La ekzameno

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
LA EKZAMENO.


Mi sonĝis strangan sonĝon. Mi sonĝis, ke mi devis fari ekzamenon. Ekzamenon pri la ĝardenkulturo. Praktikan ekzamenon. Mi estis en ĝardeno. Bela estis la ĝardeno, sed delonge nezorgita. Kaj la tasko, kiun oni donis al mi, estis: purigi la ĝardenon, fari el tiu senorda sovaĝejo lokon de beleco, igi la florojn kreski kaj flori, kaj la malbonherbojn forŝiri kaj forĵeti.
Mi devis plenumi la taskon, kiel mi kapablis. Kaj konsternite mi demandis min mem: kiuj kreskaĵoj restu, kaj kiujn mi forŝiru? Mi rigardis ĉirkaŭen. Mi vidis florojn, kiujn mi mem estis seminta, kaj florojn, kies semojn nekonataj ventoj alportis kaj la nigra tero akceptis kaj nutris. Kaj ŝajnis al mi, ke la plej logika solvo estos: lasi en la tero kaj prizorgi tion, kion mi mem estis seminta, kaj ĉion alian forŝiri.
Sed ĉu prava mi estis? Dubo min mordis. Mi demandis konsilon de maljuna ĝardenisto, kiu fosis la teron en la ĝardeno. Li levis al mi sian vizaĝon, plenan je sulkoj, similan al plugita tero. Li rigardis min per siaj profundaj okuloj — kaj malrapide movis la kapon per nea gesto. „Ne — li diris. — Ne tiel ordigu la ĝardenon. Kies manoj semis la kreskaĵon — ne demandu. Ne tio gravas. Sed rigardu ĉirkaŭen kaj penu kompreni, kion intencis la mastro de la ĝardeno, kiam li fondis tiun ĉi belan ĝardenon. Tion, kio konformas al lia plano, lasu kaj flegu. Aliajn herbojn, se ili eĉ alten levas sin fiere, ŝiri for: ne estas por ili loko ĉi tie”.
En ĉi tiu momento mi vekiĝis. Stranga sonĝo — mi pensis — kaj stranga ekzameno. Kion signifis tiu ĝardeno, plena je floroj de diversa deveno, kion signifis la tasko, kiun oni donis al mi, kaj la konsiloj de la ĝardenisto? Kaj la ekzameno? Kial? Diversaj povus esti la respondoj. Nia tuta vivo estas ja senĉesa provado de niaj fortoj. Kaj la ĝardeno? Ĉiu el ni havas en la animo ĝardenon, en kiu diversaj ventoj semas, kiun diversaj pluvoj inundas kaj diversaj hajloj skurĝas. Kaj la granda ekzameno de nia vivo estas: teni ĝin en ordo. Ni ne lasu, ke la malbonherboj okupu la lokon de la noblaj kreskaĵoj. Kaj ni ne demandu, ĉu tiu aŭ alia floreto plaĉas al nia gusto, ĉar malmultaj el ni estas kompetentaj pri la ĝardenkulturo. Ni nur zorgu, ĉu la maniero, laŭ kiu ni aranĝas nian ĝardenon, konformas al la plano, laŭ kiu ĝi estis fondita, al la celo, por kiu ĝi ekzistas.
Kaj alia povas esti klarigo de tiu sonĝo. Ni ĉiuj estas kvazaŭ kreskaĵoj. Brilajn kolorojn ni havas iafoje sed ofte ni estas nur malbonherboj de vanteco kaj ambicio. Momente ni eble povas fieri — sed ve al ni, kiam venas la ĝardenisto, ĉar li elŝiros min el la tero kaj ĵetos for, tien, kie ne estas la aromo de rozoj, sed la odoro de putrado.
Kaj multajn aliajn klarigojn oni povus trovi por tiu sonĝo. Kiu ŝatas la sonĝojn — pripensu. Kaj se iu el vi volas konsideri tiun verdan ĝardenon, kiel la arenon de la esperanta mondo, pensu ankaŭ, kian ordon ni gardu en ĝi, por ke kontenta estu tiu, kiu ĝin fondis, kaj por ke ĝi floru je la eterna beno de l’ homaro.

Lidja Zamenhof.


La teksto estas publika havaĵo (public domain). Detaloj pri la licenco troviĝas ĉe la paĝo de la aŭtoro: Lidja Zamenhof.