtrahi ankaŭ tion, kio estas surfundigata da militistaj helpŝipoj kaj el la tunkvanto veturanta por Francujo kaj Italujo; ĉar ĝi sola estas la fonto, el kiu tiuj eksiĝoj povas esti kompensataj. Se tio ne okazas, la militado aŭ la provizado de la liganoj devas suferi en grado, kiu esence influas la eblecon de daŭrigo de la milito.

Malpliiĝo plue okazis sekve de fortimigo al neŭtralaj ŝipoj, kiuj de post la ne limigita U-boata milito restas for de la barregiono. Taksi la amplekson, estas malfacile. Certe estas nur, ke temas pri multoble da centmil tunoj kaj ke ili ne estas kompensataj de aliflanka ŝipvolumeno, kiu de post Februaro eble nove eniris la anglan markomunikadon. Ne povas esti eĉ parolo pri tio, ke tio okazis en iel konsiderinda amplekso. Pri tio zorgas nombro da cirkonstancoj, precipe la ĉie en la mondo reganta manko de frajtvolumeno, plue la retiro de anglaj ŝipoj el transoceanaj veturoj, ekzemple de la Pacifika Oceano kaj la Hinda Oceano, kie nun la amerika kaj la japana flagoj akceptis la heredaĵon.

Aliflanke oni asertas de angla flanko, ke kelke da teknikaj aranĝoj, ekzemple la nuligo de la plenŝarĝa akvolinio, surkonstruaĵoj sur la ferdeko ktp. kondukis al pliiĝo de la frajtvolumeno. Tio estas pli da teorio ol praktiko; jam ĉar tiu perfortaĵo kontraŭ la konstrukondiĉoj de la ŝipoj ne favore influas ilian naĝopovon kaj ilian rapidecon. Malgraŭ tio ni volas, por esti tute certaj pri nia rezono, kompensi tion, kio per la fortimigo al fremdaj flagoj perdiĝis por la angla markomunikado. Tiu kalkulo ŝajnas des pli singarda, se oni pripensas, ke laŭ kompetenta angla takso la administrado de la tuta angla komencŝiparo de el burokrata centro per komplikaĵoj kaj malrapidigoj sekvigas perdon je utiligebla frajtvolumeno de 10 — 25%. Pluaj faktoroj, kiuj malhelpas la normalan ekspluaton de la frajtvolumeno, konsistas el la ĉiam ripetiĝantaj malfunkciigoj per niaj minbaradoj kaj per la malrapidigita ekspedo en anglaj havenoj, en la malfacileco, havigi al si sufiĉe ekzercitajn ŝipanojn kaj en la neceseco, valorajn ŝipojn irigi kun eskorto de armitaj veturiloj, per kio la efikpovo de tiu ŝipvolumeno konsiderinde malkreskas.

De speciala signifo estas la problemo de la novkonstruoj, pri kiu multege estas dirite kaj skribite. Oni scias, ke la eldiroj de la angla ĉefministro pri tiu objekto estas ekstreme optimistaj. Se oni volus kredi al li, oni devus supozi, ke la produktado de la anglaj ŝipfarejoj en la unua jaro sumiĝas je pli ol 2 milionoj da tunoj kompare al 580000 tunoj en la pasinta jaro. Lia kolego, la municia ministro, pli modeste determinas la celotan produktadon per 1,5 milionoj. Kompetentuloj taksas ĝin ankoraŭ malpli alta. Ke la angla registaro ne havas pedantajn skrupulojn, troigi en tiaj aferoj, instruas la historio de ĝia agrikultura produktadprogramo, kies nombroj nun eĉ de registara flanko jam estas dirataj nur idealo, al kiu oni aspiras proksimiĝi. Sed ni supozu, tre favore por Anglujo, ke la novkonstruoj de la unua jaro en kreskanta pliiĝo atingos 1,5 milionojn da tunoj. La sama supozo, same tre singarde, valoru por Usono, kie la konstruprogramo ĝis nun ja kondukis nur al gravaj malakordoj inter la prirespondantoj kaj ĵus elvokis la eksiĝon de generalo Goethals kaj de la prezidanto de la naviga oficejo Denman. Ni scias, ke la angla registaro sentas tre ĝene, ke ĝiaj iamaj esperoj pri la helpo de amerika frajtvolumeno ne realiĝis. Fine konsiderataj devas esti la germanaj kaj aŭstri-hungaraj ŝipoj, kiuj en difektita stato estis konfiskataj en Usono kaj Brazilo: pri ili ni supozu, ke en la daŭro de l’ somero ĝis la fino de Septembro ĉirkaŭ 750000 tunoj estos irpretaj. Tio rezultigus el la amerikaj novkonstruoj kaj tiuj renovigitaj ŝipoj frajtvolumenon de 2¼ milionoj da kuntaraj registrotunoj; se oni supozas, ke el ili 2 milionoj da tunoj estas disponigataj al la angla markomumikado, tio supozeble estas multe tro alte kalkulita konsidere al la bezonoj de la cetera amerika komunikado kaj la naskiĝinta kun la eniro de Ameriko en la militon bezono de ŝipvolumeno por ĉeloj de la ŝipora kaj la ekpedicia korpuso.

