La episkopo en senelirejo
Estas ja iom kurioza la difinita ideo pri la blasfemoj kiun havas iuj piaj homoj. Ili kredas, ke iaj literoj de la alfabeto, ordigitaj en unu aŭ alia maniero, povas ĉu senfine plaĉi al la Eternulo en unu el tiaj sencoj, ĉu ofendi lin en la plej terura maniero se ordigitaj alie, kaj tiu ĉi estas sendube unu el la plej profundradikaj antaŭjuĝoj kiuj blindigas la devotajn homojn.
Al la kategorio de homoj skrupulaj koncerne “b” kaj “f” apartenis maljuna episkopo de Mirepoix, kiu komence de tiu ĉi jarcento estis rigardata kiel sanktulo. Kiam iun tagon li iris al la episkopo de Pamiers, lia kaleŝo enŝlimiĝis en la malbonegaj vojoj separantaj ambaŭ urboj; kiom ajn ili klopodis, la ĉevaloj rifuzis fari eĉ unu paŝon.
– Monsinjoro – fine ekkriis la koĉero, preskaŭ eksplodonte –, dum vi restos tie miaj ĉevaloj ne antaŭeniros.
– Kial do? – respondis la episkopo.
– Ĉar tute nepras, ke mi eldiru blasfemon kaj Lia Episkopa Moŝto oponas tion; tiel do ni pasigos la nokton ĉi tie se vi ne permesas al mi tion.
– Nu, nu – respondis la episkopo, kaĵolema, krucosignante al si –, blasfemu do, mia filo, sed kiel eble malplej.
La koĉero blasfemas, la ĉevaloj startas, monsinjoro denove enkaleŝiĝas… kaj ili alvenas senĝene.