La fajro aperas la unuan fojon

El Vikifontaro
Indekso : La fajro aperas la unuan fojon
de Olof Högberg
Tradukita de Jln
El: La Espero n-ro 3, marto 1914.

Sur la blublanka neĝdezerto nigra punkto moviĝis al glaciiĝinta Lap­landa marĉlago sub neĝkrovraĵo tiel vasta kaj helblua, kiel povas esti nur ĉiom da neĝo de la mondo sub la tuta plenblua ĉielo ĝis ties ter­tuŝejo proksime post arbarrando kiel eble plej malfacile videbla, la maldi­versa limo de la vastega vintra ebenaĵo.

La nigra punkto estis lupo serĉ­anta sian manĝaĵon - mortigema, granda kaj forta lupo kun tre mal­fermita buŝego, multehara ĉe piedoj kaj vosto. Ĝi jam ne memoris tiun tagon, en kiu ĝi lastfoje manĝis, kaj ĝi ankaŭ forgesis, kiel la manĝo tiam gustis. La ventro malvastiĝis tiom, ke ĝi estis sub la dorso kvazaŭ intesto enhavanta nur ian mukan kraĉfluidaĵon. Malsattremoj iafoje movis tiun ĉi en la gorĝon de la lupo, kiu ĉe la naŭzo fermis la buŝon, kaj la muko tiam fluis ĉe la buŝanguloj kiel du gluaj, blankaj kordoj,tuj glaciiĝantaj kiel rompi­ĝemaj glacisagoj dise falantaj sur la neĝhuston.

La lupo haltis por serĉi kaj aŭskulti pri la mangaĵo. Kvazaŭ pintaj nuboj ekster la mondo aperis la okcidentaj montoj tiel blanke kiel morditaj kaj paligintaj ostoj. Kun malvarma kaj sangruĝa ridaĉo trans la blua dezerto ĉe la mondlima branĉobarilo la granda fajrokulo - la brulanta okulo de la granda unu­okula mondlupo - troege granda kompare kun la marĉabioj, sed kiel tiuj maltaŭga por manĝo. Nenio estis aŭdebla. Neniu kamarado; neniu monto respondis la malgajan ĝemblekon de la lupo. Sed, jen malforte aperas io strange flavruĝe sur la nigra arbaralaltaĵo. Ĝi eble estas la mangaĵo, kaj la lupo komen­cis kuradon por veni tien.

En la nigra vespero ĝi post mult­hora kurado atingis la bordon antaŭ la sunflanka deklivo de senarbigita krutaĵo ĉe la arbaro, kiu dum la proksimiĝo kreskis pli kaj pli granda. Kaj tie nun vidiĝis la flavruĝaĵo, ankaŭ ĝi pligrandiĝinta, kiel fantomo leviĝanta el la neĝo kun fasko el fulgo kaj fajreroj alte sur la ĉielo. Estis fajro el la neĝamaso, eble la fajro de la infero. La lupo metis la voston inter la malantaŭpiedojn, kaj mi ne scias pri ĝi ion, pli ol tio, ke ĝi rekuradis trans la marĉlagon.