El ĉiu ĉi tio rezultas, se oni komparas la altiĝojn kaj la eksiĝojn, ke la angla markomunikado, kiu la 1an de Februaro laŭdire komenciĝis kun 10¾ milionoj da kuntaraj registrotunoj, la 1an de Julio jam estis malpliigita ĝis ĉirkaŭ 7 milionoj da tunoj; la 1an de Oktobro ankoraŭ restus nur 5½ milionoj da tunoj, se oni kunkalkulas la ŝipojn en Ameriko riparitajn; sed jam la 1an de Januaro 1918 ankoraŭ restus 4 milionoj da tunoj, se oni, konsiderante la malpliiĝon de la markomunikado, alprenas gravan malkreskon de la kaptaĵo de l’ U-boata milito.

Facile oni komprenas, ke la angla ekonomio ne povas elporti tian malhelpon al ĝia sola komunika vojo. La granda programo pri la importlimigoj, kiun la angla registaro ekfunkciigis en la fino de Februaro, laŭ optimista prikalkulo estis ŝparigonta kvaronon de la pasintjara importo.

Se oni supozas, ke tiu programo ne nur estas plene efektivigita, sed eĉ povus esti pliigata ĝis iom pli ol triono de la pasintjara importo, tamen la limo, ĉe kiu la ŝipvolumeno de la angla markomunikado fariĝas ne sufiĉa, estus atingata jam ĉe 6 — 7 milionoj da tunoj. Ni vidas, kiel proksime ni estas al la sukceso.

Fine oni volis rigardi la problemon ankoraŭ el jenaj vidpunktoj. La tiama marinoministro admiralo Lacaze al la franca Ĉambro kiel la disponatan de la aliancanaj kaj neŭtralaj landoj tunkvanton deklaris 40½ milionojn, por pruvi, ke oni ne povas subigi Entente per la U-boata milito. Tiu nombro kredeble estas trovita per tio, ke oni subtrahis de la tutmonda tunkvanto la ŝipojn de la Kvarligo kaj la enfermitajn en la Baltika kaj la Nigra Maroj ŝipojn de Entente. Ĝi estu akceptata kiel proksimume ĝusta. Sed malĝusta estas la derivita el ĝi konkludo de la admiralo, ke kiu tuta frajtvolumeno devas esti detruata por fleksi Entente, tiom malĝusta, ke ĝi ne nur en la spertaj pri markomunikado neŭtralaj ŝtatoj, sed ankaŭ en ANglujo estis aŭ ne atentata aŭ eĉ eksprese refutata. Ke la U-boata milito direktiĝis nur kontraŭ la eŭroaj membroj de Entente kaj precipe kontraŭ la frajtvolumeno provizanta Anglujon, ĉi supre estas elmontrita; sed ke tiu ne estas identa kun la tutmonda, estas evidente; ĉar pro komplezo al Anglujo ekz. Ameriko kaj Japanujo nek volas nek povos rezigni siajn marinterrilatojn. La komerca komunikado de tuj kaj la aliaj bordoŝtatoj sur la Pacifiko, sed ankaŭ sur la Hinda Oceano estas tiom ampleksa kaj plie ĉe la cirkonstancoj de la milittempoj kaj la ekpansiemo de ilia ekonomio tiom kreskas, ke ĝi povas esti plene efektivigata de la propra tunkvanto kaj en konsiderinda grado devas partoprenigi fremdajn ŝipojn, ekz. norvegajn, des pli, ke la forte kunhelpanta en paca tempo angla tunkvanto nun mankas. Ankaŭ la ceteraj ŝiparoj, kiom ili ne veturas por Anglujo, ĉe la hodiaŭaj cirkonstancoj estas necese bezonataj de la hejmlando, cetere grandaparte ne estas uzeblaj por oceana irado. Tial oni nepre ne povas kalkuli, ke iel konsiderinda frajtvolumeno de fremdaj flagoj ankoraŭ eniros en la anglan markomunikadon; kio estis disponebla por ĝi, jam antaŭ Februaro 1917 ĉiarimede estis partoprenigata de Anglujo. Por Anglujo estis sufiĉe malfacile, reteni tion, kio ĝis tiam servis al ĝia markomunikado. Pri la egoismo, kun kiu ĝi procedas ĉe tio, la neŭtraluloj scias rakonti.

