La elmigrantoj

El Vikifontaro
La elmigrantoj. ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
LA ELMIGRANTOJ.
Originalaĵo de Clarence Bicknell.

Li lasis min, esperoplena kaj kuraĝa,
(Ho la ventet’ somera ekĝemanta)
"Ĉe la transmara land’ mi trovos okupadon,
Kaj baldaŭ, post alveno via, eĉ riĉecon."

Li skribis, "Land’ nebela estas kaj sovaĝa,
(Ho forta vento de l’ aŭtun’ blovanta)
Sed mi laboron dolĉan havas kaj sanadon;
Rapidu do, kaj al mi portu la belecon."

Tremante mi alvenis, post danĝer’ vojaĝa,
(Ho la ventego vintra nun muĝanta)
Sed nur en Nevidebla Land’ kun li vivadon
Mi trovos, kaj la nun perditan feliĉecon.