Sen antaŭjuĝo rigardante la tutan problemon pri la frajtvolumeno, oni komprenas la insistan vokon de Lloyd Georges: „Ŝipojn! ŝipojn! ŝipojn!“, por eviti la danĝeron de morto, kiu sekve de la U-boata milito pli kaj pli minacas al Anglujo. Oni tiam komprenas ankaŭ, ke la parlamenta sekretario de la municia ministerio, Kellaway, ne hezitis eldiri antaŭ la municistoj de Birmingham, ke Anglujo ne eviteble estos puŝata al malglora paco, se ne parto de la ŝipoperdoj estos kompensata per pliigita novkonstruo. Ke tiu kompenso en sufiĉa grado estas ne ebla, ni ekkonas laŭ la ĉi-supraj elmontroj.

III.

Anglujo ne povas rezigni la frajtvolumenon, ĉar ĝi, kiel insulregno, dependas de la markomunikado kiel la sola vojo de interrilato kun aliaj landoj kaj pli ol ĉiu alia lando en la daŭro de la lastaj jarcentoj adaptis sian tutan politikan ekonomion al la importo de nutraĵoj, materialo kaj duonfabrikaĵoj. De oficiala angla flanko estas starigita la prikalkulo, ke de la entuta konsumo de l’ insulregno en la lastaj pacjaroj en la Unuiĝita Reĝlando estis produktataj da tritiko nur 19%, da butero 25,1%, da fromaĝo 19,5%, da fruktoj 36,3% kaj da viando 57,9%, ĉe kio oni devas konsideri ankoraŭ, ke la angla brutbredado koncerne sian furaĝobezonon same grave dependas de la importo. Sukero devas esti plene importata el la eksterlando. La angla ferindustrio ricevas, se oni konsideras la specifan enhavon de la minaĵoj, 50% de la minaĵoj el la eksterlando. La signifo de la importo por la plej granda angla industrifako, la kotonindustrio, rezultas el la fakto, ke la konsumo de kruda kotono en la jaroj 1912/13 en Granda Britio estis pli granda, ol la germano, franca, aŭstria kaj svisa kune.

Koncerne sian gradegan transoceanan provizadon Anglujo hodiaŭ vivas per sistemo de el mano en buŝon. Komence de la marbarado ĝiaj provizoj de nutraĵoj kaj materialo estis malabundaj, kaj staplado de provizoj por pli longa daŭro ne estis okazinta. Tute speciale tiel estas pri pangreno kaj furaĝo. Kvankam la angla registaro trovis necese, de post la komenciĝo de la marbarado subpremi ĉiujn nombropublikigojn pri la importitaj amasoj da nutraĵoj kaj de antaŭ ne longe ankaŭ pri diversaj materialoj, ĝi tamen per tiu procedo ne sukcesis kaŝi la efektivan mankon de provizoj. En anglaj fakrondoj oni bone konas tiun mankon. Ekz. „Morning Post“ en ĉi Paĝo:La efikoj de la U-boata milito, 1917.pdf/17 Paĝo:La efikoj de la U-boata milito, 1917.pdf/18 Paĝo:La efikoj de la U-boata milito, 1917.pdf/19 Paĝo:La efikoj de la U-boata milito, 1917.pdf/20 Paĝo:La efikoj de la U-boata milito, 1917.pdf/21 Paĝo:La efikoj de la U-boata milito, 1917.pdf/22 Paĝo:La efikoj de la U-boata milito, 1917.pdf/23 Paĝo:La efikoj de la U-boata milito, 1917.pdf/24 Paĝo:La efikoj de la U-boata milito, 1917.pdf/25 Paĝo:La efikoj de la U-boata milito, 1917.pdf/26 Paĝo:La efikoj de la U-boata milito, 1917.pdf/27 Paĝo:La efikoj de la U-boata milito, 1917.pdf/28 Paĝo:La efikoj de la U-boata milito, 1917.pdf/29 Paĝo:La efikoj de la U-boata milito, 1917.pdf/30